Выбрать главу

– Sed ja… – aŭdiĝis la voĉo de la virino – vi diris, ke… oni mortigis doktoron Ranke en la ĉambro n-ro 71…

– Ĉu mi estus dirinta tion?… Mi eraris. Ĝi okazis en la ĉambro n-ro 70, en tiu de sinjoro Vangold. Via ĉambro estas n-ro 72, kaj en la ĉambro n-ro 71 loĝas neniu.

Ĝi estis insida kaptilo, sendube. Nun jam ĝena homoro peziĝis sur la ĉambron.

Seĝo krakas…

– Nu… – diris la rondpinta, fabrika ŝuo afable – mi pensas, ke ni finis per tio la formalaĵon. Estas bone transpasi tion… Pardonu, se mi superflue ĝenis vin…

– Faras nenion – seĝo krakas. – Mi rimarkas, ke mi ne vidis la dukon, kiam li foriris de mi… Mi nur supozis, ke el la ĉambro de Vangold…

– Estas kompreneble. Mi tute ne skribos tion en la protokolon… La nomo de tiel delikata, eleganta sinjoro neniel povas havi ion komunan al la afero.

– Ankaŭ mi same opinias.

– Mi ĝojas, ke nia opinio koincidas. Mi alte estimas la dukon, kaj lordo Shilling, la gubernatoro de insulo Tonga, al kiu mi povis helpi en kelkaj aferoj, matene li promesis al mi, ke li prezentos min al la duko dum la tagmanĝo. Bedaŭrinde, la kvaranteno vanigis tion.

– Nu… ĉu vi ne kun la stabo de la kvaranteno alvenis?

– Tute ne temas pri tio. Mi esploris en alia afero, kaj ankaŭ mi devis resti ĉi tie pro la kvaranteno.

– Ĉu okazis… io alia krimo en la hotelo?

– Ne en la hotelo. Nur la piedsignoj de la plej danĝera krimulo de la insularo kondukis ĝis la hotelo. Oni nomas lin “Teruro de Javo” en la krimula mondo. Li murdas, rabas kruele. Kaj li havas erarige agrablan eksteraĵon. Li malaperis en la ĝardeno de la hotelo. Se mi scius, ke li vere troviĝas ĉi tie, mia kapo ne dolorus pro la murdo… Strange, mi trovis tian blankan butonon el osto apud la mortigita doktoro Ranke. Ĝi tre memorigas min pri butono de piĵamo… Ĉu ne?

– Oni ne kudras blankan ostobutonon sur vestaĵon de viro…

– Ne sur vestaĵon, kiun oni portas sur la strato. Sed eble sur piĵamon, ĉar la koncernulo fuĝis de antaŭ mi en piĵamo, sed povas esti, ke li fuĝis en alian direkton. Estus bonŝanca hazardo, se la kvaranteno donus lin en mian manon.

La rondpintaj ŝuoj kuntuŝiĝis ĉe la maleoloj, kvazaŭ ili portanto kliniĝus…

Pordogrincado…

– Mi tre ĝojis… – diras Maud.

– Se vi havas ion por diri, fraŭlino, vi povas fidi min. Mi ne estas senkora sbiro…

La pordo fermiĝis. Kiam Maud returniĝis, la piĵamulo jam sidis en la brakseĝo kaj fumis.

IX

Maud rigardis lin senvorte, serioze.

– Kiel? – diris la junulo, kaj nericevinte respondon, li rekone diris: – Li bele prezentis min… Kio estas via opinio pri mi, post la diritaj, kiel Teruro de Javo?

Maud demandis lin mallaŭte, sen ĉiu riproĉo:

– Ĉu vi mortigis doktoron Ranke?

– Ĉu vi permesas demandon antaŭ ol respondi?

– Bonvolu – respondis la knabino.

– Ĉu vi mortigis doktoron Ranke?

– Mi atentigas vin, ke ankaŭ mia pacienco havas limojn. Nun jam estas multe pli riskata, ol defendi vin, evitante la malbonan ŝajnon.

– Vi pravas. Nun vi defendas min rekompencante. Ĉar mi scias, kiam la detektivo frapetis, kaj li anoncis, ke oni ordonis kvarantenon, vi ne estis sola. Mi scias, ke vi ne estis en via ĉambro, kiam la murdo okazis, kaj eĉ tion mi scis, ke duko Sergius ne foriris antaŭ la alveno de la detektivo. Kie vi estis dekkvin minutojn post lia foriro? Ĉar vi estis ne en la halo, nek en via ĉambro. La sama afero koncernas ankaŭ la dukon.

– Mi estis survoje al la halo, sed mi returniĝis…

– Aha… Kial vi ne diris tion al la detektivo?

La kolero eksplodis el la virino:

– Kiel vi kuraĝas fari al mi demandojn?! Kiun ĉefinspektoro nomas la plej granda fripono de la mondparto, kiu fuĝas en piĵamo de antaŭ la ŝnuro…

– Mi estus fuĝinta pli volonte per aeroplano en Singapuron!

– Ĝi trafis. Maud paliĝis kaj silentis.

– Mi petas vin… – ŝi ekparolis milde – ni faru packontrakton, aŭ se plaĉas al vi aliancon…

– Ĉu kun vi? Eblas, ke mi ne povas transdoni vin en la manon de la plico pro miaj malfavoraj cirkonstancoj, sed mi ne aliancas kun friponino. Vi eraras pensante, ke mi estas tiaulo kiel vi…

– Ni do interkonsentu. Ni ambaŭ silentu pri tio, kion ni reciproke eksciis unu pri la alia.

– Ĉu vi mortigis lin?… – demandis la knabino flustrante, timiĝinte – respondu… mi… ne… perfidos… vin…

La knabo mallonge pensadis. Maud paŝis pli proksime al li, kaj ŝi rigardis la strian, silkan noktojakon kun elstaraj okuloj.

La knabo senintence sekvis ŝian rigardon.

Blanka ostobutono mankis sur lia noktojako.

X

– Nu… ĉu vi faris tion? Bonvolu diri… se vi iam konis Dion… mi petegas.

Li rigardis la knabinon. Poste li kapjesis malrapide.

– Mi faris tion…

Maud ĝemis malpeziĝinte.

– Kaj… kial?

– Li rekonis min… Iam mi rompoŝtelis ien en Batavio, kie doktoro Ranke gastadis. Oni arestis min. Ni denove renkontiĝis dum la proceso, tiam li povis bone rimarki min. Elpaŝinte de tie ĉi, li venis renkonte al mi. Mi ĉiam kunportas ponardon… unu piko, poste li mortis.

Maud rigardis kun abomeno la homon de kara vizaĝo kaj afabla rigardo… Fia murdisto! Li rakontas tiun friponaĵon tiel, kvazaŭ ĝi estus ŝerco. Nek ŝi mem sciis, kial ĝi doloras al ŝi tiom. Ŝi ja devus ĝoji, ke ne Sergius faris tion…

– Ĉu vi murdis?… Ĉu vi mortigis homon malvarmsange?

La junulo eklevis sian ŝultron spereme.

– Ĉu unu homon pli mule aŭ ne… estas tute egale.

– Bonvolu… iri… Tuj iri…

Jam vesperiĝis. La ĝardeno estis plenplena de gastoj. Alkutimiĝinte al la kvaranteno, ili jam ŝercadis kun la soldatoj, bivakantaj sur la alia flanko de la pikildrato… Nur grupo da hipoĥondroj, precipe sinjorino Villiers (kies edzo estas redaktoro en Singapuro), svenadis en sia ĉambro, kaj ili ĉiuj serĉis la signojn de la bobona pesto sur si. La grumo duonhore raportis al Markheit per drama, sed oficiala voĉo, ke alvenis la lastaj minutoj de iu gasto.

Estis la fino de la turista sezono, vespere jam dense ondadis la nebula, vaporplena aero el la direkto de la maro. Ĝi sursidis la foliojn de la palmoj kaj la larĝajn kalikojn de koloraj hibiskoj kaj orkideoj per grasa brilo… La heroldoj de la nordokcidenta musono portis la fetoron de la putrintaj radikoj de la ĉebordaj arboj…

La transformiĝo el la tropika paradizo en inferon senteblas nun ankoraŭ nur dum la peza, langvoriga, vespera fluso pro la blovo de penetra musono. Entute restis iom da tagoj, eble nur kelkaj horo, ĉar la sezono ŝanĝiĝas sen ĉiu transiro, kaj tia apopleksia vetero estos ĉi tie de tago al tago. La adiaŭantaj rebriloj de la suno, mergiĝanta en la maro kovras la ĉambron per ombro, kie du homoj, falintaj en kaptilon, mute staras unu kontra u la alia.

– Mi opinias, ke la tempo taŭgas – diras la piĵamulo. Li prenas sapon kaj viŝtukon de sur la rando de la lavabo. – Bonvolu elrigardi, ĉu la aero estas pura kaj sekura?

Maud iomete malfermas la prdon.

– Nun – ŝi flustras rapide.

– Pardonu min, ke ni renkontiĝis – diras la junulo, elpaŝinte el la ĉambro kaj ekiras sur la koridoro per aplomba irmaniero de hotelgasto.

Maud dorsapogiĝas al la ŝlosita pordo kaj fermas siajn okulojn.

“Dio mia”… – Tio estas ŝia unua penso.

Poste ŝi elprenas el la dekoltaĵo de sia robo malgrandan, puntan kovrotukon, kia troviĝas en ĉiu ĉambro sur la tableto, ŝi disfaldas ĝin, kaj eta, metalprenila, sanga ponardo falas el tio sur la plankon.