Выбрать главу

Fine mia patrino al mi diris:

— „Ne restu do tiom longe ĉi tie, iru al via ĉambro, se al vi estas ekstere tro varme, sed unue dum momento eliru, ne legu tuj post manĝo”.

Mi eliris kaj sidiĝis apud la akvopumpilo kaj ĝia vasko ofte ornamita, kiel gotika fontano, de salamandro, kiu reliefigis en la kruda ŝtono la sinuon de sia alegoria kaj maldika korpo, sur senapogila benko ombrumita de siringo, en tiu anguleto de la ĝardeno, de kiu malfermiĝis malantaŭa pordeto al la strato Sankta-Spirito, kaj sur kies iom malzorgita tereno staris sur duŝtupa bazo, elstare el la ĉefparto de la domo kiel almetita konstruaĵo, la kuireja rezervejo. Oni parte vidis ĝian grundon el porfire ruĝa kaj glata kahelaro. Ĝi ne tiom aspektis kiel la laborejo de Franciska, ol kiel templeto de Venuso. Ĝi plenis je oferoj de la laktisto, de la fruktovendisto, de la legomisto, alportitaj el parte iom foraj vilaĝetoj, por tie ĉi dediĉi la unuaaĵojn de la kampoj. Kaj ĝian supraĵon ĉiam kronis la kverado de kolombo.

En antaŭaj jaroj mi ne restis en la sankta arbaro kiu ĝin ĉirkaŭis; antaŭ ol mi iris por legado, mi eniris la ripozĉambreton, kiun praonklo Adolfo, frato de mia avo, ekssoldato emeritiĝinta kun majora rango, okupis en la teretaĝo, kaj kiu eĉ kun fenestroj malfermitaj al la ekstera varmo kaj eventuale al la sunradioj, kiuj malofte atingis ĝin, konstante eligis la malluman kaj malvarmetan odoron karakteran de iuj forlasitaj ĉasdometoj, kiu la flarsenton longe revigas pri arbaroj kaj pri la malnova reĝa epoko. Sed de pluraj jaroj mi ne eniris la ĉambreton de praonklo Adolfo, ĉar li ne plu venis al Kombreo pro malpaciĝo okazinta inter li kaj mia familio – kiun mi kaŭzis en la sekvaj cirkonstancoj:

Unu-aŭ-dufoje en ĉiu monato en Parizo oni sendis min por vizito al li, en la horo, kiam li finis sian tagmanĝon, vestite de ordinara bluzo, servate de sia hejmservisto en ofica vesto el tiko kun violaj kaj blankaj strioj. Li murmure riproĉis, ke mi ne venis de longa tempo, ke lin oni neglektas; li donis al mi marcipanon aŭ mandarinon, ni trairis salonon en kiu oni neniam restis, en kiu hejto ne estis, kie la murojn ornamis orumitaj modluroj, la plafonon kovris blua farbo kiu malbone imitis ĉielkoloron, la meblojn garnis satena remburo, kiel ĉe miaj geavoj, sed en flava tono; poste ni eniris tion, kion li nomis sia studkabineto, kie ĉe la muroj pendis gravuraĵoj en kiuj aperis sur nigra fono dika, rozkolora, ĉaron kondukanta diino staranta sur globo aŭ kun stelo sur la frunto, kiujn oni ŝatis sub la dua francia imperio78 ĉar oni rigardis ilin pompejeskaj79, kiujn oni poste malŝategis, kaj kiujn oni nun denove ŝatas pro unu sola kialo spite al ĉiuj aliaj pretekstoj, nome ĉar ili prezentas stilon de la dua imperio. Mi restis kun mia praonklo, ĝis kiam lia servulo envenis kaj demandis nome de la koĉero, por kiu horo ĉi tiu jungigu la veturilon. Tiam mia praonklo komencis pripensadon, kiun la servulo rigardis kun admiro kaj ne volis malhelpi per eĉ unu moviĝo, scivole atendante la ĉiam saman rezulton. Fine post lasta hezito mia praonklo senescepte elbuŝigis:

— „Je la dekkvara horo kaj kvarono”, kion la servulo mire ripetis, sed ne protestis.

— „Ĉu je la dekkvara horo kaj kvarono? Bone... mi tuj sciigos...”

Tiuepoke mi amis teatron per amo platona80, ĉar miaj gepatroj ankoraŭ neniam permesis, ke mi vizitu ĝin, kaj mi tiom malĝuste imagis la plezurojn, kiujn oni tie ĝuas, ke mi preskaŭ kredis, ke ĉiu spektanto okulas kvazaŭ tra stereoskopo al dekoro al li aparte destinita sed simila al la milo da aliaj, al kiuj ĉiu cetera spektanto siaflanke okulas.

Ĉiumatene mi kuris al proksima afiŝ-kolono kaj rigardis, kiuj spektaĵoj estis anoncataj. Mia fantazio akceptis tre senantaŭjuĝe kaj feliĉe la revojn proponitajn de ĉiu anoncita teatraĵo, ĉar ili dependis je la bildoj, kiujn elvokis la vortoj konsistaj de ĉiu titolo kaj ankaŭ je la koloro de la ankoraŭ malseka kaj gluo-ŝvela afiŝo, sur kiu ĝi kontrastis. Krom strangaj verkoj, kiel ‚La Testamento de Sezaro Ĵirodo’ kaj ‚Edipo Reĝo’ presitaj ne sur la verda koloro de la Komika Operejo81 sed sur la vin-viola koloro de la Franca Komedio82 nenio tiom radikale malsamis kiel unuflanke la blanke trembrila plumfasko de ‚La Diamantoj de la Krono’ kaj aliflanke la glate mistera sateno de ‚Nigra Domeno’; kaj pro la decido de miaj gepatroj, ke por mia unua vizito al teatro mi elektos inter tiuj du teatraĵoj, sinsekve provante esplori la titolon de la unua kaj de la dua, ĉar de ili mi sciis nenion kroman, por eble kompreni kian plezuron ĝi antaŭdiras kaj ĉi plezuron kompari kun la enhavo de la alia, mi fine bildigis al mi tiom firme unuflanke fieran kaj blindigan, aliflanke mildan kaj karesan spektaĵon, ke mi fine iĝis same nekapabla decidi, kiun el ili mi preferos, kiel se oni al mi proponus deserte ŝanceliĝon inter rizaĵo laŭ imperiestrina maniero83 kaj ĉokolada kremo.

Ĉiuj miaj interparoloj kun kunlernantoj temis pri tiuj rolistoj, kies profesia arto, kvankam mi ĝin ankoraŭ ne konis, estis la unua formo inter ĉiuj eblaj, en kiu mi povis entute belarton antaŭsenti. Inter la manieroj laŭ kiuj iu aŭ alia rolisto pli aŭ malpli rapide parolis, emfazis frazon, eĉ tre malgrandaj diferencoj ŝajnis al mi nekalkuleble gravaj. Kaj laŭ tio, kion mi aŭdis pri ili, mi vicigis ilin laŭ grado de talento en listoj, kiujn mi ripetis dum la tuta tago, kaj kiuj frostiĝis en mia cerbo kaj ĝin embarasis per sia nemoviĝemo.

Poste, kiam mi vizitis la mezgradan lernejon, ĉiufoje kiam dum leciono profite de forturniĝo de la instruanto mi komunikis kun nova amiko, mia unua demando ĉiam estis, ĉu li jam vizitis teatron, kaj ĉu la plej bona rolisto ja estas Got, la dua Delone kaj tiel plu. Kaj se liaopinie Fevro eble ne egalis Tiron-on, aŭ Delone ne egalis Kokelen-on, la subita moviĝemo, kiun Kokelen, forlasante sian ŝtonan starecon kaj iĝante duaranga, tiel ricevis en mia animo, la miriga vigleco, kiun elmontris Delone malsupreniĝante al la kvara rango, redonis senton de florado kaj vivemo al mia elastiĝanta kaj refunkcianta cerbo.

Mi ja revis pri la viraj rolistoj, mi ja sentis pro hazarda vido de Mobant iun posttagmezon eliranta el la Franca Teatro la ŝokon kaj la angoron de enamiĝo, do tiom pli la nomo de ina stelulo super la pordo de teatrejo, tiom pli la ekvido – ĉe la fenestro de surstrate preterpasanta duonkaleŝo kun ĉevaloj roze ornamitaj ĉe la brusto – de vizaĝo de virino, en kiu mi supozis aktorinon, en mi lasis pli daŭran afekcion kaj pli vane doloran pensostreĉon por imagi, kia estas ŝia vivo. Mi ordigadis laŭ talento la plej famajn: Sara Bernar, La Berma, Bartet, Madelena Brohan, Ĵana Samari... sed ĉiuj min interesis. Nu – mia praonklo konis plurajn, kaj ankaŭ hetajrojn, kiujn mi ne klare distingis disde aktorinoj. Li okaze gastigis ilin en sia hejmo. Kaj ni lin vizitis nur en iuj semajnotagoj ĝuste tial, ke en aliaj tagoj lin vizitis inoj, kun kiuj la cetera familio ne povus dece renkontiĝi – almenaŭ ĉi tiel taksis la situacion la familio mem, dum mia praonklo siaflanke per tro facila komplezo al beletaj vidvinoj, kiuj eble neniam estis ies edzino, al grafinoj kun bombasta nomo, kiu eble estis inventita, ĝentile interkonigis ilin kun mia avino aŭ donacis al ili familiajn juvelojn kaj tiel plufoje kaŭzis malpaciĝon kun mia avo. Ofte mi aŭdis pro nomo de rolistino aperanta en interparolo, ke mia patro diras al mia patrino kun rideto: „iu amikino de via onklo”; kaj mi pensis ke la vanan atendon, kiun suferas multafoje eble dum jaroj iuj altarangaj viroj antaŭ la pordo de virino, kiu ne respondas iliajn leterojn kaj forpeligas ilin de la pordisto, mia praonklo al juna knabo, kia mi estis, povus ŝpari, lin konigante en sia hejmo kun aktorino nerenkontebla de multaj sed intime amika kun li.