Выбрать главу

— „Filino de sinjoro Pupen, ĉu? Tute ne, kompatinda Franciska, kiel ŝin mi ne rekonus?”

— „Tamen ne pri la pli aĝa mi parolas, sinjorino Oktavino, sed pri la knabineto, kiu restas por la lernejo en Ĵui-vicgrafo. Al mi ŝajnas, ke mi jam vidis ŝin ĉi-matene.”

— „Ha, tio povas esti” mia onklino respondis. „Povas esti, ke ŝi venis pro la feriaj tagoj. Jes, certe! Ni ne serĉu alian klarigon, por feriado ŝi venis. Tiam do ni eble vidos post momento, ke sinjorino Sazera vizitos sian fratinon por la tagmanĝo. Do tial! Mi vidis la etulon de Galopen, kiu preterpasis portante torton! Vidu, certe la torto estis survoje al sinjorino Gupil.”

— „Se vere sinjorino Gupil havos gastojn, certe, sinjorino Oktavino, vi baldaŭ vidos ĉiujn familianojn alhejmiĝi por la tagmanĝo, ĉar nun jam estas ne tiom frue” diris Franciska, kiu urĝe volis malsupreniri kaj zorgi pri la tagmanĝo kaj tial kontente promesis al mia onklino tiun proksiman distraĵon.

— „Ho, ne okazos antaŭ tagmezo” respondis en elrevigita tono mia onklino, okulante al la horloĝo maltrankvile kaj ŝtele, ĉar ŝi ne volis vidigi, ke ŝi, pri ĉio rezigninta, tamen de la ekscio, ke sinjorino Gupil akceptas gastojn por la tagmanĝo, ricevas tiom viglan plezuron, kiun bedaŭrinde necesos ankoraŭ atendi dum iom pli ol unu horo.

„Kaj plie tio okazos dum mia tagmanĝo!” ŝi duonvoĉis al si mem.

Al ŝi la tagmanĝo estis sufiĉa okupo, tiel ke alian samtempan distraĵon ŝi al si ne deziris.

„Ne forgesu, mi petas, alportu la ovaĵon kun kremo sur plata telero”

Ĉi tiuj estis la solaj vazoj ornamitaj per figuraĵoj, kaj mian onklinon amuzis je ĉiu manĝo la legado de la subteksto sur la tiufoja telero. Ŝi surnazigis siajn okulvitrojn kaj ellegis ‚Alibabo kaj Kvardek Rabistoj’ aŭ ‚Aladeno kaj la Magia Lampo’61 kaj ŝi ridetis: „bonege, bonege”.

— „Do nun mi iru al Teodoro...” diris Franciska, ekvidante, ke mia onklino ne plu sendos ŝin.

— „Ne, ne, ne plu estas utile, certe ŝi estis la juna fraŭlino Pupen. Kompatinda Franciska, mi pardonpetas, ke mi venigis vin vane.”

Sed mia onklino sciis, ke ne vane ŝi sonorige vokis Franciskan, ĉar en Kombreo homo „kiun oni ne konas” estis vivulo same nekredinda, kiel dio el la antikvaj mitoj, kaj efektive neniu memoris, ke iafoje, kiam sur la strato Sankta-Spirito aŭ sur la ĉefplaco tia miriga apero okazis, diligenta enketo malsukcesus en identigo de la fabela estulo kun iu simpla „homo kiun oni konas”, egale ĉu rekte konata aŭ ĉu malrekte, kiel persono kun civila nomo kaj tia-aŭ-tiagrade parenca kun iuj kombreanoj. Jen la filo de sinjorino Soton finis la militservadon, jen la nevino de pastro Perdriko revenis de monaĥinejo, jen la frato de la paroĥestro, impostisto en Kastelduno62, emeritiĝis aŭ vizitis okaze de festo. Ekvidante, ke tra la urbo iras homoj, kiujn ili unuakrede ne konis kombreanoj ŝokiĝis – simple tial ke ili ne tuj rekonis aŭ identigis ilin. Kaj tamen Sinjorino Soton aŭ la pastra moŝto, paroĥestro, delonge avizis, ke ili atendas siajn alvojaĝantojn. Kiam vespere post reveno mi vizitis mian onklinon kaj rakontis pri nia promeno, se mi senpripense diris, ke ni renkontis apud la Malnova Ponto viron, kiun mia avo ne konis:

— „Ĉu viron, kiun via avo ne konas?” ŝi ekkriis „ha, mi ne povas kredi!”

Tamen iom ŝokite de tiu sciigo, ŝi volis plenan klarigon, ŝi venigis mian avon.

„Kiun vi renkontis apud la Malnova Ponto, onklo? Ĉu viron, kiun vi ne konas?”

— „Tute ne” respondis mia avo „li estis Prospero, la frato de la ĝardenisto de sinjorino Bovbolo.”

— „Ha, bone” diris mia onklino iom ruĝiĝinte kaj nun faciliĝinte; ŝi tiris la ŝultrojn kaj ironie ridetis: „la knabo rakontis, ke vi renkontis homon, kiun vi ne konis!”

Kaj al mi oni rekomendis, ke en venonta okazo mi estu pli singarda, ke al mia onklino mi ne kaŭzu emocion per facilanimaj diroj. Kombreanoj tiom bone konis ĉiujn lokajn bestojn kaj homojn, ke se mia onklino ŝance vidus preterpasantan hundon „kiun ŝi ne konas”, ŝi dum horoj pripensus tion, kaj al tiu neatendita okazo dediĉus siajn tutajn rezonpovon kaj liberan tempon.

— „Kredeble tio estis la hundo de sinjorino Sazera” diris Franciska kun malgranda memfido sed kun espero, ke tio trankviligos mian onklinon, ke ŝi pro tio ne streĉos al si la cerbon.

— „Ĉu la hundon de sinjorino Sazera mi ne konas?” respondis mia onklino, kies kritika spirito ne tiom facile akceptis fakton.

— „Ha, do kredeble la nova hundo, kiun sinjoro Galopen reportis de Liziozo63”.

— „Ha, tio povas esti”.

— „Laŭdire ĝi estas tre ĝentila besto” aldonis Franciska, kiu scion pri tio ricevis de Teodoro „sprita kiel homo, ĉiam bonhumora, ĉiam afabla, ĉiam simpatia. Estas maloftaĵo, ke tiom malgrandaĝa besto jam estas tiel bonmora. Sinjorino Oktavino, mi devas iri nun, mi ne havas tempon por amuziĝo, proksimiĝas la deka horo, mia fornelo ankoraŭ ne fajras kaj la asparagojn mi ankoraŭ ne senplumigis.”

— „Ĉu ankoraŭfoje asparagoj, Franciska? Vi ĉijare vere havas obsedon pri asparagoj, la parizanoj pro ili tediĝos!”

— „Tute ne, sinjorino Oktavino, ili tre ŝatas ilin. Ili revenos de la preĝejo kun apetito, kaj vi vidos, kiel ili manĝos ilin rezolute.”

— „...de la preĝejo! Tie ili certe jam estas; ne malŝparu tempon, iru por la preparo de l' tagmanĝo.”

Samtempe kiel mia onklino tiele interbabilis kun Franciska, mi kuniris kun miaj gepatroj al la diservo. Nian preĝejon mi tiom amis, tiel bone revidas! Ĝia antikva pordego, tra kiu ni eniris, nigris, truozis kiel senŝaumigilo, ĝiaj anguloj estis oblikvaj, forraspitaj, kaj same estis la sanktakvujo, al kiu ĝi malfermiĝis, kvazaŭ la facila froto de manteloj de enirantaj kamparaninoj, de iliaj timemaj fingroj etenditaj al la sanktiga akvo, ripetiĝante dum paso de jarcentoj, al si havigus detruan forton, enpuŝus la ŝtonon, ĝin kanele entranĉus, kiel la radoj de ĉaroj foruzas pordangulan ŝtonon per ĉiutaga albatiĝo. Ankaŭ la tomboŝtonoj64, sub kiuj la nobla polvo de la ĉi tie enterigitaj kombreaj abatoj provizis al la ĥorejo kvazaŭ sanktan pavimon, ne plu estis el malmola kaj senviva materio, ĉar tempo ilin poluris kaj kiel mielon etendis ekster iliajn originajn limojn, kiujn ili blonde transfluis, kundrivigante ornaman gotikan literon, surfluante la blankajn violflorojn de l' marmoro; aliloke ili male kuntiriĝis, premante jam ellaseman latinan skribaĵon, enŝovante plian fantaziaĵon en la dismeto de ĝiaj mallongigoj, proksimigante du literojn de vorto, en kiu aliaj signoj estis malnormale distiritaj. Ĝiaj vitraloj multatone brilis precipe en tagoj de malforta sunlumo, tiel ke dum ekstere estis grize oni en la preĝejo senmanke trovis helan veteron; iun el la vitraloj plenigis laŭ ĝia tuta alto figuro komparebla al ludkarta reĝo, kiu vivis tie supre sub ŝtonarta baldakeno, inter tero kaj ĉielo (kaj iafoje en lia oblikva, blua rebrilo en ordinaraj tagoj tagmeze, kiam diservo ne estis – iu el tiuj malmultaj temperoj en kiuj senprema, vaka, pli homa, luksa pro sunbrilo sur siaj rekvizitoj, la preĝejo ŝajnis preskaŭ loĝebla, kiel la ŝtonfasonita kaj kolorvitra halo de mezepok-stila palaco – oni vidis sinjorinon Sazera momente genuanta, metinte sur la najbaran genuiĝilon ĉirkaŭŝnuritan sakon da antaŭmanĝaĵetoj ĵus aĉetitaj en la fronta kukejo, kiun ŝi kunportos por la tagmanĝo); en alia vitralo monto da roztona neĝo, piede de kiu okazis batalo, ŝajne frostiĝis en sia kadro, kiun ĝi ŝveligis per sia konfuza grajlo, simile al fenestro sur kiu neĝeroj algluiĝus, sed el neĝo kiun ia matenruĝo tralumus (verŝajne per tiu sama lumo, kiu la panelpentraĵon65 de l' altaro heligis per tiom freŝe ruĝaj tonoj, ke ili ŝajnis almetitaj pliĝuste de enradianta, baldaŭ forpasonta lumo, ol de farboj porĉiame tegitaj sur ŝtono); kaj ĉiuj estis tiom antikvaj, ke oni vidis tie kaj tie, kiel ilia maljuneco per jarcenta polvo arĝente glimis kaj elmontris la disfibriĝon de ilia ŝtofo, de ilia dolĉa vitroteksaĵo. Iu el ili estis alta panelo dividita en cento da ortangulaj pecoj, en kiuj plejpartis bluo, simila al grandega kartaro, kiajn probable uzis por ludo reĝo Ŝarlo la 6a66; sed eble pro enradiado de sunlumo, eble tial ke mia rigardo per sia moviĝo ŝovis tra la jen luma, jen malluma vitralaro maldaŭran, juvelan brulegon, ĝi tuj poste surprenis la muaron de pava vosto, poste tremis kaj ondis kiel flama, fantazia pluvo, kiu gutadus de la obskura, roka volbo, laŭ la malsekaj muroj, kvazaŭ mi sekvus sub la navo de ia kaverno irizita de sinuaj stalaktitoj miajn gepatrojn, kiuj mantenis siajn diservajn librojn; en la posta momento la rombaj vitraletoj iĝis profunde diafanaj, kiel nerompeble malmolaj safiroj kunmetitaj sur ia vasta brustopeco, malantaŭ kiuj sentiĝis, pli kare ol ĉiuj ĉi riĉaĵoj, momenta sunrideto; same rekonebla ĝi estis en la milda, blua fluo, kiun ĝi briligis en juvelecaj vitraĵoj, sur la ŝtonpavimo de la placo, aŭ sur la pajlo de la bazarejo; kaj eĉ en la unuaj dimanĉoj, en la jaroj kiam ni alvenis antaŭ Pasko, ĝi min konsolis pri la ankoraŭ nuda kaj nigra tero, per tio ke ĝi florigis – kvazaŭ en historia printempo el la epoko de reĝaj posteuloj de Sankta Luizo67 – tiun blinduman kaj orecan tapiŝon el vitraj miozotoj.