Du ruĝaj bovoj
en la ora kampo.
IV.
Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.
Mi pensas ĉivespere,
ke mi estas sanktulo.
Mi ricevis la lunon
en la manojn.
Sed mi remetis ĝin
en la universon,
kaj la Sinjoro premiis min
per la rozj kaj la brilo.
Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.
Kaj nun mi iras
sur ĉi tiu kampo
savante knabinojn
de malbonaj amantoj
kaj donante ormonerojn
al ciuj knaboj.
Sur la ĉielo
de lekantetoj mi iras.
Federico Garcia Lorca
Maria
Maria, vi revsidas
sur la printempe verda herbejo
sub la pala betulo,
kie dormas Jesuo-infano
en blanka betulŝela lulilo,
kaj vi rigardas
la ĉielbluon,
l'arĝente purajn nubojn.
Viaj bukloj, Maria,
estas flavaj kaj helaj,
bluaj kaj profundaj
viaj okuloj.
Delikata vi estas, malalta,
Maria,
kaj etaj kaj fajnaj viaj junaj mamoj.
Mi volas sidi ĉe vi, Maria,
apogi mian kapon
sur vian varman genuon,
al via blua jupo.
Lasu min revi, Maria,
je l'odoro de via sino,
betulfolia kaj rezina! —
Ĉar nur je 1'odoroj, Maria,
kaj la memoro de I 'kantoj,
kiujn vi kantis al mi,
kiam mi etulis,
kaj je la blankaj foraj nuboj
balanciĝas mia kredo,
ekzistas mia kortrankvilo.
Lasu min kunrevi, Maria,
pri la paradiza ĝardeno,
kie l'infanetoj promenas
en silke blankaj vestoj
inter sovaĝrozaj arbustoj
kaj klaraj murmurantaj rojoj,
kie ruĝaj pomoj pendas
sur malhelverdaj pomarboj
kaj turdoj kantas
en l'orpala vespero.
Maria,
friska kaj kvieta venas la nokto,
la steloj lumiĝas en la spacobluo,
svagiĝas la nuboj kaj pasas —
Vi revas, Maria,
vi ŝvebas al la silenta foro
sur leĝeraj, arĝente blankaj nuboj
en la vasta spacobluo
inter radiantaj silentaj steloj.
Sigurd Agrell
Cirko Kludsky. Sidloko n-ro 461
Cirko.
Galerio.
Sidloko n-ro....
Kolombina
malvestas sin, malvestas sin.
Ĉiuj rigardas.
Neniu vidas,
ke ŝi tenas sin je la dentoj.
Ŝi levas sin. Jam sub la tendo.
Aŭdacaj rimarkoj.
Hontiga rido.
Nun fallasas la lastan vualon.
Ili rigardas ŝin,
mordas per la okuloj
ŝian molan korpon.
Aplaŭdas.
Belajn femurojn ŝi havas.
Ondantajn mamojn.
Aplaŭdas
kaj priridas
ŝian suferon
kaj hontigas.
Vidu: besto
aplaŭdas homon.
Homo estas besto.
Besto estas homo.
Klapo eksplodas.
La leonoj hurlegas.
Sreĉko Kosovel
Vizaĝo al vizaĝo
En februaro ĉio vivanta haltiĝis.
La birdoj nialvole flugis kaj l'animo
alskrapis la pejzaĝon kiel boato skrapanta
la kajponton, al kiu ĝi estas ligita.
La arboj staris dorsoflanke al ni.
La neĝalto mezuriĝis laŭ mortaj tigoj.
La piedspuroj maljunis sur la neĝokrusto.
Sub baŝaro degelis la lingvo.
lun tagon alvenis io al la fenestro.
La laboro haltiĝis, mi alrigardis.
Brulis la koloroj. ĉio turniĝis.
La grundo kaj ini eksaltis renkonten.
Tomas Transtromer
Unu frato pli
La mondon ne eblas refari.
Ne eblas alia rezon'.
Nun ion vi povas regali:
alian homon per bon'.
Sed tio jam estas amaso,
eĉ steloj nun ridas al vi.
Ĉar unu maplia povrulo signifas ja fraton pli.
Stig Dagerman
Lasita ĉe la lito de Kajsa Lisa, malfrue iun vesperon
Ĉarmbrila nimf', fulma rigardo,
estas haven'por mia am-ardo,
vana fervoro
nun ek al adoro
de Morfe', la sonĝo-di',
nur je lum' de lunradi'.
Pordo fermita. Fenestro samas.
Jam vian kapon ĉapo ornamas
kaj la peruk' sur ŝnur'
jam pendas de la mur'.
Ekdormu je muzikplezur',
ekdormu je muziltplezur'.
De fringo jus, ĵus Kajsa Lisa,
venis la kant' vesperon ĝisa.
Suno jam foras,
ĉielo jam oras,
estas la soleca hor'.
Nun mi pensas al amor'.
Pluvon kun vent'kaj tondro muĝa
sekvas la ark' brulfajre ruĝa
kun strioj de verdblu',
plenigas nin kun ĝu'
post la pluvega tondra sku',
post la pluvega tondra sku'.
Dormu, bo nimf! Sonĝu en paco
kaj kun la sun' vekiĝu kun graco.
Ridon vi sendas,
la brakon etendas,
al brakumo, al likvor',
jam vi pretas al amor'.
Mortas, ho vi! Ne, vi respiras.
Morto kaj viv' kaj amo kuniras.
Videblas la langvor',
sed en okul' fervor'.
Vi dormu nun ĝis la aŭror',
vi dormu nun ĝis la aŭror'.
Carl Michael Bellman
Franko Luin
Spuroj de miaj paŝoj
«Spuroj de miaj paŝoj»:
INKO SE-13543 TYRSEO; SVEDIO
Junio 2001
SPUROJ