— Jes, mi kuris post ĝin laŭ la tuta rojo; mi pensis, ke mi mortos. Ĉu ĝi estis ĉi tie?
— Ĉe miaj piedoj mem. Ŝippereo estas la kaŭzo de tio, ke mi, kiel borda pirato, povas enmanigi al vi tiun ĉi trofeon. La jaĥton, forlasitan de la ŝipanaro, elĵetis sur la sablon kvin-cola ondego — inter mia maldekstra kalkano kaj la fino de la bastono. — Li frapis per la apogbastono. — Kiu estas via nomo, etulino?
— Assol, — diris la knabino, kaŝante en la korbon la ludilon, donitan de Egle.
— Bone, — daŭrigis la nekompreneblan parolon la maljunulo, ne deŝirante la okulojn, en kies profundo briletis subrido de amikema animagordo. — Mi, propre, ne devus demandi vian nomon. Estas bone, ke ĝi estas tiel stranga, tiel unutona, muzika, kiel fajfo de sago aŭ bruo de mara konko: kion mi farus, se vi nomiĝus per unu el tiuj belsonaj, sed netolereble kutimaj nomoj, kiuj fremdas al la Bela Nekono? Des pli mi ne deziras scii, kiu vi estas, kiuj estas viaj gepatroj kaj kiel vi vivas. Por kio rompi la ĉarmon? Mi estis okupiĝanta, kiam mi sidis sur tiu ĉi ŝtono, pri kompara esploro de finnaj kaj japanaj rakontotemoj… kiam subite la rojo elĵetis tiun ĉi jaĥton, kaj poste aperis vi… Tia, kia vi estas. Mi, kara, estas poeto en la animo — kvankam neniam verkis mem. Kio estas en via korbo?
— Boatetoj, — diris Assol, skuante la korbon, — krome vaporŝipo kaj ankoraŭ tri tiaj dometoj kun flagoj. Tie soldatoj loĝas.
— Bonege. Oni sendis vin por vendi. Dum la vojo vi okupiĝis pri ludo. Vi sendis la jaĥton iom navigi, kaj ĝi fuĝis — ja estis tiel, ĉu?
— Ĉu vi vidis tion? — kun dubo demandis Assol, penante rememori, ĉu ŝi mem rakontis tion. — Ĉu al vi iu diris? Aŭ vi divenis?
— Mi tion sciis.
— Sed kiel?
— Ĉar mi estas la plej ĉefa magiisto.
Assol konfuziĝis; ŝia streĉo ĉe tiuj vortoj de Egle transiris la limon de timo. La dezerta mara bordo, silento, la ĝena aventuro kun la jaĥto, la nekomprenebla parolo de la maljunulo kun brilantaj okuloj, majesteco de lia barbo kaj liaj haroj komencis ŝajni al la knabino miksaĵo de supernaturaĵo kun la realo. Se Egle nun farus grimacon aŭ ekkrius ion — la knabino ekkuregus for, ekplorinte kaj mortante pro timo. Sed Egle, rimarkinte, kiel larĝe malfermiĝis ŝiaj okuloj, faris glatan turnon.
— Vi ne devas min timi, — serioze diris li. — Male, mi deziras konversacii kun vi konfide. — Nur nun li komprenis, kio en la vizaĝo de la knabino tiel impresis lian atenton. «Nevola atendo de belo, de beata sorto, — decidis li. — Aĥ, kial mi ne naskiĝis verkisto? Kia mirinda temo». — Kaj nun, — daŭrigis Egle, penante rondigi la originalan scenon (emo al mitokreado — rezulto de la ĉiama laboro — estis pli forta, ol timo ĵeti en nekonatan grundon semojn de granda revo), — kaj nun, Assol, aŭskultu min atente. Mi estis en tiu vilaĝo — el kiu vi, verŝajne, iras, unuvorte, en Kaperno. Mi ŝatas fabelojn kaj kantojn, kaj sidis mi en tiu vilaĝo tutan tagon, penante aŭdi ion, de neniu aŭditan. Sed ĉe vi oni ne rakontas fabelojn. Ĉe vi ne kantas kantojn. Kaj se rakontas kaj kantas, do, vi scias, tiujn historiojn pri ruzaj kamparanoj kaj soldatoj, kun ĉiama laŭdo al friponeco, tiujn malpurajn, kiel nelavitaj piedoj, krudajn, kiel ventra murmuro, mallongajn kvarversaĵojn kun terura motivo… Atendu, mi flankeniĝis. Mi komencu ree.
Pensinte iom, li daŭrigis tieclass="underline"
— Mi ne scias, kiom da jaroj pasos, — sed en Kaperno ekfloros unu fabelo, kiun oni memoros longe. Vi elkreskos, Assol. Foje matene en mara foro sub la suno ekbrilos skarlata velo. Brilanta maso da skarlataj veloj de blanka ŝipo ekiros, distranĉante ondojn, rekte al vi. Kviete navigos tiu mirakla ŝipo, sen krioj kaj pafoj; sur la bordo kolektiĝos multaj homoj, mirante kaj aĥante; kaj vi staros tie. La ŝipo aliros majeste al la bordo mem sub sonoj de bela muziko; ornamita, en tapiŝoj, en oro kaj floroj, ekiros de ĝi rapida boato. «Por kio vi venis? Kiun vi serĉas?» — demandos la homoj sur la bordo. Tiam vi ekvidos kuraĝan belan princon; li staros kaj etendos al vi la manojn. «Saluton, Assol! — diros li. — Fore, fore de ĉi tie mi vidis vin en sonĝo kaj venis, por forveturigi vin por ĉiam en mian reĝlandon. Vi loĝos tie kun mi en roza profunda valo. Vi havos ĉion, kion vi deziros; mi kaj vi vivos tiel amike kaj gaje, ke neniam via animo konos larmojn kaj malĝojon». Li sidigos vin en la boaton, veturigos sur la ŝipon, kaj vi forveturos por ĉiam en brilan landon, kie leviĝas la suno kaj kie steloj malleviĝos de sur la ĉielo, por gratuli vin pri la veno.
— Ĉu ĉio ĉi por mi? — mallaŭte demandis la knabino. Ŝiaj seriozaj okuloj, pligajiĝinte, ekbrilis per fido. Danĝera magiisto, certe, ne parolus tiel; ŝi aliris pli proksime. — Eble, ĝi jam venis… tiu ŝipo?
— Ne tiel rapide, — kontraŭdiris Egle, — unue, kiel mi diris, vi elkreskos. Poste… Kial diri? Tio estos, kaj finite. Kion vi tiam farus?
— Ĉu mi? — Ŝi ĵetis rigardon en la korbon, sed, evidente, trovis tie nenion indan por servi kiel konvena rekompenco. — Mi lin amus, — haste diris ŝi, kaj ne tute certe aldonis: — Se li ne batas.
— Ne, li ne batos, — diris la magiisto, mistere palpebruminte, — ne batos, mi ĵuras pri tio. Iru, knabino, kaj ne forgesu tion, kion al vi diris mi inter du glutoj de aroma brando kaj meditoj pri kantoj de punlaboruloj. Iru. Kaj pacon al via lanuga kapo!
Longren estis laboranta en sia malgranda legomĝardeno, ĉirkaŭfosante terpomujojn. Levinte la kapon, li ekvidis Assol-on, rapidege kurantan al li kun ĝoja kaj malpacienca vizaĝo.
— Nu, jen… — diris ŝi, penante ekregi la spiradon, kaj kaptis per ambaŭ manoj la antaŭtukon de la patro. — Aŭskultu, kion mi rakontos al vi… Sur bordo, tie, malproksime, sidas magiisto…
Ŝi komencis per la magiisto kaj lia interesa antaŭdiro. Febro de pensoj malhelpis al ŝi glate transdoni la okazaĵon. Poste sekvis priskribo de la aspekto de la magiisto kaj — en mala ordo — la persekuto de la perdita jaĥto. Longren elaŭskultis la knabinon, ne interrompante, sen rideto, kaj, kiam ŝi finis, la imago rapide pentris al li la nekonatan maljunulon kun aroma brando en unu mano kaj la ludilo en la dua. Li forturniĝis, sed, rememorinte, ke en grandaj okazoj de infana vivo oni devas esti serioza kaj mirigita, majeste ekkapjesis, aldirante:
— Jes, jes; laŭ ĉiuj signoj, povas esti neniu, krom magiisto. Dezirus mi vidi lin… Sed vi, kiam iros denove, ne turnu vin flanken; estas facile misvojiĝi en arbaro.
Lasinte la fosilon, li eksidis al la malalta plektobarilo kaj sidigis la knabinon sur siajn genuojn. Terure laca, ŝi penis ankoraŭ aldoni iajn detalojn, sed la varmego, la emocio kaj la malforteco dormigis ŝin. Ŝiaj okuloj fermiĝis, la kapo kliniĝis sur la malmolan patran ŝultron, momento — kaj ŝi forflugus en la sonĝolandon, kiam subite, maltrankviligita de neatendita dubo, Assol eksidis rekte, kun la fermitaj okuloj kaj, apogiĝante per la pugnetoj al la veŝto de Longren, laŭte diris:
— Kiel vi pensas, ĉu venos la magiista ŝipo por mi aŭ ne?
— Venos, — trankvile respondis la matroso, — se oni tion al vi diris, do, ĉio estas ĝusta.
«Ŝi elkreskos kaj forgesos, — pensis li, — kaj dume… ne indas forpreni de ŝi tian ludilon. Ja vi estonte multajn velojn vidos, ne skarlatajn, sed malpurajn kaj rabajn: de malproksime — ornamitajn kaj blankajn, de proksime — ŝiritajn kaj arogantajn. Pretervojaĝanta homo ŝercis kun mia knabino. Kio do?! Bona ŝerco! Taŭga ŝerco! Jen, kiel vi ekdormis, — duontagon estis en arbaro, en densejo. Kaj pri la skarlataj veloj pensu, kiel mi: vi havos viajn skarlatajn velojn».
Assol dormis. Longren, preninte per la libera mano la pipon, ekfumis, kaj vento traportis la fumon tra la plektobarilo, en arbuston, kiu kreskis ĉe la ekstera flanko de la legomĝardeno. Ĉe la arbusto, apogante sin dorse al la barilo kaj maĉante pasteĉon, sidis juna vagabondo. La konversacio de la patro kun la filino bonhumorigis lin, kaj la odoro de bona tabako agordis akireme.