Выбрать главу

Kaj estis alia tago, en kiu ŝi ankaŭ diris: „nu, vi nun povas nomi min Ĵilberta, miaflanke mi vin ĉiam nomos per via baptonomo; alie estas tro embarase”. Tamen ŝi daŭrigis la interparolon uzante plu ĝentilan vi-formon kaj kiam mi tion rimarkigis, ŝi ridetis kaj komponante, kunmetante frazon, kiu similis al tiuj, kiuj en frazlibroj de fremdaj lingvoj havas la nuran utilon, ke ili al la leganto ekzempligas uzon de nova vorto, ŝi finis ĝin per mia voknomo. Kaj poste memorante mian tiaman senton, mi distingis en ĝi impreson ke mi restis momente en ŝia buŝo, mempersone, nude, sen iu el la sociaj formalaĵoj kiuj ĉeestis kiam ŝi sin turnis aŭ al siaj aliaj amikoj aŭ – kiam ŝi eldiris la nomo de mia familio – al miaj gepatroj, kaj tiun formalecon ŝiaj lipoj – pro la peno kun kiu iagrade simile al sia patro ŝi dissilabigis la vortojn, kiujn ŝi deziris emfazi – ŝajne de mi deŝiris senvestige, kiel oni forigas la ŝelon de frukto, de kiu nur la karno manĝeblas, dum ŝia rigardo, sin akordante al la nova grado de intimeco kiu sonis en ŝia frazo, min ankaŭ pli senpere atingis, atestante krome la konscion, la plezuron, ja la eĉan dankemon, kiujn ĝi sentis, per sin-akompanigo de rideto.

Sed kiam tio okazis, mi ne povis ĝuste taksi la valoron de ĉi tiuj novaj plezuroj. Ilin ne donis la knabineto, kiun mi amis, al la memo, kiu ŝin amis, sed donis la alia knabino, la kunludanto, al tiu alia memo, kiu havis nek memorpovon por la vera Ĵilberta, nek – pro nedisponeblo – la koron, kiu sola povus ekkoni la karecon de tia feliĉaĵo, ĉar nur ĝi deziris ĝin. Eĉ post rehejmiĝo mi ne ĝuste aprezis ilin, ĉar ĉiutage la nepro, pro kiu mi esperis ke mi ĝuos en la sekva tago ekzaktan, trankvilan, feliĉan kontemplon de Ĵilberta, ke ŝi finfine al mi konfesos sian amon, klarigos, kiuj cirkonstancoj kaŭzis, ke ŝi ĝis tiam ĝin sekretigis, ĉi tiu sama nepro ankaŭ trudis al mi tian sintenon, ke mi ne zorgis pri pasintaj okazaĵoj, ke rigardis ekskluzive antaŭen, konsideris la etajn komplezojn, kiujn de ŝi mi ricevis, ne pro ilia propra valoro, ne kiel memsufiĉajn, sed kiel novajn ŝtupojn, sur kiujn piedante mi povos plu paŝi antaŭen kaj fine atingi la feliĉon, kiun mi ĝis tiam ne trovis.

Ŝi ja kelkafoje sintenis videble amike al mi, sed ŝi ankaŭ min ĉagrenis per tio, ke ŝajne ŝi ne plezuris pro nia intervidiĝo, kaj ofte tiel okazis en la tagoj mem, kun kiuj mi kalkulis por la plenumiĝo de mia espero. Mi certis pri tio, ke Ĵilberta venos al la Elizeaj Kampoj kaj mi sentis ĝojegon, kiu por mi nur antaŭgustis je granda venonta feliĉo, kiam – enirante matene la salonon por interkisi kun panjo jam plene vestita, kun finkonstruita turode nigraj haroj, kun ankoraŭa odoro de sapo sur ŝiaj belaj, blankaj, grasetaj manoj – mi eksciis el la vido de polvokolono spontanee ŝvebanta super la piano kaj el la aŭdo de gurdo ludanta sub la fenestro la melodion de ‚Revene de Revuo’, ke vintro ĝisvespere akceptas neanoncitan, sunradian viziton de printempo. Dum ni estis tagmanĝantaj, sian fenestron malfermante, la vidalvida sinjorino en palpebruma daŭro forpelis de la grundo apud mia seĝo – traradiante per unu salto la tutan larĝon de nia manĝoĉambro – lumstrion, kiu tie komencis sieston kaj en la sekva momento jam revenis por ĝia daŭrigo. En la lernejo dum la leciono de la dektria horo mi malpacience kaj enue sopiris pro la ekstera sunlumo, kiu lasis oran helecon vagi ĝis sur mian deklivan skribotablon kvazaŭ invite al festo, al kiu iri mi ne rajtos antaŭ la dekkvina horo, ĝis la tempero kiam Franciska venos kaj min atendinte apud la elirejo, poste kun mi vojos al la Elizeaj Kampoj tra lum-ornamitaj stratoj, sur multehomaj trotuaroj, kie balkonoj, defiksite de la suno, vapore ŝvebis antaŭ domoj kiel orumitaj nuboj. Ve! en la Elizeaj Kampoj Ĵilbertan mi ne vidis, ŝi ankoraŭ ne alvenis. Senmove sur la herbejo nutrita de la nevidebla suno, kiu tie kaj tie fajrigis la pinton de folieto, kaj kie la surteriĝintaj kolomboj pozis antikvajn skulptaĵojn, kiujn ĝardenista pioĉo elfosus el arkeologie nobla tavolo de la grundo, mi staris, fikse rigardante al la horizonto; mi atendis, ke en ajna, tuja momento la silueto de Ĵilberta, sekvanta sian duenjon, aperos trans la statuo, kiu kvazaŭ elmetis la infanon, kiun ĝi portis kaj kiu lumegis pro la radiado, al la beno de l' suno. La maljuna Debato-legantino sidis en sia brakseĝo en la kutima loko, ŝi alvokis al gardisto, al kiu ŝi amike mangestis, kriante: „bela vetero, ĉu ne?”. Kaj al la luigisto, kiu proksimiĝis por postuli pagon pro okupado de la sidilo, ŝi ĉiamaniere afektis, ŝovante en la malfermaĵon de sia ganto la dek-centonan bileton, kvazaŭ ĝi estus flor-fasko por kiu flate al la donacinto ŝi serĉis la plej videblan lokon. Ĝin trovinte ŝi faris turnan movon de la kolo, relevis sian boaon, kaj direktis al la seĝo-luigisto, klare vidigante la ekstremon de la flava papereto, kiu elstaris sur ŝia pojno, la belan rideton, per kiu virino, signante al sia florumita korsaĵo, al juna viro diras: „vi rekonas, ĉu ne? ĉi tiuj estas la rozoj de vi donacitaj!”.

Mi kuntiris Franciskan renkonte al Ĵilberta ĝis la Triumfarko, ni ne trovis ŝin, mi revenis al la herbejo konvinkite, ke ŝi ne venos, kaj tiam antaŭ la lignoĉevala karuselo, la konciz-voĉa knabino alkuris al mi:

— „Rapidu, rapidu, jam antaŭ horkvarono Ĵilberta alvenis. Ŝi baldaŭ foriros. Ni atendas vin por kaptoludo”.

Dum mi estis promenanta supren laŭ la avenuo de Elizeaj Kampoj, Ĵilberta estis alveninta tra la strato Buasi-de-Anglas, ĉar ŝia duenjo pro la agrabla vetero dumvoje faris kelkajn aĉetojn por si mem; kaj baldaŭ sinjoro Svan venos por rekonduki sian filinon. Nu, mi kulpis la mison; pli bone mi ĉiam restus ĉe la herbejo; neniam estis certe, el kiu direkto Ĵilberta venos, ĉu pli frue, ĉu pli malfrue, kaj la atendo per sia longiĝo igis al mi pli kortuŝaj ne nur la tutan ĝardenon kaj la tutan daŭron de la posttagmezo, ĉi tiujn vastajn spacon kaj tempon, ene de kiuj ajnaloke, ajnamomente estis eble ke la silueto de Ĵilberta aperos, sed ankaŭ ĉi tiun silueton mem, ĉar malantaŭ la silueto mi suspektis la kaŝitan kaŭzon, pro kiu ĝi trafis mian koron ne en la dua horo kaj duono, sed en la kvara, kun urba ĉapelo anstataŭ porluda ĉapo, antaŭ la restoracio ‚Ambasadistoj’ kaj ne inter la du pupteatrejoj; mi divenis iun el la okupoj, en kiuj mi ne povis kun Ĵilberta kunesti, kaj pro kiuj ŝi devis fari viziton aŭ resti hejme – mi tiam preskaŭ tuŝis la misteron de ŝia nekonata vivo. Ĉi tiu sama mistero min ankaŭ perturbis, kiam, kurante laŭ la instrukcio de la konciz-voĉa knabino por tuja komenco de la kaptoludo, mi ekvidis kiel Ĵilberta – Ĵilberta tiom vigla kaj abrupta rilate al ni – ĝentile kliniĝas antaŭ la Debato-sinjorino, kiu diras: „kia bela sunlumo, ĝi aspektas tute kiel fajro”, al ŝi parolante kun timema rideto, kun tre respekta sinteno, kiuj por mia imago prezentis la malsaman knabinon, kiun probable figuris Ĵilberta ĉe siaj gepatroj, kun la amikoj de siaj gepatroj, okaze de vizitoj al homoj, en sia tuta cetera vivo, kiun mi ne konis. Sed tiun ceteran vivon plej forte al mi sentigis sinjoro Svan, kiu venis post mallonge por rekonduki sian filinon. Tiel estis ĉar gesinjoroj Svan – tial ke ilia filino loĝis kun ili, ke ŝiaj studoj, ŝiaj ludoj, ŝiaj amikiĝoj je ili dependis – entenis en miaj okuloj simile al Ĵilberta mem, eble eĉ pli ol Ĵilberta – kiel estis normale pri ĉiopovaj dioj, kiuj super ŝi havis plenan regon kaj estis fonto de tio – nekonatan, nealireblan esencon, doloran ĉarmon. Ĉio, kio koncernis ilin, estis de mia flanko tiom konstanta temo de interesiĝo, ke en tiuj kaj similaj tagoj, kiam sinjoro Svan – kiun antaŭ longe mi ofte vidis kiam li estis amika gasto ĉe miaj gepatroj, sen ke tio instigis miapartan scivolon – venis al la Elizeaj Kampoj pro Ĵilberta, tiam, post ol trankviliĝis la kor-batado, kiun al mi kaŭzis la apero de lia griza ĉapelo kaj pelerino, lia aspekto al mi ankoraŭ imponis, kiel imponas la aspekto de historia gravulo pri kiu oni legis serion de memoraĵoj kaj pri kies eĉ bagatelaj cirkonstancoj oni sci-avidas. Lia persona interrilato kun la grafo de Parizo, kiu al mi estis indiferenta en la tempo kiam mi aŭdadis pri ĝi en Kombreo, nun iĝis en miaj okuloj mirindaĵo, kvazaŭ neniu alia homo rilatus kun la domo Orleano; pro tio li vive kontrastis kun la vulgara fono de divers-klasaj promenantoj, kiuj amasiĝis sur la aleo de la Elizeaj Kampoj, kaj inter kiuj, kaŭzante mian admiron, li toleris figuradon sen postulo de aparta ĝentileco, kiun cetere neniu penis al li provizi, tiom granda estis la anonimeco kiu lin maskis.