Выбрать главу

— Ankoraŭ mi povas sciigi vin, ke ŝia patro estas vera kanajlo. Li dronigis mian paĉjon, kiel ian katon, pardonu min la Sinjoro. Li…

Lin interrompis neatendita muĝo el malantaŭe. Terure turnante la okulojn, la karbisto, forskuinte la ebrian stuporon, subite ekkriegis kanton, kaj tiel feroce, ke ĉiuj tremeris:

Korbisto, korbisto, el korboj vi profitu!..

— Denove vi kargiĝis, damnita balenboato! — ekkriis Menners. — Iru for!

…Sed tiam niajn lokojn por ĉiam vi evitu!.. —

ekmuĝis la karbisto kaj, kvazaŭ nenio okazis, dronigis la lipharojn en la glaso, elverŝinta iom da sia enhavo.

Hin Menners indigne levis la ŝultrojn.

— Jen aĉaĵo, sed ne homo, — diris li kun terura digno de avarulo. — Ĉiufoje okazas la sama historio!

— Ĉu vi nenion plian povas rakonti? — demandis Gray.

— Ĉu mi? Mi ja diras al vi, ke la patro estas kanajlo. Pro li mi, via moŝto, orfiĝis kaj jam estante infano devis memstare akiradi mian ĉiutagan panon…

— Vi mensogas, — neatendite diris la karbisto. — Vi mensogas tiel abomene kaj malnature, ke mi sobriĝis. — Hin ne sukcesis malfermi la buŝon, kiam la karbisto turnis sin al Gray: — Li mensogas. Lia patro same mensogis; mensogis ankaŭ la patrino. Tia familio. Vi povas esti certa, ke ŝi estas same sana, kiel vi kaj mi. Mi parolis kun ŝi. Ŝi sidis sur mia ĉaro okdek kvar fojojn, aŭ iom malpli. Kiam knabino iras perpiede el la urbo, kaj mi forvendis mian karbon, mi ja nepre sidigos la knabinon. Por ke ŝi sidu. Mi diras, ke ŝi havas bonan kapon. Tio tuj videblas. Al vi, Hin Menners, ŝi, kompreneble, ne diros eĉ du vortojn. Sed mi, sinjoro, en la libera karba afero malestimas klaĉojn kaj onidirojn. Ŝi parolas, kiel plenaĝa, sed ŝia parolo estas bizara. Se vi aŭskultas atente — kvazaŭ la samo, kion mi aŭ vi dirus, sed ĉe ŝi estas la samo, sed ne tute. Jen, ekzemple, foje konversaciis ni pri ŝia metio. «Mi al vi jen kion diros, — diras ŝi kaj tenas sin je mia ŝultro, kiel muŝo je sonorilturo, — mia laboro estas ne teda, tamen mi ĉiam deziras elpensi ion specialan. Mi, — diras, — tiel deziras artifiki, ke ĉe mi sur tabulo boato mem navigu, kaj remistoj remu reale; poste ili albordiĝas, bitas la boaton kaj, ĝuste kiel vivaj, eksidos sur la bordo por manĝeti». Mi, vidu, ekridis, ĉar min tio amuzis. Mi diras: «Nu, Assol, tia ja estas via metio, kaj la pensojn tial vi havas tiajn, sed ĉirkaŭen rigardu: ĉiuj en laboro estas kiel en batalo». — «Ne, — diras ŝi, — mi scias, kion mi scias. Kiam fiŝisto kaptas fiŝon, li pensas, ke li kaptos grandan fiŝon, kian neniu kaptis». — «Nu, kaj mi?» — «Kaj vi? — ridas ŝi, — vi, verŝajne, kiam plenigas per karbo la korbon, tiam pensas, ke ĝi ekfloros». Jen kian ŝi vorton diris! En la sama minuto, mi ne scias, kio min puŝis rigardi al la malplena korbo, kaj tiel al mi vidiĝis, kvazaŭ el la vergoj ekrampis burĝonoj; krevis tiuj burĝonoj, ekbrilis tra la korbo folioj kaj malaperis. Mi eĉ iomete sobriĝis! Kaj Hin Menners mensogas kiel kalendaro; mi lin konas!

Opiniante, ke la parolo transiris al malkaŝa ofendo, Menners trapikis la karbiston per rigardo kaj kaŝiĝis trans la vendotablon, de kie li amare demandis:

— Ĉu vi ordonos doni ion?

— Ne, — diris Gray, elprenante monon, — ni ekstaras kaj foriras. Letiko, vi restos ĉi tie, revenos vespere kaj silentos. Eksciinte ĉion, kion vi povos, transdonu al mi. Ĉu vi komprenis?

— Karega ŝipestro, — diris Letiko kun ioma familiareco, kaŭzita de la rumo, — ne kompreni tion povas nur surdulo.

— Bonege. Memoru ankaŭ, ke en neniu el tiuj okazoj, kiuj povos ŝajni al vi konvenaj, vi rajtas paroli pri mi, kaj eĉ mencii mian nomon. Adiaŭ!

Gray eliris. Ekde tiu tempo lin ne forlasadis jam sento de mirindaj malkovroj, kiel fajrero en pulva pistujo de Bertoldo[6], — unu el tiuj animaj lavangoj, el sub kiuj elŝiriĝas, brilante, fajro. Spirito de tuja agado ekposedis lin. Li rekonsciiĝis kaj koncentris la pensojn, nur kiam eksidis en la boaton. Ridante, li submetis la manon kun la polmo supren — al la varmega suno, — kiel li faris tion foje, estinte knabo, en la vina kelo; poste li debordiĝis kaj komencis rapide remi en la direkto de la haveno.

IV. Tagon antaŭe

Tagon antaŭ tiam kaj sep jarojn post kiam Egle, la kolektisto de kantoj, rakontis al la knabino sur la mara bordo la fabelon pri la ŝipo kun Skarlataj Veloj, Assol post unu el siaj ĉiusemajnaj vizitoj de la ludila vendejo revenis hejmen malĝojigita, kun malgaja vizaĝo. Siajn varojn ŝi alportis reen. Ŝi estis tiel ĉagrenita, ke ne povis tuj paroli, kaj nur post kiam ŝi laŭ la maltrankviligita vizaĝo de Longren ekvidis, ke li atendas ion multe pli malbonan, ol la realo, ŝi komencis rakonti, movante la fingron laŭ la vitro de la fenestro, ĉe kiu ŝi staris, distriĝeme observante la maron.

La mastro de la ludila vendejo komencis ĉi-foje per tio, ke malfermis la kontolibron kaj montris al ŝi, kiom ili ŝuldas. Ŝi tremeris, ekvidinte imponan triciferan nombron. «Jen kiom vi prenis ekde decembro, — diris la vendisto, — kaj jen rigardu, je kiom estas vendite». Kaj tuŝis per la fingro alian nombron, jam el du ciferoj.

— Estis domaĝe kaj ofende rigardi. Mi vidis laŭ lia vizaĝo, ke li estas malmilda kaj kolera. Mi kun ĝojo forkurus, sed, honeste, mi ne havis fortojn pro honto. Kaj li ekparolis: «Por mi, kara, tio ne plu estas profita. Nun en modo estas eksterlandaj varoj, ĉiuj vendejoj estas plenaj de ili, kaj ĉi tiajn laboraĵojn oni ne prenas». Tiel li diris. Li diris ankoraŭ multon, sed mi ĉion konfuzis kaj forgesis. Verŝajne, li kompatis min, ĉar konsilis iri en la «Infanan Bazaron» kaj la «Aladinan Lampon».

Eldirinte la ĉefan, la knabino turnis la kapon, ĵetinte timeman rigardon al la maljunulo. Longren sidis ĝibiĝinte, kunkroĉinte la fingrojn inter la genuoj, sur kiujn li apogiĝis per la kubutoj. Sentante la rigardon, li levis la kapon kaj suspiris. Venkinte la preman humoron, la knabino alkuris lin, instalis sin sidi apude kaj, eniginte sian malpezan manon sub la ledan manikon de lia jako, ridante kaj rigardante en la patran vizaĝon de malsupre, daŭrigis kun afekta vigliĝo:

— Ne gravas, ĉio ĉi ne gravas, vi aŭskultu plu, mi petas. Jen mi ekiris. Nu, mi venas en grandan teruran magazenon; tie estas amaso da popolo. Oni min puŝis ĉiuflanke; tamen mi elŝoviĝis kaj aliris al nigra homo en okulvitroj. Kion mi al li diris, mi nenion memoras; fine li subridis, fosis en mia korbo, rigardis ion, poste ree envolvis, kiel estis, en la tukon, kaj redonis.

Longren estis kolere aŭskultanta. Li kvazaŭ vidis sian konsterniĝintan filinon en riĉa homamaso ĉe la vendotablo, kovrita per valoraj varoj. La diligenta homo en okulvitroj degne klarigis al ŝi, ke li devas bankroti, se komercos per senartifikaj laboraĵoj de Longren. Neglekte kaj lerte li starigadis antaŭ ŝi sur la vendotablon faldeblajn modelojn de konstruaĵoj kaj fervojaj pontoj; miniaturajn perfektajn aŭtojn, elektrajn garniturojn, aeroplanojn kaj motorojn. Ĉio ĉi odoris per farbo kaj lernejo. Laŭ ĉiuj liaj vortoj rezultis, ke infanoj en ludoj nun nur imitas tion, kion faras plenaĝuloj.

Assol vizitis ankaŭ la «Aladinan Lampon» kaj du aliajn vendejojn, sed nenion atingis.

Finante la rakonton, ŝi preparis vespermanĝon; manĝinte kaj eltrinkinte glason da forta kafo, Longren diris:

— Se al ni ne fortunas, ni devas serĉi. Mi, eble, denove dungiĝos sur ŝipon — sur «Fitzroy»-on aŭ sur «Palermon». Certe, ili pravas, — penseme daŭrigis li, pensante pri la ludiloj. — Nun infanoj ne ludas, sed lernas. Ili ĉiam lernas, lernas kaj neniam komencos vivi. Ĉio ĉi estas vero, sed estas domaĝe, vere, domaĝe. Ĉu vi povos travivi sen mi daŭron de unu vojaĝo? Estas neimageble lasi vin sola.

вернуться

6

la legenda monaĥo — inventinto de pulvo (trad.).