Выбрать главу

Same por ŝi estis granda, ĉiam materie grava plezuro aperado de komizo de urba ludila vendejo, volonte aĉetanta laboraĵojn de Longren. Por akiri favoron de la patro kaj elmarĉandi pli, la komizo kunprenadis por la knabino paron da pomoj, dolĉan kuketon, manplenon da nuksoj. Longren ordinare petadis la veran koston pro malŝato de marĉando, kaj la komizo malaltigadis la prezon. «Hontu, — diradis Longren, — ja mi dum semajno sidis super tiu boato. — La boato estis ok-cola. — Rigardu, kia firmeco, kaj enakviĝo, kaj kvalito? Jen tiu ĉi dek kvin homojn eltenos en ajna vetero». Ĉio finiĝadis per tio, ke kvieta murmurado de la knabino super sia pomo forprenadis de Longren persiston kaj deziron disputi; li cedadis, kaj la komizo, plenŝtopinte sian korbon per bonegaj, firmaj ludiloj, foriradis, subridante sub la lipharoj.

La tutan hejman laboron Longren faradis mem: fendadis lignaĵon, portadis akvon, hejtadis la fornon, kuiradis, lavadis kaj gladadis vestaĵojn kaj, krom ĉio ĉi, sukcesadis labori por akiri monon. Kiam Assol ok-jariĝis, la patro instruis ŝin legi kaj skribi. Li komencis fojfoje prenadi ŝin en la urbon, kaj poste eĉ sendadi ŝin sola, se estis necese ricevi iom da mono en la vendejo aŭ liveri tien la varon. Tio okazadis ne ofte, kvankam Liss situis nur je tri mejloj for de Kaperno, sed la vojo al ĝi iris tra arbaro, kaj en arbaro multaj aferoj povas timigi infanojn, krom fizika danĝero, kiun, verdire, estas malfacile renkonti en tia proksima distanco disde la urbo, sed tamen atenti ĝin ne malhelpas. Tial nur en bonaj tagoj, matene, kiam la densejo, ĉirkaŭanta la vojon, estas plena je suna pluvego, floroj kaj silento, tiel ke al la impresemo de Assol ne minacis fantaziaj fantomoj, — Longren forpermesadis ŝin en la urbon.

Foje, meze de tia vojaĝo al la urbo, la knabino eksidis apud la vojo por manĝi pecon de pasteĉo, metita en la korbon por matenmanĝo. Manĝetante, ŝi turnadis la ludilojn; el ili du-tri evidentiĝis novaj por ŝi: Longren faris ilin nokte. Unu tia novaĵo estis miniatura sporta jaĥto; la blanka ŝipeto levis skarlatajn velojn, faritajn el tranĉaĵoj de silko, kiun Longren uzadis por tapeti vaporŝipajn kajutojn de ludiloj por riĉaj aĉetantoj. Ĉi-okaze, evidente, farinte la jaĥton, li ne trovis konvenan ŝtofon por velo, uzinte tion, kio estis — ŝirpecojn de skarlata silko. Assol ekadmiris. La flama gaja koloro tiel hele brulis en ŝia mano, kvazaŭ ŝi tenis fajron. La vojon estis kruciganta rojo, kun transĵetita super ĝi palisa ponteto; la rojo dekstre kaj maldekstre estis foriranta en la arbaron. «Se mi metos ĝin sur la akvon navigi iomete, — pensis Assol, — ĝi ja ne malsekiĝos, mi ĝin poste viŝos». Deirinte en la arbaron trans la ponteton, laŭ la fluo de la rojo, la knabino gardeme mallevis la ŝipon, ravintan ŝin, sur la akvon ĉe la bordo mem; la veloj tuj ekbrilis per skarlata speguliĝo en la diafana akvo: la lumo, penetrante la ŝtofon, ekkuŝis per roza radio sur blankaj ŝtonoj de la fundo. «Vi el kie venis, ŝipestro?» — gravmiene demandis Assol imagitan personon kaj, respondante al si mem, diris: «Mi venis… venis… venis mi el Ĉinio». — «Kaj kion vi alveturigis?» — «Kion mi alveturigis, pri tio mi ne diros». — «Aĥ, vi ne deziras, ŝipestro! Nu, tiam mi vin sidigos reen en la korbon». Ĵus la ŝipestro prepariĝis humile respondi, ke li ŝercis kaj ke li pretas montri elefanton, kiam subite milda kuro de ĉeborda akvostrio turnis la pruon de la jaĥto al la mezo de la rojo, kaj, kiel reala ŝipo, plenrapide forlasinte la bordon, ĝi glate ekiris malsupren. Momente ŝanĝiĝis la skalo de la vidata: la rojo ŝajnis al la knabino grandega rivero, kaj la jaĥto — malproksima, granda ŝipo, al kiu, preskaŭ falante en la akvon, timigita kaj konsternita, ŝi estis etendanta la manojn. «La ŝipestro ektimis», — pensis ŝi kaj ekkuris post la forflosantan ludilon, esperante, ke ĝi estos ie ĵetita al la bordo. Haste trenante la ne pezan, sed malhelpantan korbon, Assol ripetadis: «Aĥ, mia Dio! Jen kia okazo…» Ŝi penis ne perdi el la vido la belan, glate forkurantan triangulon de la veloj, stumbladis, faladis kaj ree kuradis.

Assol neniam estis tiel profunde en la arbaro, kiel nun. Ŝi, absorbita de la malpacienca deziro kapti la ludilon, ne rigardis ĉirkaŭen; apud la bordo, kie ŝi kuris, estis sufiĉe da obstakloj, okupantaj la atenton. Muskokovritaj trunkoj de falintaj arboj, kavoj, altaj filikoj, eglanterioj, jasmenoj kaj avelujoj malhelpadis ĉiun ŝian paŝon; trairante ilin, ŝi iom post iom perdadis la fortojn, haltante ĉiam pli kaj pli ofte, por ripozi aŭ forviŝi de sur la vizaĝo gluecan araneaĵon. Kiam komencis aperadi, en pli larĝaj lokoj, kareksaj kaj kanaj densejoj, Assol tute perdis el la vido la skarlatan brilon de la veloj, sed, ĉirkaŭkurinte sinuon de la rojo, ŝi ree ekvidis ilin, majeste kaj sencede kurantajn for. Foje ŝi retrorigardis, kaj la arbara maso kun ties bunteco, transiranta de fumaj fostoj de lumo en foliaro al malhelaj fendoj de densa obskuro, profunde afekciis la knabinon. Por momento ektiminte, ŝi denove rememoris pri la ludilo kaj, kelkfoje eliginte profundan «f-fu-u-u», ekkuris per tuta forto.

En tia sensukcesa kaj maltrankvila persekuto pasis ĉirkaŭ horo, kiam kun miro, sed ankaŭ kun faciliĝo Assol ekvidis, ke arboj antaŭe libere disiĝis, tralasinte bluan vaston de la maro, nubojn kaj randon de flava sabla deklivo, sur kiun ŝi elkuris, preskaŭ falante pro laco. Ĉi tie estis la enfluejo de la rojo; disfluinte larĝe kaj malprofunde, tiel ke videblis ondiĝanta bluo de ŝtonoj, ĝi estis malaperanta en renkonta mara ondo. De sur la nealta deklivo, kavigita de radikoj, Assol ekvidis, ke ĉe la rojo, sur plata granda ŝtono, kun la dorso al ŝi, sidas homo, tenante en la manoj la fuĝintan jaĥton, kaj ĉiuflanke pririgardas ĝin kun scivolemo de elefanto, kaptinta papilion. Parte trankviligita de tio, ke la ludilo estas sendifekta, Assol derampis laŭ la deklivo kaj, proksime alirinte al la nekonato, ekcelis al li esploran rigardon, atendante, kiam li levos la kapon. Sed la nekonato tiel enprofundiĝis en la kontempladon de la arbara surprizo, ke la knabino sukcesis pririgardi lin de la kapo ĝis la piedoj, konstatinte, ke homojn, similajn al tiu nekonato, ŝi ankoraŭ neniam vidis.

Sed antaŭ ŝi estas neniu alia, ol vojaĝanta perpiede Egle, fama kolektisto de kantoj, legendoj, mitoj kaj fabeloj. Grizharaj bukloj estis falde elfalantaj el sub lia pajla ĉapelo; griza bluzo, enŝovita en bluan pantalonon, kaj altaj botoj donis al li aspekton de ĉasisto; blanka kolumo, kravato, zono, kovrita per arĝento de ŝildetoj, apogbastono kaj saketo kun novega nikela buko — elmontris urbanon. Lia vizaĝo, se eblas tiel nomi nazon, lipojn kaj okulojn, elrigardantajn el sovaĝe diskreskinta radia barbo kaj pufaj, feroce kornigitaj supren lipharoj, ŝajnus malvigle diafana, se ne estus la okuloj, grizaj, kiel sablo, kaj brilantaj, kiel pura ŝtalo, kun rigardo kuraĝa kaj forta.

— Nun redonu al mi, — timeme diris la knabino. — Vi jam ludis. Vi kiel kaptis ĝin?

Egle levis la kapon, faliginte la jaĥton, — tiel neatendite eksonis la emocia voĉeto de Assol. La maljunulo dum minuto pririgardis ŝin, ridetante kaj malrapide tralasante la barbon en la granda, vejneca mankavo. Multfoje lavita katuna robo estis apenaŭ kovranta ĝis la genuoj la maldikajn, sunbrunajn krurojn de la knabino. Ŝiaj malhelaj densaj haroj, metitaj sub puntan kaptuketon, malordiĝis, tuŝante la ŝultrojn. Ĉiu trajto de Assol estis esprime malpeza kaj pura, kiel flugo de hirundo. La malhelaj, kun nuanco de malgaja demando, okuloj ŝajnis iom pli aĝaj ol la vizaĝo; ties malregula glata ovalo estis kovrita de tiaspeca ĉarma sunbruno, kia karakterizas sanan blankecon de haŭto. La duonmalfermita buŝo brilis per milda rideto.

— Mi ĵuras per Grimm-oj, Ezopo kaj Andersen, — diris Egle, rigardante jen al la knabino, jen al la jaĥto. — Tio estas io speciala. Aŭskultu, vi, planto! Ĉio tio estas via aĵo?