Выбрать главу
Vico Homo post homo longa serpento cent- kaj milpieda Homoj en vico
Silentaj sen protesto Tio estas ilia sorto Kaj la unuaj restas unuaj kaj la lastaj ciam restas lastaj
Egaleco estas daŭra revo revo de miloj revo de ĉiuj
Egaleco estas daŭra revo revo enskribita en ĉiuj programojn de ĉiuj partioj revo promesata de ĉiuj politikistoj de ĉiuj partioj
Sed la egaleco kiun ni volas ne estas la egaleco kiun ili promesas
Tial egaleco restas daŭra revo revo de miloj revo de ĉiuj

Mi iras kaj fajfas

Jen mi iras sen scio pri la teorio pri la kurbita spaco, mi iras kaj fajfas, en paco kun mi mem. Ne ĝenas mian penson la scio, ke mi ne havas propran atombombon por defendi min kaj krei propran Hiroŝimon, nek mi sentas mankon je interkontinentala raketo aŭ kontraŭraketa raketo.
Mi iras kaj fajfas, kiel se problemoj ne ekzjstus, kiel se fajfado estas la sola ago, kiu restas farenda. Kaj kun mi fajfas aliaj, iliaj pensoj plimalpli senzorgaj, kontentaj kun si mem. Tie, ekstere, staras ankaŭ bomoj, sed ne fajfas — ili nek havas forton nek emon tion fari. Ho ne, ne estas la kurbita spaco, nek atombomboj aŭ raketoj la problemo, ne, ne estas tio... Sed ni iras kaj fajfas daŭre kaj senzorge.
Kiam falos la unua ŝtono?

Transe

Tagoj neniam venonta

La akvosupro kaptas la nubojn, ombron de birdo, la ruinon de la sunsubiro. La mola balailo de la krepusko balaas kaj balaas, la aĵoj deformiĝas, ŝanĝiĝas, forviŝiĝas en nenion. La mateno kuŝas fore en la valo aŭ sur la alia flanko de la forgesitaj arbaroj — ekblovo de iam sonĝitaj vojaĝoj, sur ŝtuparo de la disfalanta lunlumo sidas la sopiranto kun sia plumo kaj trinkas tagojn neniam venontajn — la sopiro kvietiĝas kaj kantas la kanton de la sendomuloj — la memoro turnas sin for, prujno fluas super la kuirangulo — renoviĝo estas mensogo kun buklaj haroj. Baldaŭ niaj vocoj estos ŝpinitaj en groto de sentema mallumo.

Carl-Emil Englund

La rajdanto kaj la ĉevalo

Longe mi vojaĝis. Longe. La ĉevalon mi ne trinkigis. La cevalo ŝanceliĝas sub la selo. Mi spronas lin per varma voĉo. Mi flustras al li: Mi amas vin. Laca estas la ĉevalo. Laca. Blanka ŝaŭmo. Polvoplenaj kolharoj. Li ĝemas sub mi. Mi petas lin: Eltenu! Mi diras al li: Nu, bona, bejme ni estas. Li turnas sin. Rigardas min. Per la okuloj de mia patrino. Bonaj okuloj, profunda malĝojo en ili. Longe mi vojaĝis. Longe. La cevalon mi ne trinkigis. Nu, bona. Tendo de belulino malantaŭ la deklivo. Fojno odora. Viva fonto. Ĝisgenue vi envadas ĝin.

Cbgana popolkanto

Printemposento

Mi konas la araneajn surkanajn retojn ĉe l'akvo, la arbarojn erike florplenajn, kie treme l'aŭror' malhelas. Kaj mi nombris la rojajn digojn el brancoj betulaj, brunflavaj, krucforme jetitaj de l'vento — kaj mi vidis la junajn lutrojn en malklaraj rojondoj ĉasadi sub herbtufoj balanciĝantaj kaj luliĝanta flavgrund'.
De l'obskur' mi sentis l'obskuron, vivanta en ĝuo, sufero, sub la kovra herboplektaĵo, ĝi krablas, ŝoviĝas kaj rampas kaj kaptas, mortigas kaj manĝas kaj naskas kaj mortas por vivi revive en tempoj venontaj... Mi konas la vojojn de l' akvo, kie rojoj murmuras novnaske sub la muskoarbaroj humiĝaj, sub ondantaj arbkronoj vivplenaj je blanko, brun-nigro, krurhasto flugonta per plunioj kreskantaj sundancen en monta printemp'.
Ekfajfas la sturn' sen timo, rapidas ia vulp' tra l'erik', lepor' saltas, ĉasviktimo — premiĝas sub ŝu' lumbrik'. Min ekvekis vivobruo — nun min tenas printempoĝuo, eĉ malsato min kanti instigas, dum gutas de l'alnoburĝon', min printempo ebria igas, mi pluiras vagul' sen mon'.

Dan Andersson

Ne forgesu havi kelkajn florojn en la haroj. Vidu ilin velki kaj fali mortintaj petaloj sur mortintaj petaloj, dum via spontaneco via amo ankaŭ velkas — mortinta espero sur mortinta espero. Eble plastaj floroj povas kontroli la malrapida morton se vi nur povus akcepti la plastajn homojn portantaj ilin.

Aŭtoro nekonata

(trovita gluita sur montrofenestro en San Francisco)

Kvin hispanaj miniaturoj

Via amo estas kiel vento la mia kiel ŝtono, kiu estas senmova.
Freneza mi fariĝos, ĉar vitejon, kiu mia estas, iu alia rikoltas.
Entute ne gravas por mi, ke la pasero en la aleo flugas de unu arbo al alia.
Veron diras mi al vi: se Sevilla estus mia, la duonon havus vi.
Nun mortis mia patrino: kaj mia nura ĉemizo ne havas iun, kiu lavu ĝin.

Ho jes, kun dolor'

Ho jes, kun dolor' burĝono krevas. Kial la printempo ne hezitu? Kial nia varma vivsopiro palan frostamaron ne evitu? La burĝono vintre estis selo. Kio nova ŝvele ĝin disigas? Ho jes, kun dolor' burĝono krevas; ĝin doloro ŝiras, doloro ligas.