Выбрать главу

Ŝi ne estis dormema, kvazaŭ ŝi entute ne dormis. Sento de noveco, de ĝojo kaj de deziro ion fari estis varmiganta ŝin. Ŝi ĉirkaŭrigardis per tia rigardo, per kia oni ĉirkaŭrigardas novan ejon. Penetris la aŭroro — ne per tuta helo de lumo, sed per tiu malklara peno, en kiu eblas kompreni la ĉirkaŭaĵon. La malsupra parto de la fenestro estis nigra; la supraĵo heliĝis. Ekster la domo, preskaŭ sur la rando de la kadro, brilis la matena stelo. Sciante, ke nun ŝi ne ekdormos, Assol vestis sin, aliris al la fenestro, kaj, demetinte la hokon, deŝovis la kadron. Trans la fenestro staris atenta sentema silento; ĝi kvazaŭ venis nur ĵus. En blua krepusko flagris arbustoj, pli malproksime dormis arboj; la aero estis sufoka kaj odoris per tero.

Apogante sin sur la supraĵo de la kadro, la junulino estis rigardanta kaj ridetanta. Subite io, simila al fora voko, puŝis ŝin el interne kaj eksteren, kaj ŝi kvazaŭ vekiĝis ankoraŭfoje el la evidenta realo al tio, kio estas pli evidenta kaj senduba. Ekde tiu minuto jubilanta riĉeco de la konscio ne forlasadis ŝin. Tiel, komprenante, ni aŭskultas parolojn de homoj, sed, se ripeti la diritan, ni komprenos ankoraŭfoje, kun alia, nova signifo. La samo okazis al ŝi.

Preninte la malnovan, sed sur ŝia kapo ĉiam junan silkan kaptukon, ŝi fiksis ĝin per la mano sub la mentono, ŝlosis la pordon kaj elflugis nudpieda sur la vojon. Kvankam la ĉirkaŭaĵo estis senhoma kaj silenta, sed al ŝi ŝajnis, ke ŝi sonas kiel orkestro, ke ŝin oni povas aŭdi. Ĉio plaĉis al ŝi, ĉio ĝojigis ŝin. Varma polvo estis tiklanta la nudajn piedojn; ŝi spiris libere kaj gaje. Sur krepuska peco de la ĉielo malhelis tegmentoj kaj nuboj; dormetis bariloj, eglanterioj, legomaj kaj fruktaj ĝardenoj, kaj la delikate videbla vojo. En ĉio rimarkeblis alia ordo, ol tage, — la sama, sed en antaŭe pretervidita interkonformo. Ĉio dormis kun malfermitaj okuloj, kaŝe pririgardante la pasantan knabinon.

Ŝi iris, ju pli longe, des pli rapide, hastante forlasi la vilaĝon. Post Kaperno estis etendiĝantaj herbejoj; post la herbejoj sur deklivoj de bordaj montetoj kreskis avelujoj, poploj kaj kaŝtanarboj. Tie, kie la vojo finiĝis, transirante en mallarĝan padon, ĉe la piedoj de Assol milde ekturniĝis lanuga nigra hundo kun blanka brusto kaj parolanta streĉo de la okuloj. La hundo, rekoninte Assol-on, jelpetante kaj kokete fleksante la korpon, ekiris apude, silente konsentante kun la junulino en io komprenebla, kiel «mi» kaj «vi». Assol, rigardante en ĝiajn komunikemajn okulojn, estis firme certa, ke la hundo povus ekparoli, se ĝi ne havus sekretajn kaŭzojn silenti. Rimarkinte la rideton de la kunulino, la hundo gaje sulkiĝis, svingis la voston kaj glate ekkuris antaŭen, sed subite indiferente eksidis, afereme skrapis per la piedo la orelon, morditan de sia eterna malamiko, kaj ekkuris reen.

Assol penetris en altan herbejan herbon, ŝprucigantan roson; tenante la manon kun la polmo malsupren, super ĝiaj panikloj, ŝi iris, ridetante al la striiĝanta tuŝo. Rigardante en specialajn vizaĝojn de floroj, en interplektaĵon de tigoj, ŝi distingadis tie preskaŭ homajn aludojn — pozojn, penojn, moviĝojn, trajtojn kaj rigardojn; ŝin ne mirigus nun procesio de kampomusoj, balo de zizeloj aŭ kruda amuziĝo de erinaco, timiganta dormantan gnomon per sia huŝ-ado. Kaj vere, griza erinaco elruliĝis antaŭ ŝi sur la padon. «Huŝ-huŝ», — abrupte diris ĝi kolere, kiel koĉero al piediranto. Assol parolis kun tiuj, kiujn ŝi komprenis kaj vidis. «Saluton, malsanulo, — diris ŝi al lila irido, tratruita de vermo. — Vi devas iom sidi hejme», — tio rilatis al arbusto, restinta meze de la pado kaj pro tio senfoliigata de vestoj de preterirantoj. Granda skarabo estis alkroĉiĝanta al kampanulo, fleksante la vegetaĵon kaj faladante, sed obstine puŝante per la piedoj. «Forskuu la dikan pasaĝeron», — konsilis Assol. La skarabo, vere, ne retenis sin kaj kun krako ekflugis flanken. Tiel, emociiĝante, tremetante kaj brilante, ŝi aliris deklivon de monteto, kaŝiĝinte en ĝia densejo disde la herbeja spaco, sed ĉirkaŭita nun de siaj veraj amikoj, kiuj — ŝi sciis tion — parolis base.

Tio estis grandaj maljunaj arboj, kreskantaj inter kaprifolio kaj avelujo. Iliaj pendantaj branĉoj estis tuŝantaj la suprajn foliojn de la arbustoj. En la kviete peza foliaro de la kaŝtanarboj staris blankaj konusoj de floroj, ilia aromo miksiĝis kun odoro de roso kaj rezino. La pado, kovrita de elstaraĵoj de glitaj radikoj, jen faladis, jen leviĝadis sur la deklivon. Assol sentis sin, kiel hejme; ŝi salutadis la arbojn, kiel homojn, manpremante iliajn larĝajn foliojn. Ŝi iris, flustrante jen mense, jen per vortoj: «Jen vi, kara, jen alia vi; multas vi, miaj fraĉjoj! Mi iras, fraĉjoj, mi hastas, tralasu min. Mi rekonas vin ĉiujn, ĉiujn mi memoras kaj respektas». La «fraĉjoj» majeste karesadis ŝin, per kio ili povis — per folioj — kaj parence knaradis responde. Ŝi eliris, malpuriginte la piedojn per grundo, al la deklivo super la maro kaj ekstaris sur la rando de la deklivo, anhelante pro la rapida irado. La profunda nevenkebla kredo, jubilante, ŝaŭmis kaj bruis en ŝi. Ŝi disĵetadis ĝin per rigardo trans la horizonton, el kie per facila bruo de borda ondo ĝi revenadis, fiera pro pureco de la flugo. Dume la maro, konturita laŭ la horizonto per ora fadeno, ankoraŭ dormis; nur sub la deklivo, en flakoj de bordaj kavoj, leviĝadis kaj faladis akvo. La ŝtalgriza — ĉe la bordo — koloro de la dormanta oceano estis transiranta en la bluan kaj nigran. Trans la ora fadeno la ĉielo, ekflamante, brilis per grandega ventumilo de lumo; blankajn nubojn tuŝis malforta ruĝo. Delikataj, diecaj koloroj lumis en ili. Sur la nigran foron jam ekkuŝis tremetanta neĝa blanko; la ŝaŭmo brilis, kaj purpura disŝiro, ekflaminte meze de la ora fadeno, ĵetis laŭ la oceano, al la piedoj de Assol, skarlatajn faldetojn.

Ŝi eksidis, subfleksinte la krurojn, kun la brakoj ĉirkaŭ la genuoj. Atente kliniĝante al la maro, ŝi rigardis al la horizonto per grandaj okuloj, en kiuj restis jam nenio plenaĝa, — per okuloj de infano. Ĉio, kion ŝi atendis tiom longe kaj fervore, estis fariĝanta tie — ĉe la rando de la mondo. Ŝi vidis en la lando de foraj abismoj subakvan monteton; de sur ties supraĵo striis supren volviĝantaj vegetaĵoj; inter iliaj rondaj folioj, ĉe la rando trapikitaj de la tigo, radiis bizaraj floroj. La supraj folioj brilis sur la supraĵo de la oceano; tiu, kiu sciis nenion, kion sciis Assol, vidis nur tremon kaj brilon.

El la kreskaĵoj leviĝis ŝipo; ĝi elmergiĝis kaj haltis en la mezo mem de la aŭroro. El tiu foro ĝi estis videbla klare, kiel la nuboj. Disĵetante gajon, ĝi flamis, kiel vino, rozo, sango, lipoj, ruĝa veluro kaj punca fajro. La ŝipo estis iranta rekte al Assol. Ŝaŭmaj flugiloj estis tremantaj sub potenca premo de ĝia kilo; jam ekstarinte, la junulino alpremis la manojn al la brusto, sed la mirakla ludo de lumo iĝis ondoj; leviĝis la suno, kaj matena helpleno deŝiris kovrilojn de sur ĉio, kio ankoraŭ estis langvoranta kaj tiriĝanta sur la dormema tero.

La junulino suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. La muziko eksilentis, sed Assol plu estis sub potenco de ĝia sonora ĥoro. Tiu impreso iom post iom malfortiĝis, poste iĝis rememoro kaj, finfine, simple laco. Ŝi ekkuŝis sur herbon, oscedis kaj, beate ferminte la okulojn, ekdormis — vere, per firma, kiel juna juglando, dormo, sen zorgo kaj sonĝoj.

Ŝin vekis muŝo, vaganta laŭ la nuda plando. Maltrankvile turninte la piedon, Assol vekiĝis; sidante, ŝi estis pinglanta la malordiĝintajn harojn, tial la ringo de Gray sentigis sin, sed opiniante ĝin ne pli ol tigeto, trafinta inter la fingrojn, ŝi rektigis ilin; ĉar la embaraso ne malaperis, ŝi malpacience alportis la manon al la okuloj kaj rektiĝis, momente salte ekstarinte kun forto de ŝprucinta fontano.