Emblemoj
‚Reserĉe...’ en iuj lokoj volonte imitas la sentencemon de klasikaj francaj aŭtoroj, kiuj en la 17a kaj 18a jarcentoj la apartajn okazojn de rakonto komentas per konkludoj pri ĝeneralaj leĝoj de homa sinteno4:
Mi bedaŭris en tiuj momentoj, ke mi rezignis pri diplomatia kariero kaj elektis nemigreman vivon por ke mi ne devu forlasi junulinon, kiun mi ne plu renkontos kaj nun jam preskaŭ forgesis. Oni konstruas sian vivon por unu homo, kaj, kiam oni povas ŝin aŭ lin fine akcepti en ĝin, la dirita homo ne venas...
Krom tiaj komentoj de la rakontanto oni trovas en la verko homfigurojn kiuj, kvankam ili ricevas tre individuan karakteron, rolas ankaŭ kiel emblemoj. Ne hazarde M. Prust ripete aludas al serio de pentraĵoj far la itala pentristo Ĝoto, kiu prezentas homajn virtojn kaj malvirtojn per realismaj figuroj de homoj, kvazaŭ portretoj de hazardaj surstratuloj, tamen agantaj en maniero simbola por la koncerna karaktero. En ‚Reserĉe...’ La Berma reprezentas la aktoran arton, Vintejo la muzikan, Elstir la pentran, Svan estas art-amanto kiu preferas dandan vivon al kreado, kaj simile pri diversaj aliaj roluloj, kiuj, kvankam tre individuaj kaj apartaj, ankaŭ estas homaj tipoj.
Subjektivismo
La verkiĝo kaj eldoniĝo de ‚Reserĉe...’ komence de la 20a jarcento okazas post la florado de la tielnomata naturalisma skolo, kiu en la 19a jarcento popularigis romanojn dediĉitajn al objektiva priskribo de la moroj de diversaj sociaj klasoj, paralela kun la unuaj sociologiaj teorioj.
‚Reserĉe...’ emfazas male subjektivecon. Ĝi provizas al la leganto unuarange komprenon de la deziroj, influoj, iluzioj, revoj kaj sentoj de la rakontanto kaj liajn supozojn pri la interna vivo de ĉirkaŭuloj. Tiuj elementoj ludas same aŭ pli grandan rolon en lia vivo, ol la eventuale objektiva realo, kiu siaflanke aperas tre dependa je la neniam kompletaj kaj ĉiam dubindaj informoj, kiujn pri ĝi li havas. Subjektivismo montriĝas pli realema kaj vera – se realemo kaj vero signifas fidelan priskribon de la vivo de homoj, kia ili spertas ĝin – ol laŭdira objektivismo.
La psiĥologia inklino de ‚Reserĉe...’ evidentigas ankaŭ la malkonstanton de la mio. Ĝi priskribas la vivon prefere kiel sinsekvon de momentoj divershumoraj, influitaj de cirkonstancoj kaj etosoj, kaj tiel fariĝas unu el la kandidatoj por la beletro-scienca koncepto „literatura impresismo”. Kontraste al la flueco de la stilo, la enhavo de la verko unuflanke emfazas la ŝanĝojn en la karakteroj, opinioj kaj sociaj pozicioj de homoj, kaj aliflanke bildigas ilin prefere en disaj kaj vivaj okazaĵoj kelkfoje tre malproksimaj en la tempo. Malgraŭ sia longeco la tuto de ‚Reserĉe...’ estas baze lerta aranĝo de portretoj, scenoj, eseetoj, kiuj povus aperi laŭ alia ordo.
Socia kaj satira romano
Akompane al la temoj pri tempo kaj memoro la verko provizas spacon por aliaj elementoj de la interesoj de M. Prust, precipe por vigla analizo de la socio, precipe de la elita pariza societo en la fino de la 19a jarcento.
Iuj kritikistoj rigardas eĉ la temojn pri memoro kaj forfluo de tempo kiel modaĵojn, kiun M. Prust mem eble ne tiom serioze konsideris5. Oni efektive povas dubi, ĉu spertoj de pretervola memorado, kvankam ili estas individue intime gravaj kaj nedependaj je sociaj vantaĵoj, vere efikis impulse por la tuta verko de M. Prust, kaj des pli dubi ĉu ili konsistigas universalan klarigon pri belarta kreo kaj mezurilon de ĝia valoro, laŭ la konkludo al kiu la verko kondukas la rakontanton kaj kuninvitas la leganton.
Kiel ajn pri tiu flanko – ‚Reserĉe...’ enhavas ampleksan kaj tre humuran satiron de la tiama socio. Oni ofte pretendis, ke M. Prust estis fascinata de mondumo, de altklasaj medioj, de nobeleco. Tio certe veras pri la juna rakontanto, kiu tiujn mediojn ankoraŭ ne konas kaj prirevas. Tio veras ankaŭ pri rolantoj, kiujn M. Prust abunde mokas. La satira flanko de la romano estas precipe senmaskigo de snobismo, de socia envio, kaj de la maniero, kiel ĝi gvidas la agojn kaj parolojn de homoj el ĉiuj klasoj: nobeloj sin izolas en sento de supereco kaj afektas senafektecon; altaj burĝoj envias ilin kaj provas proksimiĝi al ili; servistoj rigardas sin partoprenaj en la eminenteco de siaj mastroj... En tio ‚Reserĉe...’ estas mor-romano pri la franca socio de la epoko de la aŭtoro sed ankaŭ vasta katalogo de la diversaj formoj de snobismo, de la vanta kaj vana persekuto de prestiĝo kaj imponeco kiu pelas ĉiujn homojn.
Pri la tradukmetodo
Stilo
La ĉi tie proponata traduko nek simpligas nek malsimpligas la stilon de la verko, sed ĝin laŭeble redonas per la propraj rimedoj de la Lingvo Internacia.
La ĝenerala ordo de frazoj estas konservata kun iuj rearanĝoj por emfazo aŭ komprenebleco, aŭ kiam disponeblaj gramatikaj konstruoj de la cellingvo ne paralelas tiujn de la fontolingvo.
La ofta interrompa enmeto de subfrazoj estas konservata, iom pli ofte ol en la originalo kun disigaj streketoj kaj iom malpli ofte ol en la originalo kun krampoj, ekzemple:
„... ĝi – simile al birda kanto en arbaro – sentigas la distancon...”.
M. Prust uzas frazkonstruojn, kiuj estas ĉe la limo de gramatika akcepteblo, aŭ pliĝuste en la griza zono inter akcepteblo kaj neakcepteblo. Ekzemplo de ĉi tio estas ne malofta kunordigo de participa kun relativa subfrazo:
„... ĉi tiu cirkonstanco embarasis min malpli, ol la koverto antaŭe transdonita en la antaŭsalono kaj kiun mi tute forgesis.”
Estas troveblaj okazoj de kataforoj. En la sekva ekzemplo „ili” referencas al la posta vorto „blinduloj”:
„... kompare al la bluo de la ŝutro [la koloroj] estis por mi same malbrilaj, same nulaj, kiel estas retrospekte la mallumo, en kiu ili vivis, por blinduloj, kiujn oni operacias malfrue en la vivo.”
Pronomoj ofte malproksimas de sia referencaĵo kaj iafoje ne plene akordas kun ĝi. En la sekva ekzemplo „ili” referencas fakte al la ununombra „obĵeto”:
„... nenia obĵeto kontraŭ la vojaĝo venis de mia korpo. Ili komenciĝis nur kiam ĝi komprenis, ke ĝi kunvojaĝos”
Sekvo de tio estas, ke ju pli fidele oni tradukas la frazojn de la originalo en la Lingvon Internacian, des pli oni streĉas ĝian sintakson. Tio rezultigas tekston verŝajne ne facile legeblan de homoj kun fona lingvo, kiu pli ŝatas paratakson aŭ havas alian ordon de frazelementoj. Pli radikala adapto de la verko konsistus en ŝanĝo de la fraz-konstruoj kaj de la fraz-longoj, kun rezulte pli facila teksto, sed ankaŭ kun grandparta perdo de la karakteriza flueco6.