— „Certe tre agrable” elspiris mia avo, en kies spiriton la naturo bedaŭrinde ne enplantis kapablon por interesiĝi pri svedaj kooperativoj aŭ la rolado de Mobant, kiel inverse ĝi ne provizis la spiriton de la avin-fratinoj per la eta kvanto da spico, per kiu oni mem gustigas – se oni volas ĝin ĝui – rakonton pri privataĵoj de Moleo aŭ de la grafo de Parizo.
— „Ja” diris Svan al mia avo „kion mi tuj rakontos eble pli rilatas al via ĵusa demando, ol unuavide ŝajnas, ĉar en iuj rilatoj la moroj ne tiom evoluis. Mi hodiaŭ matene estis releganta en la memoraĵoj de Luizo De Sansimon30 ion, kio eble ankaŭ vin amuzos. Ĝi estas peco pri lia ambasado en Hispanio, ne plej bona peco, nur ia taglibro, sed ja taglibro admirinde bone skribita, kio jam distingas ĝin de la tedaj gazet-raportoj, kiujn oni pro iu stranga devo-sento matene kaj vespere legas.”
— „Pri tio mi ne konsentas, en iuj tagoj la legado de gazetoj al mi vere agrablas...” interrompis avinfratino Flora per tio celante montri, ke ŝi legis en ‚Figaro’ la frazon pri la korota pentraĵo de Svan.
— „...kiam ili raportas pri aferoj aŭ homoj, kiuj interesas nin” kompletigis avinfratino Celina.
— „Mi ne disopinias” respondis Svan kun miro „mi al gazetoj riproĉas, ke ili nin ĉiutage atentigas pri bagateloj, dum ni en la tuta vivo tri-aŭ-kvarfoje malfermas la librojn en kiuj legiĝas gravaĵoj. Se vere ni ĉiumatene senpacience deŝiras la banderolon de gazeto, do tiam io estas ŝanĝinda, kaj en gazetojn oni prefere presu, mi ne scias, la... ‚Pensojn’ de Blezo Paskalo31!” – li diris la titolon post paŭzeto kaj kun ironia emfazo ĉar li ne volis afekti klerecon – „kaj inverse el la volumo kun orumitaj randoj, kiun oni unufoje en dek jaroj malfermas” li daŭrigis kun la malestimo al mondumo, kiun afektas iuj mondumanoj „ni legus, ke la reĝino de Grekio restas en Kano32 aŭ ke la princino de Leono aranĝis maskobalon. Tiele aferoj ricevus sian ĝustan pezon.”
Sed jam pentante, ke li parolis eĉ en facila tono pri seriozaĵoj li aldiris ironie:
„Ni ĵus havis belan interparolon. Mi ne scias kial ni turniĝis al tiuj alteflugaj temoj.”
Kaj al mia avo:
„... do Sansimon rakontas, ke Molevriero tiom aŭdacis, ke li volis manpremi kun liaj filoj. Ĝuste tiu Molevriero, ĉu vi memoras, kiun li karakterizis: ‚en tiu dika botelo mi vidis ĉiam nur aroganton, krudecon kaj stultecon.’”
— „Ĉu dikaj aŭ maldikaj, aliaj boteloj havas alian enhavon” vigle aldiris Flora, ĉar ŝi nepre volis propre danki al Svan pro la donaco, kiu estis destinita al ambaŭ fratinoj.
Celina ekridis. Svan, mirigite, daŭrigis:
— „‚Mi ne scias ĉu nescie ĉu kaptile’ skribis Sansimon ‚li volis manpremi kun miaj infanoj. Mi ĝustatempe rimarkis tion kaj ĝin preventis.’”
Mia avo komencis laŭdi tiun ‚ĉu nescie ĉu kaptile’, sed fraŭlino Celina, kiu pro la beletrista nomo Sansimon ne ricevis plenan aŭdan sensentiĝon, jam indignis:
— „Kiel do? Ĉu vi admiras tion? Mi malgratulas. Kion tio signifas? Ĉu iu homo ne tiom valoras, kiom alia homo? Ne gravas ĉu li estas duko aŭ koĉero, se li estas inteligenta kaj brava. Siajn infanojn via Sansimon simple ne bone edukis, se li ne instruis al ili manpremi kun ĉiuj bonmanieraj homoj. Estas rekte hontinde. Ĉu vi volonte citas tion?”
Kaj mia avo, bedaŭrante, sentante ke al li pro tiu kontraŭeco ne prosperos rakontigi al Svan la anekdotojn, kiuj lin amuzus, al panjo mallaŭte diris:
— „Bonvole memorigu al mi la verson, kiun vi instruis, ĉar ĝi tiom konsolas en tiaj cirkonstancoj. Ha! jes: ‚Sinjoro Dio, multajn virtojn vi al ni malamigas’33, ha! kiel bele!”
Mi konstante rigardadis al mia patrino, mi sciis, ke kiam ni sidos ĉirkaŭ la tablo mi ne rajtos resti dum la tuta daŭro de la manĝo, kaj ke cedante al mia patro panjo ne permesos, ke mi ŝin kisu plurfoje antaŭ fremduloj, kiel en mia ĉambro okazus. Tial mi planis, ke en la manĝoĉambro, dum komenciĝos la manĝo kaj proksimiĝos la momento, mi tiun tro mallongan, tro forgliteman estontan interkison plejeble mem antaŭsentos, ke mi rigarde elektos la kisotan lokon sur ŝia vango, preparos mian animon por plene dediĉi la minuton, kiun panjo al mi konsentos, al sensado de ŝia vango ĉe miaj lipoj, simile al pentristo kiu disponas nur mallongajn pozadojn kaj tial antaŭpreparas la paletron kaj laŭmemore, laŭ siaj notoj, antaŭfaras ĉion, por kio la ĉeeston de la pozisto li ne nepre bezonas. Neatendite antaŭ ol oni sonorigis por la vespermanĝo mia avo kun nekonscia kruelo diris:
— „La etulo ŝajnas laca, pli bone li enlitiĝu. Cetere la vespermanĝo hodiaŭ malfruas.”
Kaj mia patro, kiu ne tiel fidinde kaj skrupule respektis ĵuritajn kontraktojn, kiel miaj avino kaj patrino:
— „Jes, iru kaj enlitiĝu.”
Mi volis interkisi kun panjo, sed ĝuste tiam la sonorilo de vespermanĝo signalis.
„Ne, mi petas, lasu vian patrinon, vi jam sufiĉe bondeziris por la nokto, tiuj elmontradoj estas ridindaj. Nu, supreniru!”
Kaj mi devigite iris sen vojpano; mi grimpis ĉiun ŝtupon de la ŝtuparo laŭ la popola vorto kontraŭkore efektive suprenirante kontraŭ mia koro, kiu volis reiri ĉe mian patrinon, ĉar ŝi ne kise forpermesis ĝin, por ke ĝi venu kun mi. Tiu malamata ŝtuparo, kiun mi ĉiam malgaje surpaŝis, eligis lak-odoron, kiu por tiel diri sorbis, fiksis la apartan specon de ĉagreno, kiun mi ĉiuvespere sentis, kaj ĝin tiel akrigis por mia sentumo, ĉar en tiu odora formo ĝi ne estis almenaŭ parte racie frontebla. Kiam iu dormas kaj dentodoloron ankoraŭ perceptas nur kiel junulinon, kiun li ducentfoje sinsekve penas savi de dronado, aŭ kiel verson de Moliero34, kiun li ripetadas sen ebla paŭzo, al li estas granda senpeziĝo, ke li vekiĝas kaj ke lia racio senigas la ideon de dentodoloro je ĉia heroa aŭ ritma travestio. Ĝuste la malon de tiu malpeziĝo mi sentis, kiam mi suferis, kiam la ĉagreno pro la supreniro al la ĉambro eniĝis en min multe pli rapide, preskaŭ tuje, per maniero kune insida kaj abrupta, pro enspiro – pli venena ol mensa impreso – de la lak-odoro propra al tiu ŝtuparo. Atinginte la ĉambron mi pene ŝtopis ĉiujn malfermaĵojn, tiris la ŝutrojn, fosis la propran tombon per levado de la kovriloj, surmetis la mortotukan noktoĉemizon. Sed antaŭ ol mi enkuŝiĝis en la ferframan liton, per kiu oni suplementis la ĉambron en kies granda lito kun repsaj kurtenoj al mi estis somere tro varme, mi subite ribelis, mi provis ruzon de mortkondamnito. Mi faris noton al panjo, en kiu mi petis, ke ŝi suprenvenu por grava afero, kiun mi ne povas skribi. Mi tamen timis, ke Franciska, la kuiristino de mia onklino, kiu vartis min kiam mi restis en Kombreo, ne surprenos la transdonon de la noto. Mi suspektis, ke al ŝi komisio al mia patrino ŝajnos en ĉeesto de gastoj same neebla, kiel al pordisto de teatro ŝajnas neebla la dono de letero al sursceneje ludanta rolisto. Pri la agoj konvenaj aŭ malkonvenaj ŝi havis drastan, vastan leĝaron subtilan kaj senkompromisan pri apenaŭ videblaj, vanaj distingoj, kio al ĝi donis la eksteron de tiuj antikvaj kodeksoj kiuj apud kruelaj ordonoj, kiel ekstermo de suĉinfanoj, malpermesas kun ekstrema delikato, ke oni kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino aŭ ke oni manĝu tendenon de la artiko de la femuro35. Tiu leĝaro, se oni taksu ĝian gravecon je la subita obstino, kun kiu ŝi rifuzis plenumi iujn komisiojn al ŝi donitajn, ŝajne konsideris sociajn dispoziciojn kaj mondumajn rafinaĵojn, kiajn proponis nenio en la medio de Franciska kaj en ŝia ĝisa vivo de vilaĝa servulo; oni pro tio povis nur konkludi, ke ŝi kondutis laŭ tre malnova, nobla kaj miskomprenata franca moro, kiel en iuj industriaj urboj malnovaj palacoj atestas pri pasinta kortega vivo, kaj dungitoj de ĥemiaĵ-fabriko laboras sub delikataj skulptaĵoj, kiuj figuras la ‚Miraklon de Sankta Teofilo’36 aŭ la ‚Kvar Filojn Ajmon’37. En la nuna cirkonstanco la klaŭzo, pro kiu Franciska tre malprobable – krom eble en okazo de brulego – en ĉeesto de sinjoro Svan irus al mia patrino pro mi, malgravuleto, simple signifis la respekton, kiun ŝi havis ne nur al gepatroj – samekiel al mortintoj, pastroj, reĝoj – sed ankaŭ al fremdulo, kiun oni gastigas, kaj tiu respekto eble kortuŝus min en libro, sed de ŝia flanko min incitis pro la solena kaj tenera tono, per kiu ŝi priparolis ĝin, kaj ankoraŭ pli incitis en tiu vespero, en kiu la sankteco, kiun ŝi vidis en la vespermanĝo, kaŭzis ke ŝi ne volos konfuzi ĝian bonordon. Sed por pliigi miajn ŝancojn de sukceso, mi aŭdace mensogis, dirante ke mi tute ne propramove volas skribi al panjo, sed panjo mem, kiam mi disiĝis de ŝi, petis ke mi senforgese sendu al ŝi respondon pri objekto, pri kiu ŝi petis, ke mi serĉu ĝin; kaj certe ŝi tre kolerus, se neniu la noton al ŝi transdonus. Mi supozas, ke Franciska ne kredis al mi, ĉar same kiel naturhomoj havis pli akrajn sentumojn ol modernuloj, ŝi el signoj ne koneblaj de aliaj homoj ellegis ĉiujn verojn, kiujn ni kaŝadis de ŝi; dum minuto ŝi rigardis la koverton, kvazaŭ la esploro de papero kaj skribmaniero sciigos al ŝi la efektivan enhavon aŭ gvidos ŝin al la responda paragrafo de ŝia leĝaro. Poste ŝi eliris kun mieno de tedita homo ŝajne signifanta: „ĉu ne bedaŭrinde, ke ili havas tian infanon!” Ŝi revenis post momento kaj diris, ke ili nun manĝas la glaciaĵon, ke la tablestro neniel povas antaŭ ĉiuj gastoj transdoni la leteron, sed ke poste, kiam oni disdonos la postmanĝan akvon, iu ĝin iel havigos al panjo. Mia agitiĝo tuj malkreskis; ĉio aliiĝis, mi ne plu, kiel antaŭ momento, ĝis la venonta mateno disos je mia patrino, ĉar mia noto, kredeble ŝin kolerigante (ŝin duoble kolerigante, ĉar mia intrigo igos min en la okuloj de Svan mokinda) min, nevidate, ravite, almenaŭ enkondukos en la ĉambron, kie ŝi sidas, kaj konfidence parolos al ŝia orelo; ĉar la malpermesita, neamika manĝoĉambro, en kiu antaŭ nelonge la glaciaĵo mem – granitglaciaĵo – kaj la buŝlava akvo provizis en mia imago malutilan kaj ĝismorte malĝojan plezuron, ĉar ilin panjo gustumis sen mi, malfermiĝis antaŭ mi, kaj simile kiel dolĉiĝinta frukto rompas sian ŝelon, la noto elvokos, alsendos al mia ebria koro la atenton de panjo dum ŝi legos ĝiajn liniojn. Nun mi ne plu disis de ŝi, la baroj falis, dolĉa ligo nin kunigis. Kaj pli grave ol ĉio ĉi: panjo probable venos!