LA FESTENO
Festsalono ĉe Aristio.
SCENO I
ARISTIO, TIMON, SOKRATO, ALCIBIADO, KRITON, PLATON, APOLLODORO, DIOTIMO
ARISTIO
Foriru, kantistoj ! Kaj vi ankaŭ, sklavoj !
Flutistoj, sufiĉe ! Nin solaj ĉi tie vi lasu.
Libere paroli ĉiu el ni sin pretigu.
Vi, Sokrato, komencu !
ALCIBIADO
Kaj ni kontraŭdiros.
ARISTIO
Jes, al li, laŭvice, vi respondos, se vi povos.
SOKRATO
Pri kio mi devas paroli !
ARISTIO
Hodiaŭ, pri Amo,
Kiu estras fenezulojn kaj saĝulojn.
Sed, ho ! Timon ! pro kio ĉi tiu malgaja vizaĝo ?
Ĉu ne plaĉas al vi la vinoj kaj la paroladoj ?
Vi murmuras… Tamen por vi ni aranĝis,
Kiel epilogon, plej neordinaran surprizon.
TIMON
Kiun do ?
ARISTIO
Vi vidos. Sed estas avara la Tempo.
Vi parolu !
ALCIBIADO
Pri Amo ? Mi komencas.
DIOTIMO
Ni aŭdu !
ALCIBIADO
Do, Amo, la Dio pro kiu hodiaŭ ni festas,
Estas rozkolora knabo, kun flugiloj,
Sagujo sur ŝultro, kaj sago en mano.
Knedita el lilioj kaj karmino estas lia korpo.
Sur kruelaj liaj lipoj rideto vagadas.
Juna li estis hieraŭ, juna li morgaŭ restados.
Fidias al li donis, ĉe l’ pura marmoro,
Formon ja senmortan, kiun Tempo ne difektos,
Kaj suferas ĉiuj homoj lian superhoman povon.
La pentristo, la poeto, fiksis lian bildon,
Kaj ĉiuj, malgranduloj aŭ granduloj, ni lin respektegas,
Adorante lian regon kaj benante lian leĝon !
Nu ! Mi lin konas, kaj li estas ankaŭ mia mastro !
Sed la rozkoloran kaj perfidan knabon neniam mi vidis.
Kiam mi pensas pri Amo, nur vin mi povas ekvidi !
ARISTIO
Vi malpie paroladis ! Tamen vi min ravis.
Diotimo ! Viavice ekparolu, vi, kiun oni diras tiel lerta.
La instruojn de Sokrato, ĉu vi efike profitis ?
Ĉu vi, tiel bela, povas prikanti belecon ?
DIOTIMO
La brileco unutaga de ĉi tiu korpo malfortika
Pasas, kiel floro, kiun blovaĵo velkigas ;
En la brakoj de l’ amanto, l’ amanto lin vidas perei !
Por ne ĉirkaŭbraki, do, vanan ĥimeron,
Li bezonas aliajn havaĵojn, kies morto ne povos okazi.
SCENO II
LA SAMAJ, ANTISTENO
ARISTIO
Kia bruo ! Kiaj krioj !
ALCIBIADO
Antisteno !
ANTISTENO
Li mem sin invitas.
Saluton ! Ĉiuloke, kaj kiel Tersito, hejme li sin sentas.
ARISTIO
Ĉu vinon el Cipro ?
ANTISTENO
Ne.
ALCIBIADO
Nektaron ?
ANTISTENO
Ne ! Akvon !
Ĉe la sojlo de viaj palacoj, mi lasis la mian barelon,
Kaj mi venas kun vi simple priparoli.
Vi diskutis ?
ALCIBIADO
Pri Amo.
ANTISTENO
Jen temo por belaj paroloj.
Jes ja ! Mi vin ĉiujn konas ! Jen ĉi tie la maljuna Timon.
Aristio kaj Sokrato, Platon kaj Alcibiado.
SOKRATO
Parolu pri Amo, cinikulo, ni volas vin aŭdi !
ANTISTENO
Por Amo, Dio stulta kaj malbona, ĉu mi estos malsevera ?
DIOTIMO
Ĉu Amon vi konas ?
ANTISTENO
Certe ! Kaj mi lin malamas ;
Monstro kun okuloj malbone kovritaj per dikaj vindaĵoj,
Kiu de ĉiu abomenindaĵo estas legitima patro,
Kiu aliigas viron en virinon, kaj virinon en vipuron.
Oni diras, ke li estas blinda : li vidas por fari malbonon.
Li frapas, mensogas, li estas hipokrita kaj malmilda :
Lin en ĉiu malglorego ni retrovas ;
Ho ! Amo ! Mi, la hundo, mi lin malkonfesas !
ARISTIO
Al li, Sokrato, respondu !
ANTISTENO
Per Stiks, estas bone,
Ke homo al Eros senindulge iam diru sian penson.
Oni ja asertas, ke de Afrodite li sin gloras esti filo.
Eble ! Sed lia filino estas la Teruro.
Kaj kiam li estas ebria pro la larmoj kaj doloroj,
Kiujn ridetante li ellasas sur bestojn malnoblajn,
Li nur kvietigas ilian soifon per iom da koto.
Kaj mi, rigardanto, kun la manoj sub mentono,
Mi amuziĝadas, kaj ĉeestas ĉe tiu strangega spektaklo,
Kiun plaĉas al mi admiri de l’ supro de mia bastono.
ARISTIO
Al li, Sokrato, respondu !
ANTISTENO
Respondo lin ĝenas.
SOKRATO
Neniel ! Sen Amo, ĉu ni havus Antistenon ?
Ĉar Amo, malgraŭ vi, per la diaj siaj manoj,
Cinikulo, vin mem knedis kiel ĉiujn homojn.
ANTISTENO
Mirinda donaco, kiun li estus pli prave lasinta ĉe l’ pordo.
SOKRATO
La tero sen Amo ! Maso sen movo, nek vivo !
Kaj la dia Suno, sub kiu ni preĝas,
Kolere, for de ĝi, estus deturninta sian radiaron !
Kaj homo sen Amo, malkapabla je kompreno,
Malvarma, malnobla atomo, kaj cindro en cindro,
Malfortika, ne plu aspiranta al la senmorteco,
Ĉar ĝi neniam ekzistis, ekzisti ne povos estonte.
Dzeŭs iam prenis malgravegan polvon,
Kaj li modlis el ĝi homan korpon.
Poste, por doni la vivon al inerta tiu materio,
Li prenis en sia Olimpo radion de lumo,
Fajreron de amo, kreontan inter siaj fingroj.
De ĉi tiu nin torturas la blinda forteco ;
Ĝi estas la dia lumilo, kiun ĉiu kreitaĵo
Tenas en la brusto, por ke, iun tagon, ĝi ekbrilu.
Kaj ni, kiuj estas nur iom da putro,
Ni fariĝas Dioj kiam vi alvenas, Amo !
ANTISTENO
Li min senspritigas, per la belaj siaj frazoj.
Mi do estus Dio, laŭ vi, mi, la hundo ?
Ne ! Donu al mi panon, mi estos kontenta.
Sen danko. Min atendas la mia barelo.
SOKRATO
Bonan apetiton, cinikulo !
ALCIBIADO
Ĉu do tio estas la surprizo,
Reĝino, per kiu hodiaŭ via afableco nin favoras ?
ARISTIO
Vere, ion pli bonan mi havas ! Pri Amo,
Vi, kiel infanoj, parolis laŭvice.
Oratoroj kaj poetoj, nu ! mi vin spitvetas !
Virino ja estas pli klera ol filozofio.
Ŝi ne nombras la bonfarojn aŭ malbonojn,
Kiujn, laŭ sia kaprico, disdonas la Dio ;
Ŝi scias, ke Amo, inter ĉiuj belaj vortoj,
Deziras el ili konservi nur unu, ĝi estas : ofero.
Sin forgesi, eĉ perei, kaj sin neniigi por li,
Marŝi, kun okuloj malfermitaj, al abismo profundega,
Ne plu vidi plenalume la sunon brilantan,
Nenion timegi, nek la turmentadon, nek la krimon,
Rekte antaŭen alpaŝi, senbedaŭre kaj sentime,
Sin ĵeti ridante al la fero de la lancoj,
Malŝati palacojn, Arkontojn kaj oron,
Kaj suferi, kun frunto levita, epopeajn doloregojn !
TIMON (ekstarante)