Li ĝentile reciprokis la salutojn de la kunludantoj de Ĵilberta, eĉ mian, kvankam li kun mia familio ne plu amike rilatis, sed li ne ŝajnigis ke li min konas. (Tial mi pensis pri tio, ke li tamen ofte vidis min en nia kampara domo – ĉi tiun memoraĵon mi ja konservis sed en ombra flanko, ĉar de la tempo kiam mi revidis Ĵilbertan, Svan iĝis en miaj okuloj precipe ŝia patro kaj ne plu estis Svan, la kombreano; la ideoj al kiuj mi nun asociis lian nomon estis aliaj ol la reto de ideoj, de kiu li tiutempe estis elemento, kaj ilin mi ne plu uzis kiam mi pensis pri li; li estis nun nova persono; mi tamen rilatigis lin per ia arta, duaranga, oblikva ligo al nia iama gasto, kaj tial ke ĉio por mi valoris nur laŭmezure kiel ĝi prosperigis mian amon, mi sentis subitan honton kaj bedaŭron ke mi ne povis tiujn retrovitajn jarojn forviŝi, dum kiuj en la okuloj de ĉi sama Svan, kiu nun staris antaŭ mi en la Elizeaj Kampoj kaj al kiu Ĵilberta eble bonŝance ne diris mian nomon, mi ofte vespere rindindiĝis, sendante iun al panjo por peti, ke ŝi venu al mia dormoĉambro en la supra etaĝo kaj al mi deziru bonan nokton ĝuste en la tempo kiam ŝi estis sidanta ĉe la ĝardena tablo, kafumante kun li, mia patro kaj miaj patrinaj geavoj.) Li diris al Ĵilberta, ke li permesas al ŝi pluan partion, ke li volonte paciencos dum horkvarono, kaj li eksidis tute kiel aliaj homoj sur metala seĝo, pagis sian bileton per tiu sama mano, kiun tiom ofte tenis kaj premis la mano de Filipo la 7a338, dum ni komencis nian ludadon sur la herbejo, fortimigante la kolombojn, kies belaj, muaraj korpoj, kiuj forme similas al koroj kaj inter birdoj rolas kiel siringoj en la vegetaĵa regno, rifuĝe flugis al diversaj aziloj, unu el ili al la rando de granda ŝtona vasko, en kiun ĝi mallevis sian bekon, tiel ke ĝi ŝajnis destinita al abunda prezento de fruktoj aŭ semoj, kiujn la birdo mimikis tie elpiki, alia al la frunto de statuo, kiun ĝi tiel kronis per iu el tiuj emajlaj objektoj, kiuj per sia plurkoloreco ornamas kaj variigas en iuj antikvaj skulptaĵoj la tro unuecan aspekton de ŝtono, kaj al la figuro provizas atributon, kiu – kiam la koncerna diino ĝin surhavas – al ŝi donas apartan epiteton kaj ŝin igas – kiel nova voknomo efikas al ordinara homo – alia, nova dio.
En iu el tiuj sunaj tagoj, kiu ne efektivigis mian aspiron, mi ne povis deteni min de konfeso pri mia elreviĝo antaŭ Ĵilberta.
— „Mi volis ĝuste hodiaŭ vin demandi pri multaj aferoj” mi diris. „Mi esperis, ke ĉi tiu tago estos grava tago por nia amikeco. Kaj vi, apenaŭ veninte, baldaŭ foriros! Mi petas, venu morgaŭ en frua horo, tiel ke mi povu finfine paroli al vi.”
Ŝia vizaĝo brilis pro kontento kaj ĝoja eksalto akompanis ŝian respondon:
— „Ĉu morgaŭ? laŭvole kalkulu kun tio, karulo, sed mi ne venos. Mi ĉeestos grandan posttagmezan feston kun geamikoj. Ankaŭ postmorgaŭ mi ne venos, mi vizitos amikinon, de ŝiaj fenestroj ni spektos la eniron de reĝo Teodozo339, estos belege, kaj en la sekva tago mi ankaŭ vidos prezenton de ‚Miĥajlo Strogof’340 kaj poste proksimos la kristnaska kaj novjara feriado. Eble mi vojaĝos kun la familio al la sudo. Estos bonege, kvankam pro tio mi ne povos ĉeesti unu julan feston; kiel ajn, se mi restos en Parizo mi ne venos ĉi tien, ĉar mi faros vizitojn al amikoj de la familio kun panjo. Adiaŭ, paĉjo vokas min!”
Mi revenis kun Franciska tra stratoj kie fasadojn gaje ornamis ankoraŭa sunhelo, kvazaŭ vesperus post finiĝinta festo. Mi pene movis la krurojn.
— „Ne mirinde” diris Franciska „ĉi tiu vetero ne estas laŭsezona, estas tro varme. Ha, je la ĉielo! probable en ĉiuj lokoj estas kompatindaj malsaniĝantoj, estas kiel se ankaŭ tie supre ĉio malbone funkcius.”
Subpremante plor-spasmojn mi remaĉis la vortojn, per kiuj Ĵilberta laŭte diris sian ĝojon pri tio, ke ŝi ne vizitos la Elizeajn Kampojn. Sed jam la ĉarmo, kiu pro ĝia nura funkciado plenigis mian animon, kiam ĝi konsideris ŝian bildon, la propra, unika – eĉ se doloriga – situacio rilate al Ĵilberta, kiun sen ebla eskapo al mi trudis interna, mensa kutimiĝo, komencis aldoni eĉ al ŝia tiufoja indiferenteco ian sentimentalan tonon, kaj inter miaj larmoj formiĝis rideto, kiu estis simple malfirma skizo de kiso. Kaj kiam proksimiĝis la horo de poŝta disdono, mi pensis tiuvespere kiel en aliaj vesperoj: mi ricevos leteron de Ĵilberta, ŝi finfine konfesos, ke ŝi konstante amis min, ŝi klarigos la misteran kialon pro kiu ĝis nun ŝi tion devis ne vidigi, pro kiu ŝi devis ŝajnigi ke ŝi feliĉas sen mia ĉeesto, la kaŭzon, pro kiu ŝi ĉiam havis la maskon de Ĵilberta, nura kunludanto.
Ĉiuvespere mi laŭplaĉe fantaziis pri tiu letero, mi imagis ke mi legas ĝin, mi ripetis ĉiun frazon de ĝi. Subite mi haltis, ektimante. Mi komprenis, ke se mi entute ricevus leteron de Ĵilberta, ĝi ĉiuokaze ne enhavus ĉi tiujn frazojn, ĉar ilin ĵus verkis ĝuste mi. Mi do penis deturni mian penson de la vortoj, kiujn mi deziris legi de ŝi, timante ke se mi eldirus ilin, mi per tio ilin – la plej karajn, la plej deziratajn – fortenus de la sfero de ĉia ebla efektiviĝo. Eĉ se pro tre malprobabla koincido Ĵilberta siaflanke al mi sendus ĝuste tiun saman leteron, kiun mi elpensis, mi – rekonante mian verkon – ne havus impreson, ke mi ricevas ion venantan de mi mem, realaĵon, novaĵon, feliĉigaĵon ekzistantan ekster mia menso, sendependan je mia volo, vere donatan de amo.
Dume mi relegis paĝon, kiun Ĵilberta al mi ne skribis, sed kiun ŝi almenaŭ peris, nome tiun paĝon de Bergoto, kiu komentas la belecon de la antikvaj mitoj, laŭ kiuj Ĵano Rasin verkis siajn teatraĵojn, kaj kiun, same kiel la vitran globeton, mi ĉiam tenis manproksima. Min kortuŝis la sindediĉo de ĉi amikino, kiu ĝin havigis; kaj tial ke ĉiu homo volas pravigojn por sia pasio, ĝis tia grado ke li feliĉas kiam li rekonas en la amato kvalitojn, kiuj laŭ la instruo de literaturo, de konversacioj estas inter tiuj, kiuj havas sufiĉan noblecon por instigi al enamiĝo, ke ilin li pro imitemo al si alproprigas kaj aligas al la kaŭzoj de sia sento, kvankam ĉi tiuj kvalitoj eventuale tute alias ol tiuj, kiujn lia amo serĉadis dum ĝi estis spontanea – kiel Svan siatempe pri la artisma aspekto de la beleco de Odeta – mi, kiu unuatempe ekamis Ĵilbertan jam en Kombreo pro ŝia tuta nekonata vivo, en kiun mi deziris enmiksiĝi, en kiun enkarniĝi, forlasante la propran vivon, kiu por mi ne plu vivindis, pensis nun ke estas grandega avantaĝo se de mia tro konata, malestiminda vivo Ĵilberta iam iĝos humila servanto, oportuna kaj agrabla kunlaboranto, kiu vespere helpe al miaj studoj por mi listigos la rilatajn broŝurojn. Bergoton siavice, tiun eminente saĝan, kvazaŭ dian maljunulon, pro kiu mi komence ekamis Ĵilbertan, antaŭ ol mi ŝin vidis – nun mi amis lin pro Ĵilberta. Mi rigardis kun same granda plezuro, kiel la paĝojn verkitajn pri Ĵano Rasin, la volvopaperon fermitan de grandaj blank-vaksaj sigeloj kaj ĉirkaŭzonitan de abundo da malvokoloraj rubandoj, en kiu pakite ŝi alportis la broŝuron. Mi donis kison al la vitra globeto, kiu estis la plej bona parto de la koro de l' amikino, la ne frivola sed fidela parto, kiu, kvankam ĝi havis la misteran ĉarmon de la vivo de Ĵilberta, restis apud mi, loĝis en mia ĉambro, kunkuŝis en mia lito. Sed la belo de tiu ŝtoneto kaj ankaŭ la belo de la frazoj de Bergoto, kiujn mi kun feliĉa sento kunigis kun la ideo de mia amo al Ĵilberta, kvazaŭ en la momentoj, kiam ĉi tiu ŝajnis al mi malplena, ili al ĝi provizis ian solidecon – mi ekvidis, ke ili antaŭekzistis ĉi tiun amon, ke ili al ĝi ne similis, ke ilian konsiston difinis talento aŭ respektive leĝo de la mineralogia regno antaŭ ol Ĵilberta min ekkonis, ke nenio el la libro aŭ el la ŝtoneto estus alia se Ĵilberta min ne amus, kaj ke sekve nenio pravigis mian emon legi en ili mesaĝon de feliĉo. Kaj dum ke mia amo, senlace atendante de la morgaŭa tago amkonfeson flanke de Ĵilberta, ĉiuvespere nuligis, malteksis la mise faritan laboraĵon de la tago, en la ombro de mia memo nekonata ŝpinistino ne lasis la deŝiritajn fadenojn al forĵeto, ŝi kunmetis ilin – ne konsiderante mian preferon, ne laborante por mia feliĉo – laŭ malsama kombino, kiu en ŝiaj verkoj estis ĉiam la sama. Ne aparte atentante mian amon, ne antaŭdecidante ke mi estas amata, ŝi arigis la agojn de Ĵilberta kiuj al mi ŝajnis enigmaj, kaj ŝiajn ofendetojn, kiujn mi pardonis. Tiam ambaŭ – agoj kaj ofendoj – ricevis sencon. Ĉi tiu nova kombino ŝajne signifis, ke vidante ke Ĵilberta, anstataŭ al la Elizeaj Kampoj, iris al teatro, iris al butikumado kun sia duenjo aŭ sin preparis por turisma vojaĝo okaze de la novjara feriado, mi malprave interpretis tion per la penso, la juĝo ke: „ŝi frivolas, aŭ tro facile obeas”. Ĉar frivola aŭ obeema ŝi ĉesus esti, se ŝi amus min, kaj se iujn elektojn oni al ŝi trudus, ŝi sin devigus al obeo kun sama malfeliĉa sento, kian mi sentis en la tagoj, kiam mi ŝin ne vidis. Ankaŭ tion diris la nova kombino, ke mi ja senmanke sciis, kio estas amo, ĉar mi mem amas Ĵilbertan; ĝi al mi rimarkigis mian konstantan zorgon pri brilado antaŭ ŝiaj okuloj, pro kiu mi provis konvinki mian patrinon, ke ŝi al Franciska aĉetu pluvsurtuton kaj ĉapelon kun blua plumfasko, aŭ prefere ke ŝi ne plu irigu min al la publika ĝardeno kun ĉi tiu domservisto, pro kiu mi ruĝvange hontis (al kio mia patrino respondis ke mi maljuste parolas pri Franciska, ke ŝi estas brava virino al ni tre sindona), kaj ankaŭ tiun nepran bezonon vidi Ĵilbertan, pro kiu mi penis ekscii monatojn pli frue, en kiu tempo ŝi forvojaĝos de Parizo, kien ŝi veturos, rigardante eĉ plej agrablan landon kiel ekzilejon se tie ŝi ne estos, kaj dezirante resti ĉiam en Parizo dum eblos renkonti ŝin en la Elizeaj Kampoj; kaj ĝi senpene al mi vidigis, ke similan zorgon aŭ similan bezonon mi ne trovos en la agoj de Ĵilberta. Ŝi – male – ŝatis sian duenjon senrigarde al mia opinio. Ŝi taksis memkompreneble, ke ŝi ne vizitis la publikan ĝardenon, se ŝi iris por butikumado kun la fraŭlino; agrable, se ŝi eliris kun sia patrino. Kaj supoze ke ŝi permesus eventuale, ke mi somerumu en la sama regiono kiel ŝi, ŝi por la elekto de tiu loko ja enkalkulis la deziron de siaj gepatroj, ĉiajn kuriozaĵojn pri kiuj oni rakontis al ŝi, kaj tute ne tion, ke ĝi eventuale estis la loko kiun mia familio asignis al mia feria tempo. Kiam okaze ŝi asertis, ke ŝi malpli ŝatas min ol iun alian amikon, aŭ malpli amas min ol en la antaŭa tago ĉar mi pro malatento kaŭzis malvenkon en ludpartio, tiam mi pardonpetis al ŝi, mi demandis kion mi faru por ke ŝi denove ŝatu min kiel antaŭe, por ke ŝi ŝatu min pli ol aliajn homojn; mi deziris, ke ŝi respondu, ke tiel jam estas, mi petegis kvazaŭ ŝi povus laŭ sia volo ŝanĝi la forton de sia inklino al mi, aŭ laŭ mia volo, en kompleza intenco, nur sekve de la vortoj kiun ŝi elparolos, laŭ mia bona aŭ malbona agmaniero. Ĉu mi do ne sciis, ke la sento, kiun mi havis propraflanke al ŝi, dependis nek de ŝiaj agoj, nek de mia volo?