— „Mi tiom ŝatas artistojn” diris la rozkolora sinjorino „sole ili komprenas la virinan koron... sole ili kaj eminentaj viroj, kiel vi. Pardonu mian nescion, karulo – kiu estas Volabelo? Ĉu de li estas la orumitaj libroj en la vitra libroŝranketo de via dormoĉambro? Vi promesis, ke vi pruntedonos ilin al mi, ĉu vi memoras? Mi certe ne difektos ilin.”
Mia praonklo, kiu tre malvolonte pruntedonis siajn librojn, ne respondis kaj min kondukis al la elirejo. Konfuzita pro pasia amo al la rozkolora sinjorino, mi fole kisadis la tabakogustajn vangojn de mia maljuna praonklo, kaj kiam li embarase penis komprenigi al mi, ne klare dirante la aferon, ke li preferus, ke mi al miaj gepatroj ne rakontu pri ĉi tiu vizito, mi rediris kun larmoj en la okuloj, ke memoro kaj dankemo pri lia granda komplezo en mi tiom fortis, ke mi certe iun tagon en ia maniero repagos ĝin. Ili efektive tiom fortis, ke post du horoj, post kelkaj enigmaj frazoj, kiuj ŝajne ne komprenigis al miaj gepatroj sufiĉe bone la novan eminentecon, kiun mi ricevis, mi juĝis pli klara plenan rakonton de la antaŭnelonga vizito kun ĉiuj apartaĵoj. Mi ne suspektis, ke mi tiel agante malutilos al mia praonklo. Mi tion ne deziris – kial mi devus suspekti? Mi ankaŭ ne supozis, ke miaj gepatroj malfavore rigardus viziton, kiun mi mem ne malfavore juĝis. Ĉu ne okazas ordinare, ke vira amiko komisias onin pri pardonpeto al virino, al kiu li ne povis sendi leteron, kaj ke la komision oni ne plenumas, juĝante ke la koncerna persono ne rigardas grava silenton, kiun oni mem ne gravigas? Mi kredis – kiel ĉiu facile kredas – ke aliula cerbo estas pasiva kaj obeema entenujo sen propra reagemo kontraŭ tio, kion oni en ĝin enigas, kaj mi ne dubis, ke komunikante al la cerboj de miaj gepatroj scion pri la interkoniĝo kiun mia praonklo patronis, mi ankaŭ transdonis laŭ mia deziro la favoran juĝon, kiun mi havis pri tiu okazaĵo. Miaj gepatroj bedaŭrinde taksis laŭ tute aliaj principoj, ol tiuj, al kiuj mi volis ilin inklinigi, la sintenon de mia praonklo. Miaj patro kaj avo kun li malmilde priparolis la okazaĵon; mi malrekte sciiĝis pri tio. Post kelkaj tagoj hazarde vidante mian praonklon preterpasanta en kontraŭa direkto en sentegmenta veturilo, mi sentis doloron, dankemon, penton, kaj volis ĉion ĉi al li esprimi. Kompare kun tiuj vastaj sentoj mi juĝis, ke ĉapelsaluto estus malgrandanima, kaj ke mia praonklo pro ĝi supozus, ke mi senzorge kvitiĝas per formala ĝentileco. Mi decidis, ke mi prefere ne faru tian nesufiĉan geston kaj mi deturnis la kapon. Mia praonklo kredis, ke mi per tio agis konforme al ordonoj de miaj gepatroj, li tion ne pardonis, kaj li mortis multajn jarojn poste sen ke iu el ni lin revidis.
Tial mi ne plu eniris la nun ŝlositan ripozĉambreton de praonklo Adolfo, kaj, post ol mi paŭzis ie apud la kuireja rezervejo, kiam Franciska eliris sur la peronon kaj diris: „mi lasos al la kuirknabino, ke ŝi donu kafon kaj portu supren varman akvon, mi tuj kuros al sinjorino Oktavino”, tiam mi decidis, ke mi endomiĝos, rekte iros al mia ĉambro kaj legos. La kuirknabino estis jura persono, konstanta funkcio, kiu de ĉiam samaj taskoj gajnis ian kontinuecon kaj identecon malgraŭ la efemereco de la sinsekvaj formoj en kiuj ŝi enkorpiĝis – efektive nin neniam servis en du laŭvicaj jaroj la sama persono en tiu ofico. En la jaro, kiam ni tiom ofte manĝis asparagojn, la kuirknabino, kiu pri ilia senplumigo kutime taskiĝis, estis kompatinda malsanema vivulo, kiu je nia paska alveno estis en jam iom matura stato de gravedeco, kaj ĉiuj miris, ke Franciska taskis ŝin pri tiom da komisioj kaj penlaboroj, ĉar ŝi jam malfacile portis antaŭ si la misteran, ĉiutage pli plenan korbon, kies belega formo konturiĝis sub ŝiaj ampleksaj kiteloj. Tiuj kiteloj memorigis la longajn mantelojn, kiujn surhavas iuj simbolaj personoj en pentraĵoj de Ĝoto90, kiujn mi konis per fotografaĵoj donacitaj de sinjoro Svan. Pri tiu similo atentigis li mem, kaj se li demandis pri la kuirknabino tion li kutime faris per ia: „kiel fartas la Karitato de Ĝoto?” Cetere la kompatinda knabino mem siaflanke, pro la gravedeco dikiĝinte ĝis en la vizaĝo, ĝis en la rektaj kaj rektangule konturitaj vangoj, iome similis ja al tiuj fortikaj, vireskaj aŭ pliĝuste matronaj virgulinoj, kiuj homforme prezentas virtojn en la kapelo de l' Areno91. Kaj mi nun rimarkas, ke la ‚Virtoj kaj Malvirtoj’ en Padovo92 al ŝi similis ankaŭ alimaniere. Same kiel la figuron de tiu knabino vastigis la aldonita simbolo, kiun ŝi portis antaŭ sia ventro, sen ke ŝi iel mienis komprene pri la okazaĵo, sen ke ŝia vizaĝo esprimis ĝian belecon kaj spiriton, kiel nuran pezan portaĵon, tiel same ŝajnas, ke tute senkonscie la forta dommastrino, kiu pentre aperas en la kapelo de l' Areno sub la nomo ‚Karitato’ kaj de kiu kopio pendis ĉe muro de mia kombrea studoĉambro, enkorpigas tiun virton, kaj ke nenian penson pri karitato iam esprimis ŝia vigla kaj vulgara vizaĝo. Pro sagaca ideo de la pentristo ŝi piede premas la ĉi-mondajn trezorojn, sed tion ŝi faras, kvazaŭ ŝi elpremus la sukon de vinberoj aŭ plivere kvazaŭ ŝi stariĝus sur iaj sakoj por sin altigi; kaj ŝi etendas al dio sian ardan koron, aŭ pliĝuste ĝin transdonas, kiel kuiristo transdonus tra la luko de sia subtera laborejo korkotirilon al petanto kiu staras ĉe fenestro de teretaĝo. ‚Envio’ kontraste al tio pli konvene havas envian mienon. Sed ankaŭ en tiu alia fresko la simbolo tiom videblas kaj tiom realaĵe aspektas, la serpento kiu siblas ĉe la lipoj de tiu envio tiom dikas, ŝian malfermegitan buŝon ĝi tiom plenigas, ke la vizaĝaj muskoloj, kiel ĉe infano plenblovanta balonon, trostreĉiĝas por ĝia enakcepto, kaj ke la atento de envio – kaj sekve ankaŭ la atento de rigardanto – tute sin fordonas al la laboro de ŝiaj lipoj, kaj restan disponecon por enviaj pensoj ne havas.
Spite al la granda admiro de sinjoro Svan al tiuj bildoj de Ĝoto, mi dum multaj jaroj neniel plezure konsideris en la studoĉambro, kie pendis la kopioj, kiujn li donacis, tiun nekaritatan karitaton, aŭ tiun envion, kiu pozis kiel medicin-libra bildo pri premateco de gloto aŭ de uvulo fare de langa tumoro aŭ enŝovita operaciista ilo, aŭ ankaŭ justecon, kies grizaĉa kaj avare simetria vizaĝo estis samspeca kun la vizaĝoj de iuj beletaj, piaj, kaj senkompataj kombreaj burĝidinoj, kiujn mi vidadis okaze de diservoj, kaj el kiuj pluraj estis antaŭvarbitaj en la helpa korpuso de maljusteco. Sed poste mi komprenis, ke la animfrapan strangecon, la propran belecon de tiuj freskoj provizas la gvida rolo de simbolo en ili, kaj tio, ke ĝi ne aperas simbole – efektive la celatan ideon ili ne esprimas – sed reale, kiel io korpe sentata aŭ materie tenata, igas la signifon de la verko pli laŭlitera, pli preciza kaj igas ĝian instruon pli praktika kaj memorfrapa. Ankaŭ ĉe la kompatinda kuirknabino logis atenton ĉiam denove ŝia ventro pro la pezo, kiu ĝin tiris; kaj simile tre ofte la pensado de mortanto sin turnas al efektiveco, doloro, obskuro, internaĵoj, al la dorsoflanko de morto, kiu ĝuste estas la flanko, per kiu ĝi montriĝas al li, per kiu ĝi draste sentiĝas de li, kaj ĝi en tio multe pli similas al pezego, kiu lin premas, al spirmalfacilo, al trinkemo, ol al tio, kion oni ordinare nomas ideo pri morto.
Tiuj padovaj virtoj kaj malvirtoj probable enhavis fortan realecon: ja al mi ili ŝajnis same vivaj kiel la graveda servistino, kaj al mi ŝi ne ŝajnis malpli alegoria ol ili. Kaj eble tiu – almenaŭ ekstera – nepartopreno de ies animo en la virto, kiu tra ĝi agas, havas krom belarta valoro ankaŭ eble psiĥologian aŭ laŭ la kutima esprimo fiziognomikan valoron. Pliposte en mia vivo mi renkontis en diversaj okazoj ekzemple en monaĥejoj homojn, kiuj agis vere sankte kaj karitate, kaj ili ĝenerale havis gajan, pozitivan, indiferentan kaj abruptan sintenon de urĝema ĥirurgo, vizaĝon en kiu legiĝas nek kompato, nek kortuŝo antaŭ homa sufero, nek sindeteno de abrupteco, kaj ĉi tia estas la malmilda, malsimpatia kaj nobla vizaĝo de vera boneco.
Dum la kuirknabino – pretervole vidigante la virtojn de Franciska, kiel eraro pro kontrasto grandigas la triumfon de vero – verŝis kafon, kiu laŭ mia patrino estis nur varmigita akvo, kaj poste portis al niaj ĉambroj varman akvon, kiu apenaŭ estis duonvarma, mi kuŝis kun libro enmane sur la lito en mia ĉambro, kiu treme ŝirmis kontraŭ posttagmeza suno sian diafanan, rompeblan malvarmeton sub preskaŭ plene fermitaj ŝutroj, tra kiuj brilo de taghelo tamen enŝtelis siajn flavajn flugilojn kaj senmove restis inter la lignaĵo kaj la vitraĵo, kiel sidanta papilio. Apenaŭ estis sufiĉe hele por legado, kaj senton pri gloro de la lumo provizis nur batoj sur polvajn kestojn, kiujn en la strato de la Paroĥejo sonigis Teodoro (de Franciska avizite, ke mia onklino ne ripozas kaj ke oni sekve povas brui), kiuj vibrante en la son-atmosfero karaktera de varma vetero kvazaŭ disĵetis malproksimen skarlatajn astrojn; saman senton provizis ankaŭ muŝoj, kiuj antaŭ mi plenumis sian koncerteton, sian someran ĉambromuzikon: ĝi someron ne elvokas, kiel homa melodio ŝance aŭdita en la varma sezono poste ĝin memorigas al la aŭdinto, ĝi kun somero ligiĝas per pli necesa ligo: naskite en varmaj tagoj, renaskiĝante kun ili, entenante parton de ilia esenco, ĝi ne nur revivigas ilian bildon en onia memoro, sed ankaŭ certigas ilian revenon, ilian efektivan, enaeran, tuj senteblan ĉeeston.