Выбрать главу

La kuzino de mia avo – alinome mia praonklino – ĉe kiu ni loĝis, estis la patrino de tiu onklino Leona, kiu post la morto de sia edzo, onklo Oktavo, unue ne plu volis moviĝi for de Kombreo, poste en Kombreo for de sia domo, poste for de sia lito, kaj ne plu malsupreniris, ĉiam kuŝante en ŝanceliĝa stato de malĝojo, korpa malforto, malsano, obsedo kaj pieco. Ŝia propra ĉambraro rigardis al la strato Sankta-Jakobo, kiu ĝisiris la iom malproksiman Grandan Herbejon (kontraste al la Malgranda Herbejo, kiu verdis meze de la urbo, inter tri stratoj), kaj kiu unutone, grize, preterpasante la tri altajn sabloŝtonajn ŝtupojn de preskaŭ ĉiu dompordo, aspektis kiel foldo, kiun gotika skulptisto farus en bloko, el kiu li ankaŭ farus bildon de betleĥemo54 aŭ de golgoto55. Mia onklino plu loĝis en du solaj najbaraj ĉambroj, posttagmeze kuŝante en unu, dum oni aerumis la alian. Ili estis el tiuj provincaj ĉambroj kiuj – same kiel aerajn aŭ marajn vastojn en iuj landoj lumigas aŭ parfumas milmiloj da protozooj, kiuj ne videblas – ĉarmas onin per la multaj odoroj eligataj de virtoj, saĝo, kutimoj, tuta sekreta, nevidebla, abundega kaj morala vivo, kiu en aero ŝvebas; naturaj odoroj ankaŭ, certe, kolorigitaj de la tempo, similaj al ĉirkaŭaj kampaj odoroj, sed jam ankaŭ endomaj, homaj kaj enfermitaj, de bongusta, tralaborita kaj hela ĵeleo el ĉiuj fruktoj de la jaro, kiuj rifuĝis de la ĝardeno en la ŝrankon; laŭsezonaj, sed meblaj kaj hejmaj, mildigantaj la pikecon de prujno per la dolĉeco de varma pano, senfaraj kaj akurataj kiel vilaĝa horloĝo, promenemaj kaj bonordaj, revemaj kaj ordemaj, vestŝrankaj, matenaj, piaj, feliĉaj pro paco, kiu provizas nur plian gradon de maltrankvilo, kaj pro prozeco, kiu liveras grandan kvanton da poezieco al tiu, kiu ilin trairas sed ne konstante inter ili loĝas. La aero estis tie saturita je altkvalita, nutra, tiom gustuminda silento, ke mi ĉiufoje enpaŝis kun iaspeca frandemo, precipe en tiuj ankoraŭ malvarmaj unuaj matenoj de la postpaska semajno, en kiuj mi pli bone ĝuis ĝin, ĉar mi freŝe alvenis en Kombreon; antaŭ ol mi eniros kaj salutos mian onklinon, oni atendigis min mallonge en la unua ĉambro, en kiu la ankoraŭ vintra sunlumo varmiĝis antaŭ la fajrujo, kiu jam brulis inter du brikoj kaj la tutan ĉambron ŝmiris per fulgodoro, efikante kiel granda kampara hejt-fornelo aŭ kiel kastela kamenkadro56, ĉe kiuj oni deziras, ke la ekstera vetero iĝu pluva, neĝa, eĉ diluve malbona, por senti krom la komforto de enfermiteco la poeziecon de travintrado; mi iris kelkajn paŝojn de la genuiĝilo al la brakseĝoj, kiujn tegis reliefornama veluro kaj ĉiam surpendis kroĉetitaj nuksubaĵoj57; kaj la fajro – kuirante kiel paston la bonajn odorojn kiuj, jam prilaborite kaj maturigite de la malseka, novsuna malvarmeto de mateno, kvazaŭ grumele plenigis la aeron – tavoligis ilin, ilin orumis, faldumis, ŝveligis, faris per ilia substanco nevideblan kaj palpeblan provincan kukon, grandegan buĥton, ene de kiu mi – la pli kraketajn, pli subtilajn, pli renomajn sed ankaŭ pli sekajn aromojn de la ŝranko, de la komodo, de la foliara tapeto apenaŭ gustuminte – ĉiufoje revenis kun sekreta avido al la meza, glua, neŭtra, malfacile digestebla kaj frukta odoro de la florornama peplomo.

Mi aŭdis el la najbara ĉambro, kiel mia onklino duonvoĉe parolis al si. Ŝi ĉiam mallaŭtis, ĉar ŝi kredis, ke io en ŝia kapo estas rompita kaj flosas, kaj ĝin ŝi mismovus per tro laŭta voĉsono, sed ŝi neniam longe restis silenta, eĉ kiam ŝi solis, pro tio ke ŝi kredis tion saniga al sia gorĝo, ke ĝi malhelpis stagnadon de sango kaj tiel maloftigis la sufokojn kaj angorojn, kiujn ŝi suferis; cetere ŝi – vivanta en plena senmoveeco – atribuis al siaj eĉ plej etaj korpaj impresoj grandegan gravon, al ili atribuis ankaŭ tian variemon, ke ĝi instigis ŝin al konstantaj rilataj komentoj, kaj manke de ĉeestanto, al kiu ŝi povus ilin komuniki, ŝi avizadis sin mem en konstanta solparolado, kiu estis ŝia ununura agado. Bedaŭrinde, kutimiĝinte al laŭta pensado, ŝi ne ĉiam kontrolis, ĉu iu estas en la najbara ĉambro, kaj ofte mi aŭdis, kiel ŝi diras al si: „mi nepre memoru, ke mi ne dormis”. Ŝi pretendis je ĉiama maldormo, kaj la parolmaniero de la familio tion respektoplene spegulis: matene Franciska ne vekis ŝin sed eniris ŝian ĉambron; kiam ŝi dormetis en la tago, ni diris, ke ŝi estas pripensantaripozanta; kaj se ŝi en interparolo preteratente diris: „kio min vekis...” aŭ: „mi sonĝis ke...” ŝi ruĝiĝis kaj tuj alie revortumis la aferon.

Post mallonge mi eniris kaj interkisis kun ŝi; Franciska infuzis ŝian teon; aŭ eventuale se ŝi sentis sin maltrankvila, ŝi anstataŭe petis alian infuzaĵon, kaj estis mi tiu, kiun oni taskis pri deskuado el la apoteka saketo en teleron de la kvanto da tiliaj floroj, kiu poste ŝutiĝos en bolantan akvon. Pro malsekiĝo la tigetoj tiel kurbiĝis, ke ili formis fantazian plektaĵon, en kies interspacoj malfermiĝis palaj floretoj, kvazaŭ pentristo ilin aranĝus kaj en plej ornama maniero pozigus. Parte aŭ tute ŝanĝinte sian aspekton, la folietoj similis al plej diversaj aferoj: al diafana flugilo de muŝo, al blanka dorsoflanko de etikedo, al rozpetalo, sed al tiaj aferoj tavoligitaj, kunpremitaj aŭ kunplektitaj, kiel okazas en farado de nesto. Multaj superfluaj delikataĵoj – pro la plaĉa neŝparemo de la apotekisto – kiuj en malnatura preparaĵo ne aperus, ĉi tie plezure provizis la agrablan komprenon – kiel libro kiu mirinde aperigas la nomon de reale konata homo – ke ili estis floraĵoj de realaj tilioj, kiel tiuj, kiujn mi vidis en la avenuo de la Stacidomo, ŝanĝitaj ĝuste ĉar ili ne estis aliaj, sed samaj post tempopaso. Ĉiu nova eco en ili estis nur aliformiĝo de antaŭa eco; mi rekonis en iliaj grizaj buletoj la iamajn verdajn butonojn, kiuj ne elmaturiĝis; precipe la roztona, luna, milda brilo per kiu elstaris la floroj ene de la malfortika plekto de tigoj, en kiu ili pendis kiel oraj rozetoj – distingante, kiel postlumeco ankoraŭ markanta sur muro la lokon de malaperinta fresko, la kolorajn elkreskaĵojn de l' arbo disde tiuj, kiuj senkoloris – vidigis, ke tiuj petaloj estis ĝuste tiuj samaj, kiuj, antaŭ ol ili flore plenigis apotekan saketon, bonodoris tra printempaj vesperoj. Ankaŭ ia kandelflama rozeco estis koloro ilia, sed jam parte malvigligita kaj dormanta en tiu duonvivo, kiu nun estis ilia sorto kaj kvazaŭ estas la krepusko de floroj. Mia onklino baldaŭ trempis en la varmegan infuzaĵon – ĝian velkfolian aŭ eksfloran guston frandante – etan madelenon, el kiu ŝi donis al mi pecon, post ol ĝi sufiĉe moliĝis.

Unuflanke de ŝia lito staris granda flava komodo el citronarba ligno kaj tablo kuniganta la apotekan kaj la altaran utilojn; sur ĝi super statueto de virgulino Maria kaj botelo de minerala akvo Viŝi-celestenoj ankaŭ kuŝis diservaj libroj, kuracilaj preskriboj kaj ĝenerale ĉio same necesa al enlita observado de ritoj kaj de dieto, al ĝustatempeco por pepsino kaj por vespro egale. Aliflanke ŝia lito etendiĝis laŭ la fenestro, ŝi senpene rigardis al la strato kaj por forpeli enuon el ĝi legis de mateno ĝis vespero, kiel persa princo, la ĉiutagan sed longmemoran kronikon kombrean, kiun ŝi poste kun Franciska komentis.