– Ĉi-okaze ni staras antaŭ sensacia turniĝo – salte leviĝis Elder subite. – Mi trovis la sangan ponardon en lakboto. Se ni ekscios, kies boto mankas, tiam ni trovis la alian ĉefkulpulon, ĉar en lia vesto estas la paro de la sanga krimobjekto!
La buŝo de la kapitano restis malfermita, kaj li instinkte tiris siaj piedojn sub sin.
XVII
– Kion vi diras? – li demandis Elder-on, kiam li regajnis sian memregon.
– Se ni akceptas ĝin kiel absolutan konvikton, ke en ies vesto troviĝas sanga krimobjekto, tiam la posedanto de la botoj estas kunkulpulo de sinjoro Vangold.
– Kie vi trovis la botojn?
– Antaŭ la ĉambro n-ro 87.
– Tiu estas mia ĉambro! – kriis la kapitano.
– Eble la botoj estis metitaj pli poste. La sinjoro kapitano vekiĝas aŭrore, kaj la grumo nur nun trovis la botojn tie.
– Ankaŭ… la botoj estas miaj!
Ili silentis.
– Tiam ne ekzistas tiu asizo – kriis Vangold, – kiu absolvus la sinjoron kapitanon.
– Stultaĵo! Miaj botoj staris antaŭ la pordo, iu forportis tiujn kaj metis la tranĉilon en ĝin.
– Nu, do ankaŭ mia jako pendis antaŭ mia pordo, iu forportis tion kaj metis en ĝin la tukon. Lasu min tuj libera, aŭ arestu ankaŭ la sinjoron kapitanon!..
La situacio estis vere ĉagrena.
– Sinjoro Vangold, mi ne arestis vin, mi nur pridemandis vin.
– Mi raportos la aferon en la abasadejo. Mi postulos kompenson kaj kontentigon.
– Sinjoro ĉefinspektoro Elder povintus raporti pli frue la aferon.
– La sinjoro kapitano petis min, ke mi raportu nur post la pridemando. La ordono estas ordono.
– Sinjoro Vangold, ni ĉesigos la pridemandon, sed vi devas esti je nia diospono.
– Mi raportos tion ankaŭ al la admiralitato! – kriis la agrikulturaĵkomercisto ekscitite kaj forkuregis.
– la grumo ĵus haltigis min – komencis Elder, – kaj li diris tion, ke li ekvidis paron da botoj antaŭ la ĉambro n-ro 87. Li forportis la botojn, sed levinte iun, ĝi falis el ĝi.
Li prenis ponardon el sia poŝo kaj metis ĝin antaŭ la kapitanon. Ĝi estis nigraprenila, mallonga, pinta objekto, simila al ĉasista tranĉilo, iom antikva laboraĵo. Romia cifero du estis gravurita sur ties prenilo, inkrustita per juveloj. La ponardo estis mirinde malpeza, kaj sur ĝia klingo videbliĝis kelkaj rustaj makuloj.
– Apenaŭ sendubas, ke ĝi estis la ponardo de la murdisto – rimarkis la kapitano. Markheit hodiaŭ sekcis la viktimon. Mallonga vundo, kun larĝa aperturo… Tiu klingo estas mallonga, sed ĝi larĝiĝas sub la prenilo
– Sed kial ĝi estas tiel malpeza? – demandis iu oficiro, ludante per la ponardo. – kvazaŭ ĝi estus infanludilo.
– Ĝi estas tio – diris la kapitano. – Ĝi ne estas vera armilo. Ia ornamaĵeto aŭ ludilo. La piko trafinte oston, ĝi estus kurbiĝinta aŭ rompita. Sed kiu forportis miajn botojn?
– Laŭ mia teorio, Vangold agis genie, se li kaŝis la ponardon en la boton de la sinjoro kapitano – rimarkis iu policisto.
– Ĝi estas bona teorio – jesis Elder, – kvankam hieraŭ vespere iu ŝtelis kaj reportis la veston de misiisto.
La policaj oficiroj sentis sin ĝenataj.
– En kia afero vi esploras, sinjoro ĉefinspektoro? – demandis la kapitano.
– Mi serĉas krimulon, kaj la spuroj kondukis ĉi tien. Oni promesigis al mi, ke mi silentos pri la roluloj de la afero.
– Sed tio ne koncernas viajn superulojn.
– Ankaŭ mi samopinias. Se la sinjoro kapitano telefonos al ĉefkonsilisto Meulen, li certe malŝarĝos min de sub la ofica diskreteco…
– Dankon, sed mi pensas, ke mi povas apartigi la du aferojn – respondis la kapitano malvarmkondute.
La konceptisto revenis, kiun ili sendis por venigi sinjorinon Villiers. Ankaŭ konsilisto Markheit estis kun li.
– Sinjoro kapitano – li raportis, – sinjorino Villiers malaperis el la hotelo.
– Kion vi diras?
– Mi frapetis sur ĉiu pordo, sinjoro konsilisto Markheit dissendis la homojn de la sanitara servo ĉien, kaj ni konstatis sendube, ke sinjorino Villiers ne estas en la hotelo.
– Kiu vidis ŝin lastfoje? – demandis la kapitano.
– La kelnero, kiu surtabligis la matenmanĝon al sinjorino Villiers en la ĝardeno. Tiu homo vidis ankaŭ tion, ke la malaperinta gasto poste promenis en la ĝardeno, kaj ŝi paroladis kun la gardisto, kiu postenis ĉe la pikildrat-trairejo antaŭ la pordo.
La kapitano rigardis senkonsile al Markheit.
– Ĉu eblas, ke iu trairu la kordonon?
– Ĝi jam… okazis… Sed tio estas tre malfacila… Kiel vi opinias, Elder? – li turnis sin al la neglektita ĉefinspektoro…
Elder rigardis sur la kapitanon.
– Mi ne kontraŭas – li diris ĉagrenite, – ke vi respondu al la sinjoro konsilisto, se ni povas havi opinion ĉi tie…
– Unuavice mi pridemandus tiun gardiston, kun kiu sinjorino Villiers paroladis, kaj la kelneron.
Markheit fingroklakis.
– Diable, vi trafis najlon sukape. Ĉu vi ne pensas tiel, sinjoro kapitano?
– Kompreneble ni devas efektivigi tiujn du pridemandojn. Ĝi ĉiumaniere estus okazinta. Sinjoro konceptisto Sedlintz, sendu la kelneron kaj la soldaton ĉi tien. Mi ne esperas multon de la du pridemandoj – li tunis sin al Markheit.
– La kelnero diris nenion novan. Je la oka horo li servis la matenmanĝon.
– Ĉu la gasto estis nervoza aŭ ekscitita?
La kelnero levis sian ŝultron.
– Tiu virino estas konstante iom nervoza… Nun ŝi ŝajnis relative trankvila. Ŝi legis gazeton kaj skribis leteron…
– Ĉu vi ne vidis revenis ŝin en la halon post la matenmanĝo?
– Ne. Ŝi parolis kun la gardostaranta soldato, poste mi iris al la kuirejo, kaj reveninte, mi jam ne vidis la sinjorinon.
– Dankon. Vi povas foriri.
Venis la gardostarinto, kiun oni intertempe deŝanĝis. Tiel ankaŭ li fariĝis kaptito en la Grand-Hotelo ĝis la fino de la kvaranteno.
– Ĉu virino parolis kun vi hodiaŭ?
– Jes. Ni havas ordonon, ke ni ne estus malafablaj. Eĉ postenanteni rajtas paroli, se iu gasto alparolas nin el trans la alia flanko de la dratbarilo.
– Pri kio vi parolis kun tiu virino?
– Ŝi demandis, ĝis kiam mi gardostaros… kaj ĉu estas permesate akcepti donacon… Mi diris, ke tio estas malpermesita, ĉar ĝi propagus la epidemion…
– Ĉu vi vidis ŝin poste?
– Ne.
– Vi povas foriri.
– Atendu!
Elder interrompis. Li iris al la sanitara soldato.
– Vidu, amiko mia, se nun vi donos la leteron al mi, tio signifas dutagan malliberigon en malluma ĉelo. Sed se ne, tiam mi konsideros la aferon, kvazaŭ vi provintus kontrabandi ĝin de tie ĉi. Tio jam apartenas al la milita tribunalo!
– Sed… mi petas…
– Ne balbutu, ĉar mi rompos vin! – kriegis Elder. – La virino diris tion, ke ŝi pagos, se vi kontrabandos leteron! Vi kontrabandis ĝin hieraŭ. Tiel vi faris la plej…
– Malprave. Ŝi venis hodiaŭ la unuan fojon peti…
– Transdonu la leteron, tiel vi saviĝos!
– La mortepala soldato tiris koverton el sia poŝo.
– Kion diris tiu virino? – demandis plu la ĉefinspektoro.
– Tion, ke… ŝi donos al mi cent florenojn… se mi kontrabandos.. tiun leteron… Mi ne volis… Sed ŝi ploris… petegis.
– Forportu vin! Vi estas en kvaranteno! Poste mi vidos, kion raporti pri vi!
La gardisto eliris.
– Mi estis preskaŭ certa – diris Elder. – Kial skribas iu leteron de tie ĉi, kiam neeblas alpoŝtigi ĝin dum tri monatoj? Nur tial, ke ŝi kontrabandu ĝin. Estas plej simple turni sin al la gardostaranto…