Выбрать главу

TIMON

Tamen…

ARISTIO

Ni malkaŝe nun parolu ! Vi sciu, ke, por mi,

Ne sufiĉas jam la ombro de l’ Potenco,

Kaj la rolo de la amistino, amanta kaj sola,

Kiun la mastro forlasas en la fundo de la gineceo.

Se vi aspiras min ami, mi aspiras miavice

Al rolo pli nobla, ol tiu de amservistino.

Mi regadas super Timon, por regi Atenon !...

TIMON

Aristio !

ARISTIO

Plaĉas al mi esti la suverenino !

De Psuke Eros naskis la flamecon !

Sed estas inter ni, amiko, alia kontrakto.

Ĉu vi vere opiniis, ke min logas via gracieco,

Vekante, la nokton, la mian deziron ?

Rigardu min ! Tiun korpon, kiun gloris ĉiuj grekoj,

Tiun korpon, kiun elskulptis Fidias el marmoro,

Se ĝin al vi mi kelkfoje konsentas oferi,

Tio estas por akiri per vi la potencon de l’ regado.

TIMON

Nu, kion vi volas ? Mi ĉion demetas ĉe viaj piedoj !...

ARISTIO

Ĉion ?... Bone ! Mi povos forgesi viajn malpravaĵojn,

Precipe se ilin vi volas sincere konfesi.

Via ammastrino ? Nu ! Ne ! Diru, ke mi estas via mastro !

TIMON

Tiel estu ! Mia mastro !

ARISTIO

Nu, do ! Por vin rekompenci,

Mi faktojn tre gravajn, kaj verajn, tuj al vi sciigos…

Ĉi tiu batalo…

TIMON

Parolu !

ARISTIO

Ni venkis.

TIMON

Kiel do vi scius ?

ARISTIO

Mi scias.

TIMON

Kiel ?

ARISTIO

Fidu al mi.

La Spartanoj fuĝas, kaj ni, ni triumfas !

Leena, tiu sorĉistino, kun okuloj nigraj kaj profundaj,

Kiu konas la efikojn kunligitajn kun la kaŭzoj,

Kiu legas, ne timante, en la estontaĵo,

Ĉe l’ arĝenta granda vazo, staranta sur la tripiedo,

Montris al mi nigran sangon, kiu surfluigas laŭron.

TIMON

Ĥimero !

ARISTIO

Vi aŭskultu ! Oni venas !...

SCENO III

Granda tumulto. Alvenas trupo da soldatoj armitaj.

ALCIBIADO kaj SOKRATO (antaŭe de ili)

LA SOLDATOJ

Evoe ! Gloron ! Gloron !

Gloron al la nobla estro, kiun prikantos la historio !

Gloron al Alcibiado ! Gloron al venkinto !

ALCIBIADO

Vi haltu !

Ekzistas, amikoj, nur unu venkinto : ĉi tiu !

(Li montras Sokraton.)

Mi ĵus estis kondukinta mian trupon en la plej fortan batalon,

Ĉe la centron, kie, moviĝante en ondoj tremantaj,

Niaj penantaj falangoj blinde bataladis !

Oni mortigadis, frapis, baton por bato redonis.

Subite, kiel fluso returneniranta,

Ĉio ŝanceliĝas, ĉio fuĝas. Kaj mi, surtere kuŝante,

Mi sentis, sub kasko rompita, malrapide forfluanta

Nigran sangon el senfortigita mia korpo !

Kaj mi vidis, kiel dum konfuza sonĝo, preter mi pasantaj,

La densajn terurajn multegojn de l’ glavoj kaj lancoj !

Mi, Sinjoro, estis pereanta ; fuĝis la armeo…

Sed, subite, militisto sin ekĵetas. Ĝi estis Li !

Kaj antaŭe de niaj soldatoj, kiuj malvenke forkuras :

« Homoj malkuraĝaj ! li diris, timu la malgloron por Ateno !

Malhonoro vin atendas : por kio utilas kuradi !

Antaŭ via estro nun mortinta, venu min vidi mortonta ! »

Li diris, kaj kiel Homera heroo, sen ia kolero,

Kun serena tiu frunto, kiun lumigas saĝeco,

Al batalo li ree kondukas nian tremantan armeon !

Lia ŝildo, same kiel Egido, min ŝirmas !

Tiel, Pallas, inter siaj blankaj brakoj, prenis Odusseus

Tiam, mi min restarigas, kaj poste… Kion mi aldiros ?

Vi aŭskultu tiun ĝojan krion ! Ĝi sufiĉas.

TIMON

Viaj heroaĵoj sur marmoro estos iam gravuritaj.

ARISTIO

Kaj al vi tiun laŭron virino donacas.

Sur la frunton vian, filo de Klinias, metu tiun kronon.

(Alcibiado prenas la laŭran kronon kaj ĝin portas al Sokrato.)

ALCIBIADO

Sokrato !

SOKRATO (forpuŝante la kronon)

Li nenion volas… Sokrato, karega infano,

Li ĝojas en koro pro via triumfo…

Mi nenion volas… Tamen, vi aŭskultu mian preĝon,

Timon, por soldato, kiun lia sentima animo

Alkondukis ridetanta al danĝero !...

Kion vi faros por tiu bravulo, por tiu heroo ?

TIMON

Mi ne scias. Sed kiu li estas ?

SOKRATO

Fedon.

TIMON

Kiel ? Mia sklavo ?

Li do bataladis…

SOKRATO

Kiel leono.

TIMON

Tio estas grava.

Kion li deziras ?

SOKRATO

Trezoron.

TIMON

Vere !

SOKRATO

Liberecon.

TIMON

Kiu al mi redonos la monon elspezitan pro lia aĉeto ?

ARISTIO

Mi !

TIMON

Sed…

ARISTIO

Sokrato, iru al li porti la sciigon.

SOKRATO

Heroon malkovras tiu grava tago !...

TIMON

Sed…

ARISTIO

Mi komprenas. Al li pli multe vi volus donaci.

Nu ! Jen por li, Sokrato, talanto el oro !

Por tiaj soldatoj, ĉu ŝparema oni devas esti ?

TIMON

Kion ?

ARISTIO

Se vi diros unu vorton, mi la sumon duobligos.