Выбрать главу

Tiu homo estas senhelpa!

– Kio doloras vin efektive?

– Nenio!

– Ĉu vere?… Mi helpos tion. Ĉu vi jam prenis pulvorojn?

– Ne… – ĝemis Bruns. Ŝvito de mortotimo brilis sur liaj turmentitaj, enfalintaj vangoj… – Mi opinias… ke nur Li Shing… povas helpi min.

– Ĉu li estas… ĉina kuracisto pri internaj malsanoj?

– Ne… ĝi estas la malsano… Li Shing! Markheit diris, ke li konsultis kun vi pri mi.

– Nu, jes… li konsultis…Sed estus pli bone, se vi rakontus… mi devas aŭdi tiaĵon de la malsanulo…

Kio do ĝi estas?… Metita tablo, belega malvarma bufedo! Tio estas malofta ĉe grava malsanulo, kaj ĝi estas terura sufero por sinjoro, nomita Felikso, kiu jam ne manĝis dum dudek kvar horoj, li nur kuris, fuĝis, vestis kaj malvestis sin, krome li partoprenis sekcadon. Kiel admirinda bifsteko!

– …Ĝi komenciĝis antaŭ kvar jaroj – diris la buĉist-statura, krud-vizaĝa homo profunde ĝemante, kiu cetere vestis sin per defia eleganteco, kaj li havis tiel platajn, grandajn manojn, kiel po unu bakpleto. – Antaŭ kvar jaroj mi vizitis la unuan fojon en Kuala Lumpur-on. Ĝi komenciĝis tie. Dum vaporplena, varmega nokto…

– Ĉu tremfebro?

– Ne… Amo.

– Eĉ tio estas nenio.

– Mi konatiĝis kun Li Shing, kaj ni reciproke enamiĝis unu al la alia. Ankaŭ mi amis ŝin. Sed ĉinino kaj tiu malbonodora, plenplena Kuala Lumpur…Do, post du monatoj mi finis la aferon. Nokte mi sekrete ŝipveturis malproksimen. En Ŝanghajon. Ĝi komenciĝis tie. Maljuna ĉino anonciĝis ĉe mi kvin minutojn post mia alveno. “Sinjoro – li diris – Li Shing sendis mesaĝon.” Kaj li transdonis leteron. Li Shing diktis ĝin al ia ĉina fripono. Tio estis kribita en ĝi, ke ŝi retiriĝos ien, en arbaron. Tie ŝi pensos tiun malbenon tage-nokte, ke mi mortu. Se alvenos la tempo, lastfoje venu en mian memoron Li Shing, kiu sendos kvar mimozojn antaŭ la proksimiĝo de mia morto. Kiam alvenos la kvara floro, mi prepariĝu al la morto… Ĉu vi ridetas? Ankaŭ mi ridis. Kaj mi elĵetis la ĉinon. Kvankam mi multe aŭdis pri la superstiĉo, Oriente mi jam vidis malbenitan homon malgrasiĝi, atrofii de tago al tago, kaj ne estis kuracisto, kiu povis helpi lin. Mi ricevis la unuan floron antaŭ tri monatoj, kaj mi estus ridinta, se… ĝi ne okazintus en Londono.

– Kiel??!

– Jes. Mimozo kuŝis sur la planko de mia banĉambro en Londono, kaj neniu sciis diri, kiam ĝi estis metita tien. Poste mi malsaniĝis pro grava gripo… De tiam mi kredas… Jes… De tiam la materiala mondo ŝanceliĝis en mi. Mi komencis timi. Mi havis terurajn sonĝojn… Mi malgrasiĝis…

– Kiom da funtoj vi pezis, antaŭ ol vi maldikiĝis?

– Mi pezis pli ol ducent – li respondis kun profunda ĝemo kaj ekfumis cigaredon. – Poste mi serĉis Li Shing-on, sed ŝi malaperis el Kuala Lumpur. Mi elspezis milojn por serĉigi ŝin, helpe de cent kaj cent homoj, ĉie en Azio. Kaj mi trovis la duan mimozon antaŭ du monatoj, en Colombo, sur la matena manĝotablo…

– Pardonu, sinjoro – respondis la blank-kitela homo, – kio estas via profesio?

– La dikulo sekundon ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. – Mi estas privatulo…

Ĝena silento. Estis evidente, ke li mensogas. La persekutata junulo ĵetis avidan rigardon sur la tableton, kie estis la manĝaĵoj.

– Poste – daŭrigis la dikulo – la katastrofo okazis hieraŭ.

– Ĉu alia mimozo?

– Jes.

Li viŝis sian frunton. Ŝvito de teruro sidis sur li. Tiu homo estis en vere malagrabla situacio. La mesaĝo de la morto sidis sur lia flava haŭto, en lia konfuza rigardo.

– Markheit diris, ke li sendos vin al mi, sinjoro Raleigh, ĉar vi jam havis sukceson en simila kazo ĉe ŝipoficiro…

– Jes, jes… tio estis bona kazo.

– Ĉu tia, kiel la mia?

– Ne. Oni sendis al li narcison, sed ankaŭ li maldikiĝis.

– Mi, sinjoro, jam ne esperas… Mi ne havas apetiton, miaj muskoloj estas malstreĉaj, mia spirado estas malfacila… sed la plej granda problemo estas tio, ke mi ne povas manĝi.

– Nekompreneble – respondis Felikso spiregante, kaj li glutis.

– La manĝaĵo estas ĉi tie dum la tuta tago. Mi esperas, ke mi deziros ĝin… sed vane!.. Mi ne scias, ĉu okazis same ankaŭ al via ŝipoficiro?…

La junulo gajiĝis.

– Tute same. Mi akiris sukceson ĝuste en tio!

– Kiel?

– Per sugestio! Ĝi estas la sola rimedo. Vi resaniĝos sub la influo de pli forta volo…

– Ĉu vere?!.. Mi ne estus malavara al vi!.. Mi malesperiĝis, kiam Markheit ditis tion, ke vi povas veni nur tiam, se ne estos – nun lia vizaĝo konvulsiis – sekcado… Por mi estas urĝe… Ĉar mi mortos… mi mortos…

La homo en kitelo malpeziĝis. Ne estas problemo. La doktoro, nomita Raleigh ne venos, ĉar hodiaŭ estis la sekcado.

– Nu… Komenciĝu la hipnoto. Imitu min en ĉio, kiel ajn malfacila ĝi estos al vi. Faru tion, kion mi diras. Mi sanigis la ŝipoficiron kvaron horon antaŭ lia morto, el la sama psikozo… Ekstaru… tiel… Rigardu rekte en miajn okulojn… Venu… Sidiĝu… Tiel…

Ili sidis ĉe la tablo. La junulo enigis la tranĉilon en la viandon kun larĝiĝintaj nazloboj, kaj li raŭke diris, rigardante en la okulojn de la time gapanta Bruns:

– Tranĉu!.. Tiel… Metu ĝin en vian buŝon. – Li komencis manĝi avide… – Tiel… Maĉu!.. Maĉu!.. Tiel… Denove… – Li tranĉis kaj manĝis, kaj liaj okuloj brilis. La alia homo sekvis la ekzemplon kun granda sufero, havanta infanece ploreman vizaĝon. – Manĝu… Tiel bongusta ekzemplo estas imitinda… Same okazis ankaŭ al la ŝipisto… manĝu… maĉu! Maĉu! Rigardu en miajn okulojn: maĉu… maĉu… Ĉu vi ne havas mustardon?

La malsanulo rigardis lin konsternite. Dank’ al la sugestia terapio de la kuracisto, ĉiu manĝaĵo malaperis dum minutoj de sur la tablo…

Sed fine la plenbuŝe manĝanta homo sukcesisveki la apetiton de Bruns, kaj li manĝis… Li estas tute bona kuracisto.

– Nun plenigu vian glason el tiu viskio…

– Mi ne povas…

– Silentu! Faru tion, imitante min! Tiel! Ĝisfunde… – Kaj li trinkis! Trinkis!

Ankaŭ Bruns trinkis el sia glaso la viskion.

– Ĉu nun? – li demandis.

– Nun vi bele kantos, kune kun mi dekfoje: “It is a long way to Typerary…”

… Baldaŭ la misiisto, loĝanta en la alia ĉambro, ambaŭmane batis la muron, ke ili finu la neelteneblan kantaĉon, ĉar li iros al la direktoro, sed ili tute ne atentis lin. Eĉ, ili komencis danci, ke la fenestroj tremis!

XIX

Kiam sinjorino Relli rekonsciiĝis, ŝi diris nenion pri la kaŭzo de sia sveno.

– Ĝi ofte okazas al mi dum la pluva sezono. Jam antaŭ du tagoj mi deziris vojaĝi al la montoj.

– Tamen pro la ponardo… – rimarkis la kapitano.

– Eh, tute ne. Kia suspekto ĝi estas,…

– Tute ne temas pri tio… Mi pensis, ke ĝi memorigas vin pri io…

– Ĝi estis terura spektaklo, kaj terura estas tiu ĉi sezono… Eble la kvaranteno kostos mian vivon, se ni povas forvojaĝi ĝustatempe inter la montojn…

La kapitano senkonsile rigardis al Elder. La ĉefinspektoro levis la ponardon.

– Vere ĝi ne gravas kiel vidaĵo. Ĉu vi povus diri, sinjorino, kial estas tiu objekto tiel malpeza?

– De kie mi sciu tion? Eble ĝi estas ludilo…

– Kion signifas sur ĝi la romia cifero du?…

– Eble ties prezon…

Elder kapjesis.

– Povas esti… Kvankam la komercistoj skribas la prezon per arabaj ciferoj. Plie mi opinias tion ia signo.

– La vidvino nervoze ludis per siaj perloj…

– Mi ne scias – ŝi respondis rapide. – Mi pensas, ke mi povas foriri… Ĉu ne?