Animoj do iras al celoj sekretaj ;
La animo de l’ justulo, kiel tiu de la malvirtulo.
Sed ritmo profunda regadas la mondon,
Kaj estus rompata tiu vasta harmonio,
Se unu restadus sen puno, alia sen danko.
La festojn, la amojn, la kronojn, ĉi tiujn havaĵojn
Mi ja konsideras kiel trompegantajn, kiel malŝatindajn.
Kiam, de la brilegeco de la Belo, la penso fariĝas ravita,
La morto aperas al ĉiu saĝulo la fonto de vivo,
Kaj niaj vanegaj brilaĵoj nur estas vestaĉoj,
Kiam, trans la tombo, oni atendas radiojn.
Jen kial mi estas sen ia kolero, sen ia malamo.
Eĉ kun ĝiaj kulpoj, mi amas Atenon.
Mia juĝistaro, se ĝi povis min konduki al la morto,
Al mi ja senton malnoblan ne povis havigi,
Unutaga vojaĝanto, sur la tero ĉe kiu ni estas,
Mi sentas grandegan kompaton por homaj eraroj…
(Eniras la provoso.)
LA PROVOSO
Laŭ ordono de l’ arkonto, jen grava letero.
SOKRATO (legante la leteron)
Aristio ?
LA PROVOSO
Tie ŝi estas. Por vi sola, ŝi atendas.
SOKRATO
Kion do ŝi povas esti al mortanto ankoraŭ dironta ?
Nu, jes ! Kaj vi, dum momento, amikoj, foriru !
SCENO IV
ARISTIO, SOKRATO
ARISTIO
Al vi mi alportas la vivon kun la libereco !
SOKRATO
Kion vi diras ?
ARISTIO
La provoso, kiun subaĉetis nia mono,
Al vi la fatalan trinkaĵon ne verŝos.
La pordo, ĉi tiun vesperon, malfermiĝos laŭkutime,
Kaj vi povos tiam, ŝirmate de l’ nokto…
SOKRATO
Mi ! ne. Mi ne estas la kulpulo kiu fuĝas !...
ARISTIO
Ĉio estas preta ! Ni, en la haveno, posedas marŝipon.
Sindonaj kunuloj, kiujn inspiradas via nobla koro…
SOKRATO
Kial, infanino, vi serĉas alian havenon ?
Ĉu ni povos trovi pli certan, ol morton ?
ARISTIO
Dioj ! Kiel do cedigi ŝtonkoran la homon !
SOKRATO
Milda estis via amikeco dum ĉi tiu lasta horo,
Ĉe la mondoj malproksimaj, al kiuj mi estas trenata,
Mi konservos ridetante la figuron vian, ho ! Beleco !
ARISTIO
Tiel maltimi la morton ! Estas preskaŭ ja sakrilegio !
Mi promesis al Fedon…
SOKRATO
La amo vin ŝirmu !
ARISTIO
Li vin respektegas, Majstro, via morto lin mortigos !
SOKRATO
Li vivu per l’ amo, li estu dankema !
Kiu scias, ĉu parolo lia, al jarcentoj konfidita,
Ne ekvenkos pri mi la memoron forgesitan ?...
IU VOĈO
Sokrato !
SOKRATO
Ĉiopovaj Dioj ! Ĉu vi aŭdas ! Estas lia voĉo !
ARISTIO
Dioj !
SOKRATO
Li venas por min alparoli je la lasta fojo.
ARISTIO
Kiu do paroli ?
SOKRATO
La spirito, kiu min gardadas !
LA VOĈO
Sokrato !
SOKRATO
Kion vi volas ?
ARISTIO
Dioj ! mi ektremas !
LA VOĈO
Rigardu !
SOKRATO
Ĉu vi vidas, tien naskiĝanta, palan lumon ?
De tiu malhela karcero la muro foriĝis.
Tie… olivarboj… popolo… monteto…
Kiu estas tiu nekonato, kies bela frunto malleviĝas.
Kaj, agoniante, malseka pro sango kaj ŝvito,
Disĵetas ĉirkaŭen la brilon de sia lumeco ?
La du brakoj etenditaj… kruco… turmentado…
Kiuj abomenaj Dioj postulas ĉi tiun oferon ?
(La lumo malaperis, ĝi reaperas.)
LA VOĈO
Ankoraŭ rigardu !
SOKRATO
Ĉiopovaj Dioj ! Punbrulejoj ! Turmentistoj !
La malliberuloj almontrantaj la vizaĝon al la kradoj !
Ĉi tiuj martiroj, kiuj ili estas, Forto, kiu nin senesperigas ?
Kial al mi ilin montri, kial ?
LA VOĈO
Ili estas viaj fratoj !
(Granda silento.)
Sokrato !
SOKRATO
Kion de mi, Majstro, vi volas ?
LA VOĈO
Ĝis baldaŭ !
SOKRATO
Jes, mi vin obeos, Voĉo de l’ ĉielo !
(Al Aristio)
Kaj nun adiaŭ !
ARISTIO (petegante)
Sokrato !
SOKRATO
Jen la horo !
ARISTIO
Sokrato !
SOKRATO
Mia sorto volas, ke mi mortu !
(Li forsendas Aristion kaj enirigas siajn amikojn.)
SCENO V
SOKRATO, KRITON, FEDON, CEBES, LA PROVOSO
SOKRATO
Vi venu, amikoj ! Jam estas vespero !
KRITON
Kaj tiu letero ?
SOKRATO
Ne, nenio !
KRITON
Kiel ! neniu espero ?
SOKRATO
Kompatinda Kriton, ĉiam enigita en la materio !