Выбрать главу

– Martiin… ĉu vi estas tiu…

Mil diabloj!

Li paŝis sur la koridoron fulmorapide kaj ekiris al la malluma restoracio.

Voĉoj:

– Nu fine, oni malfermis la pordon! Tamen kiu ŝlosis ĝin el ekstere?

– Mi ne scias – diris la pordisto…

Reen. Li rapide preterpasas la pordojn… Terure! Aŭdiĝas parolsonoj ankaŭ el la alia direkto de la koridoro.

– Mi pensis, ke vi jam enlitiĝis, Elder.

Sedlintz estas la deĵoranta polica oficiro!

– Mi aŭdis strangan bruon. Mi estas suspektema en tiu loko…

Ili tuj alvenos ĉi tien… Li estas inter du fajroj.

– Maartiino!.. Ĉu vi aŭdas min?

Sufokiĝu!

Senpere apud li troviĝas la pordo n-ro 20. La ĉambro de la itala virino! Mallaŭta zumkantado kaj klaketo de ŝuoj aŭdiĝas el interne. La parolsonoj proksimiĝas.

Li frapetas sur la pordo.

– Envenu!

Li paŝas en la ĉambron n-ro 20, kaj li staras vidalvide al la Sicilia vidvino, kiu portas kimonon kaj gapas buŝmalferme.

– Ĉu vi… estas tiu?

– Pardonon – respondas la sinjoro en piĵamo, vestita per ununura kravato kaj ĉirkaŭvindita per litotuko, – sed vi invitis min…

– Vi diris, ke… estas fasto… kaj…

– Jam ne estas… Pasis la dekdua horo. Post noktomezo ni jam havas sabaton.

– Mi petas pardonon, sed… vi tiom strange aspektas tiel…

– Nur ĉi tie. Ĝi estas la ornato de la misiista ordeno, fleganta la leprulojn. Mi surhavis ĝin je via honoro: blanka jupo, nigra kravato… kaj altaj lakbotoj. Oni tre estimas tiun eksteraĵon en Hindio.

– Interese… Sed mi jam estis enlitiĝonta… Ne gravas! Deturnu vin, dum mi alivestos min…

Li turniĝis dorse al ŝi kaj staris antaŭ la fenestro. Sinjorino Relli iris malantaŭ la faldeblan vandon kaj vestis sin. Elveninte, ŝi mire vidis, ke la misiisto ne estas en la ĉambro. Kvazaŭ li estus forfluginta tra la malfermita fenestro.

Ĝi okazis tiel.

XVI

Sekvontmatene la Grand-Hotelo vekiĝis je pli nova sensacio.

Oni arestis la agrikulturaĵkomerciston Vangold pro la murdo de doktoro Ranke. La negra grumo raportis, ke li trovis puntan kovrotukon kun sangomakulo en la poŝo de la jako de Vangold dum vestopurigado. La tuko malaperis de sur la tablo de tiu ĉambro, kie oni trovis doktoron Ranke mortinta.

Vangold, blanka kiel muro, sidis antaŭ la kapitano.

Rakontu ĉion sincere.

– Mi petas vin – respondis plorinde Vangold, – ĉu ne estus eble informi mian edzinon? Ŝi estas pli saĝa ol mi.

– Via edzino restis ekstere, kaj ŝi ne povas reveni ĉi tien dum la kvaranteno.

– Bedaŭrinde. Mi nur estus akompaninta ŝin por fari aĉetojn.

– Tio ne koncernas la aferon. Plie rakontu detale la murdon. Kial vi mortpikis doktoron Ranke, kiel vi preparis vin al tio?

Sinjoro Vangold rompis siajn manojn:

– Sed, sinjoro kapitano… Ĉu vi imagas, ke mi estas murdisto?

– Ĉu vi havas alibion?

– Kion?

– Alibion. Ĉu vi havas ĝin?

La agrikulturaĵkomercisto balbutaĉis terurite.

– Mia edzino pakis… Tiel mi ne scias, ĉu ŝi kunportis… tiaĵon…

Ĝi estis iom tro. La kapitano koleriĝis. Ĉu li volas ŝajnigi sin tiel honesta, ke li eĉ tion ne scias, kion signifas la vorto: alibio?

Senekzemple! La kapitano forte batis sur la tablon de la kontoro.

– Lasu tiun pozemon! Ĉu vi pensas, ke vi povas ŝajnigi vin idiota?

– Sinjoro kapitano – lamentis la akuzito, – mi ĵuras, ke mi ne ŝajnigas, kaj mi petas nur tion, ke tuj venigu mian edzinon.

Li malgaje sidis inter du policaj oficiroj. Li sentis sin kompatinda kaj mizera… La kapitano sidis viadalvide al li, malantaŭ la skribotablo, profunde etendinte siajn krucitajn krurojn sub la tablon, ĉar li portis pantoflojn. Iu fripono kunportis liajn botojn de antaŭ la pordo. Vere ĝena situacio.

– La murdo okazis dum la anonco de la kvaranteno. Kie vi estis tiam?! Ĉu?!

– Mi parolis kun la sinjoro kapitano.

– Hm… jes… mi memoras tion. Vi interesiĝis pri la forto de la militista kordono.

– Mi ĵuras, ke mi estas senkulpa…

– Ĉu vi asertas, ke vi restis en la halo dum la tuta tempo?

Sinjoro Vangold silentis.

– Nu? Ĉu vi staris inter la aliaj homoj, antaŭ ol vi paroladis kun mi? Mi atentigas vin, ke tiurilate mi povas pridemandi ĉiun, pri kiu vi asertas, ke ili staris senpere apud vi. Plifaciligu vian aferon, konfesu la kulpon, tio mildigos vian sorton.

– Sed kredu min, mi estis tie…

– Kie?! Bonvolu diri tion. Ĉu vi havas alibion aŭ ne?!

– Mi ripetas, ke mi ne scias. Mia edzino faras ĉiam la aĉetojn, kaj…

– Mi atentigas vin lastfoje, ke ne ludu idionton!

– Mi ĵuras, ke mi ne ludas tion… – lamentis Vangold, kaj li palpadis sian vizaĝon mortepale per tremantaj fingroj.

– Kie vi estis, antaŭ ol vi parolis kun mi?

– Virinon… nome sinjorinon Villiers…

Iu frapetis sur la pordo.

– Pardonon. – Ĉefinspektoro Elder enpaŝis. – Mi ŝatus raporti…

– Nur post la pridemando – respondis la kapitano.

Elder eksidis. Ili mire rigardis sur lin, kiam li ekskuzante sin diris:

– Permesu, ke mi estu silenta atestando de la pridemando. Mi ĉiel devas paroli kun ĉiu gasto rilate mian aferon.

– Nu, sinjoro Vangold – daŭrigis la kapitano morne. – Pri kio vi parolis kun sinjorino Villiers?

Vangold ĝemis kaj rompis siajn manojn.

– Sinjorino Villiers haltis ĉe la fenestro, kaj mi diris, kiel bela vetero estas… poste mi prezentis min… baldaŭ…

Li viŝis sian frunton.

– Bonvolu paroli, ĉar…

– Ŝi petis min… veni por momento… en ŝian ĉambron sur la teretaĝo…

– Ĉu poste?

– Poste… ŝi metis sandviĉojn antaŭ min… Malgrandan, salan, fromaĝan pakitan varon… Plumbosigelitan, kvazaŭ ĝi estus putrema.

– Idiotaĵo!

– Ĝi vere estas idiotaĵo, ĉar la kekso restas konsumebla, sed ĝi vendiĝas pli bone…

La kapitano frapis sur la tablon.

– Kio okazis en la ĉambro de sinjorino Villiers?…

– Mi telefonis.

– Al kiu?…

– Mi ne scias…

La kapitano profunde ĝemis, poste li ekfumis cigaredon.

– Ĉu vi deziras? – li etendis ĝin al la baraktanta deliktulo. Eble, se li trankviliĝos, li ekscios pli multe de li.

– Ĉu ne estas opio en ĝi? Mia edzino asertas, ke ĝi malutilas…

– Ne estas opio en ĝi. Jen prenu… li donis fajron al li kaj dorsapogiĝis en la brakseĝo. – Al kiu vi telefonis? Nun mi provas paroli kun via amikeme – li diris, kiel afabla tigrodresisto.

– Sinjorino Villiers ciferumis kaj… persvadis min… per diversaj… karaj instigoj… ke… mi diru al la anonciĝanta viro… tiun frazon: “Arturo estas sur via spuro.”

– Kaj vi diris tion…

– J… jes… Sinjorino Villiers tuj interrompis… la telefonkontakton… tiel… ke mi ne aŭdis la respondon.

– En kiu ĉambro ĝi okazis?

– En la ĉambro n-ro 42… Sinjorino Villiers loĝas tie…

– Ni pridemandos sinjorinon Villiers. Gorck, petu ŝian sinjorinan moŝton veni ĉi tien.

Gorck foriris.

– Mi ĵuras, sinjoro kapitano, ke mi estas senkulpa – ĝemetis Vangold.

– Kiel troviĝas la sanga tuko en via poŝo, sur kiu oni bone vidas, ke iu viŝis la klingon per ĝi?

– Mi ne scias, bonvolu kredi… mi estis iomete ebria, ĉar la malĝojo pro mia edzino…

– Mi bedaŭras. La sanga tuko estas decidiga pruvaĵo. Ne kezistas tiu homo, kiun la asizo absolvus, kiam oni trovis la sangan krimobjekton en via iu vesto, kiun vi portis la antaŭan tagon.