Выбрать главу

Kaj fine diris la nova kombino aranĝita de la nevidebla ŝpinistino, ke kvankam oni deziras, ke la ĝis nun ĉagrenaj agoj de persono ne estis sinceraj, en ilia regula viciĝo tamen estas klareco, kontraŭ kiu deziro ne efikas, kaj de kiu – prefere ol de ĝi – oni demandu, kiaj estos la morgaŭaj agoj de tiu homo.

Mia amo ĉi tiujn novajn parolojn aŭdis, ili konvinkis ĝin, ke la venonta tago ne gustos alie ol gustis ĉiuj antaŭaj, ke la jam de tro longe samforma kaj sekve neŝanĝebla sento, kiun Ĵilberta havis al mi, estis indiferento, ke en mia amikeco kun Ĵilberta, mi estis la sola persono, kiu enamiĝis. „Estas vere” respondis mia amo „en ĉi tiu amikeco oni jam ŝanĝos nenion, ĝi ne aliiĝos.” Tiam en la sekva tago – aŭ pliposte pretekste de festo, se iu baldaŭ okazos, pretekste de ies datreveno aŭ eble en novjaro, en iu el tiuj tagoj, kiuj malsamas ol aliaj, en kiuj tempo rekomenciĝas sur nova bazo, forpelante la restaĵojn de estinteco, forkonfesante ĝiajn hereditajn kaŭzojn de malĝojo – mi petis de Ĵilberta, ke ŝi rezignu pri nia ĝistiama amikeco kaj fondu novan rilaton.

Mi ĉiam konservis en facile trovebla loko mapon de Parizo, kiu por mi entenis trezoron, ĉar sur ĝi estis distingebla la strato, ĉe kiu gesinjoroj Svan loĝis. Kaj por la propra plezuro, ankaŭ pro iaspeca heroisma spito mi diris je ajna preteksto la nomon de tiu strato, tiel ke mia patro – male ol miaj patrino kaj avino ne sciante pri mia enamiĝo – demandis:

— „Kial do vi ĉiam parolas pri tiu strato? Ĝi ne estas eksterordinara, oni tie certe agrable loĝas ĉar ĝi proksimas al la Bulonja Arbaro, sed deko da aliaj stratoj havas la samajn avantaĝojn.”

Mi en ĉiaj oportunaj okazoj manovris tiucele, ke miaj gepatroj elparolu la nomon Svan; nu, certe, mi senĉese mense ripetadis ĝin, sed mi ankaŭ bezonis aŭdadon de ĝia ĝuinda sono, ludadon de ĝia muziko, kiu min ne plu kontentigis, se ĝi estis nur silente legata. La nomo Svan cetere, kvankam mi ĝin konis de tre longe, nun fariĝis por mi – simile kiel okazas al iuj parolperdintoj pri tute banalaj vortoj – nomo nova. Ĝi konstante ĉeestis inter miaj pensoj, sed mia menso al ĝi tamen ne kutimiĝis. Mi ĝin dissilabigis, analizis, mi miris pri ĝia literumo. Ĝi al mi samtempe malfamiliariĝis, kaj ankaŭ iĝis iel suspektinda. Pro mia ĉiufoja ĝojo kiam mi ĝin aŭdis mi sentis tian kulpon, ke mi fantaziis, ke ĉiuj travidas mian intencon kaj penas devojigi la interparolon se mi ĝin al ĝi kondukas. Mi kompense turnis min al temoj, kiuj alimaniere koncernis Ĵilbertan, mi senfine papagis samajn parolojn, kaj kvankam mi sciis ke ili estas nuraj paroloj – nuraj paroloj diritaj malproksime de ŝi, kiujn ŝi ne aŭdas, malefikaj paroloj, kiuj rediras tion, kio estas, sed ion ŝanĝi ne povas – al mi tamen ŝajnis, ke per obstina tuŝado, obstina kirlado de ĉio, kio aludis Ĵilbertan, mi eble rezultigos ian feliĉan sekvon. Mi rediris al miaj gepatroj, ke Ĵilberta ŝatas sian duenjon, kvazaŭ la centfoja apero de tiu aserto havos fine la efikon, ke Ĵilberta tuj eniros nian hejmon kaj de tiam definitive kun ni loĝos. Mi refoje laŭdis la maljunan sinjorinon, kiu legis la ‚Gazeton de Debatoj’ – iam mi sugestis al miaj gepatroj ke ŝi estas ambasadisto aŭ eble altaranga moŝto – kaj mi senlace ripetis, kiel ŝi belas, malavaras, noblas, ĝis iam mi menciis ke laŭ la nomo, kiun diris Ĵilberta, ŝi probable nomiĝas sinjorino Blaten.

— „Ho, nun mi komprenas, pri kiu temas” diris mia patrino, dum mi pro honto tute ruĝiĝis „Gardistoj, gardistoj! kiel dirus via karmemora avo. Ĉu ŝin vi juĝas bela? Ŝi estas aĉa, kaj tia ĉiam estis. Ŝi estas vidvino de ekzekuciisto. Vi ne memoras, kiam vi estis knabeto, la artifikojn per kiuj mi konstante provis eviti ŝin en la gimnastikejo, kie vi ricevis lecionojn, ĉar ŝi ne konis min sed volis proksimiĝi kaj interparoli kun la enkonduka preteksto ke ŝi juĝis vin ‚pli bela ol estas normale knabo’. Ŝi ĉiam pasie deziris rilatiĝi kun homoj kaj ŝi nepre estas iamaniere freneza, kiel mi ĉiam opiniis, se ŝi vere konas sinjorinon Svan. Ĉar ŝi estas el tre ordinara medio, kvankam pri ŝi laŭ mia scio neniam estis atentindaj klaĉoj. Sed ĉiam ŝi volis ligiĝi kun homoj. Ŝi estas aĉa, terure vulgara kaj krome fonto de komplikoj kaj implikoj.”

Koncerne al sinjoro Svan mi penis simili al li kaj mi sekve dum la manĝoj konstante tiris mian nazon aŭ frotis miajn okulojn. Mia patro komentis: „ĉi tiu infano stultas, li sin malbeligos”. Precipe mi deziris havi tian kalvecon, kian havis Svan. Al mi li ŝajnis tiel eminenta viro, ke mi miris pri tio, ke homoj kun kiuj mi rilatas, ankaŭ lin konas, kaj ke en la okazaĵoj de ajna tago, iu ŝance renkontis lin. Iufoje mia patrino, laŭrutine rakontante ĉe la vespermanĝo siajn eksterajn okupojn dum la ĵusa posttagmezo, simple dirante: „ha, mi preskaŭ forgesis – ĉu vi scias, kiun mi renkontis en Tri Kvartaloj341 ĉe la fako de ombreloj? Svan!” subite florigis meze de sia (en miaj oreloj tre teda) rakonto misteran floron. Kia melankolia volupto! mi tiel eksciis, ke en tiu posttagmezo Svan, glitigante tra la homamaso sian supernaturan figuron, iris al vendejo kaj aĉetis ombrelon. Inter ĉiuj grandaj kaj malgrandaj, egale malinteresaj eventoj, ĉi tiu vekis en mia animo la apartan vibron de ĉio kio tuŝis mian amon al Ĵilberta. Mia patro diradis, ke mi pri nenio interesiĝas, ĉar mi ne atentis la diskutojn pri eblaj politikaj sekvoj de la vizito de reĝo Teodozo, kiu tiam estis oficiala gasto de la ŝtato, kaj – laŭ la publika famo – iĝos aliancano. Sed kontraste – kiom arde mi deziris scii, ĉu Svan portis sian pelerinon!