(Eniras soldato.)
LA SOLDATO
La sendito de Korintos tie vin atendas.
ALCIBIADO
Venu kun mi, Arkonto…
(Ĉiuj eliras, esceptante Aristion kaj Sokraton.)
SCENO IV
ARISTIO, SOKRATO
ARISTIO
Ĉu, Sokrato, vi estas kontenta ?
SOKRATO
Jes ! Homan animon vi ĵus savis, ho ! virino !
Tiu feliĉega Fedon, kies katenon vi rompis,
Cedis al la peza ŝarĝo de la malmilda sklaveco.
Jam la feron, por sin frapi, li pretigis.
Sed al li la vivon, la esperon, kaj la forton, vi redonas.
La vivega suko povos sub la ŝelo ankoraŭ ektremi.
Mi kredas, ke amo profunda, kiun kaŝi li ne sciis,
Senespera amo…
ARISTIO
Nu ! Iru lin serĉi !
SCENO V
LA SAMAJ, FEDON
SOKRATO (vokante)
Fedon ! Venu ! Vi estas libera !
FEDON
Mi !
SOKRATO
Vi povos vivi.
Vi alproksimiĝu ! Jen la mano, kiu vin, amiko, liberigas !
Vi miregas. Tamen, antaŭ malgranda momento,
Kontraŭ nudaj glavoj, vi ne tiel tremis !
Pri la milda libereco, kiun ŝategas via animo,
Vi povas nun esti fiera, ĉar vi prave ĝin akiris.
FEDON
Ĉion al vi, o Majstro, mi ŝuldas.
SOKRATO (montrante Aristion)
Kaj ĉu nenion vi diros,
Al tiu, kiu vin el sklavo faris civitano ?
FEDON
Mi ?
ARISTIO
Vidu ! Malfidela je via instruo, Sokrato !
Al li plaĉas la malhumileco de lia sendanka pensaro.
Kaj jen li, staranta, silentanta kaj malmilda,
Kaŝanta misteron ĉe l’ flamoj de siaj okuloj.
SOKRATO (al Fedon)
Ĉion al ŝi vi povas sciigi. Ŝi komprenos.
(Al Aristio.)
Vi pardonu ! Ĉar li estas pli timema ol sendanka.
Nu ! Fedon ! Diru al ŝi la sekreton, kiun mi ne scias.
Mi kunhavas, por min ĉarmi, la verkon de Anaksagoras,
Kiu donas al la penso rolon fundamentan,
Kaj priskribas la iradon de la astroj en ĉielo.
(Li iras en angulon de la tendo.)
ARISTIO
Tiun gravan kaj sekretan amon, pri kiu parolas via Majstro,
Kiu vin senkuraĝigas kaj malserenigas nun vian spiriton :
Eble, Fedon, mi rajtas ĝin koni.
Parolu !
FEDON
Mi ne volas riski vian malestimon.
ARISTIO
Vin malŝati ! Kial ? Neniu ajn amo estas malgloriga,
Kaj, malgraŭ ni, Afrodite nin flamigas.
Virino, vi diras ? Mi deziras scii ŝian nomon.
FEDON (falante sur la genuojn)
Aristio ! Aristio !
ARISTIO
Ha ! ŝi estis mi !
FEDON
Pardonu !
Pri tio la Dioj atestu ! Mi volis silenti !
Sed paroli vi ordonas… Vi min aŭdu sen kolero.
Estis la vespero de tago, dum kiu pro Dio ni festis.
Procesio supreniris, gajaspekta, sub blua ĉielo.
La virinoj antaŭiris la pastraron de Kibele.
Vi tiam aperis, tiel pura, tiel bela,
Kaj kviete vi marŝadis, rigardante l’ horizonton,
Kiel enkarcerigito hontema pri sia karcero,
Kaj, kiel Diino surpaŝanta la nubaron,
Vi serĉadis malproksimen matenruĝon nekonatan !
Tiam, ĉion mi komprenis ! La ĉielon mirindegan,
Kaj tion, kion diras al la noktoj, en silvoj vastegaj,
L’ astro pala, disverŝante la lumon serenan ;
Kaj tiun grandegan belecon, kiun entenas la mondo ;
Kaj la vastajn penojn, kaj la febrajn revojn,
Kaj la homan penson, abismon en kiu ĉio estas nigra,
Se la amo, kiu plinobligas la animon de malfeliculo,
Al li ne venas malkovri stelojn en la ombro.
Jen kion revadis, vin vidinte, sklavo.
Kaj nun, adiaŭ ! La revo finiĝis.
ARISTIO
Kial do adiaŭ ? Ĉu vi opinias, ke ni vin forlasas ?
Granda estas via frenezeco ! Oni vin pardonas.
Sklavoj ! Mian portseĝon ! — Nu, jen mia mano !
Mi forgesos tiun amon. Sed, morgaŭ, vi venu min vidi.
(Al Sokrato enprofundiĝinta en revo.)
Sokrato ! Nu ! Sokrato !
SOKRATO
Kion ! Ne koleru !
Anaksagoras diris…
ARISTIO
Sklavoj ! Mian portseĝon !
(Ŝi eliras.)
SCENO VI
SOKRATO, FEDON
SOKRATO
Mi konservas saman opinion. Tiu filozofiisto estas lerta !
Sed li kredas je senmorta materio ! Li estas malprava.
Nur en intelekto estas eterneco !
Esceptante la animon, kiu pensas, ĉio estas fumo.
Tria Dekoracio