— Jes, Atwood, — diris Gray, — mi, vere, vokis la muzikistojn; iru, diru al ili, ke ili dume iru en la matrosan loĝejon. Poste ni vidos, kie loki ilin. Atwood, diru al ili kaj al la ŝipanaro, ke mi eliros sur la ferdekon post kvaronhoro. Ili kunvenu; vi kaj Panten, certe, same aŭskultu min.
Atwood streĉis, kiel ĉanon, la maldekstran brovon, iom staris flanke al la pordo kaj eliris. Tiujn dek minutojn Gray pasigis, ferminte per la manoj la vizaĝon; li estis al nenio prepariĝanta kaj nenion kalkulanta, sed deziris iom mense silenti. Tiutempe lin jam atendis ĉiuj, malpacience kaj kun sciavido, plena de konjektoj. Li eliris kaj ekvidis laŭ la vizaĝoj atendon de nekredeblaj aferoj, sed ĉar li mem trovis la okazantan tute natura, do la streĉo de la aliulaj animoj reflektiĝis en li per facila ĉagreno.
— Estas nenio eksterordinara, — diris Gray, eksidante sur la ŝtuparon de la ponto. — Ni staros en la rivera enfluejo ĝis ŝanĝos la tutan velaron. Vi vidis, ke estas liverita ruĝa silko; el ĝi oni sub gvido de velmajstro Blent faros por «Sekreto» novajn velojn. Poste ni eknavigos, sed kien — mi ne diros; ĉiuokaze, nemalproksime de ĉi tie. Mi veturas al la edzino. Ŝi ankoraŭ ne estas mia edzino, sed ŝi estos. Mi bezonas skarlatajn velojn, por ke jam el malproksime, kiel estas interkonsentite kun ŝi, ŝi rimarku nin. Jen ĉio. Kiel vi vidas, en tio estas nenio mistera. Kaj sufiĉas pri tio.
— Jes, — diris Atwood, vidante laŭ la ridetantaj vizaĝoj de la matrosoj, ke ili estas agrable konsternitaj kaj ne kuraĝas paroli. — Do, jen en kio estas la afero, ŝipestro… Ne ni, certe, juĝu pri tio. Kiel vi deziras, tiel estu. Mi gratulas vin.
— Dankon! — Gray forte premis la manon de la ferdekestro, sed tiu, farinte nekredeblan penon, respondis per tia manpremo, ke la ŝipestro cedis. Post tio aliris ĉiuj, anstataŭante unu la alian per sinĝenema varmo de rigardo kaj balbutante gratulojn. Neniu kriis, nek bruis — ion ne tute simplan sentis la matrosoj en la abruptaj vortoj de la ŝipestro. Panten faciligite suspiris kaj gajiĝis — lia anima pezo degelis. Nur la ŝipa ĉarpentisto restis malkontenta pri io: malvigle teninte iom la manon de Gray, li morne demandis:
— Kiel tio venis en vian kapon, ŝipestro?
— Kiel bato de via toporo, — diris Gray. — Zimmer! Montru viajn knabojn.
La violonisto, frapante la dorsojn de la muzikistoj, elpuŝis sep homojn, vestitajn ege malorde.
— Jen, — diris Zimmer, — tio estas la trombono; li ne ludas, sed pafas, kiel el kanono. Tiuj du senlipharaj bravuloj estas la fanfaroj; kiam ili ekludas, oni tuj deziras batali. Poste la klarneto, la korneto kaj la dua violono. Ĉiuj ili estas grandaj majstroj brakumi la viglan primadonon, tio estas min. Kaj jen la ĉefa mastro de nia gaja metio — Fritz, la tamburisto. Tamburistoj, ĉu vi scias, kutime havas elreviĝintan aspekton, sed tiu ĉi frapas kun digno, kun fervoro. En lia ludo estas io malfermita kaj rekta, kiel liaj bastonoj. Do, ĉu ĉio estas farita ĝuste, ŝipestro Gray?
— Admirinde, — diris Gray. — Por vi ĉiuj estas rezervita loko en la holdo, kiu, evidente, ĉi-foje estos ŝarĝita per diversaj «skercoj», «adaĝoj» kaj «fortege». Disiru. Panten, debordiĝu, eknavigu. Mi vin anstataŭos post du horoj.
Tiujn du horojn li ne rimarkis, ĉar ili pasis en la sama interna muziko, ne forlasanta lian konscion, kiel pulso ne forlasas arteriojn. Li pensis pri unu afero, deziris unu aferon, strebis al unu afero. Estante agema homo, li pense antaŭadis la eventojn, bedaŭrante nur pri tio, ke ilin ne eblas movi same simple kaj rapide, kiel ŝakpecojn. Nenio en lia trankvila aspekto diris pri tiu streĉo de la emocio, kies zumo, simile al zumo de grandega sonorilo, batanta super la kapo, kuris en tuta lia korpo kiel surdiga nerva ĝemo. Tio finfine igis lin kalkuli mense: «Unu, du… tridek…» kaj tiel plu, ĝis li diris «mil». Tiu ekzerco efikis: li finfine iĝis kapabla rigardi el ekstere al la tuta entrepreno. Tiam lin iom mirigis tio, ke li ne povas imagi la internan Assol-on, ĉar li eĉ neniam konversaciis kun ŝi. Li legis ie, ke oni povas, almenaŭ malklare, kompreni homon, se, imaginte sin tiu homo, oni kopias esprimon de ties vizaĝo. Jam la okuloj de Gray komencis akcepti nekarakteran por ili strangan esprimon, kaj la lipoj sub la lipharoj formis malfortan, mildan rideton, kiam, rekonsciiĝinte, li ekridegis kaj eliris por anstataŭi Panten-on.
Estis mallume. Panten, levinte la kolumon de la jako, estis paŝanta ĉe la kompaso, dirante al la rudristo: «Ruĝen[7] kvaronrumbon; ruĝen. Haltu; ankoraŭ kvaronon». «Sekreto» estis iranta kun duono de la veloj ĉe dorsovento.
— Ĉu vi scias, — diris Panten al Gray, — mi estas kontenta.
— Pri kio?
— Pri la samo, pri kio estas vi. Mi ĉion komprenis. Jen ĉi tie, sur la ponto. — Li ruze palpebrumis, lumante al la rideto per la fajro de la pipo.
— Nu, nu, — diris Gray, subite diveninte, en kio estas la afero, — kion do vi tie komprenis?
— La plej bona maniero kontrabandi, — flustris Panten. — Ĉiu rajtas havi tiajn velojn, kiajn li deziras. Vi havas genian kapon, Gray!
— Kompatinda Panten! — diris la ŝipestro, ne sciante, ĉu li koleru aŭ ridu. — Via konjekto estas sprita, sed tute senbaza. Iru dormi. Mi ĵuras al vi, ke vi eraras. Mi faras ĝuste tion, kion mi diris.
Li forsendis lin dormi, kontrolis la direkton de la kurso kaj eksidis. Nun ni forlasu lin, ĉar li bezonas esti sola.
VI. Assol restas sola
Longren pasigis la nokton en la maro; li ne dormis, ne fiŝkaptis, sed iris sub velo sen difinita direkto, aŭskultante plaŭdadon de akvo, rigardante en mallumon, submetante la vizaĝon al vento kaj pensante. En malfacilaj horoj de la vivo nenio tiel restarigadis fortojn de lia animo, kiel tiaj solecaj vagadoj. Silento, nur silento kaj senhomeco — jen kion li bezonis por ke ĉiuj plej malfortaj kaj malklaraj voĉoj de la interna mondo eksonu kompreneble. Dum tiu ĉi nokto li pensadis pri la estonteco, pri malriĉeco, pri Assol. Por li estis ege malfacile forlasi ŝin eĉ provizore; krome, li timis revivigi la kvietiĝintan doloron. Eble, dungiĝinte al ŝipo, li ree imagos, ke tie, en Kaperno, lin atendas la neniam mortinta amikino, kaj revenante, li alirados al la hejmo kun malfeliĉo de morta atendo. Mary neniam plu eliros el la hejma pordo. Sed li deziris, ke Assol plu havu tion, kion ŝi havas, kaj tial li decidis agi tiel, kiel ordonas la zorgo.
Kiam Longren revenis, la junulino ankoraŭ ne estis en la hejmo. Ŝiaj fruaj promenoj ne ĝenadis la patron; tamen ĉi-foje en lia atendo estis facila streĉo. Paŝante el angulo en angulon, li dum turniĝo subite tuj ekvidis Assol-on; enirinta rapidege kaj neaŭdeble, ŝi silente haltis antaŭ li, preskaŭ timiginte lin per lumo de rigardo, reflektinta ekscitiĝon. Ŝajnis, malkovriĝis ŝia dua vizaĝo — tiu vera vizaĝo de homo, pri kiu ordinare parolas nur la okuloj. Ŝi silentis, rigardante en la vizaĝon de Longren tiel nekompreneble, ke li rapide demandis:
— Ĉu vi estas malsana?
Ŝi ne tuj respondis. Kiam la senco de la demando tuŝis finfine ŝian mensan orelon, Assol skuiĝis, kiel branĉo, tuŝita de mano, kaj ekridis per longa, glata rido de kvieta jubilo. Ŝi devis diri ion, sed, kiel ĉiam, ne necesis elpensi — kion ĝuste; ŝi diris:
— Ne, mi estas sana… Kial vi tiel rigardas? Mi estas gaja. Vere, mi estas gaja, sed tio estas pro tio, ke la tago estas tiel bela. Kaj kion vi decidis? Mi jam vidas laŭ via vizaĝo, ke vi ion decidis.
— Kion ajn mi decidu, — diris Longren, sidigante la junulinon sur siajn genuojn, — vi, mi scias, komprenos, en kio estas la afero. Ni ne havas, per kio vivi. Mi ne iros ree en malproksiman vojaĝon, sed dungiĝos al la poŝta vaporŝipo, kiu kursas inter Kasset kaj Liss.
— Jes, — el malproksime diris ŝi, penante eniri en liajn zorgojn kaj aferojn, sed teruriĝante, ke ŝi ne povas ĉesi ĝoji. — Tio estas tre malbona. Mi enuos. Revenu plej baldaŭ. — Dirante tiel, ŝi estis floranta per neretenebla rideto. — Jes, plej baldaŭ, kara; mi atendas.
7
maldekstren en la marista ĵargono (pro ruĝa fajro, per kiu estas signata la maldekstra ŝipflanko — babordo)