Выбрать главу

— Mi same povus servi kun vi; ekzemple, en bufedo.

— Ne! — Longren stampis tiun vorton per frapo de la manplato al la tremerinta tablo. — Dum mi estas viva, vi ne servos. Tamen, ankoraŭ estas tempo por pripensi.

Li morne eksilentis. Assol almetiĝis apud li sur angulo de la tabureto; li vidis flanke, ne turnante la kapon, ke ŝi klopodas konsoli lin, kaj preskaŭ ridetis. Sed rideti signifus timigi kaj konfuzi la knabinon. Ŝi, murmurante ion interne de si, glatigis liajn implikiĝintajn grizajn harojn, kisis sur la lipharoj kaj, ŝtopinte la vilajn patrajn orelojn per siaj etaj maldikaj fingroj, diris: «Nu jen, nun vi ne aŭdas, ke mi vin amas». Dum ŝi estis beliganta lin, Longren sidis, forte sulkiĝinte, kiel homo, timanta elspiri fumon, sed, aŭdinte ŝiajn vortojn, brue ekridegis.

— Vi estas ĉarma, — simple diris li kaj, karesinte la vangon de la knabino, ekiris al la bordo por pririgardi la boaton.

Assol dum ioma tempo staris en medito meze de la ĉambro, hezitante inter deziro fordoniĝi al kvieta malgajo kaj neceso de hejmaj zorgoj; poste, lavinte la vazaron, ŝi reviziis en la ŝranko restaĵojn de provianto. Ŝi ne pesis kaj ne mezuris, sed vidis, ke faruno ne sufiĉos ĝis la fino de la semajno, ke en la ladaĵo kun sukero videblas la fundo, ke la paketoj kun teo kaj kafo estas preskaŭ malplenaj, mankas oleo, kaj la sola, sur kio, kun ioma bedaŭro pri escepto, ripozis la okulo, estis sako da terpomoj. Poste ŝi lavis la plankon kaj eksidis stebi falbalon al jupo, farita el iu malnova vesto, sed, tuj rememorinte, ke la ŝtofaj tranĉpecoj kuŝas malantaŭ la spegulo, aliris ĝin kaj prenis la volvaĵon; poste ŝi ĵetis rigardon al sia spegulaĵo.

Trans la juglandligna kadro en hela malpleno de la spegulita ĉambro staris maldikega nealta knabino, vestita en malmultekosta blanka muslino kun rozkoloraj floretoj. Sur ŝiaj ŝultroj kuŝis griza silka kaptuko. La duoninfana, hele sunbruna vizaĝo estis moviĝema kaj esprimema; la belaj, iom seriozaj por ŝia aĝo, okuloj rigardis kun timema koncentriĝo de profundaj animoj. Ŝia neregula vizaĝeto povis kortuŝi per fajna pureco de la konturoj; ĉiu sinuo, ĉiu elstaraĵo de tiu vizaĝo, certe, trovus lokon en multaj virinaj vizaĝoj, sed ilia kombino, ilia stilo estis tute originala, — originale agrabla; sur tio ni haltu. La ceteron ne regas vortoj, krom la vorto «ĉarmo».

La spegulita knabino ridetis same senkonscie, kiel Assol. La rideto rezultis malgaja; rimarkinte tion, ŝi maltrankviliĝis, kvazaŭ ŝi rigardus al fremdulino. Ŝi alpremiĝis per la vango al la vitro, fermis la okulojn kaj facile karesis la spegulon tie, kie lokiĝis ŝia spegulaĵo. Svarmo de malklaraj, teneraj pensoj glitis en ŝi; ŝi rektiĝis, ekridis kaj eksidis, komencinte kudri.

Dum ŝi kudras, ni rigardu ŝin pli proksime — internen. En ŝi estas du knabinoj, du Assol-oj, miksitaj en bonega, belega malreguleco. Unu estis la filino de matroso, metiisto, la faristino de ludiloj, la alia estis viva versaĵo, kun ĉiuj mirakloj de ties konsonancoj kaj imagoj, kun mistero de najbareco de vortoj, en tuta interago de iliaj ombroj kaj lumo, falantaj de unu al la alia. Ŝi konis la vivon en la limoj de sia sperto, sed super ĝeneralaj fenomenoj ŝi vidis reflektitan sencon de alia ordo. Tiel, atente rigardante al objektoj, ni rimarkas en ili ion ne rekte, sed per impreso — sendube homan, kaj — same, kiel homan — malsaman. Ion similan al tio, kion (se ni sukcesis) ni diris per tiu ekzemplo, vidis ŝi ankoraŭ super la videbla. Sen tiuj modestaj konkeroj ĉio simple komprenebla estis fremda al ŝia animo. Ŝi sciis kaj ŝatis legi, sed ankaŭ en libro ŝi legadis precipe inter linioj, same, kiel ŝi vivis. Senkonscie, per siaspeca inspiro ŝi faradis sur ĉiu paŝo multajn etere subtilajn malkovrojn, neesprimeblajn, sed gravajn, kiel pureco kaj varmo. Fojfoje — kaj tio daŭradis dum kelkaj tagoj — ŝi eĉ transformiĝadis; la fizika kontraŭstarado al la vivo malaperadis, kiel silento en bato de arĉo kontraŭ kordojn, kaj ĉio, kion ŝi vidis, per kio vivis, kio estis ĉirkaŭe, iĝadis punto de misteroj en la bildo de ĉiutageco. Plurfoje, emociiĝante kaj timetante, ŝi foriradis nokte al la mara bordo, kie, ĝisatendinte mateniĝon, tute serioze fiksrigardadis, serĉante la ŝipon kun Skarlataj Veloj. Tiuj minutoj estis por ŝi feliĉo; por ni estas malfacile tiel eniri en fabelon, por ŝi estis ne malpli malfacile eliri el ĝia potenco kaj ĉarmo.

En alia tempo, pensante pri ĉio ĉi, ŝi sincere miradis pri si, ne kredante, ke ŝi kredis, per rideto pardonante la maron kaj malgaje transirante al la realo; nun, deŝovante la falbalon, la junulino estis rememoranta sian vivon. Tie estis multe da enuo kaj simpleco. La duopa soleco fojfoje senlime ĝenis ŝin, sed en ŝi kreiĝis jam tiu falto de interna timeto, tiu sufera sulko, kun kiu ne eblas doni, nek ricevi viglon. Ŝin oni moketadis, dirante: «Ŝi estas freneza, difektmensa»; ŝi kutimiĝis al tiu doloro; la junulino fojfoje devis eĉ elteni insultojn, post kio ŝia brusto doloradis, kiel pro bato. Kiel virino, ŝi estis nepopulara en Kaperno, tamen multaj suspektis, kvankam sovaĝe kaj malklare, ke ŝi estas dotita pli, ol la ceteraj — sed en alia lingvo. La kapernanoj adoris korpulentajn, pezajn virinojn kun oleeca haŭto de dikaj suroj kaj fortaj manoj; ĉi tie oni flirtadis, plaŭdfrapante la dorson per la manplato kaj puŝante, kiel en bazaro. La tipo de tiu emocio estis rememoriganta senartifikan simplecon de muĝo. Assol same konvenis al tiu senhezita medio, kiel konvenus al homoj de rafinita nerva vivo kompanio de fantomo, se ĝi havus tutan ĉarmon de Assunta aŭ Aspazio: tio, kio koncernas la amon, — ĉi tie estas neimagebla. Tiel, en egalmezura zumado de soldata trumpeto ĉarma malgajo de violono ne kapablas elirigi severan regimenton el influo de ties rektaj linioj. Al tio, kio estis dirita en tiuj ĉi linioj, la junulino staris dorse.

Dum ŝia kapo estis murmuranta la kanteton de la vivo, la malgrandaj manoj laboris diligente kaj lerte; demordante la fadenon, ŝi rigardis malproksimen antaŭ si, sed tio ne malhelpis al ŝi rekte turni la orlon kaj stebi ĝin kun reguleco de kudromaŝino. Kvankam Longren ne revenis, ŝi ne maltrankvilis pri la patro. Lastatempe li sufiĉe ofte fornavigadis nokte por fiŝkapti aŭ simple por spiri freŝan aeron.

Ŝin ne taŭzis timo; ŝi sciis, ke nenio malbona al li okazos. En tiu rilato Assol plu estis tiu eta knabino, kiu preĝis siamaniere, amike pepante matene: «Saluton, Dio!», kaj vespere: «Adiaŭ, Dio!»

Laŭ ŝia opinio, tia familiara kono de Dio estis tute sufiĉa, por ke li preventu ajnan malfeliĉon. Ŝi kompatis ankaŭ lin: Dio ĉiam estis okupita pri aferoj de milionoj da homoj, tial al ĉiutagaj ombroj de la vivo oni devus, laŭ ŝi, rilati kun taktoplena pacienco de gasto, kiu, trovinte la domon plena de homoj, atendas la mastron, absorbitan de klopodoj, lokante kaj nutrante sin laŭ cirkonstancoj.

Fininte kudri, Assol faldis la laboraĵon kaj metis ĝin sur la angulan tableton, malvestis sin kaj ekkuŝis. La fajro estis estingita. Ŝi baldaŭ rimarkis, ke dormemo malestas; la konscio estis klara, kiel en tagmezo, eĉ la mallumo ŝajnis artefarita, la korpo, samkiel la konscio, sentiĝis malpeza, taga. La koro batis kun rapideco de poŝa horloĝo; ĝi batadis kvazaŭ inter la kuseno kaj la orelo. Assol koleris, turniĝante, jen deĵetante la kovrilon, jen envolviĝante en ĝin kun la kapo. Finfine, ŝi sukcesis voki la kutiman imagon, helpantan ekdormi: ŝi mense ĵetadis ŝtonojn en helan akvon, rigardante al diskuro de malpezegaj rondoj. La dormo, vere, kvazaŭ atendis tiun donon; ĝi venis, interflustris kun Mary, staranta ĉe la litkapo, kaj, obeante al ŝia rideto, diris ĉirkaŭe: «Ŝŝŝ». Assol tuj ekdormis. Ŝi sonĝis sian ŝatatan sonĝon: florantajn arbojn, sopiron, ĉarmon, kantojn kaj misterajn scenojn, el kiuj, vekiĝinte, ŝi rememoradis nur briladon de blua akvo, leviĝanta de la piedoj al la koro kun malvarmo kaj ekstazo. Vidinte ĉion ĉi, ŝi restis dum ankoraŭ ioma tempo en la neebla lando, poste vekiĝis kaj eksidis.