Sed estas l’ espero al tiuj, kiuj iras al la lumo !
KRITON
Kiel oni devos, Majstro, zorgi vian korpon ?
SOKRATO
Vi vidas, ke Kriton, malgraŭ ĉiuj penoj miaj,
Kredas, ke Sokrato estas tiu karno unutaga ?
Ne ! Ne ! La vera Sokrato ne estas kaptebla !
Kaj kiam vi kredos lin teni en manoj,
Forlasos Sokrato l’ popolon de l’ homoj.
(Eniras la provoso alportante la pokalon.)
LA PROVOSO
Jen mi ! Mi volus prokrasti la horon !
Sed al vi mi devas alporti…
SOKRATO
Bone !
LA PROVOSO (plorante)
Sokrato !
SOKRATO
Li ploras !
Nu ! kuraĝon, amiko ! Tiu viro estas simpla, estas bona !
Ĉiutage, li venis ĉi tien en mian karceron,
Serĉante por diri la frazon konsolan,
Kaj parolojn multajn trovis lia dolĉa amikeco.
Ĝi do estas la veneno ?
LA PROVOSO
Ve !
SOKRATO
Ĝi estas pistita ?
LA PROVOSO
Ve ! kaj en la vino jam miksita.
SOKRATO
Sed, post kiam oni trinkis, diru, kion oni devas fari !
LA PROVOSO
Oni marŝas, kaj kiam eksentas l’ efikon dormigan,
Oni sin etendas sur la lito ; poste supreniras fortega malvarmo.
(Eniras Fedon.)
FEDON (sin ĵetante al la genuoj de Sokrato)
Dioj ! ĝustatempe ankoraŭ ! mi vin vidas !
SOKRATO
Dankon ĉar vi venis ĉe la lasta horo.
La plej dolĉa ĝojo, kiun saĝulo kuraĝas esperi,
Ĝi estas foriri, sekvate de ĉiuj rigardoj amataj,
Kaj povi rideti al ĉiuj plorantaj !
(Al la provoso)
Nun, amiko, donu al mi la trinkaĵon.
Via mano tremas ?
LA PROVOSO (plorante)
Sokrato !
SOKRATO
Nu ! donu (li trinkas.) Farite !
La potencaj Dioj benu la vojaĝon !
KRITON
O doloro !
FEDON
O Sokrato !
CEBES
Krimo abomena !
FEDON
La mondo por ĉiam malbenu ilian memoron !
KRITON
O nia Majstro !
CEBES
O martiro !
FEDON
Nigra krueleco !
SOKRATO
Amikoj ! Ha ! Kia funebra kaj ĝemanta pompo !
Kial tiuj ploroj ?
FEDON
Ve !
SOKRATO
Mi estas senkulpa !
Ĉu vi estus preferintaj, se oni min estus puninta pro kulpo ?
Kaj tiu veneno verdire nenion teruran posedas.
(Li marŝadas en la ĉambro, kaj subite haltas ŝanceliĝante.)
Tamen, mi jam sentas altiĝanta al la koro la malvarmon !
Helpu al mi… Sur tiu kuŝejo… Sen ploroj kaj sen timo.
(Oni lin etendas sur la lito. Silento.)
Fedon ! Li parolas nun ankoraŭ en apoteozoj !
Estontaĵo ! Estontaĵo ! Riĉa el noblaj okazoj !
La homoj jam malpli kruelaj, potencaj, similaj al Dioj !
(Silento.)
KRITON
La morta vualo jam liajn okulojn ekkovras…
SOKRATO
Eskulapo… kokon… vi devus… oferi…
(Li mortas. Fedon alproksimiĝas, fermas liajn okulojn, lin kovras per mortotuko.)
FEDON
Ne ploru !... Ĉi tiu Justulo estas kun vi, ho ! Justeco !
KURTENO