«‑a»: Adjectives from Nouns
186. Adjectives may be formed from noun-roots[27] by adding ‑A (126). Thus: Naturo, nature; natura, natural. Suno, sun; suna, sunny, solar. Ĉiela, heavenly, celestial. Dia, divine. Infana, childish, childlike.
187. (a) Angla sporto, anĝela vizaĝo, entuziasma sekretario, fina letero, geografia mapo, Germana lingvo, heroa knabino, historia dokumento, hunda vivo, ideala aranĝo, idiota poemo, krema lakto, loka idioto, luna monto, metala brilo, monata gazeto, muzika instrumento, papera ĉapelo, Pariza kostumo, persona demando, propaganda laboro, sekretaria plumo, stela nokto, ŝtorma maro, telefona mesaĝo.
Preseraro: Ŝi estas tre elefanta sinjorino!
(b) Boyish enthusiasm, canine tooth, cloudy sky, cloth cap, coloured paper, domestic animal, erroneous opinion, experienced teacher, feline family, fraternal love, glorious sunshine, iron object, joyful face, loving word, marine animal, milky way, rainy day, royal crown, slow train, smoky room, snowy mountain, mysterious sound, virtuous child, watery milk.
188. Horo matena, horo bena. Parolo estas arĝenta, silento estas ora. Stranga, sed vera. Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Lango miela, sed koro kruela.
189. “Kiom da sezonoj estas en la jaro?” “Du: la futbala kaj la kriketa.”
“Kio estas La Flava Danĝero?” “Banana ŝelo sur la trotuaro (pavement).”
«-a»: Adjectives from Other Roots
190. Apuda, adjoining, adjacent. Ĉiea, omnipresent. Ebla, possible. La jena … the following. Kuna, joint, combined. Mala, opposite, contrary. Suba, under, subordinate. Supera, superior, upper, higher. Tiea, of that place, local. Troa (excessive) festeno estas veneno (poison).
191. (a) Taga laboro, day-work, work of the day-time. Unutaga laboro, one day’s work. Ĉiutaga laboro, daily work.
(b) Duminuta kanto. Trihora pluvo. Stelo kvinangula. Okmonata vivo. Infano naŭjara. Ĉiumonata salajro. Ĉiujara festo. Ĉiutrihora manĝo.
192. A compound word (63) may be split into separate words. Thus: riverbesto, or, rivera besto. Sorbopapero, or sorba papero (blotting-paper).
«-o»: Nouns from Other Roots
193. Similarly, nouns may be formed from adjectival or other roots by adding ‑O (125). Thus, from alta, profunda, longa, larĝa (wide, broad), we get alto, height; profundo, depth; longo, length; larĝo, width, breadth. Ovalo, kvadrato, oblongo, triangulo, an oval, a square, etc. Magia (magic) rondo. La malo, the opposite. La subo, the bottom.
194. Turn the following adjectives into nouns:
brua, noisy; peza, heavy; soifa, thirsty; fiera, proud; sata, replete, “full-up”; utila, useful;
abunda ĉarma diligenta elokventa[28] impertinenta kuraĝa kvieta prudenta serena trankvila.
195. Akvo trankvila estas danĝera. Akvo profunda estas kvieta. Saĝo abunda, sed ne profunda. Li estas homo sperta kaj lerta. Matena horo estas plena de oro. Malmulto kun kvieto estas bona dieto. Malgranda pezo, sed granda prezo (price). Ĉia dono (gift) estas bono. Manko (lack) de oro ne estas malhonoro. La ses koloroj de la ĉielarko (rainbow) estas: violo, bluo, verdo, flavo, oranĝo, kaj ruĝo.
196. (a) La alto de la nubo (bono … mondo, feliĉo … infano, grando … libro, varmo … sunlumo, inteligento … hundo, longo … letero. La forto de leono. La saĝo de Salomono.
(b) Translate: Forta homo, homa forto. Homa naturo, natura homo. Ruĝa sango, sanga ruĝo. Ringa fingro, fingra ringo. Longa lango (tongue), langa longo. Flora belo, belo flora, bela floro, floro bela.
(c) Abela piko. Profunda mordo. Saĝa diro. Mal- abund(‑diligent ‑ĝoj ‑kuraĝ ‑kviet ‑larĝ ‑lert ‑pez ‑profund ‑seren ‑trankvil ‑util)a.
(d) Cowardice, a curse, despair, disagreement, disobedience, hatred, illness, waste. What a noise!
«-as». Verbs from Other Roots
197. (a) Sometimes an adjectival root is used with ‑as as a verb. Thus: Tio sufiĉas (=estas sufica). Mi satas (= estas sata), I have had enough. Mi malsatas, I am hungry. Li silentas. Such forms, though a few are common, are more used in poetry than in prose. They are most appropriate if they describe an action: mi estas lama, I am lame; mi lamas, I limp.
(b) En printempo la herbo verdas. Kvankam la nokto proksimas, tamen ili ne rapidas. Kvankam li soifas, tamen li ne trinkas. Akvo abundas en tiu regiono. Ĉu vi vere kuraĝas? Ĝi tute ne utilas. Eble vi ne tute sanas? Efektive, mi tre malsanas. Iom altas tie la montoj. En somero ĉio belas. Ĉu vi tute frenezas? Tio tute ne gravas. Maltrankvilas la maro, tamen serenas la ĉielo.
Se amas Dio, prosperas ĉio. Deziro tre granda, sed mankas la forto. Kastel’ en aero, malsato sur tero.
198. Verbs from noun-roots (124) show action corresponding to the noun = like that of (the person or animal), relating to (the thing) named. Li azenas (acts like a donkey), reĝas, sekretarias, tajloras; ŝi harpas, krajonas, monologas, muzikas; ĝi flamas, floras, fumas. Matenas (it is morning), vesperas, kaj tago malaperas!
More Adjectives
199. DEKSTRA (on the) right (hand); maldekstra, left (hand). La dekstra flanko, the R.H. side. Tiu brako (kruro, mano, okulo, orelo, piedo) estas la dekstra, kaj tiu (la alia) estas la maldekstra.
[27]
Most roots are either substantival, adjectival, or verbal, in character. I.e., they implicitly contain the idea either of an
[28]
In Esperanto the English
Similarly: