Выбрать главу

Ĉi tiun karceron de l’ korpo, ĉe kiu animo

Suferas kaj ploras, avida ektrafi la domon ĉielan.

LA PROVOSO

Kaj vi revas tiel ?

SOKRATO

Pri la libereco !

LA PROVOSO

Tio estas bela.

Revi, kaj rideti !

SOKRATO

Ami !

LA PROVOSO

Sur la sojlo de la tombo.

SOKRATO

Eĉ, mi faris por vi, kiel faris maljuna Esopo,

Apologon, en kiu vereco sin kaŝas.

LA PROVOSO

Esopo ! ho !

SOKRATO

Vi povas kompreni nuntempe.

LA PROVOSO

Apologo antaŭ la cikuto ! Mirigante !

SOKRATO

Kiam estis malfermita la skatolo

De la bonoj kaj malbonoj,

For de l’ homoj ĉe l’ tero fiksitaj,

Ĉiuj al ĉielo ekflugis, kaj en la skatolo

Sola restis la Espero.

Tamen la Plezuro, riĉege vestita

Supreniras ĝis mem al Olimpo ;

Tie supre, oni ĝin akceptas, ĝin festas, ĝin amas,

Jen ĝi estas diigita !

Sed rapide oni vidis la grandan eraron

Pro tia akcepto de l’ brila fremdulo.

Laŭte ĝi parolas, aroganta, ĝi ordonas,

Ĉion prenas, kaj ĉion intencas regadi.

La tagon, la nokton, ĉe l’ lito, ĉe l’ tablo,

Ĝi faras bruadon grandegan.

Pro l’ bruo de ĝiaj tintiloj,

La dolĉa kvieto de l’ koro forkuras

Malbenante sian brueman venkinton.

« He jes ! diras Dzeŭs,

Komprenante sian kulpon,

Senkora plezuro, gasto malŝatinda,

Vin nun oni konas ! Dankon !

Nu, sentaŭgulo, for de ĉi tie !

Sur ilia bulo, iru peti de l’ homoj azilon !... »

Kaj jen la Plezuro, kiu de Olimpo ekruliĝas !

Sed, ĉar Olimpo estas alta,

Ruliĝante, sian mantelon ĝi perdas,

Mantelon el oro, purpuro, kaj silko,

Kies franĝo en koloroj belbrilegaj malfaldiĝas !...

Kaj tiu mantelo, ĝi estis trovita…

LA PROVOSO

De kiu ?

SOKRATO

De l’ Doloro !

Ĝi ankaŭ, kurante for de la skatolo ensorĉa,

Ĝi estis serĉinta bonŝancon ;

Sed en ĉiu loko, malbelega kaj sendentigita,

Nuda kaj malbonodora, ĝi estis, kun timo, pelita.

Nu, sur sin ĝi metis la brilan mantelon,

Kaj belega, sian vualante la karkason tragedian,

Ĝi ĉiun portikon per paŝo fiera trairas,

Ĉar homoj, logataj de l’ vesto trompema,

Kredas vidi la Plezuron kaj akceptas la Doloron.

(Oni frapas.)

SCENO II

LA SAMAJ, KSANTIPO

LA PROVOSO

Kiu povas veni ?

SOKRATO

Ksantipo !

KSANTIPO

O Sokrato ! o mizero !

SOKRATO

Fieran animon en ĉi tiu tago oni devas havi !

KSANTIPO

Ili vin kondamnis, vin, la Saĝan, vin, la Bonan !

Kaj nun estas via lasta horo ! Sokrato ! Pardonu !

SOKRATO

Edzino, restaru. Vi estis lojala kaj pura !

KSANTIPO

Ne ! ne ! mi vian malamon, insulton, meritis !

Ĉar mi vin ne sciis kompreni, kaj tamen vin amis,

Kaj estas ĉi tio konsciencriproĉo,

Kiu min subpremos ĝis ĉiam !

SOKRATO

O Ksantipo ! miavice mi min devas ekriproĉi,

Ĉar oni ne povas doni sian revon kiel senkulpigon,

Kaj la revo, ĉe kiu la mia animo ŝatis flugvagadi…

KSANTIPO

Kaj mi, ve ! nur serĉis ĝin malserenigi !

Teda kaj kruela, kaj simila al Harpio !

Mi iros ĝin trovi, vian juĝistaron malpiegan !...

Malfeliĉulino ! Ho ! Doloro ! Ho ! Sokrato !

Ĉi tiun vesperon ! Ĉu ĝi estas ebla !

Ho ! Dioj ! Sokrato ! Malespero mia !

SOKRATO

Ne ! nur la malbonulo malesperas, ho ! edzino !

KSANTIPO

Kaj miaj infanoj !

SOKRATO

Pro la patro ili ne devos ruĝiĝi.

KSANTIPO

Infanoj ! Ho ! niaj infanoj ! Mi viajn genuojn kisadas !

SOKRATO

Ksantipo ! Sufiĉe ! Malindaj je ni estas tiuj ploroj.

KSANTIPO

Sokrato !

SOKRATO

Forkonduku ŝin…

KSANTIPO

Ha !

SOKRATO

Kompatinda fidela estulo !

Adiaŭ ! Ksantipo ! Vi, amikoj ! Zorgu pri ŝi !

(Ĉe la fino de la sceno eniris Kriton, Simias, Cebes, Fedon.)

SCENO III

SOKRATO, LA PROVOSO, KRITON, SIMIAS, CEBES, FEDON

SOKRATO

Nu ! do ! mia kara Kriton ! jen la grava tago !

Kaj l’ animo de Sokrato baldaŭ trafos sian vicon.

KRITON

Ĉu la morton vi deziras ?

SOKRATO

La morto nur estas trapaso,

Terura por la malbonulo, liberiga por la saĝulo.

Ploroj ? Vere tio estas malbone kompreni mian instruadon !

Ĉesas bati l’ koro, kaj ni, ni komencas.

Ĉu vi vidis ŝprucanta la flamon el ligno malhela ?

Ĝi sin ĵetas supren ĝis ĉielo ; tiel la animo !

Ĉar korpo la nia, simila je tiu malnobla kaj peza lignaĵo,

En sia hontinda karnaro entenas spiriton subtilan.

Fajron vere sanktan kaŝas tiu karno,

Kaj la dia morto liberigas la fajreron.

KRITON

Kaj ĉu estas tiel ĉiu homo ? jen perfida, jen senkulpa ?

SOKRATO

Tio estas, mia kara Kriton, fakto perpleksiga,

Sed… eble… Ni vidu… La suno ankoraŭ briladas.

(Li faras signon al siaj amikoj, kiuj sin lokas ĉirkaŭ li.)