Выбрать главу

– Ĉu vi donus la leteron al mi: – ekparolis la kapitano mallaŭte.

– Jen ĝi estas.

La letero estis adresita al Arturo Cecklin, en Singapuron.

– Mi pensas, ke ni havas sufiĉan kaŭzon legi tion… – diris la kapitano heziteme kaj li jam malfermis ĝin.

Jen tio estis skribita en la letero:

“Eksciu la veron! Maryorie renkontiĝis kun Doddy. Ili estas kune sur la insulo Malgranda Lagonda, en la Grand-Hotelo. Ili falis en kaptilon pro la kvaranteno. Ankaŭ tiu Itala virino, nomata Relli sciis pri la afero. Ili priridas vin…”

Ne estis subskribo…

– La afero implikiĝas – diris la kapitano ludante per la ponardo.

– Kiel vi opinias, Elder? – demandis Markheit.

– Ni devus paroli kun tiu sinjorino Relli.

– Tio estas komprenebla – diris la kapitano. – Sedlintz, venigu sinjorinon Relli ĉi tien.

Ŝi venis en kokete defia, silka vestaĵo, kun brilantaj, klaraj okuloj, kvazaŭ ŝi estus bonege dorminta. Milda parfumodoro ŝvebe plenigis la ĉambron, kiam ŝi envenis tra la pordo. Ŝi ridetis kaj stentore salutis.

– Bonan matenon, sinjoroj! Vi malfeliĉigis la kompatindan Vangold-on.

– Li estas iom sentema homo. Ni nur petis informojn de li. Bonvolu sidiĝi, sinjorino.

– Dankon.

Ŝi turnadis grandegan, pompan perlokolieron ĉirkaŭ sia montra fingro.

– Ĉu vi konas certan personon, nomitan Arturo Cocklin?

Ŝi mediteme paŭtis.

– Ĉu Cocklin?… Ĝi estas sufiĉe ĉiutaga nomo, sed mi ne konas tiun homon… Ĉu eble lia persono havas kunligon kun la afero de la kompatinda doktoro Ranke?

– Komence ni pensis tion – respondis la kapitano – sed de tiam aperis aliaj, malklaraj aferoj.

La kapitano levis la ponardon kaj nervoze ludis per tio.

– Kio ĝi estas? – demandis sinjorino Relli, antaŭenklininte sian kolon.

– Ponardo. Infana ludilo, sed taŭga mortigi doktoron Ranke per ĝi – li diris, metinte la ponardon antaŭ la virinon.

Sinjorino Relli svene falis sur la plankon.

XVIII

… Post kiam la junulo, ĉirkaŭvolvita per litotuko saltis en la ĝardenon, li singarde ŝteliris preter la muro, sentante, ke li falos pro laciĝo.

Supre li vidis malfermitan fenestron kun reteca vitrotabulo. Ĝi ne povas esti loĝoĉambro, nur lavejo. Vindinte la litotukon ĉirkaŭ sia kokso, li ligis ĝin, poste li grimpis sur la kornicon.

Li enpaŝis en la ejon. Estas certe, ke loĝanto ne troviĝas interne, lia mano tuŝis bankuvon. Li ne volis multe movigi, ĉar lumo videbligis sub la fendo de la pordo. Lia mano ektuŝis tukon… ĝi pendis preskaŭ ĝis la planko… Tio estas bona. Ĝi povas servi kiel ripoz-sofo por la bangastoj. Espereble oni ne venos aŭrore ĉi tien por bani sin. Rapide levinte la kovrotukon, li grimpis sub la sofon kaj tuj ekdormis.

Li vekiĝis je tio, ke oni sekcas doktoron Ranke super li.

Estis hela mateno. Kion li pensis sofo, tio estis la kovrita, longa sekca tablo. Se nokte li estus metinta sian manon iom flanken, tiam li estus tuŝinta la kadavron.

Brrr!.. Tio ne estas ia agrabla evento.

– La hepato estas iom ŝvelinta, ĝi estas signo de recidiva malario… eĉ ne skribu tion, kolego – aŭdiĝas la voĉo de Markheit. – Sur la interna parieto de la stomako estas saniĝinta pizogranda, ŝvelinta limfoida hosto, memoriganta al ulcero, tiel… Ni daŭrigu… Kioma horo estas? Mi komencas ekmalsati… Tio ne gravas… Tiel. Nun skribu: ĉirkaŭ la aperturo de la pikita vundo, komenciĝanta ĉe la supra pulmolobo estas videbla proksimume du centimetra dekoloriĝinta, kontuza surfaco, kazita certe de la prenilo… Hu, kiel varme estas… Tiel… ĝi ne gravas… Ni povas foriri… – Li diktis dum susurado de kuracistaj kiteloj. – La kaŭzo de la morto estas rapida sangoperdo pro la tratranĉita arterio apud la vundo. Gruber, kunkudru la kadavron, mi petas porti la protokolon al la lunĉo, en du ekzempleroj, tajpite.

La persono, nomata Gruber komencis agaĉi per la kudrado, iafoje la peĉa ŝnureto eksusuris, la aliaj lavis siajn manojn, poste ili foriris. Malproksimiĝantaj ŝuoj estas videblaj el sub la kovrotuko.

Ejha!

Strangforma, kafbruna makulo estas sur iu blanka, tre malpura ŝuo, konsistanta el tenis-teksaĵo!

Li portis la leteron en la ĉambron de Maud, kion la knabino bruligis. Li jam estas ce la sojlo… Diablo forportu tiun homon, nomitan Gruber, ke li restis ĉi tie por kudri! Li nun povus ekscii…

Sed vane.

La pordo malfermiĝis, ili foriras, kaj la persono, nomita Gruber kudras. Dume la insolentulo eĉ zumkantas!

Hu, kiel varme estas… kaj la aero ne moviĝas ĉi tie. Ni vidu. Kiuj ĉeestis la sekcadon. Sanitaras ĉefkonsilisto markheit, liaj asistantoj kaj kuracistoj. Generale nur kuracistoj. Do, la blanka ŝuo kun bruna makulo apartenas al kuracisto.

La varmego komencas fariĝi neeltenebla. Ĝis kiam kudras tiu ulo? Kaj dume li zumkantas. Tia estas terura homo.

Nu, fine. Li lavas sin. Li nun fajfas. Li prenas tiaĵon ŝerco! Sed fine li foriras, kaj la persekutata Felikso povas elgrimpi en la liberan aeron. La kadavro kuŝas kovrite. Abomeninda loko ĝi estas.

Kiel oni povas elveni el la sekcejo vivanta, se li ne estas kuracisto?… Li ĉirkaŭrigardis. Kelkaj kiteloj pendis sur la muro.

Li rapide surprenas kitelon, kies rando atingas ĝis liaj maleoloj. Li decidiĝinte iras al la pordo kaj elpaŝas.

Okazu, kio devas okazi!

Bruo de kunfrapiĝintaj maleoloj. La gardisto soldate salutis. Bonege. Li rimarkis nenion.

– Kien iris la kolegoj, – demandis Felikso.

– En la keletaĝon, kie estas la seninfektigejo.

– Dankon.

Ili estas sur la flanka koridoro de la teretaĝo. Vestiĝejoj, maŝinejoj, kameroj… Li forrapidas.

Atinginte tiun parton de la hotelo, kie tapiŝoj kovras la plankon de la koridoroj, li rapidas. Kien? Ankaŭ li ŝatus scii tion.

– Sinjoro doktoro!

Grandega, dikstatura homo alparolis lin el malfermita pordo.

– Kion vi deziras?

– Mi estas Johannnes Bruns, mi pensis, ke sinjoro konsilisto Markheit sendis vin al mi.

– Jes… jes… Mi preterpasis vian ĉambron…

– Envenu…

Li rapide enpaŝis. Eble li povos akiri vestaĵon ĉi tie.

– Pri kio do temas?

La grandega, larĝŝultra homo kun kruda vizaĝo estis vestita per defia eleganteco. Sed li rigardis sur la blank-kitelan vizitanton kun plorinde suferanta vizaĝo.

– Sinjoro konsilisto Markheit diris tion… ke vi povas helpi min, sinjoro doktoro… vi estas la filo de la fama profesoro Raleigh…

– Jes. Mia nomo estas John Raleigh… kion vi deziras?

– Ĉu vi ne nomiĝas… Charles?

– Jes. Oni nomas min Jonh Charles Raleigh. Laŭ la nomo de mia avo mi estas John, kaj mi uzas tion… Kian problemon vi havas?

– Ĉu somkprp Markheit ne diris tion al vi?

– Nur… grandlinie… iomete… Sed estus pli bone, se la malsanulo mem rakontus tion… De kiam vi sentas dolorojn?…

– Ĉu mi? Nenio doloras min…

– Mi konprenas tiel, ke la kataro, aŭ la febro… kiam ĝi komenciĝis… Estas varme ĉi tie…

Li viŝis sian frunton.

– Mi havis nek ferbron, nek kataron… mi ne komprenas… – miris la malsanulo.

– Nu, mi komprenis tiel, ke mi kalkulis je tiaj simptomoj, ĉar se vi kutimas havi kapdoloron…

– Mi ne kutimas havi…

Kian problemon li havas,!

– Mia kapo neniam doloras – li ripetis.

– Jes… ĝi estas sufiĉe maltrankviliga… kaj ĉe reŭmatismo…

– Mi ne havas reŭmatismon!