— Assol! — diris Longren, prenante per la manoj ŝian vizaĝon kaj turnante al ŝi. — Kio okazis, rakontu!
Ŝi eksentis, ke ŝi devas dispeli lian maltrankvilon, kaj, venkinte la jubilon, iĝis serioze atenta, nur en ŝiaj okuloj ankoraŭ brilis la nova vivo.
— Vi estas stranga, — diris ŝi. — Tute nenio. Mi estis kolektanta nuksojn.
Longren ne tute kredus al tio, se li ne estus tiel okupita de siaj pensoj. Ilia konversacio iĝis afera kaj detala. La matroso diris al la filino, ke ŝi paku lian sakon; li listigis ĉiujn necesajn aĵojn kaj donis kelkajn konsilojn.
— Mi revenos hejmen post ĉirkaŭ dek tagoj, kaj vi lombardu mian fusilon kaj sidu hejme. Se iu intencos vin ofendi, diru: «Longren baldaŭ revenos». Ne pensu kaj ne zorgu pri mi; nenio malbona okazos.
Post tio li manĝis, firme kisis la knabinon kaj, surĵetinte la sakon sur la ŝultrojn, eliris sur la urban vojon. Assol rigardis post lin, ĝis li malaperis post la vojturno; poste ŝi revenis. Multaj hejmaj laboroj atendis ŝin, sed ŝi forgesis pri tio. Kun intereso de facila miro ŝi estis rigardanta ĉirkaŭe, kvazaŭ jam fremda al tiu domo, tiel enkreskinta en la konscion ekde la infaneco, ke, ŝajnis, ŝi ĉiam portis ĝin en si, sed nun aspektanta simile al hejmaj lokoj, vizititaj post vico da jaroj el rondo de alia vivo. Sed io malinda ŝajnis al ŝi en tiu ĉi fremdiĝo, io malĝusta. Ŝi eksidis al la tablo, sur kiu Longren elfaradis ludilojn, kaj penis alglui rudron al poŭpo; rigardante al tiuj aĵoj, ŝi nevole ekvidis ilin grandaj, realaj; ĉio, kio okazis matene, ree leviĝis en ŝi per emocia tremo, kaj la ora ringo, granda kiel la suno, falis el trans la maro al ŝiaj piedoj.
Ne povante sidi hejme, ŝi eliris el la domo kaj ekiris en Liss-on. Ŝi tute ne havis tie aferojn; ŝi ne sciis, por kio ŝi iras, sed ne povis ne iri. Sur la vojo ŝi renkontis piediranton, kiu deziris ekscii ian direkton; ŝi detale eksplikis al li, kion li bezonis, kaj tuj forgesis pri tio.
La tutan longan vojon ŝi trairis nerimarkante, kvazaŭ ŝi portus birdon, kiu absorbis tutan ŝian teneran atenton. Apud la urbo ŝi iomete distriĝis per bruo, fluganta el ĝia grandega rondo, sed ĝi ne havis potencon super ŝi, kiel antaŭe, kiam, timigante kaj premante, ĝi faradis ŝin silentema malkuraĝulino. Ŝi kontraŭstaris al ĝi. Ŝi malrapide trairis ringan bulvardon, transpasante bluajn ombrojn de arboj per glataj certaj paŝoj, fideme kaj facile rigardante al la vizaĝoj de preterirantoj. Observemaj homoj dum la tago plurfoje rimarkadis la nekonatan, strangan junulinon, pasantan en bunta homamaso kun aspekto de profunda medito. Sur la placo ŝi submetis la manon al strio de la fontano, movante la fingrojn inter reflektitaj ŝprucoj; poste, eksidinte, ripozis kaj revenis sur la arbaran vojon. La revenan vojon ŝi pasis kun freŝa animo, en paca kaj serena humoro, simila al vespera rivereto, anstataŭiginta, finfine, buntajn spegulojn de tago per glata brilo en ombro. Alproksimiĝante al la vilaĝo, ŝi ekvidis ĝuste tiun karbiston, kiu haluciniĝis, ke al li ekfloris la korbo; li staris apud sia ĉaro kun du nekonataj mornaj homoj, kovritaj de fulgo kaj koto. Assol ekĝojis.
— Saluton, Filipo, — diris ŝi, — kion vi faras ĉi tie?
— Nenion, muŝeto. Defalis la rado; mi ĝin korektis, kaj nun fumas kaj babilas kun niaj knaboj. De kie vi iras?
Assol ne respondis.
— Ĉu vi scias, Filipo, — ekparolis ŝi, — mi vin tre amas, kaj tial mi diros nur al vi. Mi baldaŭ forveturos; probable, forveturos por ĉiam. Vi al neniu diru pri tio.
— Ĉu vi deziras forveturi? Kien do vi intencas? — miregis la karbisto, demande malferminte la buŝon, pro kio lia barbo iĝis pli longa.
— Mi ne scias. — Ŝi malrapide pririgardis la kampeton sub ulmo, kie staris la ĉaro, — verdan herbon en roza vespera lumo, la nigrajn silentemajn karbistojn kaj, pensinte, aldonis: — Ĉion ĉi mi ne scias. Mi scias nek la tagon, nek la horon kaj eĉ ne scias, kien. Mi nenion plu diros. Tial, por ajna okazo, — adiaŭ; vi ofte veturigadis min.
Ŝi prenis la grandegan nigran manon kaj metis ĝin en staton de relativa skuado. La vizaĝo de la laboristo faŭkigis fendon de senmova rideto. La junulino kapadiaŭis, turnis sin kaj deiris. Ŝi malaperis tiel rapide, ke Filipo kaj liaj kamaradoj ne sukcesis turni la kapojn.
— Miraklo, — diris la karbisto, — jen, provu kompreni ŝin. Io estas al ŝi hodiaŭ… io tia kaj cetere.
— Ĝuste, — subtenis la dua, — ĉu ŝi parolas, ĉu persvadas. Estas ne nia afero.
— Ne nia afero, — diris ankaŭ la tria, suspirinte. Poste ĉiuj tri eksidis en la ĉaron kaj, krakiginte la radojn laŭ la ŝtona vojo, malaperis en polvo.
VII. La skarlata «Sekreto»
Estis blanka matena horo; en la grandega arbaro staris delikata vaporo, plena de strangaj vizioj. Nekonata ĉasisto, ĵus forlasinta sian lignofajron, estis iranta laŭlonge de la rivero; tra arboj brilis lumo de ĝiaj aeraj interspacoj, sed la diligenta ĉasisto ne aliradis al ili, esplorante freŝan spuron de urso, direktantan sin al la montoj.
Subita sono traflugis inter la arboj kun neatenditeco de maltrankvila persekuto; tio estis kanto de klarneto. La muzikisto, elirinte sur la ferdekon, ludis fragmenton de melodio, plena de malgaja, tira ripetiĝo. La sono tremis, kiel voĉo, kaŝanta malfeliĉon; ĝi plifortiĝis, ridetis per malgaja trilo kaj abrupte ĉesis. Malproksima eĥo malklare rekantis la saman melodion.
La ĉasisto, markinte la spuron per rompita branĉo, trairis al la akvo. La nebulo ankoraŭ ne malaperis; en ĝi estis estingiĝantaj konturoj de grandega ŝipo, malrapide turnanta sin al la enfluejo de la rivero. Ĝiaj volvitaj veloj ekvivis, pendante festone, malvolviĝante kaj kovrante la mastojn per senfortaj ŝildoj de grandegaj faldoj; aŭdiĝis voĉoj kaj paŝoj. Borda vento, provante blovi, pigre taŭzadis la velojn; finfine, la varmo de la suno faris la necesan efikon; la aera premo plifortiĝis, dispelis la nebulon kaj elverŝiĝis laŭ la velstangoj en malpezajn skarlatajn formojn, plenajn de rozoj. Rozaj ombroj glitis laŭ blanko de la mastoj kaj de la rigilaro, ĉio estis blanka, krom la disetenditaj, glate movitaj veloj de koloro de profunda ĝojo.
La ĉasisto, rigardinta de sur la bordo, longe frotis la okulojn, ĝis konvinkiĝis, ke li vidas ĝuste tiel, sed ne alie. La ŝipo malaperis post rivera turno, sed li plu staris kaj rigardis; poste, silente levinte la ŝultrojn, direktis sin al sia urso.
Dum «Sekreto» iris laŭ la riverujo, Gray staris ĉe la rudrorado, ne konfidante la rudron al matroso — li timis malprofundaĵon. Panten sidis apude, en nova drapa vestokompleto, en nova brilanta kaskedo, razita kaj humile paŭta. Li plu sentis nenian ligon inter la skarlata ornamo kaj la rekta celo de Gray.
— Nun, — diris Gray, — kiam miaj veloj ruĝas, la vento bonas, kaj en mia koro estas pli da feliĉo, ol en elefanto, vidanta malgrandan bulketon, mi penos agordi vin per miaj pensoj, kiel mi promesis jam en Liss. Rimarku — mi ne opinias vin stulta aŭ obstina, tute ne; vi estas modela maristo, kaj tio valoras multe. Sed vi, samkiel la plejmulto, aŭskultas voĉojn de ĉiuj simplaj veraĵoj tra dika vitro de la vivo; ili krias, sed vi ne aŭdos. Mi faras tion, kio ekzistas, kiel antikva imago pri io bela kaj nerealigebla, kaj kio, fakte, estas same realigebla, kiel eksterurba promeno. Baldaŭ vi ekvidos la junulinon, kiu ne povas, ne devas alie edziniĝi, ol nur en tia maniero, kiun mi disvolvas antaŭ viaj okuloj.
Li koncize rakontis al la maristo tion, pri kio ni tre bone scias, fininte la klarigon tieclass="underline"
— Vi vidas, kiel proksime estas interplektitaj ĉi tie la sorto, volo kaj naturo de la karakteroj; mi venas al tiu, kiu atendas kaj povas atendi nur min, kaj mi deziras neniun alian, krom ŝin, eble ĝuste tial, ke danke al ŝi mi komprenis unu simplan veraĵon. Ĝi konsistas en tio, ke oni faru tiel nomatajn miraklojn per propraj manoj. Kiam por homo la plej grava afero estas ricevi deziregatan groŝon, estas facile doni tiun groŝon, sed, kiam la animo kaŝas en si semon de flama kreskaĵo — miraklo, faru al li tiun miraklon, se vi povas. Novan animon havos li kaj novan — vi. Kiam prizonestro mem liberigos malliberulon, kiam miliardulo donacos al skribisto vilaon, operetan kantistinon kaj gardoŝrankon, kaj ĵokeo almenaŭ foje retenos sian ĉevalon por alia ĉevalo, al kiu malfortunas, — tiam ĉiuj komprenos, kiel tio estas agrabla, kiel neesprimeble mirakla. Sed ekzistas ne malpli grandaj mirakloj: rideto, gajo, pardono, kaj — ĝustatempe dirita, necesa vorto. Posedi tion — signifas posedi ĉion. Koncerne min, nia komenco — de mi kaj de Assol — restos al ni por ĉiam en la skarlata brilo de la veloj, kreitaj de la profundo de la koro, scianta, kio estas la amo. Ĉu vi komprenis min?