Sekve – kun preteksto ke lecionon mi ricevis en ŝanĝita kaj nun maloportuna tempo, ke ĝi al mi jam plurfoje malebligis kaj estonte malebligos intervidiĝojn kun mia praonklo – mi eliris en alia semajnotago, ol tiuj, kiuj estis difinitaj por niaj vizitoj ĉe li, profitante tion ke miaj gepatroj tagmanĝis en frua horo, kaj anstataŭ ke mi kuris al la afiŝkolono, kion mi rajtis fari sen akompano, mi iris vizite al li. Mi rimarkis antaŭ lia pordo du ĉevalojn sur kies okulklapoj estis ruĝaj diantoj, kaj samon havis ankaŭ la koĉero ĉe sia brustopoŝo. Ŝtuparante supren mi aŭdis ridon, inan voĉon, kaj tuj post ol mi sonorigis, silenton, kaj sonon de fermataj pordoj. La servulo venis, kaj min vidante mienis embarasite, diris, ke mia praonklo estas tre okupata, probable ne povos min akcepti, kaj dum li reiris por tamen anonci mian venon, la sama voĉo, kiun mi pli frue aŭdis, diris:
— „Tamen, jes, enlasu lin, nur minuton, tio min tre amuzus; sur la fotografaĵo, kiu staras sur via labortablo, li tiom similas al sia patrino, via nevino, kies portreto apudas, ĉu ne? Tiun knabon mi volontege vidus eĉ nur mallonge.”
Mi aŭdis, kiel mia praonklo murmuras, kolere parolas; fine la servulo min enlasis.
Sur la tablo estis la kutima telero kun marcipanoj, mia praonklo surhavis sian ĉiutagan bluzon, sed kontraŭ li, vestite en rozkolora silka robo kun granda kolringo el perloj, sidis juna ino, kiu estis finmanĝanta mandarinon. Mia hezito, ĉu mi sinjorinumu aŭ fraŭlinumu al ŝi, kaŭzis al mi ruĝiĝon, kaj ne tro volante turni ŝiaflanken la okulojn pro timo, ke mi devus ŝin alparoli, mi iris al mia praonklo kaj kun li interkisis84. Ŝi rigardadis al mi kun rideto, mia praonklo diris al ŝi:
— „Li estas mia pranevo” ne menciante mian nomon, kaj al mi ne eldirante ŝian, verŝajne tial, ke pro la pasintaj kvereloj kun mia avo li penis laŭeble eviti ĉian interrilatigon de mia familio kun tiuspeca konato.
— „Li tre similas al sia patrino” ŝi diris.
— „Mian nevinon vi vidis nur fotografe” tuj rediris mia praonklo per abrupta tono.
— „Mi tamen memorigu, kara, ke mi lastjare, kiam vi tiom malsanis, preteriris ŝin en la ŝtuparejo. Verdire tre mallonge mi vidis ŝin kaj en la ŝtuparejo estas tre mallume, sed tio sufiĉis, por ke mi ŝin admiru. Ĉi tiu juna viro havas samajn belajn okulojn, kiel ŝi, kaj ankaŭ ĉi tion” ŝi perfingre signis strekon malsupre sur sia frunto.
„Ĉu via estimata nevino havas kun vi komunan familian nomon, kara?” ŝi demandis al mia praonklo.
— „Precipe al sia patro li similas” grumblis mia praonklo, kiu malrektan interkonigon per eldiro de la nomo de mia patrino ne pli deziris, ol rektan. „Li havas la vizaĝon de sia patro kaj ankaŭ de mia karmemora patrino.”
— „Ŝian patron mi ne vidis” diris la rozkolora sinjorino kun klineto de la kapo „kaj vian estimatan patrinon mi neniam renkontis, kara. Vi memoras, ke ni interkoniĝis mallonge post via tiutempa granda afliktiĝo, ĉu ne?”
Mi dume disreviĝis iom, ĉar ĉi tiu juna sinjorino ne diferencis de aliaj belaj virinoj, kiujn mi en la familio iafoje vidis, interalie ne de la filino de kuzo, ĉe kiu mi restis en ĉiu novjara tago. Nur iom pli pimpe vestite, la amikino de mia praonklo havis kiel ili same viglan kaj bonvolan rigardon, same honestan kaj elkoran ŝajnon. Mi vidis en ŝi nek la patosan sintenon, kiun mi rigardante al fotografaĵoj de rolistinoj admiris, nek la diablan mienon, kiun oni atendus de ŝia supozebla vivmaniero. Mi ne facile kredis, ke ŝi estas hetajro, kaj precipe mi malkredus ke „ŝika hetajro” ŝi estas, se mi ne antaŭe vidus la kaleŝon kun du ĉevaloj, la rozkoloran robon, la perloringon, kaj se mi ne scius, ke tiaspecajn personojn mia praonklo konis nur de plej alta klaso. Sed mi ne komprenis, kiel la milionulo, kiu havigis al ŝi veturilon, palacon kaj juvelojn, volonte forspezis sian bonhavon por ino kun tiel simpla kaj bonmora sinteno. Tamen imagante, kia verŝajne estis ŝia vivo, mi konfuziĝis pro ĝia kontraŭmoraleco eble pli forte, ol se ĝi aperus evidente antaŭ mi en aparta eksteraĵo, ĉar ĝi estis nevidebla, kiel ia romana sekreto, ia skandalo, kiu deŝiris ŝin de ŝia burĝa familio kaj igis ŝin ĉiesa, kiu florigis per beleco kaj levis al duonmondumo kaj fameco tiun inon, kiun pro ŝia mienado, pro ŝia voĉaj tonoj similaj al la manieroj de multaj aliaj, kiujn mi jam vidis, mi rigardis kiel junulinon el respektinda familio, dum ŝi el iu ajn familio ne plu estis.
Ni transiris al la studkabineto, kaj mia praonklo, en sia sinteno iom embarasite de mia ĉeesto, proponis al ŝi cigaredojn.
— „Ne, karulo” ŝi diris „vi scias ja, ke mi prenas nur tiujn, kiujn la granda duko sendas al mi. Mi diris al li, ke vi pro tio ĵaluzas.” Kaj ŝi prenis el ujo cigaredojn kun fremdaj orliteraj surskriboj.
„Tamen jes” ŝi subite diris „ŝajnas al mi, ke mi renkontis ĉe vi la patron de ĉi tiu junulo. Ĉu li ne estas via bonevo? Kiel eblas, ke mi forgesis? Li estis tiom afabla, tiom delikata al mi” ŝi diris kun modesta kaj emocia mieno.
Sed imagante, kiel abrupta probable estis la aliro, kiun ŝi nomis delikata, de mia patro, konante lian sindetenemon kaj malvarmecon, mi konfuziĝis kvazaŭ pro mispaŝo kiun li kulpis, pro la kontrasto inter la troa danko kiun li nun ricevis kaj lia malsufiĉa ĝentileco. Mi juĝis en posta tempo de mia vivo, ke la rolo de tiuj senlaboraj kaj sindediĉaj virinoj havas tiun kortuŝan flankon, ke ili fordonas sian bonvolon, siajn talentojn, ian revon pri libera sentimentala beleco – ĉar ili simile al artistoj ne realigas ĝin, ne plenumas ĝin en la limoj de normala vivmaniero – kaj sian facile ricevitan monon, ornamante per subtila kaj multekosta kadro la krudan, nepoluritan vivon de viroj. Ĝuste kiel en la fumejo, kie akceptis ŝin mia praonklo en simpla bluzo, ŝi briligis sian molan korpon, sian rozkoloran silkorobon, siajn perlojn, la eleganton kiun donas amikeco kun ĉefduko, tiele ŝi ankaŭ prenis iun sensignifan frazon de mia patro, ĝin fajne prilaboris, ĝin fasonis, al ĝi donis raran nomon, kaj en ĝin enpremante iun el siaj juvele brilaj rigardoj kolorigitaj de humilo kaj dankemo, ŝi redonis ĝin en formo de artisma multekostaĵo, en formo de ia delica objekto.
— „Nu bone, nun estas tempo por ke vi foriru” diris mia praonklo.
Mi stariĝis; mi sentis nerezisteblan deziron kisi la manon de la rozkolora sinjorino, sed tia faro ŝajnis al mi same trokuraĝa kiel estus forrabo. Mia koro batis kaj mi ripetis en mi: „ĉu mi faru, ĉu ne faru?”, kaj tiam mi forĵetis la demandon pri farendo tiel ke fine mi povu ion fari. Per blinda kaj absurda gesto, kiu nun malhavis ĉiujn pravigojn kiujn mi antaŭe imagis, mi levis al miaj lipoj la manon, kiun ŝi etendis al mi85.
— „Kiel afable! li jam galantas, havas inklineton al virinoj simile al la praonklo. Li estos vera ĝentlemano” ŝi aldiris kun premitaj dentoj por sonigi la lastan frazon iom angleske. „Ĉu li ne venos al mi je ajna okazo por a kap ov ti86 kiel diras niaj transmaraj najbaroj; li nur avizu min per blua papero en la mateno.”
Mi ne sciis, kio blua papero estas87. Plimultajn dirojn de la sinjorino mi ne komprenis, sed pro timo ke ili enhavus iajn kaŝitajn demandojn, al kiuj ne respondi estus malĝentile, mi daŭre aŭskultis ilin atente, kaj pro tio tre laciĝis.
— „Ne, ne eblas” ŝultrumis mia praonklo, „li ne libere promenas, li multe laboras. Li gajnas premiojn en ĉiuj kursoj” li aldonis mallaŭte por ke mi ne aŭdu ĉi tiun mensogon kaj ĝin ne dementu. „Oni ne povas antaŭdiri, eble li estos nova Viktoro Hugo88, iaspeca Volabelo89, vidu...”