Выбрать главу

Nu, de Pireo ĝis Sparto kaj de Sparto ĝis Kreto,

Neniu rapida ĉevalo, eĉ ne malhelpite,

Sukcesus galope laŭiri, dum unu tagtempo,

La linion, kies ĉirkaŭon tie supre desegnas Foibos.

EŬRILAS

La ĉevaloj de Foibos, tiel… ?

SOKRATO

Per kiu miraklo

Ili trenus, ne falante, kvarĉevalan ĉaron ?

Kie estas, en blua ĉielo, herbejoj por ilin nutradi ?

Ĉu do ankaŭ ili estas Dioj, ĉar neniam ili mortas ?

EŬRILAS

Kaj la suno, tamen, kiu malaperas en la ondo ?

SOKRATO

La suno ! Ĝi ne estas Dio, sed ja mondo !

EŬRILAS

Kaj la nobla Pallas, kiu gardas la Civiton,

Pri ŝi, kion vi diras ?

SOKRATO

Ke ni devas ŝian nomon respektadi !

EŬRILAS

Homero raportis, ke iam, de l’ frunto de la Olimpano,

Ŝi eliris kun sia kiraso kaj kun sia ponardego.

Ĉu vere ?

SOKRATO

Mi ne scias. Sed rigardu tiun feron :

Ĉu ĝi povas, ne vundante, enpenetri vian karnon ?

Kaj vi volas, ke lanco, egido, armaĵo,

Povu ŝpruci el la frunto sen kruela vundo !...

Pallas, kiel ŝi naskiĝis ? Ŝi ĉiam ekzistis,

Kiel la ondoj lazuraj, kaj la ĉieloj brilegaj !

Bone koni l’ Diojn, estas ilin respektegi.

Estante senmortaj, naskiĝi, kiel ili povus ?

EŬRILAS

Kiuj estas do la Dioj ?

SOKRATO

La Dioj, ili estas Virto,

Kuraĝo, Honoro, Beleco, Justeco ! Vi komprenas ?

Al ĉi tiuj Dioj vi devas oferi,

En via animo, al ili starigu luksegan altaron.

Estu milda por la frato, severega por viaj malvirtoj,

Kaj vi povos al ĉielo levi vian kapon.

(Je tiu momento, oni aŭdas aklamojn kaj bruojn de muziko, kiuj okazas malantaŭ la kuliso.)

LA POPOLO

Lamprias, la ĵonglisto Lamprias ! Venu ! Rapide alvenu !

(Ĉiuj foriras. Platon kaj Sokrato restas solaj.)

SCENO IV

SOKRATO, PLATON, poste FEDON

PLATON

Vidu ! Por ĵonglisto tiu tuta popolaro vin forlasas.

FEDON (genuiĝante)

Sokrato !

SOKRATO

Parolu !

FEDON

Al vi sola !

SOKRATO

Via nomo… ?

FEDON

Fedon.

PLATON

Sklavo ! Foriru !

SOKRATO

Ne ! Restu ! Tie !

(Sokrato restas sola kun Fedon.)

FEDON

Pardonu !

O Sokrato ! se mi havas la kuraĝon ! Mondo nin disigas !

Mi estas nur sklavo, nekonata filo de barbaro !

De la lando apud Hellesponto, Nicias venkinta,

En Atenon, iam, min kondukis infaneton…

Kaj de tiam… Kiom gravas por vi vana ekzistaĵo ?

Sed ĉar, Majstro, vi konas la homan animon,

Mi venas vin peti por iu konsilo. Morton mi deziras !

SOKRATO

Vi ! Juna, fortika kaj bela !

FEDON

Mi estas lacega suferi.

Nu, antaŭ kiam Morto vualados tiun lumon,

Mi deziras koni. Mian preĝon, Sokrato, respondu !

kiam nia koro ne plu batas, kaj kiam fermiĝas la okuloj,

Kiam dormas la kadavro sub malhela ŝtono,

Ĉu ankoraŭ estas, diru, ploroj kaj ĝemadoj ?

Kaj ĉu la ĉerko malvarma estas malplena abismo ?

Sur l’ alia bordo, kion ni renkontos ?

Ĉu loĝata aŭ senviva estas por ni l’ ombro,

Kaj ĉu oni devas retrovi, en la brakoj de la Morto,

La korŝirojn, kiuj nin plorigis sur la tero ?

Ĉar, mi frapos tiun koron mian ridetante,

Se vi, kiu scias ĉion, povas ĵuri al mi,

Ke la venka morto neniecon malfermadas,

Kaj disverŝas la forgeson ripozigan kaj konsolan.

SOKRATO

Morto estas estontaĵo. Ĉi tion mi scias ĉar, nokte,

Iafoje, se sola mi estas, mi aŭdas kvazaŭvoĉon,

Kiu, en la ombro, kie harmonie la eĥo perdiĝas,

Min vokas kaj diras : « Sokrato ! Apude mi estas ! »

Mi ektremis, la unuan nokton kiam ĝi parolis.

« Kaj Vi ! Kiu do vi estas ? — Via Feo ! »

Kaj de tiam, Fedon, ofte al mi ĝi parolis.

Ĝi venas laŭvole kaj nealvokite,

Libere kaj min vizitante, kiel reĝo sian regnon.

Sed neniam formon mi vidis de tiu fantomo.

Tamen, kiam ĝi foriras, simila je sonĝo malpeza,

Blanka vualo aperas, kiun flirtanta mi aŭdas.

Jen ĉio ! Sed ĝi ne parolas, Saĝeco profunda,

Kiu venas de la bordoj malproksimaj de mondo pli granda,

Ĝi mirigas, kvietigas, ĝi konsolas, resanigas.

Ĝi ne estas la malpura materio, sed ĝi estas la Spirito !

La okazontaĵojn, la okazintaĵojn,

Ĉion ĝi konas ! Ĝi divenas, kie vagas nia penso,

Ĝi super la mondon posedas timigan potencon.

Vi komprenas, ke oni ne povas kredi al la nenieco.

FEDON

Majstro, mi vin aŭdas, kaj apenaŭ mi komprenas.

SOKRATO

Ha ! Vereco tro peza por la homa malforteco !

Baldaŭ tago venos, por ke la ĉielon al li mi vidigu…

Sed vi ! Kia estas via malfeliĉo ? Ĉu kruela, via mastro ?

FEDON

Li estas tirano.

SOKRATO

Kaj kiu li estas ?

FEDON

Timon, la Arkonto !

Sed ne gravas la nomo de l’ mastro, por kiu hontinde vivadas !

Malestimo faras sklavon senkuraĝa kaj malnobla.