Выбрать главу

Ĝenerala ni-persono

La okaza sentencemo de la verko kaŭzas en iuj lokoj subitan transiron de rakonta stilo per mi-ŝi-kaj-li-personoj al uzo de ni-persono, en kiu ni signifas ni homoj, homoj ĝenerale:

[laŭvorte] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, al ni donante pri homoj kaj landoj tiel malbone similantajn krokizojn, ke ni ofte stupore miras, kiam ni havas antaŭ ni anstataŭ la imagita mondo la videblan mondon”.

Ĉi tiu signifo de ni, kiun esperantaj vortaroj ignoras, eble ne estas klara en ĉiu literatura tradicio. La traduko redonas ĝin prefere per homoj, oni aŭ alia ĝeneraliga rimedo:

[en la traduko] „klare nomoj estas fantaziaj desegnistoj, ili donas pri homoj kaj landoj tiel malĝuste prezentantajn skizojn, ke oni ofte stupore miras, kiam anstataŭ la imagita mondo oni spektas la videblan”.

Tempindikoj

Notinda apartaĵo, kiun forviŝas supozeble multaj traduklingvoj, estas surpriza uzo de temp-indikoj kaj precipe mikso en iuj epizodoj de verbaj formoj perfektivaj (prezentantaj unufojan okazon) kaj neperfektivaj (prezentantaj kutiman, plurfojan aŭ daŭran okazon), kiujn sendistinge redonas esperanta is-formo. Ilia alterno impresas en la franca lingvo, kvazaŭ iuj (neperfektive) rakontataj okazaĵoj estas tre precize priskribataj, sed okazis plurfoje kun ekzakte samaj vortoj aŭ agoj de la rolantoj.

Ĉi tio restas sentebla en la Lingvo Internacia pro kelkaj ne-verbaj tempaj indikoj, kiam ekzemple en ‚En Ombro de Florantaj Junulinoj’ la rakontanto glitas de ĝenerala anonca:

En la tagoj, en kiuj laŭkonsente mi estis elironta kun familio Svan, mi venis por la tagmanĝo...”

kiu do rilatas al kutimaj, plurfojaj vizitoj al la dirita familio, al sekva preciza dialogo kun Ŝarlo Svan:

„Kiel do? Ĉu vi solas? Nu, kompreneble, mia edzino neniam atentas pri horo. La 12a kaj 50 minutoj!...”

... sen ke intere la aŭtoro zorgis pri enmeto de ia indiko, kia estus ekzemple „en unu el tiuj tagoj...”. Kaj efektive la dialogon li plu komentas en neperfekivo, kvazaŭ ĝi estus ripetata okaze de ĉiu vizito. Oni povas supozi, ke tiaj okazaĵoj aperas sinteze en la memoro de la rakontanto kiel revataj, emblemaj ekzemploj de daŭra situacio karaktera de iu epoko de lia vivo7. Ĉiuokaze tiu estas ekzemplo de malfacilo, kiun la traduka lingvo – almenaŭ se temas pri la Lingvo Internacia – ne akrigas, sed mildigas.

Pro tiu iel ŝveba nocio de tempo ‚Reserĉe...’ iĝas ĝuste la malo de streĉo-romano, en kiu leganto angore atendas la sekvajn okazaĵojn. En ‚Reserĉe...’ malmultaj unikaj eventoj aperas, kaj se ili aperas, ili tiam estas banalaĵoj de la vivo (la ekvido de la juna Ĵilberta apud kampara vojo, la preno de madelen-kuko kun teo...), sed la rakontanto iom post iom igas ilin tipoj, memorindaĵoj, kiuj progresigas lian komprenon de la vivo kaj de homoj.

Koncerne historiajn aludojn – pri realaj eventoj, artistoj, politikaj cirkonstancoj – kritikistoj delonge notis, ke ili ne ĉiam estas plene akordaj kun la supozeblaj jaroj de la rakonto. Kvankam M. Prust neniam mencias datojn aŭ aĝojn de la rolantoj, estas troveblaj malkoheraĵoj. Eĉ en la pure romana sfero oni delonge notis ekzemple pri ‚Sur la Vojo de Svan’, ke la renkontiĝo de la rakontanto kun la rozkolora sinjorino (fakte Odeta De Kresi, kiel oni ekscios poste) ĉe lia onklo ne eblas, ĉar la rakontanto estas proksimume samaĝa kun ŝia filino Ĵilberta, kaj Odeta sekve jam estus la edzino de Ŝarlo Svan kaj ne vizitus sole kaj galante la onklon.

Tipografio

La alineoj de la originalo iafoje tre longas, eble parte pro la eldonaj kaj presaj kondiĉoj, kiujn M. Prust aludis en la supra intervjuo. Estus facile ilin disigi sen difektado de la komprenebleco, sed en la nuna stato de la traduko tion oni faris nur okaze de en-alineaj citoj aŭ dialogoj, kiuj do aperas en la traduko kiel apartigitaj alineoj kun enkondukaj longaj strekoj por indiki ŝanĝon de parolanto, dum ili ofte estis en la originalo en-alineaj.

Ĝenerale la traduko konservas la originalan interpunkcion per punktokomoj, kiuj en multaj lokoj povus esti punktoj. Ĝi ankaŭ konservas frazkomencojn per „kaj...”, „sed...” aŭ alia konjunkcio. Ĉiuj ĉi elementoj kontribuas al la sento de senrompa flueco de la teksto. Ne ŝajnis oportune marki la limon de ĉiu subfrazo per komo, kiel estas kutime en la Lingvo Internacia, ĉar tiam longaj frazoj estus tro stumbligaj. Per ŝparo de komoj la interpunkcio iagrade similiĝas al la franca maniero, kiu pli rilatas al voĉaj paŭzoj, ol al gramatika dismembrigo.

Propraj nomoj

La nomoj de homoj, urboj, monumentoj, belartaj verkoj realaj aŭ fikciaj multas en la verko (laŭdire estas 2500-o da homnomoj). Ili estas ĉiam esperantigitaj en la traduko, tiel ke la teksto estu legebla sen kono de la franca aŭ alia fremda literumo. Precipe se ili estas nomoj ne-fikciaj, ili ricevas piednotan gloson ĉe la unua apero kun kursiva mencio de la originala formo. Kelkaj nomoj uzataj por klarigo en piednotoj sed ne aperantaj en la teksto de la romano restas neadaptitaj.

Tre konataj nomoj ricevas sian tradician esperantan formon. Tiel okazas pri landoj, grandaj urboj, famaj homoj, famaj monumentoj: Germanio estas Germanio, Venecio estas Venecio, kaj tiel plu.

Aliaj nomoj ricevas precipe laŭsonan esperantigon: ekzemple la franca urbonomo Chartres /ʃaʀtʀ/ iĝas Ŝartro, malgraŭ ke pli tradicia maniero ĉe francaj esperantistoj estas kompromisa inter skriba kaj sona aspekto: Ĉartro. Inaj voknomoj ricevas ordinare a-finaĵon: la nomo Gilberte /ʒilbɛʀt/ iĝas Ĵilberta. Alilingvaj nomoj ricevas similajn adaptojn. Unu sekvo de ĉi tiu metodo estas ke etimologie parencaj nomoj eventuale aperas en pluraj formoj depende je la origina lingvo: la germana muzikisto Ludwig van Beethoven iĝas Ludvigo van Betoven kaj la franca reĝo Louis XVI iĝas Luizo la 16a, kvankam la du voknomoj Ludwig /ludvik/ kaj Louis /lŭi/ estas samdevenaj kaj ambaŭ redoneblaj per la esperanta Ludoviko.

Kelkaj nomoj ne estas facile adapteblaj laŭsone, ekzemple la ina voknomo Françoise /frãswaz/ kun la responda vira François /frãswa/. En tiaj okazoj estas uzata la komunaj esperantaj formoj: Franciska, Francisko.

Kun la sama celo, ke la legantoj ne tro konfuziĝu inter la multaj menciitaj rolantoj, la traduko ofte uzas la paron voknomo plus familinomo, kie la originala teksto mencias nur unu el ili.

Kelkaj nomoj, kiuj klare aŭ alude havas signifon, pri kiu M. Prust en kelkaj okazoj ankaŭ sinestezie revas, estas laŭsence adaptitaj: sinjorino Loiseau iĝas Labirdo, la urbo Bénodet /benodɛ(t)/, en kiu oni povas aŭdi la komencon de bénir /beniʀ/ (akvobeni) kaj eau /o/ (akvo) iĝas Benagveto...

Titolo

La ĝenerala titolo de la verko aperas en diversaj esperantaj tekstoj sub diversaj formoj: ‚La Serĉado de la Perdita Tempo’, aŭ (pli angleske) ‚Serĉante Perditan Tempon’... La ĉi tie uzata titolo aperas en notoj de la rekomendinda traduko far P. Combot de la prusta Eseo ‚Pri la Legado’ el 1993, kaj ĝi estas trafa, kvankam tio estas eventuale disputebla.