Dum la tuta tempo, kiam mi estis for de Ĵilberta, mi deziris vidi ŝin, ĉar mi provadis rekonstrui bildon de ŝi, sed al mi tio post ioma tempo ne plu prosperis kaj mi ne plu sciis ĝuste al kiu mia amo sin direktis. Cetere ŝi ĝis tiam ne diris al mi, ke ŝi amas min. Ŝi – tute male – ofte asertis ke ŝi pli ŝatas aliajn amikojn, ke mi estas agrabla kunludanto, kun kiu ŝi volonte teamas, kvankam mi facile distriĝas, ne sufiĉe atentas la ludon; plie ŝi al mi ofte sintenis laŭ ekstera ŝajno malvarme, kio povus ŝanceli mian kredon, ke mi estas en ŝiaj okuloj aparta, distinginda homo, se ĉi tiu kredo fontus el amo de ŝi al mi, kaj ne, kiel efektive okazis, el amo de mi al ŝi, kaj ĉi tiu cirkonstanco igis ĝin multe pli firma, ĉar ĝi dependigis ĝin je la maniero mem en kiu – sub la premo de anima neceso – mi pensis pri Ĵilberta. Sed la propran senton, kiun al ŝi mi sentis, mi ne miaflanke al ŝi deklaris. Nu jes – sur ĉiuj paĝoj de miaj kajeroj mi senlace skribadis ŝian nomon, ŝian adreson, sed poste vidante tiujn svagajn liniojn, kiujn mi faris sen ke ĉi tio instigis ŝiaflankan penson pri mi, kiuj al ŝi donis tiom da ŝajna ĉeesto en la ĉirkaŭa spaco, sen ke ĉi tio pli proksime implikus ŝin en mian vivon, mi sentis subitan elreviĝon, tial ke ili ne parolis pri Ĵilberta, kiu ilin entute ne vidos, sed pri mia propra sopiro, kiun ili vidigis kiel ion ŝajne tute individuan, malrealan, penigan, senpovan. Pli gravis kaj urĝis tio, ke mi kaj Ĵilberta renkontiĝu, ke ni povu unu al la alia konfesi nian amon, kiu ĝis tiam verdire ne komenciĝis. Certe la diversaj kaŭzoj, pro kiuj mi tiel malpacience deziris intervidiĝojn kun ŝi, ne same forte premus la animon de plenaĝa viro. En la tempo de sia matureco viro, kiu eventuale lertiĝis pri la kulturado de propraj plezuroj, kontentas jam pro tio, ke li revas pri virino, kiel mi pri Ĵilberta revis, ne zorgante pri la kongrueco inter la imago kaj la realo, kaj ankaŭ pro tio ke li amas, ne bezonante certiĝon pri amo ŝiaparta; aŭ ankaŭ okazas, ke li rezignas pri la plezuro de konfeso pri sia inklino al ŝi, por pli bone vivteni la inklinon, kiun ŝi havas al li, tiel agante laŭ la instruo de japanaj ĝardenistoj, kiuj kreskigas pli belan floron per forofero de pluraj aliaj. Sed en la tempo, kiam mi amis Ĵilbertan, mi ankoraŭ kredis, ke amo ekzistas reale ekster ies animo; ke, lasante al homo maksimume la zorgon pri forigo de embarasoj, ĝi proponas sinsekvajn statojn de feliĉo laŭ vico, kiun oni neniaparte libere modifas; al mi ŝajnis, ke se mi propramove anstataŭigus la dolĉecon de amkonfeso per ŝajnigo de indiferento, mi ne nur rezignus pri iu el miaj tre ofte prirevataj ĝojoj, sed ankaŭ arte formus laŭ propra fantazio falsan, malaŭtentan amon, kiu ne rilatus al la vero, laŭ kies mistera kaj antaŭekzistanta vojo mi ankaŭ ne plu irus.
Sed kiam mi alvenis al la Elizeaj Kampoj – kaj laŭ unua intenco baldaŭ konfrontos mian amon al ĝia viva, je mi sendependa kaŭzo, kaj ĝin laŭnecese korektos – apenaŭ mi kunestis kun tiu Ĵilberta Svan, kiun mi deziris vidi por refreŝigi la bildojn, kiujn mia laciĝinta memoro ne plu retrovis, kun tiu Ĵilberta Svan, kun kiu mi ludis en la antaŭa tago, kaj al kies salutado kaj rekonado min pelis instinkto same blinda kiel tiu, pro kiu dum paŝado oni alternigas la antaŭigon de la piedoj sen penso pri tio, tuj ĉio cirkonstanciĝis tiel, ke ŝi kaj la knabino, kiu rolis en miaj revoj, iĝis malsamaj homoj. Ekzemple se mia memoro konservis de la antaŭa tago bildon pri ardaj okuloj kaj plenaj, brilaj vangoj, la vizaĝo de Ĵilberta nun insiste al mi prezentis ion, kion mi ĝuste malmemoris: ian akran longecon de la nazo, kiu, sammomente kuniĝante kun aliaj trajtoj, same graviĝis kiel tiuj ecoj, kiuj en la natura sistemo difinas specion, kaj ŝin do ŝanĝis al juna ekzemplero de la genro de pint-nazaj knabinoj. Dum mi pretigis min tiamaniere ke mi dediĉu ĉi tiun atenditan momenton por fari en la bildo de Ĵilberta – kiun mi preparis antaŭ mia veno kaj kiun mi ne plu retrovis en mia kapo – la reĝustigon, dank' al kiu mi certos dum la longaj horoj kiam mi poste solos, ke vere ŝin mi memoras, ke vere amon al ŝi mi kreskigas iom post iom, kiel kreskas verkata artaĵo, ŝi ĵetis pilkon al mi; kaj – simile al ideisma filozofo, kies korpo agas laŭ la kondiĉoj de la ekstera realo, je kiu lia klerigita menso ne kredas – la sama memo, pro kies instigo mi ŝin salutis antaŭ ol ŝin identigis, nun rapide gestigis min por ke mi kaptu la alĵetitan pilkon (kvazaŭ ŝi estus ajna kamarado, kiun mi renkontis por ludado, kaj ne intime proksima animo, al kiu speciale mi venis), por ke mi laŭ etiketo diru al ŝi mil afablajn kaj banalajn frazojn ĝis la horo de ŝia foriro, kaj tiel ĝi malebligis, ke mi aŭ silentu kaj tiel havu tempon por rekapti la urĝe bezonatan kaj perditan bildon, aŭ diru al ŝi parolojn, kiuj povus gvidi nian amon al vojo de signifaj progresoj, kiujn mi do devis ĉiufoje rezigni kaj prokrasti al la sekva posttagmezo. Ioma progreso tamen okazis. Iun tagon mi kaj Ĵilberta iris al la budo de nia kutima vendisto, kiu estis aparte afabla al ni ĉar sinjoro Svan de ŝi aĉetadis mielkukon, kaj li pro higieno da ĝi manĝis grandajn kvantojn ĉar li malsanis pro genta ekzemo kaj tielnomata mallakso de profetoj – Ĵilberta kun rido al mi montris du knabetojn, kiuj similis al la eta pentristo kaj al la eta biologo de infanlibroj. Efektive la unua ruĝan horde-bombonon malakceptis ĉar li pliŝatis violan koloron, kaj la alia kun larmoj rifuzis preni prunon, kiun al li estis aĉetonta la vartistino, ĉar – li fine klarigis per pasia voĉo: „mi pliŝatas la alian prunon, tiun, kiu havas vermon!”. Mi aĉetis du globetojn337 kontraŭ po dudek centonoj. Mi rigardis kun admiro, kiel lume, mallibere sidas en aparta lignobovlo la vitraj globetoj, kiuj al mi ŝajnis altvaloraj, ĉar ili junuline ridetis kaj blondis kaj po kostis kvindek centonojn. Ĵilberta, kiu ol mi ricevis multe pli da poŝmono, demandis, kiun el ili mi juĝas plej bela. Ili estis vive diafanaj kaj molkoloraj. Mi deziris, ke pri neniu ŝi rezignu, deziris, ke ŝi povu ĉiujn aĉeti kaj liberigi. Mi tamen montris al globeto, kiu estis kun ŝiaj okuloj samkolora. Ĵilberta ĝin prenis, turnis por vidi ĝian oran radion, ĝin karesis, pagis por ĝia elaĉeto, sed tuj al mi transdonis la kaptiton, dirante:
— „Prenu, ĝi estu via, ĝin mi donacas al vi por ke vi konservu memore”.
En alia okazo, plu pensante pri mia aspiro aŭdi roladon de La Berma en iu klasika teatraĵo, mi demandis Ĵilbertan pri tio, ĉu ŝi eble havas broŝuron, kiu ne plu estis aĉetebla en komercejoj, en kiu Bergoto parolas pri Ĵano Rasin. Ŝi petis, ke mi ŝin memorigu pri la ĝusta titolo, kaj vespere mi sendis informe pri tio mallongan telegramon, skribante sur la koverto la nomon Ĵilberta Svan, kiun mi tiomajn fojojn antaŭe kopiis sur miaj kajeroj. En la posta tago ŝi alportis en pako ligita per malvaj rubandoj, sigelita per blanka vakso la broŝuron, kiun ŝi al si havigis. „Vidu, ĝi vere estas tiu, kiun vi petis” ŝi diris, elprenante el sia mufo la telegramon, kiun mi estis sendinta. Sed sur la adresa flanko de la depeŝo – kiu en la ĵusa tago estis neniaĵo, estis nur blua papero, kiun mi skribis, sed kiu, de kiam ĝin telegrafisto donis al la domgardisto de Ĵilberta kaj lakeo portis al ŝia ĉambro, fariĝis grandvalora, fariĝis iu el la telegramoj, kiujn ŝi ricevis en tiu tago – mi apenaŭ distingis la vanajn, disajn liniojn de mi skribitajn, kiujn nun kovris cirkloj alstampitaj de la poŝta servo, alskriboj surkrajnonitaj de leterportisto, ĉiaj signoj de efektiva funkciado, sigeloj de la ĉirkaŭa mondo, simbolaj, viol-inkaj zonoj de la vivo, kiuj proksimiĝis unuafoje kaj mian revon ĉirkaŭis, subtenis, altigis, gajigis.