Выбрать главу

Mi sciis, ke la situacio, kiun mi estis okaziganta, kompare kun ĉiuj aliaj estis tiu, kiu por mi havos flanke de miaj gepatroj plej grandajn sekvojn, sekvojn verdire pli grandajn ol fremdulo supozus, sekvojn liakrede nur proporciajn kun veraj hontindaĵoj. Sed en la eduko, kiun mi ricevadis, rangoj de kulpoj estis aliaj ol en la eduko de aliaj infanoj, kaj al tio oni kutimigis min, ke la unuan lokon ricevis – probable ĉar kontraŭ tiuj pli ol kontraŭ alispecaj mi bezonis atentan gardon – kulpoj kun tiu komuna eco – mi tion nun komprenas – ke ili aperas pro nerva impulso. Sed tiutempe oni ĉi tiujn vortojn ne eldiris, oni tiun devenon ne agnoskis, kaj sekve ne lasis min kredi, ke mi ne kulpas pro mia cedo al ili, aŭ eĉ ne kapablas kontraŭ ili entute rezisti. Sed ilin mi facile rekonis je la angoro ilin anoncanta kaj je la nefleksebla puno ilin sekvanta; kaj mi konsciis, ke tiu, kiun mi ĵus kulpis estas samspeca kun aliaj, kiuj kaŭzis tre severan punon, kvankam ĉi tiu lasta multege pli gravis. Kiam mi baros la vojon de mia patrino, suprenvenanta al sia dormoĉambro, kiam ŝi vidos, ke mi maldormis por refoje deziri al ŝi bonan nokton en la koridoro, oni al mi ne permesos plu resti hejme, oni en la sekva tago sendos min jam al internula lernejo, jes, certe. Bone, tiel estu! eble mi malespere elfenestriĝos kvin minutojn post la faro, sed tiel mi tamen agos. Kion mi volis, estis panjo, estis nokta bondeziro al ŝi, tro longe mi jam iris la vojon de plenumo de ĉi tiu deziro, retroiri mi ne povis.

Mi aŭdis, kiel paŝas miaj gepatroj akompanante la reiron de Svan, kaj post ol la sono de l' porda tintilaĉo avertis, ke li foriris, mi proksimiĝis al la fenestro. Panjo demandis al mia patro, ĉu la palinuro estis bongusta, kaj ĉu sinjoro Svan prenis duan porcion da kafa-pistaka glaciaĵo.

— „Al mi ĝi gustis banale” diris mia patrino „alian fojon ni provu alian specon”.

— „Mankas al mi vortoj por diri, kiom Svan ŝanĝiĝas” diris mia praonklino „li aspektas tiom maljuna”.

Mia praonklino pro longa kutimiĝo rigardis Svan-on kiel senŝanĝan adoleskulon, tiel ke ŝi mire konstatis, ke lia aĝo ne konformas al ŝia konservata primemoro. Cetere ankaŭ miaj gepatroj en li trovis tiun nenormalan, troan, hontindan, punan maljunecon de fraŭloj, de ĉiuj ĉi, por kiuj la granda senmorgaŭa tago ŝajne pli longe daŭras, ol por aliaj, ĉar por ili ĝi vakas, ĝiaj momentoj viciĝas ekde mateno kaj poste ne disdoniĝas inter infanoj.

„Mi opinias, ke li havas zorgojn pro sia malica edzino, kiu kunvivas senkaŝe antaŭ kombreanoj kun iu sinjoro De Ŝarlus. Pri tio klaĉas la tuta urbo.”

Mia patrino rimarkigis, ke de iom da tempo li tamen videble aspektis malpli malgaja.

— „Li ankaŭ malpli ofte faras tiun geston, kiun li rutine faras ĝuste imite al sia patro: froti la okulojn kaj mane viŝi la frunton. Entute mi kredas, ke li ne plu vere amas tiun inon.”

— „Evidente ne plu amas ŝin” respondis mia avo „antaŭ longe mi pri tio ricevis de li leteron, al kiu mi kompreneble ne obeis, kaj ĝi pri liaj sentoj, almenaŭ pri liaj amaj sentoj al la edzino ne lasas dubon – He, vidu, pro la astia vino vi ne dankis lin” li sin vice turnis al siaj du bofratinoj.

— „Kiel do ne dankis? Inter ni dirite, mi opinias, ke mi vortumis tion sufiĉe delikate” respondis avinfratino Flora.

— „Jes, vi bele enkondukis tion; mi admiris” diris avinfratino Celina.

— „Ankaŭ vi tre lertis.”

— „Jes, la frazon pri afablaj najbaroj mi iome fieris.”

— „Ĉu tion vi nomas danki?” ekkriis mia avo „mi aŭdis, sed al diablo! neniel komprenis, ke tion vi destinis al Svan. Estu certaj, ke li mem ne komprenis.”

— „Svan ja ne stultas. Mi ne dubas, ke li plezure aŭdis. Ne decus, ke mi priparolus la nombron de boteloj aŭ la prezon de la vino!...”

Miaj gepatroj restis solaj, ili sidiĝis por momento; mia patro diris:

— „nu, se al vi konvenas, ni supreniros kaj enlitiĝos.”

— „Laŭ via plaĉo, kara, kvankam mi neniom dormemas; ne tamen tiu banala kafo-glaciaĵo min tiom detenas de la emo; sed mi vidas, ke ankoraŭ lumas lampo en la kuirejo, kompatinda Franciska atendis min, do mi petos, ke ŝi malbuku mian korsaĵon dum vi iros kaj demetos la vestojn.”

Kaj mia patrino malfermis la aĵuran pordon, kiu disigis la koridoron de la ŝtuparo. Mi baldaŭ poste aŭdis, ke ŝi alsupras por fermi la fenestron de sia ĉambro. Mi silente enpaŝis la koridoron; tiom forte batis mia koro, ke mi pene antaŭeniris, sed ĝi almenaŭ batis ne plu angore, sed timege kaj ĝoje. Mi vidis, kiel sur la murojn de la ŝtuparejo ĵetas sian lumon la kandelo de panjo. Poste mi vidis ŝin mem; mi impetis. En la unua sekundo ŝi mire rigardis min, ne komprenante, kio okazas. Poste ŝia vizaĝo mienis kolere, ŝi al mi ne diris eĉ vorton, kaj efektive pro relative bagatelaj aferoj oni min iafoje ne alparolis dum pluraj tagoj. Se panjo dirus ion, ŝi komprenigus, ke oni rajtas denove al mi paroli, kaj tio cetere min eĉ pli konsternus, kvazaŭ tio signus ke kompare kun la drasteco de la puno, kiu poste venos, silento aŭ ofenditeco estas infanaĵoj. Unu parolsono signifus la kvieton, kun kiu oni respondas al servulo, kiun oni ĵus definitive maldungis; la kison, kiun oni donas al filo, kiun oni forsendas al varbiĝo, kaj kiun oni rifuzus al li, se oni nur daŭrigus malpacon dum du tagoj. Sed ŝi aŭdis, ke mia patro, elirinte la tualetejon en kiu li demetis la tagovestojn, alsupras kaj prevente kontraŭ la sceno de riproĉado ŝi diris al mi per voĉo premita de kolero:

— „Foriru, foriru, almenaŭ via patro ne vidu vin tiel freneze atendanta!”.

Sed mi ripetadis: „venu por nokta bondeziro” kun timego vidante ke laŭ la muro jam altiĝas la lumo de la patra kandelo, sed ankaŭ uzante tiun proksimiĝon kiel premon kaj esperigilon, ke panjo, volante eviti ke mia patro vidu min ĉi tie, se ŝi obstinos en sia malakceptado, subite diros: „reiru al via ĉambro, mi venos poste”. Jam tro malfrue: mia patro staris antaŭ ni. Pretervole kaj neaŭdite de ili mi murmuris:

— „Mi pereos!”.

Tiele ne okazis. Mia patro ofte rifuzis al mi permesojn jam ricevitajn per la pli favoraj kontraktoj kiujn al mi konsentis miaj patrino kaj avino, ĉar li ne estis homo de principoj kaj kun li ne validis rajto pro kutimo. Pro ajna cirkonstanco aŭ eĉ sen cirkonstanco li abolis lastamomente promenon tiom rutinan, tiom sankciitan, ke ĝin rifuzi estis perfido, aŭ – kiel ekzemple okazis en tiu sama vespero – longe antaŭ la laŭ-rita horo li diris al mi: „bone, nun iru al via lito! ne murmuru!” Sed same pro manko de principoj (laŭ la avina esprimo) li ankaŭ ne estis propradire postulema. Li rigardis al mi mallonge kun miro kaj kolero, kaj post ol mia patrino en sinĝena tono diris kelkajn vortojn da klarigo pri la okazo, li diris:

— „Bone, akompanu lin, vi ĝuste diris, ke vi ne dormemas, restu iom en lia ĉambro; miaflanke mi nenion bezonas.”

— „Sed, kara” timeme respondis mia patrino, „ĉu mi dormemas aŭ ĉu ne dormemas ne decidu pri la afero, ĉi tiun infanon ni ne kutimigu...”

— „Pri kutimigo ne temas” ŝultrumis mia patro „vidu, la etulo estas malĝoja, li mienas ploreme; ni do lin ne turmentu! Se li pro tio malsaniĝus, kion vi de tio ricevus? Estas du litoj en la ĉambro, diru al Franciska, ke ŝi pretigu la grandan liton kaj vi dormu ĉi-nokte samĉambre kun li. Bone do, bonan nokton! mi ne estas nervema, kiel vi aliaj, mi tuj enlitiĝos.”

Pro tio oni al mia patro ne povis danki, tia sentimentalaĵo – tiele li nomis tiajn okazojn – lin incitus. Mi restis surloke, ne kuraĝante ian movon; li ankoraŭ staris antaŭ ni, alta en sia blanka noktoĉemizo sub la viol-kaj-roz-kolora hinda kaŝmir-tuko, kiun li kutime volvis-nodis ĉirkaŭ la kapo, de kiam li suferis pro neŭralgioj, kun sama gesto kiel Abrahamo en gravuraĵo laŭ pentraĵo de Benoco Gocoli38, kiun al mi donacis sinjoro Svan, kiam li diras al Sara, ke ŝi disiĝu de Isaako39. Ĉio ĉi okazis antaŭ multaj jaroj. La muro de la ŝtuparejo, laŭ kiu mi tiam vidis la altiĝantan kandellumon, delonge ne plu staras. Kaj en mi mem kunfalis multaj aferoj, kiujn mi kredis por ĉiam daŭrontaj, kaj novaj konstruiĝis, naskante novajn ĝojojn kaj malĝojojn, kiujn mi tiam ne povis antaŭvidi, kaj simile malnovaj kondiĉoj intertempe iĝis al mi malfacile kompreneblaj. Ankaŭ delonge mia patro ĉesis diri al mia patrino: „akompanu la etulon”. Neniam la ebleco de tiaj horoj por mi reaperos. Sed de malmulte da tempo mi denove bone aŭdas, streĉante la orelojn, la plorajn spasmojn, kiujn al mi prosperis deteni antaŭ mia patro, kaj kiuj liberiĝis kiam mi solis kun mia patrino. Ili ĝustadire neniam ĉesis, nur la vivo ĉirkaŭ mi silentiĝis kaj dank' al tio mi reaŭdas ilin, kiel tiujn monaĥejajn sonorilojn, kiujn urba vivo dum la hela tago superbruas tiom plene, ke oni povas kredi, ke ili ne funkcias, sed kiuj en la vespera silento denove sonoras.