Ho ne, ne facile gutoj falas.
Timotremaj peze ili pendas,
kroĉas sin al branĉo, ŝvelas, glitas —
pezo ilin tiras kaj etendas.
Timas kaj malcertas, dissplitiĝas,
sentas la profundon voki, tiri,
dum plupendas ili kaj plutremas —
ili volas resti
kaj volas iri.
Kaj kiam nenio helpi povas,
krevas la burĝono ĝojokrie,
kiam timo ne plu tenkapablas,
falas ia branĉguto eŭforie
kaj forgesas timon pri la novo,
la korpremon antaŭ ol ĝi iras —
dum sekundo sentas sin sekura
en la fido, kiu
la mondon stiras.
Karin Boye
En movo
"Rapidas knabo tra iu strato,
tiel malplena, ke neniu vekiĝis.
etan fajfilon li tenas enbuŝe
kaj blovas en ĝin trilantan tonon."
Tiel fruestas, ke estas blankningre,
blanka la sonĝo, nigra la fruo.
Estas la bildo, sed kion signifas ĝi?
Ion tre gravan, ĉe kiu estas ĝi?
Estas nenia certa jarsezono, nur frue,
okazas en 1938, nedifineblan tagon,
kiam la horo estas inter kvar kaj kvin matene.
Tiu, kiu sola atestas tion ĉi, estas dujara.
Se vi lin povas trovi, vi povus ekscii,
sed sensignifas kaj neeblas, li ja malaperis,
ESTAS JA Ll KIU ESTAS Ml, 27 jAROjN AĜA,
malaperinta dum mi malaperas, ĉu vi vidas?
Kredu min, ke ne ekzistas ordo,
ke en ekzistas ia ajn ekstero,
nek iu, kiu povas ion diri,
ekzistas domo kaj fera balustrado,
ĵus ekmoviĝis arbo, daŭras la trilanta tono...
Vi koinpreneble povas iri tien, vidi la domon,
la arbojn, balustradon, laktvendejon, Frankegatan,
ĉio restas ankoraŭ, estas hazardo,
kaj povus same bone esti kie ajn alie.
Estas nur tio, kio ĉiam plurestas,
sed ne tio, kio por ciam restas,
estas neeble, neeble, neeble:
TIU, KIUN VI SERĈAS, NE ESTAS EN BlLDOJ.
Kaj ĉio, kio restas, estas nur la bildoj,
neniu scias, kiu posedis ilin, kaj kion ili signifis,
kredu min, ke ne ekzistas ordo, ena aŭ ekstera;
"Etan fajfilon li tenas enbuŝe
kaj blovas en ĝin trilantan tonon."
LA MONDO ESTAS PLENA DE FORĴETITAJ BILDOJ,
kiuj plurestis, neniu scias kial,
NI DEVAS SAVI ILIN!
Certe.
Lars Gustavsson
Iun vi devas ami
Iun vi devas ami,
eĉ se nur herbojn, riveron, arbon aŭ ŝronon,
la manon vi devas apogi sur ies ŝultron,
por ke ĝi, malsata, satiĝu ĉe la tuŝo,
al iu vi devas, devas,
tio estas kiel pano, kiel akvogluto,
devas doni viajn blankajn nubojn,
viajn sentimajn sonĝbirdojn,
viajn timemajn nepovbirdojn
— ie devas esti por ili
nesto kun paco kaj tenero —
iun vi devas ami,
eĉ se nur herbojn, riveron, arbon aŭ ŝtonon—
ĉar arboj kaj ŝtonoj konas solecon
— ĉar la paŝoj ĉiam daŭrigas la vojon,
eĉ se ili haltas por momento —,
ĉar rivero konas malĝojon
— se ĝi nur kliniĝas sur sian profundon —,
ĉar ŝtono ekkonis doloron
— kiom da pezaj piedoj
jam iris sur ĝia muta koro —,
iun vi devas ami,
iun vi devas ami,
kun iu vi devas iri
la saman spuron —
ho herboj, rivero, ŝtono, arbo,
silentaj kunirantoj de soluloj kaj stranguloj,
bonaj grandaj estaĵoj,
kiuj ekparolas nur,
kiam homoj eksilentas.
Ivan Minatti
La vortoj viaj
La vortoj viaj, kvazaŭ sem',
radikas ĝis profund".
Elvekas min sekretdolor',
nekuracebla vund'.
Erodas min amarsoif'
pri ĉiu via ag'.
Kaj ĉiu sono kaj rigard'
reklaras el la vag'.
La tagoj grizas je nur mi,
nebulas via sin'.
Sed klare brilas nia nokt',
vi regas ĝin sen fin'.
Karin Bove
Kvar flavaj baladoj
I.
Sur la pinto de la monto
estas arbo verda.
Paŝtisto iranta
paŝtisto venanta.
La dormantaj olivarboj
kurbiĝas al varma ebenajo.
Paŝtisto iranta
paŝtisto venanta.
Nek blankajn ŝafinojn nek hundon
nek bastonon nek amon mi havas.
Paŝtisto iranta.
Kiel ombro ora
vi malaperas en la grenkampo.
Paŝtisto venanta.
II.
La tero estis
flava.
Ora, ora
paŝtisto.
Nek la luno bianka
nek la steloj brilis.
Ora, ora
paŝtisto.
Vitejistino bruna
tranĉu la ploron de la vitejo.
Ora, ora
paŝtisto.
III.
Du ruĝaj bovoj
en la ora kampo.
La bovoj iras en ritmo
de malnovaj sonoriloj,
la okuloj paseraj.
Ili ŝatas la matenojn
nebulajn, sed tamen
traboras la oranĝon
de la aero, somere.
Maljunaj jam denaske,
sen mastro,
memoras la flugilojn
sur siaj ŝultroj.
La bovoj
iras ciam sopirante
tra la kampoj de Rut,
serĉante la spuron,
la eternan spuron,
ebriaj de la steloj,
kaj maĉas siajn plorojn