En tiu momento iu frapetis sur la pordo.
II
Streĉa silento…
La virino ekparolis per malcerta voĉo:
– Kiu estas tiu?…
– Princo Sergius…
Maud turnis sin al la viro por sendi lin en la banĉambron…
Laimpertinenta fremdulo estis nenie… La frapeto ripetiĝis iom pli malpacience.
– Tuj… – respondis la knabino kun ŝajnigita freŝeco – mi nun finis mian sin vestadon. – Poste ŝi kriis per gaja voĉo: – Envenu!
Dum la pordo malfermiĝis, ŝi ĝustigis sian robon por ludi antaŭ la enpaŝanto la lastan momenton de la sin vestado.
La princo envenis. Li jam estis proksime al sia sesdeka jaro. Li havis delikatan vizaĝon, blankajn harojn. Li estis pala, maldika homo, kun okulpfrape klaraj, bluaj, saĝaj okuloj.
– Kial vi ne venis tagmanĝis malsupre, Maud?
– Agrafo deŝiriĝis de sur mia robo dum sin vestado. Sed nun jam ni povas iri… – ŝi aldonis rapide.
„Aha! – diris en si mem la impertinenta fremdulo sub la lito. – Ŝi volas foriri kun li. Ŝajnas, ke ŝi ne ŝatus, se mi aŭdus, kion ili parolos. Efektive mi devus fermi miajn orelojn. Sed mi ne faros tion. Friponaĵo…” – La impertinenta fremdulo diris tion en si
mem, kaj li ŝatintus ekfumi cigaredon.
– Nur kelkajn vortojn.. – restigis la princo ŝin. – Dum la tagmanĝo ni ne estos solaj: ĉu vi parolis kun tiu homo?
– Iom pli poste… – kontraŭdiris Maud nervoze.
– Ne. Mi devas scii ĉion, se mi akceptas vian oferon. Vi estos malliberigita, kaj tiam mi…
– Bonvolu silenti, mi petas!..
– Ni ja estas solaj…
– Jes… jes, sed se iu subaŭskultas…
„Ej, ej. Ĉu tiu tre bela kaj tre aristokrata virino en donita okazo povas estis enkarcerigita? Jen… jen…” – pensis la impertinenta fremdulo.
La mlajunulo daŭrigis malpli laŭte:
– Pri kio vi parolis kun li?
– Bonvolu veni tagmanĝi… eĉ unu vorton ni ne parolu…
– Ŝajnas, ke viaj nervoj ne eltenas plu, karulino… Mi pensis, ke vi estas forta…
– Ne… mi ne havas problemon pri miaj nervoj, sed hodiaŭ… mi havas malbonan tagon kaj… ni iru – diris la knabino preskaŭ plorante.
– Ankorau nur tion, ke vespere je la oka horo, mi flugos per trimotora aviadilo al Singapuro, kaj la polico…
– Ni tuj… iru…
– Nu sed…
– Nenion demandu! Bonvolu veni. Tuj!
„La aferoj statas bone – pensis la impertinenta fremdulo. – Kaj ŝi volis min fermi en la banĉambron…”
– Estas bone, Maud, ni iru…
Li etendis sian brakon, kaj la knabino ekiris kun malpeziĝinta ĝemo.
Iu frapetis.
– Kiu estas tiu?
– La polico – respondis aplomba voĉo.
III
Silento…
La blankharulo malrapide etendis sian manon al la malantaŭa poŝo. Maud ambaŭmane kaptis lian brakon, antaŭ ol li estus elpreninta la revolveron. Poste la ĵus nervoza, maltrankvila virino kvazaŭ estus ŝanĝiĝinta, ŝi kriis kviete, preskaŭ indiferente:
– Mi ne komprenas vin! Ĉu la polico serĉas min?… Kia stultaĵo ĝi estas?
– La polico petas, ke ĉiu gasto de la hotelo venu en la vestiblon.
– Kial?
– Ĉar la Grand-Hotelo estas sub kvaranteno – respondis la voĉo. Paŝoj malproksimiĝis, kaj la frapeto jam aŭdiĝis el la najbareco.
– Ni perdiĝis – diris la princo post momenta silento.
– Stultaĵo. Kaj ne kaptadu vian manon konstante al via malantaŭa poŝo.
– Tiu movo trankviligas min. Dum la pistolo estas ĉe mi, ĝis tiam…
– Mi ne volas aŭdi tiajn vortojn de vi! – kriis Maud energie.
„Ŝi tuj fermas ankaŭ lin en la banĉambron” – pensis la frivola nekonato sub la lito.
– Nun unuavice ni iros en la vestiblon, kaj ni ekscios, kio okazis en la hotelo…
– Sed se vi ne rifuĝos hodiaŭ vespere, tiam ĉio finiĝos!
– Bonvolu silenti. Neinformite, ni ne povas prijuĝi la situacion.
La junulo aŭdis la pordon fermiĝi. Li ĝemis malpeziĝinte. Li ankoraŭ atendis kelkajn sekundoj, poste li decidis elgrimpi…
Ekbruo…
Li regrimpis rapide. Kio ĝi estas? La pordo malrapide malfermiĝis, kaj paŝo grincis. Ĉu eble oni volas purigi la ĉambron? Ne estas verŝajne. Tiu homo envenas tre singarde. Li ŝteliras, mi petas!
Estus bone elrigardi. Sed nur la piedoj estas videblaj. Blankaj tenisŝuoj; iom malpuraj, kaj strangaforma, bruna makulo troviĝas ĝuste sur ies pinto. Certe ĝi estas kafo.
La tenisŝuoj malproksimiĝas. La pordo fermiĝas.
Nun!
Li elgrimpis rapide. Se la gastoj estas en la vestiblo, la ĝardeno estas senhoma. Li ĉirkaŭrigardis… Letero kuŝis sur la tablo. Rigardu! La blankaj tenisŝuoj kun stranga kafmakulo enŝteliĝis kun ĝi… Tajpita adreso:
„Al fraŭlino Maud Borckman, etaĝo I, ĉambro n-ro 72…”
Negravas, iru plu! Li ŝteliris al la fenestro. Poste li retropaŝis…
Kio okazas ĉi tie? Ĉu la hotelo fariĝis batalkampo? Sapeista taĉmento laboris en la ĝardeno. Ili starigis dratbarilon. Ili laboris mallongtempe, sed la dratbarilo jam staris, duoncirkle, trans la ĝardeno, kaj ekstere staris gardistoj kun bajoneto antaŭen. Piramidforme apogitaj pafiloj, vaporanta kaldrono, bivakantaj soldatoj. La militistaro okupis la ĉirkaŭaĵon de la hotelo.
La impertinenta fremdulo staris senkonsile ĉe la fenestro… poste li iris en la banĉambron kun mallevita kapo, en memvolan malliberecon.
IV
La insulo Malgranda Lagonda, apartenanta al la insularo Bali, antaŭ tri jaroj floris ankoraŭ en praa nekonateco, proksime al la sudorienta ekstremaĵo de Javo. Efektive la fama pentristo Kund Wolfgang kaŭzis la konjunkturon de la modestal, malgranda insulo per tio, ke li pentris bildojn unu post la alia en Surabaja, kaj lastatempe li ĉiam malpli vendis el siaj verkoj. Dum lia edzino vivis, filino de sukerfabrikisto, estis bela, delikata kaj kara, sed eksterordinare straba. Tamen la pentristo ne la eksteraĵon, ne la efemerajn celon de la fola juneco serĉis en sia vivkunulino. Li estis artisto! Alia afero estas, por kio tia homo entuzisamiĝas. Li edzinigis la virinon, ĉar pri kio li revis en siaj inspiritaj artaĵoj, li trovis ĝin en tiu ĉi geedzeco: la riĉan bopatron.
La patro de la riĉa, sed delikatanima virino apartenis al la plutokrataro en Beitenzorg.
Komence la patro rigardis la artiston tre malŝate. Sed fine li konsentis la amligiĝon, post kio la knabino eĉ pli strabe rigardis la artiston. Tiom strabe, ke ŝi ne povis kalkuli je pli bona fianĉo.
Poste la ĵurnalistoj malkovris la riĉa pentriston kaj diskonigis lin fama.
Sed iun tagon lia edzono fermis siajn strabajn okulojn por eterna dormo. Tiam jam eĉ postsigno ne restis el la doto, kaj la patro malkonfesis ĉion, rileta sian bofilon. Wolfgang venis en tian mizeron, ke iun tagon li naĝis de antaŭ la kreditantoj al la proksima insulo Malgranda Lagonda kaj fariĝis ermito.
Sed post mallonga, saĝa medito li ekhavis surprizige profanajn ideojn. Ne tute indaj al ermito. Tia penso estis ekzemple, kian mondfaman strandbanlokon oni povus fari ĉiloke. Ankaŭ la proksima insulo Bali kiom enmodiĝis lastatempe.
Li devas paroli kun la reĝo.
Ĉar interne de la insulo loĝis sovaĝa indiĝena gento. La sovaĝuloj timeme tiriĝis en siajn domojn de antaŭ la duonnuda, okulvitra eŭropano. Tie li vizitis la reĝon Nalaya, kiu sidis antaŭ sia tendo en kotlageto, provizita per plena komforto. Li estis civilizita indiĝeno, ĉar iam li laboris sur angla kargoŝipo kiel hejtisto, tial la malgranda grupo da sovaĝaj malajanoj estimis lin, kiujn li serĉis iun tagon kun tiu surpriziga novaĵo, ke li estas ilia reĝo.