Kion vi intencas diri !
ARISTIO
Kiel ? Nia ebriiga manĝo
Tiom malklarigas vian cerbon, ke ĝi ne komprenas ?
Rigardu en miajn okulojn, ĉu Amo ilin ebriigas.
Ĉi tiuj saĝuloj lin prikantis : mi, lin vivi mi pretendas.
Amo estas nun la sola Dio, kiun mi adoras !
Al ĉiuj sentime, antaŭ li, mi tion deklaras !
Do, estu rompata, Arkonto, simile al tiu kaliko,
La malĉasta pasintaĵo, kies honton mi komprenas !
Nur la estontaĵo estas vera, mensogas la pasintaĵo :
Ĉio estas forgesita, se mian amanton mi amas.
TIMON
Tiu amanto, kiu li estas ? Parolu !
ARISTIO
Por vi nun ne gravas !
(Sklavo eniras.)
LA SKLAVO
Aristio !
(Li parolas mallaŭte al Aristio.)
ARISTIO
Jes ! Li eniru ! Sklavo, malfermu la pordon !
(Eniras Fedon. Aristio, kurante al li.)
Ha ! Fedon !
TIMON (al la ĉeestantoj, kiuj ridas)
Vi ridas ! Sed, pro tia insultego,
Vi sciu, ke iam multegaj vizaĝoj paliĝos.
SOKRATO
Timu la danĝeron de tuja kolero !
TIMON
Aristio ! Aristio ! Vin demono inspiris !
Vi ridu ! Banditoj ! Vi ridu !... Vin oni retrovos !
SOKRATO
Kvietiĝu !
TIMON
Vi unue, la severa filozofiisto !
Kaj vi, la sklavo malnobla, kiun oni vendas ĉe l’ vendejo !
Kaj vi, la amaĉistino ! Kaj vi, la diboĉemulo,
Vi atentu ! Estas leĝoj kontraŭ la sakrilegio !
Vi ridu ! Sed petu de Pluton, ke li vin protektu !
(Timon kolerege eliras.)
ALCIBIADO
Kurioza epilogo, kaj multe amuza !
PLATON
Kiel malbela li estis kun siaj sangruĝaj okuloj !
ALCIBIADO (al Sokrato)
Nu ! Venu ! Kaj sian poemon ilin ni lasu finontaj !
FEDON (al Sokrato)
Ha ! Majstro ! Ankoraŭ unu vorton… Mi vin amas kaj admiras !
Amon ! Liberecon ! Ĉion al vi mi nun ŝuldas ! Dankon !
Al mi vi donis la rajton vivi kaj esti libera,
Sed sankta la via parolo ankaŭ estas bonfaraĵo
Grava kaj kvietiganta la animon, kiun ĝi faras libera ;
Do, kaj tio ne estas, Sokrato, vana parolado,
Se krimo, se iu danĝero vin minacus, mi alkurus !
Kaj, kiu ajn estu la bato, kiun por vi tirano destinus,
Nur tra mia brusto, oni vin ekfrapus.
(Ĉiuj eliras. Aristio kaj Fedon restas solaj.)
ARISTIO
Ili foriru ! Mia reĝo ! Mi estas la via sklavino !
Kaj nur vin mi konas en la tuta mondo !
AKTO III
Kvara Dekoracio
Antaŭ la domo de Sokrato
SCENO I
SOKRATO, KSANTIPO
KSANTIPO
Sokrato ! Jen li, kiu vagabundas !
Sokrato ! Mi vin vokas ! Sokrato ! Hu ! Mi furiozas !
Ĉi tie li estas, pacema, revanta sur benko.
Li eĉ fulmobatojn ne atentus !
Sokrato !
SOKRATO
Kion vi deziras ?
KSANTIPO
Mi volas, ho, trankvila homo !
Ke vi zorgu pri la malfeliĉoj de la urbo.
Ĉar sakrilegio… Ho ! Dioj senmortaj ! tiun nokton…
Jen de via instruaĉo la ĝusta rezulto !
SOKRATO
Kio do ?
KSANTIPO
Kuŝantaj sur la stratoj, oni trovis…
Kompatu nin, Dioj !... jes, tri cent statuojn !
De Hermes, de la granda Hermes, plej amata el la Dioj,
Kiu donas oron al siaj piegaj infanoj,
Kiun eĉ rabisto respekte salutas,
Monstroj abomenaj rompis la statuojn !
SOKRATO
Statuoj de Hermes ?
KSANTIPO
Jes ! Sed, en via frosta koro,
Simplaĉa filozofiisto ! kiel pala sango fluas !
Rulu do dikajn okulojn, mute indiferentegajn,
Kiel en plena sunlumo, la stultaj otusoj !
Hermes ! Nia granda Hermes ! tricent marmoraĵoj ! Mi bolas !
Kiu krimo sciencon la vian povos do malserenigi ?
SOKRATO
Ĉu Hermes ankoraŭ estas senmortulo ?
KSANTIPO
Certe !
SOKRATO
Nu ! Por kio utilas la marmoro kaj altaroj ?
Ne povas la homo, rompante malfortikan ŝtonon,
Atenci la luman potencon de l’ Dioj.
KSANTIPO
Tial ili bone agis ?
SOKRATO
Ksantipo !
KSANTIPO
En Partenon,
Respektege, ĉu nomon ilian la popolo ja devos gravuri ?
Aŭ kronojn al ili aljuĝos ?
SOKRATO
Ksantipo !
KSANTIPO
Feste en Eŭripos oni ĵetos niajn marmoraĵojn !