Sur ŝia fingro brilis la radia ringo de Gray, kvazaŭ sur la fremda, — la sia ŝi ne povis ĝin agnoski en tiu momento, ŝi ne sentis sian fingron. «Kies aĵo estas tio? Kies ŝerco? — impete ekkriis ŝi. — Ĉu mi dormas? Eble, mi trovis kaj forgesis?». Kaptinte per la maldekstra mano la dekstran, sur kiu estis la ringo, kun mirego ŝi estis ĉirkaŭrigardanta, esplorante la maron kaj la verdan densaĵon; sed neniu estis moviĝanta, neniu kaŝiĝis en arbustoj, kaj en la blua, fore prilumita maro estis neniu signo, kaj ruĝo kovris Assol-on, kaj la voĉoj de la koro diris profetan «jes». Ne ekzistis klarigoj al la okazintaĵo, sed sen vortoj kaj pensoj ŝi trovis ilin en sia stranga sento, kaj la ringo jam iĝis proksima al ŝi. Tremante tuta, ŝi deŝiris ĝin de sur la fingro; tenante en la mankavo, kiel akvon, ŝi pririgardis ĝin — per tuta animo, per tuta koro, per tuta jubilo kaj serena superstiĉo de juneco, poste, kaŝinte ĝin trans la korsaĵon, Assol kaŝis la vizaĝon en la polmojn, el sub kiuj estis nereteneble elŝiriĝanta rideto, kaj, mallevinte la kapon, malrapide ekiris reen al la hejmo.
Tiel, — hazarde, kiel diras homoj, sciantaj legi kaj skribi, — Gray kaj Assol trovis unu la alian en la somera mateno, plena de neeviteblo.
V. Preparoj por batalo
Kiam Gray leviĝis sur la ferdekon de «Sekreto», li dum kelkaj minutoj staris senmove, glatumante per la mano la kapon ekde la nuko al la frunto, kio signifis ekstreman konsterniĝon. Distriĝemo — nebula vago de emocioj — reflektiĝis en lia vizaĝo per sensenta rideto de lunatiko. Lia asistanto Panten iris tiutempe laŭ la meza ferdeko kun telero da fritita fiŝo; ekvidinte Gray-on, li rimarkis la strangan staton de la ŝipestro.
— Ĉu vi ne kontuziĝis? — gardeme demandis li. — Kie vi estis? Kion vidis? Kvankam, tio, certe, estas via afero. Maklero proponas profitan frajton; kun premio. Sed kio ja al vi okazis?..
— Dankon, — diris Gray, suspirinte, kiel malligita. — Al mi ĝuste mankis la sonoj de via simpla, saĝa voĉo. Tio estas kiel malvarma akvo. Panten, sciigu la homojn, ke hodiaŭ ni levas la ankron kaj transiras en la enfluejon de Liliano, je dek mejloj for de ĉi tie. Ĝian fluon baras kontinuaj malprofundaĵoj. Penetri en la enfluejon eblas nur el la maro. Venu al mi por preni la mapon. Piloton ne prenu. Dume tio estas ĉio… Ha, jes, profitan frajton mi bezonas, kiel pasintjaran neĝon. Vi povas diri tion al la maklero. Mi direktas min en la urbon, kie mi restos ĝis la vespero.
— Do kio okazis?
— Tute nenio, Panten. Mi volas, ke vi notu al vi mian deziron eviti ajnajn demandojn. Kiam venos la momento, mi sciigos vin, en kio estas la afero. Al la matrosoj diru, ke ni riparos la ŝipon; ke la loka doko estas okupita.
— Bone, — senkomprene diris Panten al la dorso de foriranta Gray. — Estos plenumite.
Kvankam la ordonoj de la ŝipestro estis tute sencohavaj, la asistanto elorbitigis la okulojn kaj maltrankvile ekhastis kun la telero en sian kajuton, balbutante: «Panten, vi estas konsternita. Ĉu li deziras provi kontrabandon? Ĉu ni levos la nigran flagon de pirato?» Sed ĉi tie Panten implikiĝis en la plej sovaĝaj supozoj. Dum li estis nervoze neniiganta la fiŝon, Gray malleviĝis en la kajuton, prenis monon kaj, transveturinte la golfeton, aperis en la komercaj kvartaloj de Liss.
Nun li agis jam decideme kaj trankvile, ĝis detaloj sciante ĉion, kio atendas lin sur la mirinda vojo. Ĉiu moviĝo — penso, ago — estis varmigantaj lin per rafinita ĝuo de arta laboro. Lia plano kreiĝis momente kaj klare. Lian komprenon de la vivo tuŝis tiu lasta atako de ĉizilo, post kiu marmoro estas kvieta en sia belega brilo.
Gray vizitis tri vendejojn, donante specialan atenton al precizeco de elekto, ĉar mense li jam vidis la necesajn koloron kaj intenson. En du unuaj vendejoj oni montris al li silkojn de bazaraj koloroj, destinitajn por kontentigi senartifikan vantemon; en la tria li trovis specimenojn de komplikaj efektoj. La mastro de la vendejo ĝoje agitiĝis, elmetante ŝtofojn, longe kuŝintajn en la stoko, sed Gray estis serioza, kiel anatomo. Li pacience malfaldadis volvaĵojn, demetadis, deŝovadis, malvolvadis kaj rigardadis kontraŭ lumo tian multon da skarlataj strioj, ke la vendotablo, amasigita per ili, ŝajnis, tuj ekbrulos. Sur la pinton de la boto de Gray ekkuŝis purpura ondo; sur liaj manoj kaj vizaĝo brilis roza reflektaĵo. Fosante en facila rezisto de silko, li distingadis kolorojn: ruĝan, palrozan kaj malhelrozan, densajn bolojn de ĉerizaj, oranĝaj kaj malhel-rufaj tonoj; ĉi tie estis nuancoj de ĉiuj fortoj kaj signifoj, malsamaj en sia ŝajna parenceco, simile al vortoj: «ĉarma» — «belega» — «admirinda» — «perfekta»; en faldoj kaŝiĝis aludoj, neatingeblaj al la lingvo de la vido, sed la vera skarlata koloro longe ne aperadis antaŭ la okuloj de nia ŝipestro; tio, kion alportadis la vendisto, estis bona, sed ne vokis klaran kaj firman «jes». Finfine, unu koloro altiris la senarmitan atenton de la aĉetanto; li eksidis en fotelon ĉe la fenestro, eltiris el la brua silko longan finon, ĵetis ĝin sur la genuojn kaj, malstreĉiĝinte, kun la pipo en la dentoj, iĝis kontemple senmova.
Tiu koloro, perfekte pura, kiel skarlata matena strio, kaj plena de nobla gajo kaj reĝeco, estis ĝuste tiu fiera koloro, kiun serĉis Gray. En ĝi ne estis miksitaj tonoj de fajro, de papavaj petaloj, nek ludo de violaj aŭ lilaj aludoj; ne estis ankaŭ bluo, nek ombro — nenio, kio vokas dubon. Ĝi brulis, kiel rideto, per ĉarmo de spirita reflekto. Gray tiel enpensiĝis, ke forgesis pri la mastro, kiu atendis lin malantaŭ la dorso kun streĉo de ĉashundo, montranta ĉasaĵon. Laciĝinte atendi, la vendisto rememorigis pri si per krako de deŝirita peco de ŝtofo.
— Sufiĉas da specimenoj, — diris Gray, ekstarante, — tiun ĉi silkon mi prenas.
— Ĉu la tutan pecon? — respekte dubante, demandis la vendisto. Sed Gray silente rigardis al lia frunto, pro kio la mastro de la vendejo iĝis iomete pli senĝena. — Tiuokaze, kiom da metroj?
Gray balancis la kapon, proponante atendi, kaj kalkulis per krajono sur papero la necesan kvanton.
— Du mil metrojn. — Li kun dubo pririgardis la bretojn. — Jes, ne pli ol du mil metroj.
— Du? — diris la mastro, spasme saltetante, kiel risorta. — Mil? Metrojn? Mi petas vin eksidi, ŝipestro. Ĉu vi ne deziras rigardi, ŝipestro, specimenojn de novaj ŝtofoj? Kiel vi deziras. Jen alumetoj, jen bonega tabako; mi petas. Du mil… du mil kostas… — Li diris prezon, kiu havis saman rilaton al la vera, kiel ĵuro al simpla «jes», sed Gray estis kontenta, ĉar tute ne deziris marĉandi pri io ajn. — Mirinda, plej bona silko, — daŭrigis la vendisto, — nekomparebla varo, nur ĉe mi vi trovos tian.
Kiam li finfine elverŝis ĉiujn laŭdojn, Gray interkonsentis kun li pri la livero, pagis la kalkulon, inklude la liverkoston, kaj foriris, akompanata de la mastro kun tia pompo, kvazaŭ li estus ĉina imperiestro. Tiutempe trans la strato kontraŭ tiu loko, kie estis la vendejo, vaganta muzikisto, agordinte sian violonĉelon, per kvieta arĉo paroligis ĝin malgaje kaj bone; lia kamarado, flutisto, priverŝis la kordan kanton per pepado de gorĝa fajfo; la simpla kanteto, kiun ili sonigis en la korto, dormetanta en varmego, atingis la orelojn de Gray, kaj li tuj komprenis, kion li faru plu. Ĝenerale en ĉiuj ĉi tagoj li estis sur tiu feliĉa alto de spirita vido, el kiu li klare rimarkadis ĉiujn aludojn kaj suflorojn de la realo; ekaŭdinte la sonojn, superbruatajn de irado de veturiloj, li eniris en la centron de gravegaj impresoj kaj pensoj, kaŭzitaj, konforme al lia karaktero, de tiu ĉi muziko, jam sentante, kial kaj kiel rezultos bone tio, kion li elpensis. Transirinte la strateton, Gray eniris en la pordegon de la domo, kie okazis la muzika elpaŝo. Tiutempe la muzikistoj intencis foriri; la alta flutisto kun aspekto de subpremita digno estis danke svinganta la ĉapelon al tiuj fenestroj, el kie estis elflugantaj moneroj. La violonĉelo jam revenis sub la akselon de sia mastro; tiu, viŝante la ŝvitintan frunton, estis atendanta la flutiston.