Pli malproksime, en loko, kie arboj estis kovritaj de sia tuta verda foliaro, unu sola, malalta kaj larĝa, senkapa, obstina, en la vento skuis malbelan, ruĝan hararon. En ankoraŭ alia loko okazis la unua vekiĝo de tiu majo de folioj, kaj la foliaro de mirige bela, ridetanta ampelopso, figurante rozan kratagon en vintro, de tiu mateno mem elmetis abundan floraron. Kaj la arbaro havis la provizoran, dekoran ŝajnon de kreskigejo aŭ de parko, en kiu por vegetologia studado aŭ por la preparo de festo oni freŝe instalis inter arboj de ordinaraj specoj, kiujn oni ankoraŭ ne elterigis, du aŭ tri ekzemplerojn de raraj specioj kun fantaziaj foliaroj, kiuj ĉirkaŭe kvazaŭ liberigas spacon, cirkuligas aeron, provizas helecon. Estis tiam ĝuste la sezono, en kiu la Bulonja Arbaro plej abunde vidigas malsamajn speciojn, plej interproksime diversajn partojn, kiuj kunestas en plurelementa tuto. Tiam estis ankaŭ la ĝusta horo. En la partoj, en kiuj arboj ankoraŭ surhavis sian foliaron, ili ŝajne submetiĝis al ŝanĝo de sia substanco ekde la alto, kie tuŝis ilin la preskaŭ kuŝa matena radiado de la suno, kiu same horizontalos post kelkaj horoj, en la momento de komenca krepuskiĝo kiam ĝi fajros kiel lampo, defore sur la foliarojn ĵetante artan, varman brilon kaj flamigante la plej altajn foliojn de arbo, kiu staras nebruligeble, sobra kandelingo sub sia flama kulmino. Ie ĝi brike densiĝis, kaj, kiel flava persa kahelaĵo kun bluaj motivoj, krude kunmasonis antaŭ la ĉielo la foliojn de hipokaŝtanarbo, aliloke ĝi male reliefigis ilin antaŭ ĝi, direkte al kiu sin krispigis iliaj orkoloraj fingroj. Mezalte en arbo vestita de partenociso ĝi greftis kaj disfaldis – apenaŭ klare distingeble pro la blinduma lumo – grandegan bukedon kvazaŭ el ruĝaj floroj, kiuj similus al iaspecaj diantoj. La diversaj partoj de la arbaro – en somero pli samtonaj pro la denso kaj unukoloreco de foliaroj – nun videbliĝis. Malpli densa loko inter arboj signis la enirejon de preskaŭ ĉiu el ili, aŭ aparte brilkolora foliaro ilin flage distingis. Oni rekonis, kvazaŭ sur plurtona mapo, Armenonvilon, la herbejon Katelan, Madridon, la ĉevalkurejon, la bordon de la lago349. Ie kaj tie aperis neutila konstruaĵo: arta kaverno, muelejo, al kiu arboj, sin alflankigante, lasis spacon, aŭ kiun flegata herbejo prezentis sur sia komforte mola plato. Estis senteble, ke la Bulonja Arbaro ne estas nur arbaro, ke ĝi havas destinon alian ol la vivon de arboj, mian altan humoron ne kaŭzis nura admiro de aŭtuno, sed iu deziro. Granda fonto de ĝojo, kiun animo sentas unue sen klarvido pri ĝia kaŭzo, sen kompreno pri tio, ke nenio ekstera ĝin motivas! Mi do rigardis la arbojn kun sopira koro, kiu preterpasis ilin kaj sen mia prikonscio sin direktis al tiuj aliaj belartaj verkoj: la promenantinoj, kiujn ili ĉiutage dum pluraj horoj ĉirkaŭkadras. Mi iris al la aleo de Akacioj. Mi trapasis altajn arbejojn, en kiuj matena lumo, kiu inter ili strekis novajn dividojn, pritondis arbojn, kunigis, arte kunfaskigis diversajn branĉojn. Ĝi lerte du arbojn al si altiris; sin helpante per la potenca ĉizilo de radio kaj ombro, deprenis de ĉiu el ili duonon de la trunko kaj branĉaro kaj, kunplektante la du restantajn duonojn, el ili faris aŭ unu ombran kolonon, kiun limis la ĉirkaŭa sunlumo, aŭ unu helan fantomon, kies malcertan, treman konturon ĉirkaŭis reto de nigraj ombroj. Kiam sunradio orumis la plej altajn branĉojn, ili ŝajne – kovrite de glima malsekaĵo – sole elstaris el la flua, smeraldeska atmosfero, en kiu la tuta arbejo ŝvebis kvazaŭ submare. Ĉar arboj plu vivis sian propran vivon, kaj kiam ili estis senfoliaj, ĝi pli videble brilis sur la verda, velura ingo, kiu tegis iliajn trunkojn, aŭ en la blanka emajlo de visko-sferoj, kiuj alte, dise pendis en poploj, rondaj kiel la suno kaj la luno en la ‚Kreo de la Mondo’ far Mikelanĝelo350. Sed pro la multjara, trudata kunvivo kun virinoj, kiu efikis kiel ia grefto, ili al mia fantazio elvokis la figuron de driado, la belan, rapidan, koloran mondumaninon, kiun ili preterpase kovras per siaj branĉoj kaj devigas al komuna sento pri la potenco de la estanta sezono; ili al mi memorigis la feliĉan tempon de mia kredema junaĝo, kiam mi avide vizitis la lokojn, kie ĉefverkoj de ina eleganto estis dum kelkaj momentoj aperontaj inter la nepartoprene faciligaj foliaroj. Sed la beleco, kiun dezirigis la pinoj kaj robinioj de la Bulonja Arbaro – per tio pli anim-perturbe ol la hipokaŝtanarboj kaj siringoj kiujn mi estis vidonta en Trianono – ne estis fiksita ekster mi en memoraĵoj de historia epoko, en belartaĵoj, en eta templo al dio Amoro, piede de kiu amasiĝas orkolore interlobitaj folioj. Mi atingis la bordon de la lago, iris ĝis la Kolombo-pafejo. La ideon pri perfekteco, kiun mi konstante havis en la menso, mi tiutempe trovis en la alteco de viktorio, en la maldikeco de vespe furiozaj kaj malpezaj ĉevaloj kun sange ruĝigitaj okuloj kiel la kruelaj ĉevaloj de Diomedo351, kaj kiujn – pro deziro revidi tion, kion mi en pasinta tempo amis, pro sama ardo kiu min pelis antaŭ multaj jaroj sur samaj vojoj – mi nun volis denove per propraj okuloj vidi en la momento kiam la dikega koĉero de sinjorino Svan, gardata de eta grumo granda kiel pugno kaj same knabeca kiel Sankta Georgo, provis regi iliajn ŝtalajn flugilojn, kiuj time kaj treme baraktis. Ve! restis nun sole aŭtomobiloj, kiujn stiris lipharaj meĥanikistoj flankataj de grandaj lakeoj . Mi volis vidi per la okuloj de la korpo – kontroli ĉu ili estas tiel ĉarmaj, kiel ilin vidas la okuloj de la memoro – etajn virinajn ĉapojn, tiel malaltajn, ke ili ŝajnas nuraj kronoj. Ĉiuj nun estis larĝegaj, ornamitaj de fruktoj, floroj, ĉiaspecaj birdoj. La belajn robojn, en kiuj sinjorino Svan paŝis kiel reĝino, anstataŭis greko-saksaj tunikoj kun plisaĵoj de tanagraj statuetoj352 aŭ iafoje en la direktoria stilo353, kontraste portataj kun secesiaj, abunde floraj ŝtofoj, similaj al motivoj de tapetoj. Sur la kapoj de sinjoroj, kiuj povus kun sinjorino Svan promeni en la aleo de reĝino Margerita, mi ne vidis la iaman grizan ĉapelon, ankaŭ ne alian. Ili promenis sen kapvesto. Kaj fidon por dediĉi al ĉi tiuj novaj partoj de la spektaĵo mi ne plu havis, kiu provizus ilin per konsisto, unueco, ekzistemo; ili pasis antaŭ mi dise, hazarde, sen vereco, ne enhavante ian belecon, kiun miaj okuloj provus – kiel en la malnova tempo – konstrui. Ili estis ajnaj inoj, al kies eleganto mi neniel fidis, kaj kies tualetoj al mi ŝajnis ignorindaj. Sed kiam kredo velkas, transvivas – pli kaj pli vigle maske antaŭ la malesto de la perdita povo de la kredanto por atribui al novaj aĵoj realecon – fetiĉisma fideleco al malnovaj aĵoj, kiujn ĝi estigis, kiel se en ili, ne en homa spirito, restus dia potenco, kiel se la nuna nekredemo havus akcidentan kaŭzon, ian morton de la dioj.
Kiel malbele! mi pensis: ĉu iuj homoj juĝas aŭtomobilojn elegantaj, kiel estis antaŭaj jungitaj veturiloj? Mi probable jam tro maljunas, mi ne taŭgas por epoko, en kiu virinoj sin embarasas per roboj, kiuj eĉ ne estas el ŝtofo. Al kio utilas, ke mi venas sub ĉi tiujn arbojn, se nenio plu restas el la societo, kiu kutime sub ĉi tiuj delikataj, ruĝiĝantaj foliaroj kuniĝis, se vulgareco kaj malsaĝo anstataŭis la subtilan bontonon, kiun ili ŝirmis. Kiel malbele! Min konsolas pensado pri virinoj, kiujn mi konis iam, ĉar hodiaŭ eleganto ne plu estas. Sed kiel homoj, kiuj konstante vidas ĉi tiujn malbelajn figurojn sub ĉapeloj kronitaj de birdokaĝo aŭ de legomĝardeno nur sentus, kiel ĉarme estis, vidi sinjorinon Svan kun simpla malva ĉapeto aŭ kun ĉapeleto, super kiu elstaris unu sola irida floro rekte staranta? Ĉu mi povus al ili komprenigi la emocion, kiun en vintraj matenoj mi sentis, se mi renkontis sinjorinon Svan, kiu piediris en palto el lutra felto, en simpla bereto, super kiu klingoforme elstaris du perdrikaj plumoj, sed ĉirkaŭ kiu la arta duonvarmo de ŝia apartamento sentiĝis pro la nura fasketo de violoj premita sur ŝia korsaĵo, kies viva, blua florado kontrasta al la griza ĉielo, al la malvarmega aero, al la senfoliaj branĉoj havis la saman ĉarmon, ke por ĝi la sezono kaj la vetero estis nur ĉirkaŭa kadro kaj ke ĝi vivis en homa atmosfero, en la medio de ĉi tiu virino, kiun havis ankaŭ en la florvazoj kaj florpotoj de ŝia salono, apud la brulanta fajro, antaŭ la silke tegita sofo la floroj, kiuj tra fermita fenestro rigardis al neĝado? Al mi cetere ne sufiĉus, ke la tualetoj estus samaj, kiel en tiu pli malnova epoko. Pro la kohereco de la diversaj partoj de memoraĵo, kiujn la animo de memoranto kundepende tenas ene de tuto el kiu li ne povas ion forigi aŭ esceptigi, mi ankoraŭ laŭ mia deziro pasigus la restantan tempon de la tago ĉe iu el tiuj virinoj, antaŭ taso da teo, en apartamento kun malhele farbitaj muroj, kiel plu restis tiu de sinjorino Svan (en la jaro post tiu, en kiu finiĝas la unua parto de ĉi tiu rakonto) kaj en kiu milde lumus la oranĝtona fajro, la ruĝa brulo, la roza-blanka flamo de krizantemoj en la novembra krepusko dum momentoj similaj al tiuj, en kiuj (kiel oni vidos poste) mi ne sciis malkovri la plezurojn, kiujn mi deziris. Sed nun, kvankam mi per ili nenion atingis, tiuj momentoj al mi retrospekte ŝajnas iom agrablaj. Mi deziras ilin retrovi tiaj, kiaj ilin mi memoras. Ve! restis nur apartamentoj dekoritaj en stilo Luizo la 16a tute blanke kun emajleska bluo de hortensioj. Cetere oni revenas al Parizo ĉiam tre malfrue. Sinjorino Svan al mi respondus el ia kastelo, ke ŝi revenos en februaro longe post la sezono de krizantemoj, se mi petus, ke ŝi rekonstruu por mi la elementojn de tiu memoraĵo, kiun mi sentis ligita al malproksima jaro, al kalendara tempo al kiu ne estis eble retroportiĝi, la elementojn de deziro, kiu mem iĝis neatingebla, kiel la plezuro kiun ĝi siatempe vane persekutis. Kaj mi bezonus ankaŭ ke la virinoj estu la samaj, kies tualetoj min tiam interesis, ĉar en la tempo, kiam mi ankoraŭ fidis, mia imago ilin klare distingis kaj provizis per respektivaj legendoj. Ve! en la aleo de Akacioj – alinome aleo de mirtoj – mi revidis iujn el ili, maljunaj, nuraj teruraj ombroj de tio, kio ili estis iam, vagantaj, ion nediveneblan serĉantaj tra la vergiliaj arbogrupoj. Ili delonge forlasis la lokon, kaj mi ankoraŭ tie staris, vane demandante la malplenajn vojojn. La suno malaperis. La naturo denove regis la arbaron, de kiu forflugis la ideo, ke ĝi estas elizea ĝardeno de virino; super la falsa muelejo la vera ĉielo grizis; vento sulkis la Grandan Lagon per malgrandaj ondetoj, kiel lagon; pezaj birdoj rapide traflugis la Bulonjan Arbaron, kiel arbaron, kaj eksidis kun kriĉoj unu post unu sur grandaj kverkoj, kiuj sub druida354 foliaro, kun dodona355 moŝteco ŝajne anoncis la malhoman vakecon de ĉi tiu neutila arbaro, kaj ilia helpo al mi komprenigis la kontraŭecon kiun entenas serĉado de memorataj bildoj en la realo, ĉar ili ĉiam maltrafos la ĉarmon, kiun al ili donas memoro mem kaj tio, ke ilin ne ekkonas la sentumoj. La realo, kiun mi konis iam, ne plu ekzistis. Sufiĉis tio, ke sinjorino Svan ne venis, tute sama, en la sama momento, por ke la avenuo iĝu alia. La lokoj, kiujn homo konis, ne apartenas nur al la mondo de la spaco, en kiu oni facilige situigas ilin. Ili estis nur maldika eltranĉita samplo inter multaj apudaj impresoj, el kiuj konsistis la tiama vivo; memoro de iu aparta bildo estas nur bedaŭro de aparta momento; kaj domoj, vojoj, avenuoj baldaŭ forpasas – bedaŭrinde – kiel ankaŭ jaroj356.