Выбрать главу

— „Karaj, ridu min se vi deziras, ĝi eble ne belas laŭ arto, sed ĝian maljunan strangan vizaĝon mi ŝatas. Se ĝi ludus pianon, certe ĝi ne ludus maŝinece.”

Kaj ĝin rigardante, la okulojn levante laŭ la milda streĉo, la fervora klino de ĝiaj ŝtonaj deklivoj, kiuj kunproksimiĝe altiĝis, kiel manoj premataj en preĝa gesto, ŝi tiom unuiĝis al la ekzalto de la pinto, ke ŝia rigardo ŝajne kune kun ĝi ekflugis; kaj samtempe ŝi amike ridetis al la antikvaj, foruzitaj ŝtonoj, de kiuj la subira suno ankoraŭ prilumis la nuran kulminon, kaj kiuj, tie, kie ili estis en tiu sunbrila parto, mildaj pro lumeco, subite ŝajnis multe pli altaj, foraj, kiel kanto, kiun oni ripetas kapvoĉe, unu okton supre.

De la turo de Sankta-Hilario ĉiuj agadoj, ĉiuj horoj, ĉiuj partoj de la urbo ricevis sian figuron, sian plenumiĝon, sian sanktigon. De mia ĉambro mi vidis nur ĝian bazon, kiun tegis ardezaj platoj; sed kiam en dimanĉo mi rimarkis, ke ili en varma somera antaŭtagmezo ardas kiel nigra suno, mi pensis „Je la ĉielo! Jam la naŭa horo! Mi tuj pretiĝu por iro al la diservo, tiel ke mi ankoraŭ havu tempon por matene saluti onklinon Leonan antaŭe”, kaj mi precize antaŭsciis la tonon de sunlumo sur la placo, la varmon kaj polvon de la bazaro, la formon de la ombro de l' markezo antaŭ la butiko, kiun eble antaŭ la diservo panjo eniros, ĉirkaŭata de odoro de kruda tolo, por aĉeto de ia poŝtuko, kiun al ŝi montros, elfleksante la bruston, la butikisto kiu, preparante la fermon, ĵus iris al la magazeno, surmetis la dimanĉan jakon kaj sapumis la manojn, kiujn li pro kutimo oftege, eĉ en malgajaj cirkonstancoj, kunfrotis en signo de entreprenemo, festemo kaj sukcesemo.

Se ni post la diservo eniris ĉe Kamuzon kaj mendis de Teodoro pli grandan dolĉan panon ol ordinare, ĉar instigite de la bela vetero venos kuzoj el Tiberzio por komuna tagmanĝo, ni staris fronte al la turo – mem kuire blondigita kiel grandega, benata dolĉa pano kun skvamoj kaj gumaj sungutoj – kiu en la bluan ĉielon enpikis sian akran pinton. Kaj vespere, kiam mi revenis de promenado kaj ekpensis pri la baldaŭa momento, kiam mi deziros bonan nokton al mia patrino kaj ŝin ne plu vidos, ĝi male impresis tiom milde en la forpasanta taglumo, ke ĝi ŝajnis almetita, enmetita kiel bruna velurkuseno sur la paliĝinta ĉielo, kiu cedis sub ĝia premo, iom enkaviĝis por doni al ĝi spacon, kaj disfluis ĉe ĝiaj randoj; kaj la stridoj de la birdoj, kiuj ĝin ĉirkaŭflugis, emfazis ĝian silenton, pintigis ĝian ekstremon, provizis ĝin per ia neesprimebla propreco.

Eĉ kiam oni por ajna afero iris al la transpreĝeja parto de la urbo, de kie la konstruaĵo ne videblis, ĉio ŝajnis lokita rilate al la turo, jen kaj jen aperanta inter domoj, eble pli kortuŝa kiam ĝi tiel vidiĝis sole sen la ĉefparto de la preĝejo. Ja multaj aliaj turoj tiamaniere aperas pli bele – mi en la memoro konservas bildojn de sonorilturoj super tegmentoj, kiuj aspektas multe pli artisme, ol tiuj provizitaj de la malgajaj kombreaj stratoj. Mi neniam forgesos du plaĉajn palacetojn el la 18a jarcento en kurioza normandia urbo proksima al Balbeko, kiuj al mi plurrilate karas kaj respektindas, inter kiuj, se oni alrigardas de la bela ĝardeno, kiu deklivas de la peronoj al la rivero, la gotika turpinto de preĝejo, kiun ili kaŝas, vertikalas, unuavide kronante, surstarante iliajn fasadojn, sed en tiel malsama stilo, tiel precioze, multetaĝe, rozkolore, glazure, ke ĝi klare same fremdas al ili, kiel al du belaj glataj ŝtonoj, inter kiuj ĝi staras sur strando, fremdas la purpureca kaj eĝoza pinaklo de ia konuse krenela kaj emajle lakita konko. Eĉ en Parizo, en iu el ĝiaj plej malbelaj kvartaloj mi konas fenestron, de kiu oni vidas trans unua, dua kaj eĉ tria vico de amasiĝantaj tegmentoj de sinsekvaj stratoj violkoloran, iafoje ruĝeskan, iafoje ankaŭ – en la plej sobraj kliŝoj kiujn peras la atmosfero – kvazaŭ cindrodekante nigran kloŝon, kiu estas simple la kupolo de la preĝejo Sankta-Aŭgusteno, kaj ĉi tiun parizan panoramon ĝi similigas al iuj romaj panoramoj desegnitaj de Ĝambatisto Piranezi74. Tamen, ĉar en neniun el tiuj etaj gravuraĵoj, kiom ajn plaĉaj mia memoro faris ilin, ĝi enmetis tion, kion mi delonge perdis, nome la senton, pro kiu oni konsideras aferon ne kiel spektaĵon, sed kiel unikan estaĵon je kiu oni kredas, neniu el ili komandas profundan parton de mia animo, kiel tian komandas memoro pri aperoj de la kombrea turo super la transpreĝejaj stratoj. Ĉu oni ĝin vidis je la kvina horo, vizitante la poŝtejon por preni leterojn, trans kelkaj domoj, maldekstre, kiel solecan pinton, kiu subite altiĝis super la ordinara kulminolinio de tegmentoj; ĉu male, volante eniri kaj demandi pri farto ĉe sinjorino Sazera, oni okule laŭiris aliflanke de la pinto tiun nun malaltiĝantan linion kaj kalkulis, ke oni turniĝu en la duan straton post la turo; ĉu ankaŭ, pli malproksimiĝante, oni iris direkte al la stacidomo kaj vidis ĝin oblikve, profile, montranta novajn eĝojn kaj surfacojn, kiel solidon ekvidatan en ĝistiame nekonata punkto de ĝia rivoluo; ĉu de la bordo de Vivono, la apsido – kunstreĉanta siajn muskolojn kaj altigata de perspektivo – ŝajnis supren impetanta sammove kun la turo, kiu enpikis sian pinton en la koron de l' ĉielo – egale, ĉiam necesis reveni al ĝi, ĉiam ĝi pli altis ol ĉio alia, superpasante la domojn per neatendita pinaklo, kiu pli frue ol mi leviĝis, kiel fingro de dio, kies korpon sube kaŝus la homoj, sen ke tamen mi konfuzus ĝin kun ili. Kaj ankoraŭ hodiaŭ, se en granda provinca urbo aŭ en pariza kvartalo, kiun mi malbone konas, preteriranto indikas al mi la vojon kaj montras malproksimen por konstanta gvido al la belfrido de malsanulejo aŭ la sonorilejo de monaĥejo, kiu levas la pinton de sia eklezia ĉapo super angulo de strato, tra kiu mi devas iri; tiam mia memoro nur trovu en ĝi nebulan similon kun la kara, malaperinta silueto, kaj la preteriranto, se li sinreturne kontrolas ĉu mi ne misvojas, miros ke mi, forgesante la komencitan promenon aŭ la necesan komision, senmove staras rigardante la turon dum horoj, provante memori, sentante funde de mi terenojn rekonkeritajn kontraŭ forgeso, sekigitajn, reprikonstruotajn; kaj tiam sendube, kun pli urĝa sento ol antaŭ nelonge kiam mi petis helpon, mi serĉadas la vojon, mi provas straton... sed... en mia koro.

Sur la revena vojo de la diservo hejmen, ni ofte renkontiĝis kun sinjoro Legranden, kiun la inĝeniera profesio devigis al restado en Parizo, tiel ke li ekster la somera feriado povis viziti sian kombrean domon nur de sabate vespere ĝis lunde matene. Li estis el tiuj viroj, kiuj krom scienca kariero en kiu ili cetere brile prosperas, havas tute alian, beletran, belartan kulturon, kiu ne utilas en la profesio, sed igas ilian interparolon interesa. Konante beletron pli bone ol multaj literaturistoj (ni tiuepoke ne sciis, ke sinjoro Legranden havis iagradan renomon kiel aŭtoro, kaj tre surpriziĝis, ke fama muzikverkisto faris melodion por versoj liaj), ĝuante pli spontanean talenton ol multaj pentristoj, ili kredas, ke ilia vivmaniero ne estas tiu, kiu konvenas al ilia persono, kaj ili sian panodonan okupon plenumas aŭ kun ia mikso de fantazio kaj senzorgeco, aŭ kun konstanta kaj fiera, malestima, maldolĉa kaj senmanka akurateco. Alta, belkreska, kun pensema kaj delikata vizaĝo, longaj blondaj lipharoj, blua kaj elrevigita rigardo, subtila ĝentileco kaj facilparoleco, kian ni antaŭe neniam aŭdis, li estis en la okuloj de mia familio, kiu ofte tiurilate citis lian nomon, la tipo de elita homo, kiu la vivon vivas en plej nobla kaj rafinita maniero. Mia avino riproĉis nur, ke li frazis tro bone, iom tro libreske, ke mankis en lia parolmaniero la malformaleco, kiun havis liaj ĉiam malstriktaj kolbantoj, lia rekta, preskaŭ lernejana jako. Ŝi miris ankaŭ pro la pasiaj kondamnoj, kiujn li ofte esprimis kontraŭ la nobelaro, la mondumo, la snobeco: „certe la peko, kiun celis Sankta Paŭlo, kiam li parolis pri peko nepardonota”.