De multaj jaroj Kombreo – krom la scenejo kaj ensceniĝo de la enlitiĝa dramo – por mi ne plu ekzistis, sed iam en vintra tago, post ol mi rehejmiĝis, mia patrino, rimarkante ke al mi estas malvarme, proponis ke mi prenu kontraŭkutime iom da teo. Mi unue malakceptis, poste sen klara kialo ŝanĝis la decidon. Ŝi mendis iun el tiuj mallongaj, dikaj kuketoj, kiujn oni nomas madelenoj, kiuj forme ŝajnas mulditaj en ripa ŝelo de jakoba pekteno. Kaj maŝinece, morna pro la malgaja nuna tago kaj pro la perspektivo de same malgaja sekva tago, mi albuŝigis kuleron da teo en kiu antaŭe moliĝis peceto da madeleno. Ĝuste en la momento, kiam la kuleraĵo da teo miksita kun kukeroj tuŝis mian palaton, mi tremeris kaj ekatentis al neordinaraĵo, kiu tiam okazis en mi. Delikatega plezuro min plenigis, sen rilato al io videbla, sen ke mi komprenis ĝian kaŭzon. Ĝi tuj al mi bagateligis la penojn de ordinara vivo, indiferentigis ĝiajn fiaskojn, malgravigis ĝian mallongecon, funkciante kiel amosento, min plenigante per ia multevalora substanco; ĝustadire tiu substanco ne estis en mi, ĝi estis mi. Mi ĉesis senti min netaŭga, misloka, mortonta. De kie venis tiu fortega ĝojo? Mi sentis, ke ĝi rilatas al la kungusto de teo kaj kuketo, sed ke ĝi ol gusto senkompare pli valoras, alispecas. De kie ĝi venis? Kion ĝi signifis? Kiel ĝi kompreniĝu? Mi trinkas duafoje, kaj per tio sentas nenion plian ol unuafoje, trinkas triafoje kaj ricevas malpli ol duafoje. Prefere mi ĉesu, ŝajne la efiko de la trinkaĵo malfortiĝas. La vero, kiun mi persekutas, klare en ĝi ne estas, sed en mi. Ĝi vekis ĝin, sed ne konas ĝin, kaj ĝi povas nur ajnafoje ripeti ĉiam pli malforte la saman ateston, kiun mi ne sukcesas interpreti, kaj kiun mi prefere povu laŭvole repostuli kaj plene resperti post iom da tempo, por definitiva klarigo. Mi surtabligas la tason kaj turnas min al mia animo. Ĝi trovu la veron. Sed kiel? Granda embaraso ĉiam estiĝas, kiam animo ne povas sin mem kompreni; kiam ĝi samtempe estas serĉanto kaj malluma traserĉata lando, en kiu ĝia tuta ekipo ne utilos. Ĉu serĉi? Ne nur: ankaŭ krei! Ĝi frontas ion, kio ankoraŭ ne ekzistas, kaj tion realigi kaj poste prilumi sole ĝi povas.
Kaj mi denove esploras, kia estas tiu nova animstato, kiu venas sen logika pruvo, sed kun evidento de feliĉa sento, kun realeco forcediganta ĉion alian. Ĝin mi volas laŭeble reaperigi. Mi pense revenas al la momento, kiam mi prenis la unuan kuleron da teo. Mi retrovas la saman staton sen nova klarigo. Mi pelas mian animon al plia streĉiĝo, ke ĝi revenigu la forflugantan senton. Por ke nenio ĝenu la impeton kun kiu ĝi provos kapti ĝin, mi forigas ĉiujn barojn, ĉiun fremdan ideon, mi ŝirmas miajn orelojn kaj mian atenton kontraŭ la bruoj de la najbara ĉambro. Sed sentante, ke mia animo laciĝas kaj ne sukcesas, mi male devigas ĝin nun al la distriĝo, de kiu mi ĵuse detenadis ĝin, mi pensigas ĝin pri aliaj aferoj, por ke ĝi rekolektu forton antaŭ fina provo. Poste duafoje mi liberigas la spacon antaŭ ĝi, mi prezentas al ĝi tiun guston, freŝe restantan el la unua buŝpreno, kaj mi sentas, kiel en mi ektremas io, kio moviĝas, volas leviĝi, io kvazaŭ malankriĝinta en granda profundo – kio ĝi estas mi ne scias, sed tio grade alsupras, mi perceptas la reziston, mi aŭdas la rumoron de la transirata distanco.
Certe tio, kio en mi tiel viviĝas, estas bildo, okula memoraĵo, kiu – ĉar asocia kun tiu gusto – volas ĝin akompani supren. Sed tro malproksime, tro malklare ĝi baraktas, mi apenaŭ distingas la neŭtran rebrilon, en kiun konfuziĝas la nefiksebla kirlo de distirataj koloroj; formon mi ne distingas, mi ne povas peti de ĝi, kiel de sola kompetenta tradukanto, ke ĝi rediru al mi la ateston de sia kunnaskita, nedisiĝema akompananto, la gusto, peti ke ĝi raportu pri la ĝusta difinita cirkonstanco, la ĝusta parto de estinta tempo, pri kiu temas.
Ĉu entute atingos la supron de klara konscio tiu memoraĵo, tiu estinta momento, kiun de tre malproksime la logforto de simila momento vekis, afekciis, levis de mia plejprofundo? Mi ne scias. Nun mi ne plu sentas ion, ĝi haltis, eble resinkis; estas dubinde, ĉu iam ĝi eliĝos el sia nokto. Dek fojojn mi devas rekomenci, al ĝi kliniĝi. Ĉiun fojon malkuraĝo, kiu deturnas homojn de malfacilaj taskoj, de grandaj verkoj, deadmonas min, rekomendas, ke mi trinku teon kaj simple pripensu hodiaŭajn zorgojn kaj morgaŭajn dezirojn, facilajn remaĉaĵojn.
Kaj subite antaŭ mi aperis la memoraĵo. Ĉi tiun guston havis peceto de madelen-kuko, kiun en Kombreo dimanĉe (ĉar en tiu tago mi ne eliris antaŭ la horo de diservo), kiam mi matene salutis ŝin en ŝia ĉambro, mia onklino Leona donis al mi, ĝin trempinte en sia tea aŭ tilia infuzaĵo. La aspekto de la kuketo ne kaŭzis rememoron, antaŭ ol mi gustumis ĝin; eble tial ke intertempe madelenojn mi ofte vidis – sed ne manĝis – sur bretoj de kukvendejoj, kaj ilia bildo sekve deligiĝis de la malproksima kombrea tempo kaj asociiĝis kun posta vivotempo; eble ankaŭ de tiuj tiom longe ekster memoratingo restintaj aferoj nenio transvivis, ĉio diseriĝis; formoj – ankaŭ la formo de la dolĉa konketo, tiom grase plezuriga sub severa, pia striaro – neniiĝis aŭ, endormiĝinte, perdis la ekspansian impeton, per kiu ili povus atingi la konscion. Sed kiam de malproksima estinteco nenio plu daŭras, post ol vivuloj mortis, post ol aĵoj detruiĝis, sole la pli malsolidaj sed pli vivemaj, malpli materiaj, pli persistaj, pli fidelaj odoro kaj gusto ankoraŭ longe restas, kiel animoj, memorante, atendante, esperante sur la ruino de ĉio cetera, senŝancele portante en siaj preskaŭ netuŝeblaj eretoj la vastegan monumenton de memoro.
Apenaŭ mi rekonis la guston de la madelen-peco trempita en tilia teo, kiun al mi kutime donis mia onklino – kvankam finklarigon de la feliĉiga povo de tiu memoraĵo mi ankoraŭ ne sciis kaj rezervis por posta tempo – tuj la malnova griza domo ĉestrata, en kiu estis ŝia ĉambro, aperis kiel sceneja dekoro kaj alĝustiĝis al la eta ĉeĝardena pavilono, kiun oni konstruigis por miaj gepatroj en la malantaŭa parto (la stumpa parto, kiun mi ĝis tiam izole revidis); kaj kune kun la domo reaperis ankaŭ la urbo, la placo al kiu oni sendis min antaŭ la tagmanĝo, la stratoj, kiujn mi trairis foje kaj refoje en la tago por komisioj senrigarde al la vetero, la vojoj kiujn oni prefere elektis kiam la vetero belis. Kaj kiel en tiu ludo, per kiu japanoj amuziĝas, en porcelanan bovlon enakvigante paperpecetojn, antaŭe senformajn, kiuj je ektuŝo de akvo tuj disfaldiĝas, turniĝetas, koloriĝas, diversiĝas kiel plenformaj kaj rekoneblaj floroj, domoj, hometoj, tiel same nun la floroj de nia ĝardeno, tiuj de la svan-a parko, la akvolilioj de Vivono, la ordinaraj homoj de la vilaĝo en siaj dometoj, kaj la preĝejo kaj tuta Kombreo kun ĉirkaŭaĵoj, ĉio ĉi formiĝanta, solidiĝanta – urbo kaj ĝardenoj – eliĝis el mia tetaso.
2
Kombreo, vidate de malproksime, de ĉirkaŭa kvinkilometra distanco aŭ de la fervojo, kiam ni alveturis en la lasta antaŭpaska semajno, konsistis en unu nura preĝejo, kiu resumis la urbon, ĝin reprezentis, ĝin komentis kaj emblemis por la ĉirkaŭa mondo, kaj se oni proksimiĝis, tenis dense ĉe sia alta, malhela mantelo meze de kampoj kaj fronte al vento, kiel paŝtisto tenas sian ŝafaron, la grizajn, vilajn dorsojn de la kunpremiĝaj domoj, kiujn ruina mezepoka murego jen kaj jen ĉirkaŭis per perfekte ronda limo, kiel urbeto de frurenesanca pentraĵo. Al loĝantoj Kombreo estis iom prema, kiel ĝiaj stratoj, kies domoj konstruitaj el la loka nigra roko, alireblaj per eksteraj ŝtuparetoj, ĉapelitaj de gabloj, kiuj antaŭombris ilin, estis tiel mallumaj, ke oni jam en malfrua posttagmezo devis levi la kurtenojn de la ĉambraj fenestroj; stratoj kun seriozaj sanktulaj nomoj, el kiuj pluraj estis el la nobelaj sinjoroj de Kombreo: strato Sankta-Hilario, strato Sankta-Jakobo, en kiu estis la domo de mia onklino, strato Sankta-Hildegarda, al kiu rigardis ĝia krada pordego, kaj strato Sankta-Spirito, al kiu malfermiĝis la flanka pordeto de ĝia ĝardeno; kaj tiuj kombreaj stratoj ekzistas en tiom fora parto de mia memoro, havas tonojn tiom aliajn ol la koloroj, en kiuj montriĝas al mi la nuna mondo, ke ili fakte ĉiuj ŝajnas – kune kun la preĝejo, kiu de sur la placo superaltis ilin – pli fantaziaj ol la lumbildoj de la magia lanterno; kaj ke iafoje se mi ankoraŭ trairus la straton Sanktan-Hilarion, se rezervus ĉambron en la strato de la Birdo – en la malnova hotelo de Sagita Birdo, de kies kellukoj eliĝis kuirodoro, kiun senŝanĝe intermita kaj varma mi ankoraŭ fojfoje flaras en mi – tio estus pli magia komuniko kun transa mondo, ol se mi kun Golo renkontiĝus aŭ kun Genoveva De Brabanto parolus.