Выбрать главу

— Donu, mastro, fumi al la malriĉa homo, — diris li tra la vergoj. — Mia tabako kontraŭ la via estas ne tabako, sed, eblas diri, veneno.

— Mi donus, — duonvoĉe respondis Longren, — sed mia tabako estas en tiu poŝo. Mi, vidu, ne deziras veki la filinon.

— Jen malfeliĉo! Vekiĝos, ree ekdormos, sed la preteriranta homo ja fumos.

— Nu, — kontraŭdiris Longren, — vi ja ne malhavas tabakon, kaj la infano laciĝis. Venu, se vi deziras, poste.

La vagabondo malestime kraĉis, levis sur la bastono sian sakon kaj sarkasmis:

— Princino, certe. Enbatis vi en ŝian kapon tiujn transmarajn ŝipojn! Strangulo vi estas, sed ne mastro!

— Aŭskultu, — flustris Longren, — mi, probable, vekos ŝin, sed nur por bati vian dikan kolon. Iru for!

Post duonhoro la vagabondo sidis en la taverno ĉe tablo kun dekduo da fiŝistoj. Malantaŭ ili, jen tirante la edzojn je la manikoj, jen prenante super iliaj ŝultroj glason da vodko, — por si, certe, — sidis altaj virinoj kun densaj brovoj kaj brakoj, rondaj, kiel pavimŝtonoj. La vagabondo, bolante pro ofendiĝo, estis rakontanta:

— Kaj ne donis al mi tabakon. «Vi, — diras, — atingos plenaĝan jaron, kaj tiam, — diras, — speciala ruĝa ŝipo… Por vi. Ĉar via sorto estas edziniĝi al princo. Kaj al tiu, — diras, — magiisto — kredu». Sed mi diras: «Veku, veku ja, por preni tabakon». Do li ja post min duonvojon kuris.

— Kiu? Kio? Pri kio parolas? — aŭdiĝis scivolemaj voĉoj de la virinoj. La fiŝistoj, apenaŭ turnante la kapojn, eksplikis kun subridoj:

— Longren kun la filino sovaĝiĝis, kaj eble, freneziĝis; jen la homo rakontas. Sorĉisto estis ĉe ili, tiel ni komprenas. Ili atendas — he, inoj, ne perdu vian ŝancon! — transmaran princon, kaj eĉ sub ruĝaj veloj!

Post tri tagoj, revenante el la urba vendejo, Assol aŭdis unuafoje:

— He, pendumulino! Assol! Rigardu ĉi tien! Ruĝaj veloj venas!

La knabino, tremerinte, nevole ĵetis rigardon el sub la mano al la mara vasto. Poste ŝi turniĝis al la ekkrioj; tie, je dudek paŝoj for de ŝi, staris amaseto da infanoj; ili grimacis, elŝovante la langojn. Suspirinte, la knabino ekkuris hejmen.

II. Gray

Se Cezaro opiniis, ke estas pli bone esti unua en vilaĝo, ol dua en Romo, do Arturo Gray[1] povis ne envii al Cezaro pro ties saĝa deziro. Li naskiĝis ŝipestro, deziris esti ŝipestro kaj iĝis ŝipestro.

La grandega domo, en kiu naskiĝis Gray, estis morna interne kaj majesta ekstere. Al la antaŭa fasado limis florejo kaj parto de parko. La plej bonaj specoj de tulipoj — arĝente lazuraj, violkoloraj kaj nigraj kun roza ombro — sinuis en gazono per linioj de fantazie ĵetitaj kolieroj. La maljunaj arboj de la parko dormetis en difuza duonlumo super karekso de serpentumanta rojo. La barilo de la kastelo, ĉar tio estis vera kastelo, konsistis el spiralaj krudferaj fostoj, kunigitaj per fera arabesko. Ĉiu fosto estis finiĝanta supre per pompa krudfera lilio; tiuj tasegoj en solenaj tagoj estis plenigataj per oleo, flamante en nokta mallumo per vasta fajra spaliro.

La gepatroj de Gray estis orgojlaj sklavoj de sia stato, riĉo kaj de la leĝoj de tiu socio, rilate al kiu ili povis diri «ni». Unu parto de ilia animo, okupita de la galerio de la prauloj, malmulte meritas priskribon, la alia parto — imagata daŭrigo de la galerio — estis komenciĝanta per la eta Gray, kondamnita laŭ certa, anticipe farita plano travivi la vivon kaj morti tiel, ke lia portreto povu esti pendigita sur la muro sen damaĝo al la familia honoro. En tiu plano estis farita eta eraro: Arturo Gray naskiĝis kun viva animo, tute ne inklina daŭrigi la linion de la familia desegno.

Tiu vigleco, tiu plena perverseco de la knabo komencis riveliĝi en la oka jaro de lia vivo; la tipo de kavaliro de bizaraj impresoj, serĉanto kaj faranto de mirakloj, t. e. la tipo de homo, preninta el sennombra diverseco de vivroloj la plej danĝeran kaj kortuŝan — la rolon de la providenco, montriĝis en Gray jam tiam, kiam, almetinte al la muro seĝon, por atingi pentraĵon, montrantan la krucumadon de Jesuo, li elprenis la najlojn el la sangantaj manoj de Kristo, t. e. simple superfarbis ilin per blua farbo, ŝtelita disde farbisto. En tia aspekto li trovis la pentraĵon pli tolerebla. Absorbita de la siaspeca okupiĝo, li komencis jam superfarbi ankaŭ la piedojn de la krucumito, sed estis trovita de la patro. La maljunulo demetis la knabon de sur la seĝo je liaj oreloj kaj demandis:

— Por kio vi difektis la pentraĵon?

— Mi ne difektis.

— Tio estas verko de fama pentristo.

— Por mi estas egale, — diris Gray. — Mi ne povas toleri, ke en mia ĉeesto el manoj elstaru najloj kaj fluu sango. Mi tion ne deziras.

En la respondo de la filo Lionelo Gray, kaŝinte sub la lipharoj rideton, rekonis sin kaj ne punis la filon.

Gray senlace esploradis la kastelon, farante mirindajn malkovrojn. Ekzemple, en la subtegmento li trovis ŝtalan kavaliran rubaĵon, librojn, binditajn per fero kaj ledo, putrintajn vestojn kaj armeojn da kolomboj. En la kelo, kie estis konservata vino, li ricevis interesajn sciojn rilate de lafito[2], madejro, ŝereo. Ĉi tie, en malklara lumo de akrapintaj fenestroj, kunpremitaj de oblikvaj trianguloj de ŝtonaj volboj, staris malgrandaj kaj grandaj bareloj; la plej granda, en formo de plata rondo, okupis la tutan transversan muron de la kelo, la centjara malhela kverka ligno de la barelo brilis kiel polurita. Inter bareletoj staris en plektitaj korboj dikventraj boteloj de verda kaj blua vitro. Sur la ŝtonoj kaj la tera planko kreskis grizaj fungoj kun maldikaj kruretoj: ĉie estis ŝimo, musko, humido, acida, sufoka odoro. Grandega araneaĵo oris en la malproksima angulo, kiam vespere la suno rigardis al ĝi per sia lasta radio. En unu loko estis enfositaj du bareloj da plej bona Alikanto[3], kiu ekzistis en la tempoj de Kromvelo, kaj la kelisto, almontrante la malplenan angulon por Gray, ne perdadis okazon ripeti la historion de la fama tombo, en kiu kuŝis mortinto, pli viva, ol grego da vulpohundoj. Komencante la rakonton, la rakontanto ne forgesadis provi, ĉu funkcias la krano de la granda barelo, kaj deiradis de ĝi, evidente, kun faciligita koro, ĉar nevolaj larmoj de tro forta ĝojo brilis en liaj pligajiĝintaj okuloj.

— Nu, jen kio, — diradis Poldichoque[4] al Gray, eksidante sur malplenan keston kaj plenŝtopante sian akran nazon per tabako, — ĉu vi vidas ĉi tiun lokon? Tie kuŝas tia vino, pro kiu pluraj drinkemuloj permesus eltranĉi al si la langon, se oni permesus al ili drinki almenaŭ etan glason. En ĉiu barelo estas cent litroj da substanco, kiu eksplodigas la animon kaj transformas la korpon en senmovan paston. Ĝia koloro estas pli malhela, ol de ĉerizo, kaj ĝi ne fluos el botelo. Ĝi estas densa, kiel bona kremo. Ĝi estas fermita en bareloj de nigra ligno, firma, kiel fero. Sur ili estas duoblaj ringoj el ruĝa kupro. Sur la ringoj estas latina surskribo: «Min drinkos Gray, kiam li estos en Paradizo». Tiun surskribon oni interpretadis tiel multvorte kaj kontraŭdire, ke via praavo, la nobla Simeono Gray, konstruis vilaon, nomis ĝin «Paradizo», kaj intencis tiamaniere konformigi la misteran frazon kun la realo per senkulpa sprito. Sed kion vi pensas? Li mortis, tuj kiam oni komencis debati la ringojn, pro koratako, — tiel emociiĝis la maljuna frandemulo. Ekde tiam oni ne tuŝas tiun ĉi barelon. Aperis opinio, ke la valorega vino alportos malfeliĉon. Vere, tian enigmon ne faris eĉ la egipta sfinkso. Kvankam ĝi ja demandis unu saĝulon: «Ĉu mi voros vin, kiel mi voras ĉiujn? Diru la veron, kaj vi restos viva», sed eĉ tiuokaze post serioza pripensado…

— Ŝajnas, la krano denove likas, — interrompadis sin mem Poldichoque, per malrektaj paŝoj direktante sin en la angulon, kie firmiginte la kranon, revenadis kun la vizaĝo malfermita kaj hela. — Jes. Bone cerbuminte, kaj ĉefe, sen hasto, la saĝulo povus diri al la sfinkso: «Ni iru, fraĉjo, drinku, kaj vi forgesos pri ĉiuj ĉi stultaĵoj». «Min drinkos Gray, kiam li estos en Paradizo!» Kiel tion kompreni? Drinkos, kiam mortos, ĉu tiel? Strange. Sekve, li estas sankta, sekve, li drinkas nek vinon, nek simplan vodkon. Ni supozu, ke «Paradizo» signifas feliĉon. Sed se tiel staras la demando, ajna feliĉo perdos duonon de siaj brilaj plumoj, kiam feliĉulo sincere demandos sin: ĉu ĝi estas la paradizo? Jen kia afero. Por facilkore drinki el tia barelo kaj ridi, mia knabo, bone ridi, necesas per unu piedo stari sur la tero, per la alia — sur la ĉielo. Estas ankoraŭ tria supozo: ke iam Gray ebriiĝos ĝis beata paradiza stato kaj aŭdace malplenigos la bareleton. Sed tio, knabo, estus ne plenumiĝo de la antaŭdiro, sed taverna diboĉo.

вернуться

1

prononcu [grej] (trad.).

вернуться

2

speco de bordoza vino (Château Lafite Rothschild) (trad.).

вернуться

3

vino, ricevinta la nomon de samnoma urbo en Hispanio, fama pro siaj vinberĝardenoj (trad.).

вернуться

4

prononcu [poldiŝók] (trad.).