Выбрать главу

Verbs Formed from Roots Already Used as Nouns

124. (a) (Action corresponding to the noun). Ŝi sekretarias (acts as secretary). La rozo floras. La lampo flamas. Ni muzikas: efektive, ni violonas kaj harpas. Ŝi krajonas en la kajero. Tiu fromaĝo odoras, ĉu ne? Ĉu vi eraras ie? Mi vere ĝojas (am glad, rejoice). Ĉie la vojo serpentas inter la montoj. Ni fidas kaj esperas. Parolas la buŝo, silentas la koro. Kompreneble, se la patro ordonas, la filo obeas (198).

(b) The birds are-nesting … in the hedge. As a matter of fact that hat does not really harmonize with the dress. They are-scouting. Who is-playing-the-trumpet? Are they tunnelling under the house? I am-telephoning for the coal.

Nouns from Roots Already Used as Verbs

125. (a) Manĝo, a meal; parolo, speech; scio, knowledge; valoro, value. Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno. Sufiĉo estas festeno (banquet, feast). Homo esperas, morto aperas.

(b) Life or death. Questions and answers. A bark, a confession, a desire, a feeling, a flight, a laugh, a promise, a sight. Cost, fear, flattery, growth, instruction, memory, obedience, service, sleep, understanding, work. She prays for death.

(c) Lernolibro, text-book; librolerno, book-learning. Trinkmono, a tip. Inkmakulo (blot, spot), skribotablo, kandelbrilo, legolibro, ludotempo, vivlaboro, labortago, flugmaŝino, skribmasino, amkonfeso. Sunbrilo sur la maro.

(d) Dorm- (klas- labor- leg- manĝ- skrib‑)ĉambro. Matenmanĝo, breakfast. Tagmanĝo, dinner. Temanĝo. Vespermanĝo.

The Adjective-Ending «-a»

126. Words describing nouns are called “adjectives” (adjektivoj). ‑A is the Adjective-ending. We have already met it in the words la, Angla, nigra. (-A = quAlity; -O = Object).

The kind of noun is shown by -A: karA patrO, Dear Papa!

127. Koloroj

arĝenta, silver; blanka, white; blua, blue; bruna, brown; flava, yellow; griza, gray; ora, golden; ruĝa, red; verda, green.

Neĝo estas blanka, Snow is white. Blanka neĝo (or neĝo blanka), white snow.

128. Vary in the same way: La kruĉo estas arĝenta. La ĉielo … blua. Mustardo … flava. La urso (bear) … griza. Karbo … nigra. La ringo … ora. Sango (blood) … ruĝa. La herbo … verda.

129. (a) Sukero estas bruna aŭ blanka. Pomo estas verda aŭ bruna aŭ flava aŭ ruĝa. La maro estas verda kaj blua. La alumeto (match) estas blanka, sed la kapo de la alumeto estas ruĝa aŭ bruna aŭ nigra.

(b) Ĉu tiu libro estas blua? la tabulo … blanka? kanario … nigra birdo? banano … griza floro? peonio … verda frukto?

(c) Ĉu neĝo estas blanka nigra? la ĉielo … ruĝa aŭ blua? herbo … verda aŭ blua? limono … nigra aŭ flava? karbo … arĝenta aŭ nigra?

(d) Kio estas arĝenta? blanka? blua? bruna? flava? griza? nigra? ora? ruĝa? verda?

(e) Ĉu tio estas ruĝa libro? (Jes, … Ne …). flava floro? blua krajono? verda rubando (ribbon)?

————

alta,[22] high; bona, good; dika, thick, stout; dolĉa, sweet; feliĉa, happy; forta, strong; granda, great, big; grava, important; juna, young; kontenta, satisfied; nova, new; plena, full; profunda, deep; proksima, near; pura, clean; saĝa, wise; sana, well, healthy; varma, warm.

130. Bela floro (or, floro bela), a beautiful flower. La floro estas (ne estas) bela. Ĉu la floro estas bela? Tiu floro estas bela, ĉu ne? Tiu floro ne estas bela, ĉu?

131. (a) Vary, taking 130 as a modeclass="underline" eleganta kostumo, eminenta pastro, inteligenta lernanto, interesa historio, longa vojo, moderna libro, perfekta laboro, riĉa sinjorino, sama sento.

(b) (A) clean face, dear mother, deep river, full cup, happy time, high cloud, important letter, large garden, near-by town, stout man, strong arm, sweet honey (mielo), young girl.

132. Nova reĝo, nova leĝo. Saĝa filo, kontenta patro. Bona por vi estas bona por mi. Kiu estas kontenta, estas riĉa. Tio estas ia pura vero. Ne ĉio griza estas lupo. De sama koloro, de sama valoro. Neniu estas perfekta. Mielo estas dolĉa, sed la abelo pikas (pricks, stings). Proksima (estas la) kubuto (elbow), sed ne por la buŝo. Menso (mind) sana en korpo sana. Sama gento (kin, family), sama sento. Bela paro por altaro. Ekzistas nenio nova sub la suno.

133. Enigmo (riddle). Kiu estas la floro kun eminenta nepo? La papavo (poppy) (pap-avo: papo = pope). Tio estas “vortludo” (a play on words, a pun).

134. (a) Inteligenta dialogo. “Vi estas freneza” (mad), diras mi (says I). “Freneza?” diras li. “Jes” diras mi. “Kiu?” diras li. “Vi!” diras mi. “Mi?” diras li. “Jes” diras mi. “Ne!” diras li.

вернуться

[22]

Pronounce -a as ah, not as er. E.g., do NOT pronounce suna, obea (=sunny, obedient) like sooner, obeyer. Do not add an “r” before a vowel. E.g., do NOT say nova rombrelo, bela ramikino! (17).