Monduma ambicio estis inklino, kiun mia avino neniom havis kaj apenaŭ komprenis, kaj sekve al ŝi ŝajnis superflue dediĉi tiom da ardo al ĝia malaprobo. Ŝi cetere juĝis iom sentakte, ke sinjoro Legranden, kies fratino edzinis al sudnormanda75 nobelo apud Balbeko, nobelojn tiom vigle vortatakis, ĝis tia grado ke li riproĉis al la franca revolucio, ke ĝi ne senkapigis ilin ĉiujn.
— „Saluton, amikoj!” li diris, kiam li renkonte proksimiĝis, „feliĉuloj vi estas, vi ofte loĝas ĉi tie; morgaŭ mi reveturos al Parizo, al mia hundodometo”.
„Ba!” li aldiris kun tiu milde ironia, rezignema, reva mieno, kiu al li estis karaktera „en mia domo ja estas ĉiaj neutilaĵoj. Nur la plej necesa afero mankas, nome granda peco da ĉielo, kiel estas ĉi tie. Penu, ke ĉiam estu peco da ĉielo super via vivo, knabeto” li sin turnis al mi „vi havas belan animon de malofta kvalito, artistan spiriton, zorgu, ke ĝi ne malhavu tion, kion ĝi bezonas”.
Je nia rehejmiĝo mia onklino demandigis, ĉu sinjorino Gupil alvenis malfrue por la diservo, kaj la informon ni ne povis doni. Pli malbone – ni fortigis ŝian maltrankvilon per la novaĵo, ke pentristo laboras en la preĝejo super kopiado de la vitralo pri Gilberto la Malbona. Franciska, tuj sendite al la ĉiovendejo, revenis sen respondo, pro tio ke forestis Teodoro, kiu dank' al siaj du profesioj – kantisto komisiita pri taskoj de bonteno de la preĝejo kaj ĉiovendejeta komizo – rilatis al ĉiuj mondoj kaj havis universalan sciaron.
— „Ha!” vespiris mia onklino „mi tiom deziras, ke venu la horo de Eŭlalia. Nur ŝi scios kaj diros, kiel estas”.
Eŭlalia estis lama, agema kaj surda knabino, kiu emeritiĝis post la morto de sinjorino De La Bretonerio, ĉe kiu ŝi servis ekde sia infanaĝo, kaj ŝi loĝis en ĉambro apud la preĝejo, el kie ŝi ofte eliris por ĉeesti la diservojn, aŭ en aliaj horoj ankaŭ por mallonga preĝo aŭ okaza helpo al Teodoro; ceteratempe ŝi vizitis malsanulojn, interalie mian onklinon Leonan, al kiu ŝi rakontis la okazaĵojn de la lasta diservo aŭ vespro. Ŝi ne ignoris okazojn de enspezeto aldona al la pensio, kiun ŝi periode ricevis de la familio de siaj eksmastroj, kaj por tio ŝi de temp' al tempo prizorgis la vestlavadon de la pastro aŭ de alia moŝto inter la klerikaro de Kombreo. Ŝi ordinare surhavis senmanikan mantelon el nigra drapo, super kiu blankis malgranda kufo tre simila al iuj monaĥinaj kapvestoj, kaj parto de ŝiaj vangoj kaj de ŝia iom hoka nazo pro haŭtmalsano havis la viglan rozkoloron de balzamina floro. Ŝiaj vizitoj estis la plej ŝatata okupo de mia onklino, kiu krom ŝi akceptis preskaŭ neniun, nur eventuale la pastran moŝton. Mia onklino iom post iom estis eksiginta ĉiujn aliajn vizitantojn, tial ke ili en ŝiaj okuloj bedaŭrinde apartenis al iu el la du klasoj de homoj, kiujn ŝi malamis. La plej malbona klaso – tiu de homoj, kiujn ŝi unuavice malakceptis – enhavis tiujn, kiuj rekomendis al ŝi rezignon je dorlotiĝo kaj aliĝis, eĉ negative, ellasante nur iajn malaprobajn silentojn aŭ dubajn ridetojn, al la revolucia doktrino, ke mallonga promeno sub la suno aŭ bona ruĝeta bifsteko – dum ŝi fakte en dekkvar horoj enstomakigis nur du malgrandajn buŝplenojn da minerala akvo – pli sanigus ŝin, ol kuŝado kaj medicinaĵoj. La alia klaso konsistis el tiuj, kiuj laŭŝajne pensis, ke ŝi pli akre malsanas ol ŝi kredas – alivorte tiel akre kiel ŝi diras. Tiel do la homoj, kiujn ŝi post ioma hezito kaj pro la duonoficiala perado de Franciska enlasis, kaj kiuj iam dum la vizito elmontris sian neindecon por la konsentita komplezo per tia diskreta rimarko kia: „ĉu vi ne kredas, ke iom vigliĝante profite de la bela vetero...”, aŭ male al ŝia diro: „mi vere tre-tre malbone fartas, proksimas mia fino, karaj” respondis per: „ha vere, se mankas la sano...! sed vi ankoraŭ longe eltenos...”, ĉiuj, la unuaj kaj la duaj egale, sin certe alkalkuligis al nebonvenuloj. Franciska amuziĝis de la timega mieno de mia onklino, kiam de sia lito ŝi ekvidis iun el tiuj personoj eble venanta al ŝia domo aŭ kiam ŝi aŭdis sonoron ĉe la pordo, kaj des pli ŝi ridis, kiel de bona ŝerco, pro la ĉiam sukcesaj ruzoj, per kiuj mia onklino ilin forrifuzis, kaj pro iliaj malvenkaj mienoj, kiam ili foriris sen intervidiĝo, kaj entute ŝi admiris sian mastrinon, kiun ŝi rigardis pli alta ol tiuj homoj, ĉar ŝi ne akceptis ilin. Sume mia onklino samtempe postulis, ke homoj aprobu ŝian dieton, ke ili ŝin kompatu pro ŝiaj suferoj, kaj ke ili ŝin trankviligu pri la estonteco.
En tiu triobla rolo Eŭlalia tre efikis. Dudekfoje en minuto mia onklino diris al ŝi:
— „Proksimas mia fino, kara Eŭlalia”
Dudekfoje Eŭlalia respondis:
— „Bone sciante kia estas via malsano, sinjorino Oktavino, vi iĝos centjara, kiel ĝuste hieraŭ diris al mi sinjorino Sazeran” (inter la kredoj de Eŭlalia iu el la plej firmaj, kiun granda nombro da dementaj okazaĵoj neniam ŝancelis, estis ke sinjorino Sazera nomiĝas sinjorino Sazeran).
— „Centjariĝon mi ne esperas” respondis mia onklino, kiu prefere ne aŭdis pri difinita limdato de sia vivo.
Kaj pro tio ke Eŭlalia krome plej bone sciis, kiel distri mian onklinon, ŝin ne tedante, ŝiaj vizitoj, kiuj, se tion nenia evento malebligis, periode okazis dimanĉe, estis por mia onklino plezuriga perspektivo, kiu inklinigis ŝin en tiuj tagoj unue al bonhumoro, sed baldaŭ ankaŭ al sufero simila al forta malsato, se hazarde Eŭlalia malfruis. Pro sia troa longeco la volupta atendo de Eŭlalia iĝis turmenta, mia onklino oftege rigardis al horloĝo, oscedadis, sentis sin svenema. La sonorigo de Eŭlalia, se ĝi okazis tute fine de la tago, kiam ŝi ĝin ne plu esperis, kaŭzis al ŝi preskaŭan krizon. Verdire dimanĉe ŝi atendegis tiun viziton, kaj apenaŭ ni finis la tagmanĝon, Franciska urĝe deziris, ke ni forlasu la manĝoĉambron, tiel ke ŝi povu iri al mia onklino kaj ŝin distri. Sed – precipe kiam venis la pli varma sezono en Kombreo – longe post ol la alta tagmeza horo – malsuprenveninte de la turo de Sankta-Hilario kiun ĝi heraldike ornamis per la dekdu momentaj ornamoj de sia sonora krono – aŭdiĝis ĉirkaŭ nia tablo, apud la benita pano76 ankaŭ laŭkutime reportita de la preĝejo, ni ankoraŭ sidis antaŭ la teleroj kun milkajnununoktaj desegnoj, pezigite de la varmo kaj de la manĝo. Ĉar al la konstanta liverado de ovaĵoj, kotletoj, terpomoj, marmeladoj, keksoj, pri kiuj ŝi ne plu penis avizi nin, Franciska aldonis – laŭ kampaj kaj ĝardenaj rikoltoj, oportunoj de la maro, hazardoj de komerco, komplezoj de najbaroj kaj propra eltrovo, tiamaniere ke niaj surtablaĵoj, simile al la kvarfolioj77, kiuj skulptiĝis sur katedralaj fasadoj en la 13a jarcento, iel spegulis la vicon de sezonoj kaj la ordon de la vivo: rombofiŝon, ĉar asertis la vendisto, ke ĝi estas freŝega, meleagron, ĉar belan pecon ŝi vidis en la bazaro de Rusenvilo-la-pino, kardonon kun medolaĵo, ĉar tiamaniere ŝi ĝis nun ne kuiris ĝin por ni, rostitan ŝafo-klabon ĉar kampara vivo donas apetiton kaj ĝis la sepa horo ĝi ja estos fordigestita, spinacojn por la ŝanĝo, abrikotojn, ĉar la unuaj ĵus aperis, ribojn, ĉar post du semajnoj ne plu estos, frambojn, kiujn sinjoro Svan speciale alportis, ĉerizojn, la unuajn de la arbo de l' ĝardeno post dujara senfrukteco, kazeon kun kremo, kiun mi tiuepoke tre ŝatis, migdalkukon, ĉar ŝi mendis ĝin en la antaŭa tago, dolĉan panon, ĉar ni devis niavice regali per ĝi. Post formanĝo de ĉio ĉi, speciale farite por ni kaj pli aparte dediĉite al mia patro, kiu ĝin tre ŝatis, ĉokolada kremaĵo laŭ propra inspiro kaj persona favoro de Franciska estis prezentita kiel efemera, facila, porokaza verko, je kiu ŝi laboris per sia tuta talento. Tiu, kiu rifuzus gustumi ĝin, dirante: „mi jam finis, ne plu apetitas” tuj derangiĝus al la nivelo de malĝentiluloj, kiuj, donace ricevante verkon de artisto, konsideras la pezon kaj la materialon kaj ignoras la valoron, kiu estas en intenco kaj en subskribo. Kiu lasus eĉ nur unu eron en la plado, tiu elmontrus egalan sentaktecon, kiel homo, kiu ĉeeste de la verkinto forlasus sian sidilon antaŭ la fino de ludata muzikaĵo.