Venu ! Ni komputos morgaŭ niajn malamikojn !
Ho ! Pallas, kun okuloj belbrilegaj,
Se nin vi prenos per mano,
Vi ja nin trovos avidaj
Morti sur vojo la via !
Saluton ! O Pallas ! Vi, kiu nin gvidas
Al gloro morgaŭa !
(Ĉiuj eliras, akompanataj je Timon. — Eknoktiĝas. Eniras Sokrato kaj Platon.)
SCENO IX
SOKRATO, PLATON
PLATON
La loto nun estas tirita ! Majstro ! Jen do la milito !
SOKRATO
Kaj, Platon, ankaŭ la malamo, mortiga malamo !
Kvazaŭ, pro l’ amo de tiuj funebraj ludaĵoj,
La homoj rifuzus la dolĉan feliĉon.
Tamen, tio estas por vi la mia konsilo,
Civitanoj kaj soldatoj, ĉar tiel Ateno ordonas,
Ni volos obei al kruela tiu devo,
Kiu penetrigos nian manon en la fratan sangon.
Ĉe l’ armeon, ni kuniros tuj tagiĝe.
PLATON
Ni vin sekvos !
SOKRATO
Ve ! Estas barbara ankoraŭ la homo !
Eĉ por militisto, la milito ĝi estas malbono !
PLATON
Mi scias…
SOKRATO
Kaj ankaŭ vi scias, ke devoj kontraŭaj
Trudas al l’ animo malkvieta elekton fatalan.
La filoj de Sparto, tiuj de Ateno, estas miaj fratoj.
Sed, la tagon de l’ batalo, en danĝero estas ja Ateno,
Kaj la frato por mi fariĝas fremdulo…
PLATON
Necese do estas foriri ?
SOKRATO
Sen ia prokrasto,
Al nia armeo, tuj matene, mi aliros.
PLATON
Kiu scias, kion morgaŭ por ni tenas en siaj vualoj ?
Kiu scias, kion Sorto el ni faros morgaŭ !
SOKRATO
Tion, kion nia devo estos ordoninta fari…
(Silenta momento.)
Vi aŭskultu !... Ĝi parolis…
PLATON
Kiu ? Via Dio ?
SOKRATO
Mia lumo !
… Ne timu, infano ! Post tri tagoj, mi ĉeestos !
PLATON
Tiel, estontaĵon al vi ĝi konigis ?
SOKRATO
Eble !
PLATON
Sed, kiu do estas tiu forto nekonata,
Kiu, por vi malsuprenirante de l’ volboj ĉielaj,
O Majstro amata, al vi donas tian povon ?
Ĉu eĉ vi ne estas Dio, vi, kiu vidigas
Al malfeliĉuloj, obseditaj per revoj funebraj,
Mondojn radiantajn, disajn en la nokto ?
SOKRATO
Iun tagon, vi komprenos… Adiaŭ !
PLATON
Majstro !
SOKRATO
Ĝis baldaŭ !
La tuta scienco, infano, resumiĝas en unika vorto,
Ĝin konservu en la koro, kiel vivantan misteron…
PLATON
Kaj kiu gi estas, tiu vorto de l’ saĝeco ?
SOKRATO
Espero !
AKTO II
Dua Dekoracio
La tendo de Alcibiado. Armaĵoj, trofeoj, lito.
Timon duonmalfermas la pordon de la tendo. Li aŭskultas, poste revenas.
SCENO I
TIMON, poste SKLAVO
TIMON
Nenio ankoraŭ ! Kruele ja estas atendi… kaj jen mi atendas.
Sed oni ne povas akceli la forfluon de l’ marapidema tempo.
Ne laŭvole oni povas rapidigi la grandiĝon de la ombro.
Atendadi kion ? Nun ne gravas ! Ĉio estas malgajiga ;
Nu ! Se venkos Sparto, malfeliĉon al mi !
Kadavro sternita nur estos Ateno.
Se triumfos nia Urbo, tiam… Sed kiu do estros ?
Alcibiado ! Frenezulo, kiu sin senkreditigos eble ;
Li ne scias, ke Ateno estas riĉa el forlasoj…
Atendi, atendi ankoraŭ !... Nu ! Jes ! Ni atendu !
Jen lia armeo, lia lito, lia tendo kaj lia armaĵo !
Kaj min oni malakceptis ! Mi memoros pri l’ ofendo !
Al mi oni diris ridetante : « Flankeniru, maljunulo ! »
Li venku unue, kaj poste ni vidos !
Timon, pro viaj bonfaroj, ne havos animon sendankan,
Li vin ne forgesos, nek Sokraton, vian instruanton.
(Eniras sklavo.)
LA SKLAVO
Al vi, virino deziras paroli.
SCENO II
TIMON, ARISTIO
ARISTIO
Jen mi estas !
TIMON
Aristio !
ARISTIO
Nu ! Jes !
TIMON
Ĉe nia armeo ? Pro kio ?
ARISTIO
Pro kio ? Mi enuis, tie malproksime, for de la milito ;
Ĉiuj viroj forestantaj…, Ateno dezerta !
Kaj mi venis !
TIMON
Frenezaĵo !
ARISTIO
Kial do ! Tio estas agrablega !
Sed ridu, Sinjoro ! Ridu ! Mia juna koramanto !
Por konsilantaro konservu ĉi tiun severan vizaĝon…
Ian ordon en viajn aferojn mi venas alporti.
TIMON
Kion oni diros ?
ARISTIO
Oni scias, ke vi malbone regadas !
Kaj mi venas, por ke vi evitu mallertaĵojn. Norma estas tio !
TIMON
Sed…
ARISTIO
Ĉu vi opinias nezorginda mian ĵaluzecon ?
Mi konas, Sinjoro, kian moron vi alprenis el Azio !