Выбрать главу

– Ĉio ĉi estas tre malgaja aŭ komika; laŭ tio, kiel oni ĝin prenas, sed trankviliĝu; la kvaranteno devigas vin, ke vi kapitulacu. Vi ne povas kaŝiĝi en piĵamo dum semajnoj.

– Sed kion mi diros al la hotelisto, se li demandos: kiel mi venis ĉi tien, tiel leĝere vestita.

– Mensogu ian galantan aventuron, aŭ kion vi volas…

– Nu, bone. Mi iras. Mi dankas la senkoran gastigon… Ĉar vi ne donis al mi manĝi. Mi konstatas tion.

Ili silentis dum sekundo. La viro rigardis la bruliĝintan leteron en la cindrujo.

– Mi ŝatus, se vi fidus min – li diris poste. – Mi sentas tiel, ke vi estas en terura embaraso, kaj la pintnaza lakŝuo, kun kiu vi interparolis, ne estas tute decidiĝinta helpanto.

Maud rigardis antaŭ sin kun malgaja hezito.

– Ne. – diris Maud malgaje. – Bedaŭrinde vi ne povas helpi min.

– Kio okazos, se oni arestos vin?

– Kiel?! De kie… vi prenas tion?…

– Mi ne volas blufi. Mi aŭdis, ke vespere vi deziras fuĝi per aeroplano. Do estas veŝajne, ke oni persekutas vin. Ĉar vi devas resti pro la kvaranteno, facile povas okazi, ke oni vin kaptos…

– Sed kial vi pensas, ke la polico persekutas min?

– Ĝi estas evidenta, ĉar…

– Iu frapetis.

– Kiu estas tiu?

– La polico…

VII

La piĵama fremdulo senbrue kaj rapide malaperis sub la lito.

– Envenu! – kriis Maud per gaja voĉo

“Amiko mia! – pensis la piĵamulo. Tiu estas vera virino! Ŝi havas senekzemplan flegmon.”

Rondnazaj, fabrikaj ŝuoj aperis en la vidkampo de la du piedoj de la lito.

– Pardonu, mi estas ĉefinspektoro Elder.

– Maud Borckman. Mi estas je via dispono. – La malgrandaj, bukaj tortŝuoj ekmoviĝis.

– Dankon – respondis la rondpinta, fabrika ŝuo. En la halo daŭras la priaŭskulto de la gastoj, sed por rapidigi la aferon, ankaŭ mi faras kelkajn gravajn pridemandojn.

– Kial estas bezonate fari priaŭskultojn al la kvaranteno?

Iu buka trotŝuo malaperis. Ŝajnas, ke Maud krucis siajn krurojn.

– Eh! – respondis la rondpinta, raŭka, fabrika ŝuo. – Tute ne temas pri la afero, koncernanta la kvarantenon. Ĉu vi ne scias, fraŭlino Borckman, ke en la najbara ĉambro n-ro 71 okazis murdo, kiam la gastoj rapidis en la halon?

… La alia trotŝuo denove estis videlba… Ŝi remetis sian piedon pro surprizo.

– Ĉu?… Kiu estas la viktimo?

– Doktoro Ranke…

– Kiel?… La tuto estas tiel… Stranga… Ne koleru, ke mi demandas vin…

– Mi povas kompreni vin, fraŭlino Borckman. Iu mortpikis doktoron Ranke… La ĉambro n-ro 70 estas malplena. Jen ĝi, n-ro 70, kie vi loĝas, estas la alia najbara ĉambro. Cetera ĉambro ne troviĝas en la turniĝejo… Ia papero brulis ĉi tie…

– Mi ricevis leteron, en kiu oni skribis pri malagrablaafero, kaj mi neniigis ĝin tiel.

“Kia malvarmsango… Dio mia! Kia malvarmsango!..” – pensis la piĵamulo.

– Ĉu tubopoŝto estas en la hotelo? – demandis la ĉefinspektoro.

– Mi ne scias. La letero alvenis perpoŝte.

– Interese… La kvaranteno anticipis la hodiaŭan poŝton.

Longa paŭzo.

– Tiam mi ne komprenas – respondis Maud afable, – ĝi kuŝis ĉi tie sur mia tablo. Eble ĝi alvenis per la hieraŭa poŝto.

– Tio povas esti. Se vi permesas, mi ŝatus demandi kelkajn formalaĵojn. Kiel vi nomiĝas?

– Maud Borckman.

– Kiam vi naskiĝis?

– En 1919…

– Kie?

Paŭzo…

– … en urbo Aĉinsk… En Rusio…

– Ĝi troviĝas en Siberio, ĉu ne?

– Jes.

– Kie estas via konstanta loĝloko?

– En Surabaya. Mi laboras en la ŝtata, kemia institucio. Mi estas asistanto de profesoro Decker…

– Ĉu vere? Mi estas altestimanto de la genia profesoro. Ĉu la faŭlino pasigas la ferion ĉi tie?

Paŭzo.

– Ne. Mi maldungiĝis.

Van der Gullen Felikso, la impertinenta fremdulo kuŝis surventre sub la lito, en la buŝo kun tre amara gusto. Estas granda problemo ĉi tie, tre granda problemo rilate tiun admirinde belan virinon. Nun jam estas fakto, ke ŝi mensogas. Kiel ajn ni rigardas: granda problemo estas ĉi tie.

Sed la rondpinta, fabrika, raŭka ŝuo ŝajnis multe pli bonintenca. Li preskaŭ ne rimarkis la konfuzon de la buka trotŝuo.

– Nu, ja- li diris trankvilige, – tiuj estas nur formalaj demandoj, se ili ĝenas vin, tiam ne respondu, fraŭlino, nur unu demando havas gravecon el nia vidpunkto. Ĉar estas sendube, ke la murdo okazis dum la laŭtlego de la ordonoj de la kvaranteno. Anticipe oni ankoraŭ vidis la doktoron, kaj li jam estis mortinta ĉirkaŭ dek minutojn poste. Nur tio gravas, ke ni kostatu pri la gastoj de la hotelo: kie ili estis dum la kritika dekkvin minutoj?

Silento. Iu tretŝuo denove malaperis. Maud do regajnis sian trankvilon.

– Mi komprenas – ŝi diris per sia agrabla, sonoranta voĉo, indiferente, preskaŭ serene.

– La afero ja estas simpla. Bonvolu diri fraŭlino: kie vi estis dum la anonco de la kvaranteno?

– Ĉi tie. En mia ĉambro.

La piĵamulo konsterniĝis sub la lito. Kio ĝi estas?

– Tio do estas en ordo. Ĉu la detektivo kompreneble frapetis ankaŭ ĉi tie, kaj petis vin veni en la halon?

– Ĝi okazis tiel.

– Ĉu vi havis ian kaŭzon tamen resti ĉi tie?

– Mi havis nenian kaŭzon. Mi vidis tra la fenestro la soldatojn, alvenantajn kun dratbaraĵo, moi vivas en Hindio dekkvin jarojn, kaj mi sciis, pri kio temas kaj… mi ne ŝatas asisti ĉe oficialaj aferoj.

– Aha! Mi konprenas! Jam estas klare tiel! – jesis la ĉefinspektoro. – La gastoj de eleganta hotelo ne zorgas pri formalaĵoj.

– Bedaŭrinde, ni ne povas antaŭvidi, ke nia ĉeesto kian gravecon havos poste.

– Kompreneble, kompreneble – jesis la cefinspektoro, kiel kompleza helpanto de frizisto. – Sed mi, dank’ al Dio, havas grandan sperton, kaj mi scias, ke subita kvaranteno ofte kaŭzas tragikajn surprizojn. Krimuloj, hotelŝtelistoj jam plurfoje ekspluatis la unuajn momentojn de la paniko, tial mi ĉiam notas rapide, kiuj ĉeestis la anoncon de la kvaranteno.

– Ĉu vere? Ĝi estas tre praktika.

– Mi dankas la rekonon. Se vi permesas, mi farus ankoraŭ unu demandon. Tio estas formalaĵo, tamen ĝi faciligos nian laboron. Ĉu vi havis hazarde vizitanton, kiam la detektivo frapetis? La alibio ĉiam estas pli simpla por ni, se troviĝas atestanto.

Paŭzo, sed tute mallonga. Alumeto krepitas.

– Ne. Neniu estis ĉe mi.

– Aha! Estas bone, ke mi scias tion… Tia personaro estas stulta. Liftista knabo asertas, ke li vidis dukon Sergius en la turniĝejo, kaj kvazaŭ li estus veninta el via ĉambro… Kompreneble ĝi estas stultaĵo, tiuj grumoj babilaĉas senbaze, por ŝajnigi sin grava.

– La duko vere estis ĉe mi. Proksimume dek minutojn antaŭ la kvaranteno. Sed kiam la grumo frapetis, li jam ne estis ĉi tie. Sergius diris tion, ke li iros al la agrokulturaĵ-komercisto Vangold, kiuj reciproke konas unu la alian, kaj eblas, ke la komercisto jam foriris. Verŝajne la duko elvenis de tie. La tria ĉambro n-ro 70 en la turniĝejo estas tiu de Vangold.

– Jes, mi scias. La grumo diris, ke la duko povis elveni ankaŭ de tie, sed mi ne kredis tion. Sed se li elvenis ne el via ĉambro, tiam mi devas kredi lin.

– Li povis elveni nur el la ĉambro de Wangold n-ro 70.

– Interese. Ĉar la murdo okazis tie.

VIII

Longa, konsternita paŭzo. Sinjoro sub la lito sentas tiel, kvazaŭ li estus kaptita je la gorĝo.