Выбрать главу

Reserĉe al la Perdita Tempo

aŭtoro: Marcel Proust /marsel prust/

originala titolo: ‚À la recherche du temps perdu’

el la franca lingvo tradukas: ĵeromo vaŝe

kontakto: jxvasxe(ĉe)free.fr

Enkonduko

Pri la verko

Pri la tradukmetodo

Pri la stato de la traduko meze de jaro 2019a

Glosaro

Pri la verko

‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ estas vasta romano, kiun Marselo Prust (franclingve Marcel Proust) komencis en 1907, 36-jaraĝa kaj ĉesigis en 1922, kiam li mortis.

En 1913 kun la publikigo de la unua volumo estis anoncita plano en tri partoj. Post la unua mondmilito en 1915 ĝi jam estis kvin-parta. Dum la sekva verkado ĝi fine vastiĝis al sep-parta tuto. La eldonado okazis de 1913 ĝis 1927, ankoraŭ post la morto de la aŭtoro, kiu do ne finredaktis la lastajn partojn.

Verkospeco

Per sia mi-persona prezento ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’ forme similas al vivrakonto de la aŭtoro, sed esploroj montris, ke la vivo de la tielnomata rakontanto de la verko ne egalas al la vivo de M. Prust. Diversaj malnetoj kaj unu nefinita pra-romano ‚jean santeuil’ enhavas rekoneblajn scenojn kun aliaj nomoj, aliaj cirkonstancoj aŭ detaloj, ol troveblas en la definitiva teksto, kaj granda nombro da personoj, vilaĝoj, urboj – inkluzive de la hejma vilaĝo Kombreo kaj de la feriejo Balbek – estas plene fikciaj. ili kompreneble tamen dependas je la travivoj kaj historia medio de la aŭtoro, kaj kritikistoj insiste enketis pri la realaj fontoj de tiuj fikciaĵoj, kiuj ofte impresas tre reale.

La prusta stilo kun siaj fame longaj frazoj, kun siaj parentezoj, kun sia sinuado inter diversaj temoj, incitas multajn legantojn kaj ofte rezignigas ilin, inkluzive de franclingvanoj kiuj frontas la originalon. Ankaŭ tiurilate la unua impreso ne plene ĝustas. Malgraŭ multaj dumverkaj rearanĝoj la verko iras laŭ la fadenoj de gvidaj ideoj, kaj en ĝi tuŝitaj temoj revenas plurfoje kaj ricevas novan prilumon en sekvaj scenoj, en sekvaj volumoj kaj precipe en la lasta parto.

La rolo de tempo

La tra-tempan konstruon de la verko M. Prust klarigis en intervjuo ĉe la tiama gazeto koincide nomata ‚La Tempo’ (Le temps), du tagojn antaŭ la publikigo de la unua parto de la romano, en la 13a de novembro 1913:

„Mi publikigas sub la titolo ‚Sur la Vojo de Svan’ nur unu volumon de romano, kiu havos la ĝeneralan titolon ‚Reserĉe al la Perdita Tempo’. Mi prefere publikigus ĉion samtempe; sed oni ne plu eldonas plurvolumajn verkojn. Mi similas al tiu, kiu havus gobelenon tro grandan kompare kun nuntempaj loĝejoj, kaj ĝin pro tio vole-nevole dispartigus.”

„Junaj roman-verkistoj, al kiuj mi cetere simpatias, tute kontraŭe rekomendas mallongan agadon kun malmultaj roluloj. Tia ne estas mia ideo pri romano. Kiel mi esprimu tion? Ekzistas du-dimensia geometrio kaj spaca geometrio, ĉu ne? Nu bone, por mi romano ne estas du-dimensia psiĥologio, sed tra-tempa psiĥologio. La nevideblan substancon de tempo mi penis apartigi, sed por tio iĝis necese ke la eksperimento daŭru. Mi esperas ke fine de la libro, iu malgrava socia okazaĵo, iu interedziĝo inter du homoj, kiuj en la unua volumo vivas en tre malsamaj medioj, komprenigos ke tempo pasis kaj ricevos la belecon de iuj patinaj plumbaĵoj en la versaja1 palaco, kiujn tempo ĉirkaŭtegis per smeraldo-kolora krusto.”

„Ankaŭ – simile al urbo kiu, dum la vagonaro plu iras malrektan vojon, aperas jen dekstre, jen maldekstre – la diversaj aspektoj, kiujn rolulo havos en la okuloj de alia, tiagrade ke li ŝajnos diversaj sinsekvaj homoj, sentigos la forfluon de tempo – sed ne nur tio. Iuj roluloj montriĝos poste aliaj, ol ili estas en la unua volumo, aliaj, ol oni unue kredos, kiel ofte okazas en la reala vivo, cetere.”

„Ne nur samaj homoj reaperos dise tra la verko sub diversaj ŝajnoj, kiel okazas en iuj roman-serioj de Honoreo De Balzak2, sed simile estos en la animo de sama homo...” komentas sinjoro Prust „... pri iuj profundaj, preskaŭ nekonsciaj impresoj.”

„Laŭ ĉi tiu vidpunkto” daŭrigas sinjoro Prust „mia libro eble estas kvazaŭa provo de roman-ciklo de la nekonscio; mi sen ia sindeteno dirus bergsonaj romanoj3, se tion mi kredus vera, ĉar en ĉiu epoko okazas ke beletra literaturo provis akordiĝi – postakordiĝi kompreneble – al reganta filozofia skolo. Sed tiel diri ne estus ĝuste, ĉar mia verko nepre distingas senvolan memoron disde vola memoro, kaj ĉi tiu distingo ne aperas en la filozofia instruo de sinjoro Bergson, ĝi eĉ estas de ĝi kontraŭdirita.”

Ĉu vi bonvole klarigos la distingon?

„Laŭ mi vola memoro, kiu estas precipe racia kaj okula memoro, al homo liveras vizaĝojn de pasinteco senajn je vereco; sed se odoro, se gusto retrovita en tute nova cirkonstanco pretervole vekas en la menso pasintaĵon, tiam homo sentas, kiom ĉi tiu pasintaĵo malsamas kompare kun tio, kion li iluzie memoris kaj kion vola memoro pentris – simile al malbona pentristo – per malĝustaj koloroj. Jam en ĉi tiu unua volumo vi legos, kiel la ĉefpersono, kiu rakontas dirante „mi” (kiu tamen ne estas mi, M. Prust), subite retrovas forgesitajn jarojn, ĝardenojn, vivulojn, el la gusto de buŝpleno da teo en kiu li trempis pecon de madelen-kuko; jes, sendube li memoris ilin, sed sen iliaj koloroj, sen iliaj ĉarmoj; mi sekve al li dirigis, ke simile al tiu japana ludo, en kiu oni enakvigas paperpecetojn, kiuj, tuŝante la akvosurfacon en la bovlo, tuj disfaldiĝas, disturniĝas, iĝas floroj kaj homfiguroj, simile ĉiuj floroj de lia ĝardeno kaj nimfeoj de Vivono, konataj homoj de la vilaĝo, iliaj dometoj, la preĝejo kaj la tuta vilaĝo Kombreo kaj ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝas, firmiĝas, eliĝas, en urba kaj ĝardena formo, el lia te-taso.”

„Vidu – mi opinias, ke preskaŭ nur de tiaj senvolaj memoraĵoj artisto prenu la bazan materialon por sia verko. Unue ĝuste tial ke ili estas senvolaj, ke ili mem estiĝas pro la simileco de identa minuto, nur ili surhavas la stampon de aŭtenteco. Due ili raportas okazaĵojn kun la taŭga dozado de memoro kaj de forgeso. Kaj fine, sentigante la saman sensaĵon en tute alia cirkonstanco, ili senigas ĝin je ĉia determino, ili peras ĝian ekstertempan esencon, kiu ĝuste estas la enhavo de bela stilo, la ĝeneralan kaj necesan verecon, kiun nur beleco de stilo redonas.”

„Mi tiel libere rezonas pri mia libro” daŭrigas sinjoro Marselo Prust „ĉar ĝi neniagrade estas verko de la racio, ĉar ĉiuj ĝiaj plej etaj elementoj venas de mia sentopovo, mi unue vidis ilin en la profundo de la memo, ilin ne komprenante, ilin same pene ŝanĝante al intelekte komprenebla afero, kiel se ili estus afero fremda al la racia flanko de menso simile al – kiel mi diru? – muzika motivo. Vi ŝajne opinias, ke ĉio ĉi estas subtilaĵoj. Tute ne, mi asertas! male ĉi tio estas realaĵoj. Kion homo ne devis klarigi per propra fortostreĉo, kio estis klara per si mem, ekzemple logikaj ideoj, tio ne vere apartenas al lia memo, li eĉ ne scias ĉu tio estas reala. Ĝi estas eblaĵo, kiun oni arbitre elektas. Cetere, vidu, tion oni tuj distingas pro la stilo.”

„Stilo neniel estas ornamaĵo, kiel kredas iuj homoj, ĝi ankaŭ ne estas afero de verka lerteco, ĝi estas – kiel la propra koloro de pentristo – propra kvalito de vidpovo, rivelo de la aparta universo, kiun ĉiu homo vidas, kaj kiun aliaj homoj ne vidas. La plezuro perata de belartisto konsistas en tio, ke li konigas unu plian universon.”

Memklariga romano

‚Reserĉe...’ enhavas klarigojn de la prusta doktrino pri belarto. Tamen oni atentu, ke la romano ne nur prezentas la opinion de la aŭtoro, sed tra diversaj roluloj ankaŭ opiniojn, kiujn li kontraŭas.

La rakontanto de ‚Reserĉe...’, analizante kaj rezonante, modifas iom post iom siajn opiniojn laŭ la supozata tempo de verkado, kiu sekvas kun prokrasto la tempon de okazaĵoj. Li travivas diversajn spertojn de spontanea memorado, kiel plej fame la epizodon de la madelen-kuko, kaj ankaŭ spertojn de plureco de vidpunktoj, kiel en la kaleŝa veturo dum kiu li observas la variajn poziciojn de vilaĝaj sonoril-turoj. Komprenon pri tiuj spertoj kaj pri ilia rilato al belarto kaj verkado li tamen ricevas klare nur en la lasta volumo ‚Tempo Retrovita’.