Выбрать главу

Panjo sidiĝis apud mia lito; ŝi jam prenis ‚Francisko Kampotrovito’-n kies ruĝeca kovrilo kaj nekomprenebla titolo al miaj okuloj prezentis apartan karakteron kaj allogan misteron. Mi tiutempe veran romanon ankoraŭ neniam legis. Pri Ĵorĵo Sand mi aŭdis, ke ŝi estis tipo de romanistoj. Ĉio ĉi emigis min atendi de ‚Francisko Kampotrovito’ ion nedifineble ĝuindan. La diversaj manieroj, kiel la rakonto provis kaŭzi scivolon aŭ kortuŝiĝon, iuj parolturnoj, kiuj instigas al maltrankvilo aŭ malgajo, kaj kiun iom sperta leganto rekonas kiel komunaĵojn de multaj romanoj, ŝajnis al mi simple – al mi, ĉar mi rigardis ĉi novan libron ne kiel unu aĵon inter multaj similaj, sed kiel individuon, ekzistantan nur per si mem – stranga parfumo eliĝanta el la propra esenco de ‚Francisko Kampotrovito’. Sub ĉiutagaj okazaĵoj, sub banalaĵoj, sub ordinaraj vortoj mi sentis propran frazmelodion, nekutiman akcenton. La rakonto komenciĝis; ĝi sonis al mi tre malklare, ĉar tiutempe, dum mi legis mi ofte laŭlonge de plenaj paĝoj revis pri tute aliaj temoj. Plie al la breĉoj, kiujn mia distriĝemo faris en la rakonto, aldoniĝis tio, ke panjo, kiam ŝi voĉlegis al mi, preterpasis ĉiujn amoscenojn. Tial ĉiuj rimarkeblaj ŝanĝoj en la respektivaj sintenoj de la muelistino kaj de la infano, kiujn klarigas simple la naskiĝo kaj kresko de amosento, al mi ŝajnis envolvitaj en granda mistero, kiun mi volonte atribuis al la influo de la nova kaj tiel dolĉesona nomo kampotrovito53, kiu al la infano – ĝin pro nekonebla kaŭzo ricevinta – komunikis sian viglan kaj ĉarman purpureskan tonon. Mia patrino estis unuflanke nefidinda leganto, sed aliflanke ankaŭ – de verkoj en kiuj ŝi trovis verecan esprimon de aŭtentaj sentoj – bonega leganto, kiu respekte kaj simple interpretis, per bela kaj milda voĉsono. Ankaŭ en la reala mondo, kiam ŝi sentis kortuŝon aŭ admiron ne pro artaj verkoj, sed pro vivantoj, estis bele vidi, kun kia ĝentileco ŝi evitis en sia voĉtono, en siaj gestoj aŭ en siaj paroloj jen gajan emfazon, kiu ŝokus tiun patrinon kies infano iam mortis, jen aludon al festo, al datreveno, kiu memorigus maljunulon pri lia profunda aĝo, jen vortojn pri mastrumado, kiuj al juna klerulo sonus tede. Kaj same, legante la prozon de Ĵorĵo Sand, kies atmosfero ĉiam plenas je boneco, je alta moralo, kiun panjo laŭ la instruo de mia avino rigardis plej alta valoro en la vivo, kaj kiun mi instruis al ŝi multe pli poste ne rigardi plej alta en beletro, ŝi atente senigis sian voĉon je malnoblaj efektoj, je afektoj kiuj barus la potencan fluon de la rakonto, ŝi liveris la tutan spontanean tenerecon, la tutan vastan mildecon, kiujn tiam ili postulis, al tiuj frazoj, kiuj estis kvazaŭ fasonitaj por ŝia voĉo kaj kiuj iamaniere ĝuste respondis al la amplekso de ŝiaj sentoj. Ŝi retrovis, por ilin komenci en la taŭga tono, la elkorecon, kiu antaŭestis ilin kaj estigis ilin, sed kiun la vorta konsisto ne indikas; dank' al tiu elkoreco ŝi dumlege dampis ĉian krudecon de verbotempoj, donis al imperfekto kaj perfekto la mildecon de boneco, la melankolion de tenereco, gvidis finiĝantan frazon al la eko de la sekvonta, jen pelante, jen detenante la takton de silaboj, por ke ili ricevu malgraŭ siaj malegalaj longoj ritmon konstantan; ŝi tiel en tiun tre ordinaran prozon enblovis konstantan sentan vivecon.

Miaj skrupuloj jam malaperis, mi konfidis min al la milda nokto, dum kiu mia patrino proksimis. Mi sciis, ke tia nokto ne okazos refoje; ke mia plej granda sopiro, nome havi mian patrinon en la ĉambro dum la malĝojaj horoj de nokto, tro malkonvenis rilate al la ĉiutaga ordo kaj al la ĝenerala deziro, kaj ke sekve ĝia ĉi-vespere permesita plenumo nepre estis nenatura, escepta okazo. Morgaŭ mia angoro renaskiĝos kaj panjo forestos. Sed kiam la angoro ĉesis, mi ĝin ne plu komprenis; cetere la morgaŭa vespero ankoraŭ estis malproksima; mi pensis, ke mi havos tempon por pripensado, kvankam tiu tempo ne provizos min per novaj rimedoj, kaj kvankam ĉio ĉi estis aferoj, kiujn mia propra volo ne estis ŝanĝonta, kaj kiujn eviteblaj ŝajnigis nur la intervalo, kiu ilin ankoraŭ fortenis de mi.

***

Tiel do dum longa tempo, kiam mi nokte vekiĝis kaj memoradis Kombreon, mi ne revidis pli vaste ol tiun luman sekcon meze de densa mallumo, similan al tio, kion flagro de bengala fajro aŭ elektra lumĵeto tratranĉe prilumas en monumento, kies ceteraj partoj restas dronaj en nokto: en la iom larĝa bazo, la kabineto, la manĝoĉambro, la ekstremo de la malluma aleo, per kiu envenos sinjoro Svan en rolo de senscia kulpanto pri mia malĝojo, la koridoro, en kiu mi paŝis direkte al la unua ŝtupo de la tiom pene irota ŝtuparo, kiu siavice sole konsistigis la tre mallarĝan mezparton de tiu neregula piramido; kaj kulmine mia dormoĉambro kun la mallonga vitro-porda koridoro, tra kiu eniros panjo; sume en ĉiam sama horo, sena je ajna ĉirkaŭaĵo, hela sur malluma fono, la minimuma necesa dekoro (simila al la scenindikoj komence de malnova teatraĵo por prezentoj en provinco) necesa por la dramo de mia senvestiĝo; kvazaŭ Kombreo konsistus el nuraj du etaĝoj interkomunikaj per mallarĝa ŝtuparo, kvazaŭ tie estus ĉiam la deknaŭa horo. Al tiu, kiu min pridemandus, mi kompreneble respondus, ke Kombreo enhavis aliaĵojn kaj ekzistis alihore. Sed ĉion, kion mi memorus, tiam liverus nur voldependa memoro, racia memoro, kaj tial ke la informoj de ĝi liverataj pri estinteco neniun eron de tiu estinteco konservas, mi neniam dezirus longe pensi pri cetera Kombreo. Ĉio ĉi por mi verdire mortis.

Ĉu definitive mortis? Eble.

En tiu tuta afero tre rolas iu hazardo; kaj dua hazardo – nome tiu, kiu fiksas la tempon de ies morto – ofte ne ebligas longan atendon antaŭ okaziĝo de la unua.

Mi taksas tre saĝa la keltan kredon, ke animoj de tiuj, kiuj forlasis la vivantojn, restas enfermitaj en iuj malsuperaj estuloj, en besto, en vegetaĵo, en senviva objekto, jes, perditaj por homoj, ĝis venas la tago – por multaj ĝi neniam venas – kiam ŝance iu pasas apud la arbo aŭ al si havigas la objekton, en kiu ili malliberas. Tiam ili ektremas, vokas, kaj apenaŭ oni rekonis ilin, tuj la sorĉo disfalas. De vivanto liberigite, ili venkas la morton kaj revenas por vivi apud vivantoj.

Ĝuste tiel okazas pri pasintaĵoj. Vane oni provas ilin revivigi, tiucelaj streĉoj de la racio neniel efikas. Ili kaŝiĝas trans ĝia rego, trans ĝia atingopovo, en ajna objekto – pliĝuste en la sento kiun la trovo de tiu objekto estigus – kiun oni ne suspektas. Je hazardo dependas, ĉu tiun objekton oni renkontos antaŭ la morto, aŭ ne renkontos.