La fabeleto
Je la 4-an de majo 1912 al sorĉisto Ignato alvenis kiel gasto la ortodoksa pastro Arsenikumo. Dum Ignato klopodis kun samovaro, elmetis mielkukojn, la gasto purigis la nazon ĉe vestpendilo, longe demetis la galoŝojn, sinkrucis kaj ekspiris. Poste li sidiĝis sur la randon de tabureto, eltiris el sub pastrvestaĵo la ruĝan kartonan tekon, malfermis ĝin kaj familiare diris al Ignato:
— Rigardu nu, kion mi verkaĉis!
— Estas interese, — diris Ignato, prenante la unuan folion, — ĉu laŭte legi?
— Tute ne! — ektimigite eksiblis la pastro. — Sensone!
Ignato komencis legi:
— "Ho, homoj! — diris Sankta Feoktisto, skuante la nodhavan pilgrimbastonon. — Kristo sinaperigis por mi, tio vere okazis. Li ordonis ke mi elvenu al vi kaj pardonpetu. Nenio ja sukcesis".
— Ha, ha, ha! — ekridis Ignato, sed mem pensis: "Tio ne senintenca estas". Tamen neniel reagis.
— Kaj ĉu vi havas alian? — demandis li anstataŭ tio.
— Jes! — la pastro donis al Ignato la alian folion kaj tiu legis:
"Kien ajn mi irus, — pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sidiĝis sur la divanon, — tie nepre estas almenaŭ unu frenezulo. Sed nun finfine mi estas sola…"
"Kaj krome, — daŭre pensis Mikaelo Ivanovich, dum mirate sin turnis direkte al fenestro, — kie ajn mi estus, tie nepre estas almenaŭ unu mortinto. Sen nun mi estas sola, dank’al Dio…"
"Venis la tempo, — diris al si Mikaelo Ivanovich, dum mirate malfermis la fenestrŝutron, — pripensi pri la plej ĉefa…"
"Ne, certe, ne senintenca tio estas", — decidis Ignato, sed refoje neniel reagis kaj anstataŭ tio diris:
— Estas interese. Sed la ĉevideo ne estas bone komprenebla.
— Tre facile estas, — respondis la pastro, dum arogante palpebrumis, — la afero estas en tio ke antaŭ la morto ja venas mallonga frenezstato. Ja la ideo de morto estas netolerebla.
— "Ne, — pensis Ignato, — ion li certe iniciatas".
— Kaj jen estas la alia, — ĝoje diris la pastro kaj Ignato tralegis:
La blato Ĵuo firme moviĝas renkonten al la morto.
Jen estas la veneno. Necesas halti kaj sin turni flanken.
"Sukcesis. La morto sekvos", — pensis la blato Ĵuo.
Jen oni verŝas la bolantan akvon. Necesas elturniĝi kaj forkuri subtablen.
"Sukcesis. La morto sekvos", — pensis la blato Ĵuo.
Jen el la ĉielo aperis kalkunumo kaj, pligrandiĝante, impetas malsupren. Elturniĝi jam ne eblas.
"La morto", — rimarkis la blato Ĵuo.
Ignato levis la kapon. Eniris iuj kamparanoj ŝafofelvestitaj, kaŝante malantaŭen la grandajn rustkovritajn hakilojn.
— La pordon malriglis… Kompreneblas. Mi ja pensis ke tro longe vi demetis ŝuojn, — diris Ignato.
La pastro kun digno glatigis la barbon.
— Nu, kion vi volas? — severe demandis Ignato la kamparanojn.
— Jen, — konfuziĝinte kaj transpaŝante samloke respondis la kamparanoj, — mortigi vin ni intencas. Socio decidis. Socio ĉiam mortigas sorĉistojn.
"Socio, socio… — kun malĝojo pensis Ignato, solviĝante en aero, — socio mem delonge estas mortigita fare de la propraj sorĉistoj".
— Fek! — kraĉis la pastro kaj sinkrucis. — Denove ne sukcesis…
— Ĉu eblas tiamaniere mortigi, — diris iu el la kamparanoj, purigante la nazon per maniko. — Ikono ja necesas.